Выбрать главу

Georgo Dandin. — Plej perfekte.

Lubin. — Se vi dirus, ke vi vidis min elirantan el lia domo, vi malbonigus la tutan aferon. Vi komprenas?

Georgo Dandin. — Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?

Lubin. — Ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de … Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli … Klitandro[12].

Georgo Dandin. — Ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas …

Lubin. — Jes, apud tiuj arboj.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, tio estas la kaŭzo, ke antaŭ nelonge tiu sinjoreto prenis loĝejon kontraŭe de mi! Videble mi havis bonan nazon, kaj lia najbareco tuj estis por mi suspekta.

Lubin. — Vorton de honoro! li estas la plej honesta[13] homo, kiun oni iam vidis. Li donis al mi tri orajn monerojn, por ke mi nur iru diri al la virino, ke li ŝin amas, kaj ke li tre dezirus havi la honoron paroli kun ŝi. Nu, diru, ĉu ĝi estas granda laboro, por ke li devu pagi al mi tiel bone? kaj kio estas, en komparo kun tio, tuta tago da laborado, kiu donas al mi ne pli ol dek soldojn!

Georgo Dandin. — Nu, ĉu vi plenumis vian komision?

Lubin. — Jes; mi trovis tie iun Klaŭdinon, kiu tuj en la unua momento komprenis, kion mi volas, kaj enkondukis min al sia mastrino.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, fripona servantino!

Lubin. — Al la diablo! Tiu Klaŭdino estas tute bela; ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.

Georgo Dandin. — Sed kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro kortegulo?

Lubin. — Ŝi ordonis, ke mi diru al li … Atendu, mi ne scias, ĉu mi bone memoras ĉion ĉi tion … Ŝi diris, ke ŝi estas al li tre danka por la amo, kiun li havas por ŝi; sed pro ŝia edzo, kiu estas stranga homo, li sin gardu, ke oni tion ne rimarku; kaj ke oni devos peni trovi ian rimedon, ke ili povu ambaŭ paroli inter si.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, pendiginda virino!

Lubin. — Al la diablo! Estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn; tio estas la plej bona; kaj li havos longan nazon kun sia ĵaluzeco. Ne vere?

Georgo Dandin. — Certe vere.

Lubin. — Adiaŭ! Tenu la buŝon fermita. Konservu bone la sekreton, ke la edzo nenion sciu!

Georgo Dandin. — Jes, jes.

Lubin. — Kio min koncernas, mi ŝajnigos, ke mi nenion scias. Mi estas granda ruzulo, kaj neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero.

Sceno tria

Georgo Dandin sola. — Nu, Georgo Dandin, vi vidas, en kia maniero via edzino kun vi agas! Jen kio venas, se oni volis edziĝi kun fraŭlino[14]! Oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj, kaj vi eĉ ne povas venĝi, kaj la nobeleco ligas al vi la manojn. Egaleco de la statoj lasas almenaŭ al la honoro de edzo la liberecon montri siajn sentojn; kaj se ĝi[15] estus kampulino, vi estus nun tute libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj. Sed vi volis gustumi nobelecon, kaj tedis vin esti mastro en via domo. Ha, mi furiozas el mia tuta koro, kaj mi volonte donus al mi vangofrapojn. Kiel senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto kaj al tio promesi ankoraŭ interkomunikiĝon! La diablo ĝin prenu! Tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi. Kiel mi nun staras, mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭzas. Sed, jen, ili ambaŭ venas, tre ĝustatempe.

Sceno kvara

S-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin.

S-ro de Sotenville. — Kio estas, mia bofilo? Ŝajnas al mi, ke vi estas tre ekscitita.

Georgo Dandin. — Kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj …

S-ino de Sotenville. — Mia Dio! Kiel malmulte da ĝentileco vi havas, ke vi ne salutas la homojn, kiam vi aliras al ili!

Georgo Dandin. — Kredu al mi, mia bopatrino, mi havas aliajn aferojn en la kapo; kaj …

S-ino de Sotenville. — Denove! Ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi tiel malmulte konas la mondajn postulojn, kaj oni ne povas lernigi al vi la manieron, en kiu oni devas vivi inter personoj de bona deveno[16]?

Georgo Dandin. — Kial?

S-ino de Sotenville. — Ĉu vi neniam en rilato al mi formetos la familiarecon de tiu vorto «bopatrino»? kaj ĉu vi ne povus alkutimiĝi diri al mi «sinjorino»?

Georgo Dandin. — Al ĉiuj patronoj! Se vi min nomas via bofilo, ŝajnas al mi, ke mi povas vin nomi mia bopatrino!

S-ino de Sotenville. — Oni forte povus ion diri kontraŭ tio, kaj la aferoj ne estas egalaj. Sciu do, mi petas, ke ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton kun persono de mia situacio[]; ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni, kaj vi devas koni vin mem[18].

S-ro de Sotenville. — Sufiĉe pri tio, mia amata; ni lasu ĝin.

S-ino de Sotenville. — Mia Dio! sinjoro de Sotenville, vi havas ian apartan malseverecon, kaj vi ne scias devigi la homojn doni al vi tion, kio al vi decas.

S-ro de Sotenville. — Al la diablo! Pardonu, pri tio oni ne povas fari al mi lecionojn, kaj en la daŭro de mia vivo, mi per dudek bravaj agoj montris, ke mi ne estas homo, kiu lasus defali eĉ unu colon de miaj pretendoj[19]; sed nun sufiĉas, ke ni donis al li negrandan averton. Nun ni iom aŭdu, mia bofilo, kion vi havas en via kapo.

Georgo Dandin. — Ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros al vi, sinjoro de Sotenville, ke mi havas kaŭzon …

S-ro de Sotenville. — Kviete, mia bofilo! Sciu, ke ne estas respekte, paroli al homoj per ilia nomo, kaj ke al tiuj, kiuj staras pli alte ol ni, oni devas diri simple «sinjoro».

Georgo Dandin. — Nu, bone, simple sinjoro, kaj ne plu sinjoro de Sotenville, mi devas diri al vi, ke mia edzino ….

S-ro de Sotenville. — Haltu; sciu ankaŭ, ke vi ne devas diri «mia edzino», kiam vi parolas pri nia filino.

Georgo Dandin. — Mi povas fariĝi furioza! Kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?

S-ro de Sotenville. — Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino; sed vi ne devas permesi al vi nomi ŝin tiel; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, Georgo Dandin kien vi enŝoviĝis! (Laŭte.) He, mi vin petas, lasu por momento flanke vian nobelecon kaj permesu, ke mi parolu al vi, kiel mi povas. (Al si mem.) La diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn ceremoniojn! (Al s-ro de Sotenville.) Mi diras do al vi, ke mi estas malkontenta pri mia edziĝo.

S-ro de Sotenville. — Kaj la kaŭzo, mia bofilo?

S-ino de Sotenville. — Kio! Paroli tiamaniere pri afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn!

Georgo Dandin. — Kaj kiajn profitojn, sinjorino, se sinjorino nepre volas sin enmiksi? La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj — volu min pardoni — estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn; sed mi, kion mi profitis, mi vin petas? nur plilongigon de mia nomo, ĉar anstataŭ «Georgo Dandin» mi ricevis de vi la titolon «sinjoro de la Dandinière[20]».

вернуться

[12]

Ĉi tie Lubin provas rememori du malsamajn nomojn: «sinjoro vicgrafo de io» (la «veran» nomon de Klitandro; france ne eblus Monsieur le Vicomte de Clitandre); tio cetere indikas, ke de nostre pays estas ne «de nia loko», sed pli vaste «el nia provinco» aŭ simile (ĉar «nian lokon» Lubin certe konas). Per la unua tripunkto li rezignas pri la vera nomo, kaj provas rememori la pseŭdan. Zamenhofo tion probable ne komprenis, kaj preterlasis la vorton chose (io). — elparolaĉas tiun nomon — Zamenhofo fidele tradukis la ne tute trafan verbon molieran. Fakte por Lubin malfacilas ne prononco, sed la ekzota nomo komedia: «Neniam mi sukcesos memorfiksi tiun strangan nomon…». Cetere, en iuj eldonoj li rememoras mise: «Kli … Klitando» (sen r).

вернуться

[13]

honesta — Ĉi tie la franca vorto honnête signifas ne honesta, sed honorindaafabla. Kp la arkaikan francan dankoformulon «Vous êtes bien honnête» (t.e. «Vi estas tre afabla»).

вернуться

[14]

edziĝi kun fraŭlino — T.e. «edziĝi al nobelidino». Kp ĉi-sube en la noto [35] (1:7).

вернуться

[15]

se ĝi estus kampulino — France: si c’était une paysanne, t.e. «se tio estus kampulino». En Esperanto la frazo estus pli klara kun «ŝi»: «se ŝi estus kampulino».

вернуться

[16]

personoj de bona deveno — Tio estus taŭga traduko por les personnes de condition. Sed s-ino de Sotenville diras les personnes de qualité, kio estus personoj de eminenta deveno (kies nobeleco estas antikva kaj glora).

вернуться

[17]

… ke por vi ne konvenas uzi tiun vorton pri persono de mia rango.

вернуться

[18]

koni vin mem — Ĉi tie la franca se connaître ne estas la sokrata «ekkonu vin mem», sed la moŝtula «ne forgesu, kio vi estas», «sciu kia estas via loko», «konsciu pri via malalta rango».

вернуться

[19]

unu colon de miaj pretendoj — En la lingvo zamenhofa devus esti «unu colon da miaj pretendoj» (kp «metron da nigra drapo» en la fundamenta Ekzercaro, §32).

вернуться

[20]

Dandinière — Voĉlegu /dandinjèr/.