Georgo Dandin. — Kaj kion vi faros, mia sinjorino?
Angeliko. — Mia koro min pelos al la plej ekstremaj decidoj; kaj per ĉi tiu tranĉilo, kiun vi vidas, mi tuj min mortigos.
Georgo Dandin. — Ha, ha! Perfekte!
Angeliko. — Por vi ĝi ne estos tiel perfekta, kiel vi pensas. Ĉiuj scias pri nia malpaco kaj la konstantajn ĉagrenojn, kiujn vi faras al mi. Kiam oni trovos min mortigita, neniu dubos pri tio, ke min mortigis ĝuste vi; kaj miaj gepatroj certe ne lasos tiun morton nepunita, kaj ili venigos sur vian personon ĉian punon, kiun povos liveri al ili la decidoj de la juĝo kaj la ardeco de iliaj sentoj. Tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ vi; kaj mi ne estas la unua, kiu uzas tiamanieran venĝon kaj kiu ne timas eĉ sin mortigi, por pereigi tiujn, kiuj estas tiel kruelaj, ke ili nin puŝas al la ekstremeco.
Georgo Dandin. — Mi estas via obeema servanto[61]. Oni nun jam ne pensas plu pri mortigado de si mem; la modo pri tio pasis jam de longe.
Angeliko. — Ĝi estas afero, pri kiu vi povas esti tute certa; kaj se vi persistos en via rifuzo, se vi ne lasos malfermi al mi, mi ĵuras al vi, ke tuj mi vidigos al vi, ĝis kie povas iri la decidemeco de persono, kiun oni elmetas al malespero.
Georgo Dandin. — Vantaĵo, vantaĵo! Tio tute ne faras al mi ian timon.
Angeliko. — Nu, bone! Ĉar ĝi estas necesa, jen kio kontentigos nin ambaŭ kaj montros, ĉu mi ŝercas. (Farinte kvazaŭ ŝi sin mortigas.) Ha, ĝi fariĝis! La ĉielo donu, ke mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras, kaj ke tiu, kiu estas la kaŭzo de tio, ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi!
Georgo Dandin. — Oho! Ĉu ŝi efektive estus tiel malbona kaj mortigus sin, por ke oni min pendigu? Ni prenu peceton da kandelo, por rigardi.
Sceno naŭa
Angeliko, Klaŭdino.
Angeliko al Klaŭdino. — Ts! silente! Ni tuj stariĝu ĉe la ambaŭ flankoj de la pordo.
Sceno deka
Angeliko kaj Klaŭdino enirante en la domon en la momento, kiam Georgo Dandin el ĝi eliras, kaj ŝlosante la pordon de interne; Georgo Dandin tenante kandelon en la mano.
Georgo Dandin. — Ĉu la malboneco de virino efektive povas atingi tian gradon? (Sola, rigardinte ĉien ĉirkaŭe.) Neniu estas! Ha, mi tion suspektis; la pendindulino foriris vidante ke ŝi nenion atingos de mi, nek per petoj, nek per minacoj. Des pli bone! tio faros ŝiajn aferojn ankoraŭ pli malbonaj; kaj la gepatroj, kiuj baldaŭ venos, vidos per tio ŝian krimon ankoraŭ pli bone. (Tuŝinte la pordon de sia domo por eniri.) Ha, ha! la pordo ŝlosiĝis! Hola! tie! Iu venu! Oni tuj malfermu al mi!
Sceno dek unua
Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin.
Angeliko. — Kio! ĝi estas vi! De kie vi venas, sentaŭgulo? Ĉu nun estas tempo, por reveni hejmen, kiam preskaŭ jam tagiĝas? Tia estas la konduto de honesta edzo?
Klaŭdino. — Ĉu estas bele drinki la tutan nokton kaj lasi tiamaniere en la daŭro de tuta nokto malfeliĉan junan edzinon en la domo?
Georgo Dandin. — Kio! vi …
Angeliko. — Iru, iru, perfidulo, mi estas laca de via malĉasteco, kaj mi plendos, ne atendante plu, al miaj gepatroj.
Georgo Dandin. — Kio! Vi ankoraŭ kuraĝas ….
Sceno dek dua
S-ro de Sotenville kaj s-ino de Sotenville en noktaj vestoj; Colin, portante lanternon; Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin.
Angeliko al gesinjoroj de Sotenville. — Ho, venu, mi vin petegas, venu doni al mi venĝon por la plej granda aroganteco de la flanko de edzo, al kiu la vino kaj ĵaluzeco, en tia grado konfuzis la cerbon, ke li plu scias nek kion li diras, nek kion li faras, kaj kiu mem sendis inviti vin, ke vi estu atestantoj de la plej granda sensencaĵo, pri kiu oni iam aŭdis. Jen li revenas, kiel vi vidas, lasinte atendi sin la tutan nokton; kaj se vi volos lin aŭskulti, li diros al vi, ke li havas kontraŭ mi la plej grandajn plendojn; ke dum li dormis, mi forŝteliĝis de li, por iri vagi, kaj cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis.
Georgo Dandin al si mem. — Ha, kia malica kanajlo!
Klaŭdino. — Jes, li volis kredigi al ni, ke li estis en la domo kaj ni estis ekstere; kaj ĉi tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo.
S-ro de Sotenville. — Kio! Kion tio signifas?
S-ino de Sotenville. — Kia furioza senhonteco, sendi voki nin!
Georgo Dandin. — Neniam …
Angeliko. — Ne, mia patro, mi ne povas plu toleri tiaspecan edzon; mia pacienco estas tute elĉerpita; kaj ĵus li diris al mi centon da plej ofendaj vortoj.
S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Al la diablo! vi estas malnobla homo!
Klaŭdino. — Estas terure, kiam oni vidas, ke malfeliĉan junan virinon oni traktas en tia maniero, kaj tio krias pri venĝo al la ĉielo.
Georgo Dandin. — Ĉu oni povas …
S-ro de Sotenville. — Iru, vi devus morti de honto.
Georgo Dandin. — Lasu min diri al vi du vortojn.
Angeliko. — Vi nur aŭskultu, li rakontos al vi belajn historiojn.
Georgo Dandin al si mem. — Mi enfalas en malesperon.
Klaŭdino. — Li tiom multe drinkis, ke oni ne povas longe stari apud li; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni.
Georgo Dandin. — Sinjoro bopatro, mi vin petegas …
S-ro de Sotenville. — Forŝoviĝu; vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo.
Georgo Dandin. — Sinjorino, mi vin petas …
S-ino de Sotenville. — Fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta.
Georgo Dandin al s-ino de Sotenville. — Toleru, ke mi …
S-ro de Sotenville. — Foriĝu, mi diras al vi; oni ne povas toleri vin.
Georgo Dandin al s-ro de Sotenville. — Mi petegas vin, permesu, ke …
S-ino de Sotenville. — Hu, vi min svenigas. Parolu de malproksime, se vi volas.
Georgo Dandin. — Nu, bone! Jes, mi parolos de malproksime. Mi ĵuras al vi, ke mi eĉ ne moviĝis el mia domo, sed nur ŝi eliris.
Angeliko. — Ĉu ne estas tiel, kiel mi diris al vi?
Klaŭdino. — Vi vidas, kian verŝajnecon ĝi havas.
S-ro de Sotenville al Georgo Dandin. — Iru, vi mokas la homojn. Venu ĉi tien malsupren, mia filino.
Sceno dek tria
S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin, Colin.
Georgo Dandin. — Mi atestigas la ĉielon ke mi estis en la domo kaj …
S-ro de Sotenville. — Silentu! ĝi estas netolerebla sensencaĵo.
Georgo Dandin. — La tondro min tuj mortigu, se …
S-ro de Sotenville. — Ne turnu al ni plu la kapon, sed penu peti pardonon de via edzino.
Georgo Dandin. — Mi! peti pardonon?
S-ro de Sotenville. — Jes, pardonon, kaj tuj!
Georgo Dandin. — Kio! mi …
[61]