Выбрать главу

Klitandro. — Ha, oni devas konfesi, ke tiu, kiun oni donis al vi, tre malmulte meritas la honoron, kiun li ricevis! kaj ĝi estas tre stranga afero, tiu kunigo, kiun oni faris inter tia persono, kiel vi, kaj tia viro, kiel li!

Georgo Dandin al si mem. — Malfeliĉaj edzoj! jen kiel oni vin traktas!

Klitandro. — Vi meritas tre certe tute alian destinon, kaj la ĉielo tute vin ne kreis, por esti edzino de kampulo.

Georgo Dandin. — Se la ĉielo volus, ke ŝi estu via! vi baldaŭ parolus alie. Mi eniru; mi havas sufiĉe da tio.

Georgo Dandin enirinte, fermas la pordon de interne.

Sceno sesa

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino. — Sinjorino, se vi havas ankoraŭ ion malbonan por diri pri via edzo, vi rapidu, ĉar estas jam malfrue.

Klitandro. — Ha! Klaŭdino, vi estas kruela!

Angeliko al Klitandro. — Ŝi estas prava. Ni disiĝu.

Klitandro. — Mi devas do decidigi, ĉar vi tiel volas. Sed almenaŭ mi vin petegas, bedaŭru min iom pri la malbonaj horoj, kiujn mi nun pasigos.

Angeliko. — Adiaŭ!

Lubin. — Kie vi estas, Klaŭdino? mi volas diri al vi bonan nokton.

Klaŭdino. — Iru, iru, mi akceptas ĝin de malproksime, kaj mi resendas al vi tion saman.

Sceno sepa

Angeliko, Klaŭdino.

Angeliko. — Ni eniru senbrue.

Klaŭdino. — La pordo fermiĝis.

Angeliko. — Mi havas la ĉefan ŝlosilon.

Klaŭdino. — Malfermu do mallaŭte.

Angeliko. — Oni ŝlosis de interne; kaj mi ne scias, kion ni faros.

Klaŭdino. — Veku la serviston, kiu kuŝas ĉi tie.

Angeliko. — Colin! Colin! Colin!

Sceno oka

Georgo Dandin, Angeliko, Klaŭdino.

Georgo Dandin ĉe la fenestro. — «Colin! Colin!» Ha, mi vin kaptas ĉi tie, sinjorino mia edzino! kaj vi faras ekskursojn, dum mi dormas! Mi tre ĝojas pri tio, kaj estas al mi agrable vidi vin ekstere en tia malfrua horo.

Angeliko. — Nu, kia granda malbono ĝi do estas, se oni prenas en la nokto iom da freŝa aero?

Georgo Dandin. — Jes, jes; bona horo, por preni freŝan aeron! ĝi estis pli ĝuste varmo, sinjorino friponino; kaj, ni scias la tutan intrigon de la rendevuo kaj de la sinjoreto. Ni aŭdis vian delikatan interparoladon kaj la belajn laŭdajn vortojn, kiujn vi diris pri mi unu al la alia. Sed mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita, kaj ke viaj gepatroj konvinkiĝos nun pri la justeco de miaj plendoj kaj pri la malmoraleco de via konduto. Mi sendis peti ilin ĉi tien kaj baldaŭ ili estos ĉi tie.

Angeliko al si mem. — Ha, ĉielo!

Klaŭdino. — Sinjorino!

Georgo Dandin. — Jen estas frapo, sendube, kiun vi ne atendis. Nun mi triumfas; kaj mi havas, per kio malaltigi vian fierecon kaj detrui viajn artifikojn. Ĝis nun vi mokis miajn akuzojn[58], blindigis viajn gepatrojn kaj beligis viajn trompojn. Vane mi vidis, vane mi parolis, via lerteco ĉiam venkis mian rajtecon, kaj ĉiam vi trovis rimedon por esti prava; sed ĉi tiun fojon, dank’ al Dio, la aferoj klariĝos kaj via senhonteco estos plene elmontrita.

Angeliko. — He, mi vin petas, lasu malfermi al mi la pordon[59].

Georgo Dandin. — Ne, ne! Vi devas atendi la venon de tiuj, kiujn mi invitis, kaj mi volas, ke ili vin trovu ekstere en la nuna bela horo. Atendante ilian venon, penu, se vi volas, serĉi en via kapo ian novan artifikon, por eltiriĝi el ĉi tiu afero! penu elpensi ian rimedon, por prezenti en bela lumo, vian vagadon; trovi ian belan ruzaĵon, por elturniĝi kaj aperi senkulpa; ian verŝajnigan pretekston por via nokta migrado, ekzemple, ke vi iris helpi ian amikinon en akuŝo.

Angeliko. — Ne; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi. Mi ne volas min defendi nek malkonfesi antaŭ vi la aferojn, ĉar vi ja ĉion scias.

Georgo Dandin. — Ĉar vi bone vidas, ke ĉiuj rimedoj estas fermitaj por vi, kaj ke en ĉi tiu afero vi ne povus elpensi tiajn senkulpigojn, kies malverecon mi ne povus elmontri.

Angeliko. — Jes, mi konfesas, ke mi estas malprava, kaj ke vi havas kaŭzon, por plendi. Sed mi vin petas, faru al mi la favoron, ne elmetu min nun al la kolero de miaj gepatroj, kaj lasu rapide malfermi al mi.

Georgo Dandin. — Mi tuj obeos.

Angeliko. — Ho, mia bona edzeto, mi vin petegas!

Georgo Dandin. — Ho, mia bona, edzeto! Mi estas nun via bona edzeto, ĉar vi sentas, ke vi estas kaptita. Mi tre ĝojas pri tio; neniam antaŭe venis al vi en la kapon diri al mi tiajn dolĉajn vortojn.

Angeliko. — Aŭdu, mi promesas al vi, ke mi neniam plu donos al vi kaŭzon por plendi, kaj ke mi …

Georgo Dandin. — Nenio helpos. Mi ne volas ellasi el la manoj ĉi tiun aventuron, kaj estas grave por mi, ke oni unu fojon ricevu fundan klarigon pri via konduto.

Angeliko. — Mi petegas, lasu min paroli kun vi. Mi petas de vi unu minuton da aŭskultado.

Georgo Dandin. — Nu, kio?

Angeliko. — Estas vero, ke mi pekis, mi ĝin konfesas al vi ankoraŭ unu fojon, kaj via kolero estas justa; la tempon, kiam vi dormis, mi uzis, por eliri, kaj tiu ĉi eliro estis rendevuo, kiun mi donis al la persono, pri kiu vi parolis. Tamen ĝi estas ja agoj, kiujn vi devas pardoni al mia aĝo, forlogiĝoj de juna persono, kiu ankoraŭ nenion vidis kaj nur ĵus eniras en la mondon; libereco, al kiu oni sin fordonas, pensante ĉe tio nenion malbonan, kaj kiu sendube en la fundo havas nenion …

Georgo Dandin. — Jes, vi tion diras, kaj ĝi apartenas al tiuj aferoj, kiuj bezonas, ke oni ilin pie kredu.

Angeliko. — Mi tute ne volas diri per tio, ke mi estas senkulpa antaŭ vi, kaj mi vin nur petas, ke vi forgesu ofendon, pri kiu mi el mia tuta koro petas vian pardonon, kaj ke vi antaŭliberigu min de tiu renkontiĝo kaj de la ĉagreno, kiun povus kaŭzi al mi la malagrablaj riproĉoj de miaj gepatroj. Se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas, tiam tiu ĉi ŝuldiga faro, tiu ĉi boneco, kiun vi montros al mi, akiros min por vi plene; ĝi tuŝos profunde mian koron kaj naskos tie por vi tion, kion la tuta potenco de miaj gepatroj kaj la ligiloj de la edzeco ne povis tie atingi. Per unu vorto, ĝi estos la kaŭzo, ke mi rifuzos ĉiun amindumadon, kaj mi havos sindonecon nur por vi. Jes, mi donas al vi mian vorton, ke vi havos en mi de nun la plej bonan edzinon en la mondo, kiu montros al vi tiom da amo, tiom da amo, ke vi estos tute kontenta.

Georgo Dandin. — Ha, krokodilo, kiu flatas la homojn, por ilin sufoki!

Angeliko. — Donu al mi tiun favoron.

Georgo Dandin. — Nenio estos. Mi estas nepetegebla.

Angeliko. — Montru vin grandanima.

Georgo Dandin. — Ne.

Angeliko. — Kompatu min!

Georgo Dandin. — Tute ne.

Angeliko. — Mi vin petegas per mia tuta koro.

Georgo Dandin. — Ne, ne, ne! Mi volas, ke oni ĉesu erari pri vi kaj via konfuzo estu videbla por ĉiuj.

Angeliko. — Nu, bone! Se vi elmetas min al la malespero, mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio, kaj mi faros ion, pri kio vi pentos.

вернуться

[58]

vi mokis miajn akuzojn — En la franca vous avez joué mes accusations la vorto joué havas la signifon de dejoué; do, nek «ludis», nek «mokis», sed «ridindigis, vanigis miajn akuzojn».

вернуться

[59]

lasu malfermi — Ordonu malfermi, malfermigu (france: faites-moi ouvrir la porte). «La diferenco inter igi kaj lasi estas, ke igi signas volon, ordonon, efikan agon, dum lasi signas cedon, rezignacion, ne-kontraŭstaron. Kp: mi lasos fari mesojn (mi ne malpermesos tion) kaj: mi igos fari mesojn (mi pagos por ili). Tiun distingon Z. plurfoje preteratentis en siaj tradukoj el la germana lingvo, kiu ĝin ne konas, ekz.: (ark.) vi lasis min voki (= vi vokigis min). Sed tia uzo de lasi en la senco de igi restis neimitita arkaismo.» (PIV1, la artikolo «lasi»).