Выбрать главу

S-ro de Sotenville farante al li signon de minaco. — Ha!

Klitandro. — Sufiĉas, sinjoro.

S-ro de Sotenville. — Ne, mi volas, ke li finu, kaj ke ĉio estu farata laŭforme «… Ke mi estas via servanto.»

Georgo Dandin. — «Ke mi estas via servanto.»

Klitandro al Georgo Dandin. — Sinjoro, mi estas tutkore via, kaj mi plu ne pensas pri tio, kio okazis. (Al s-ro de Sotenville.) Al vi, sinjoro, mi diras adiaŭ, kaj mi bedaŭras la malgrandan ĉagrenon, kiun vi havis.

S-ro de Sotenville. — Ni kisas al vi la manojn[39]; kaj se[40] ĝi plaĉos al vi, mi liveros al vi la amuziĝon ĉasi kun mi leporon.

Klitandro. — Vi estas tro bona kontraŭ mi.

Klitandro foriras.

S-ro de Sotenville. — Jen, mia bofilo, kiel oni devas konduki la aferojn! Adiaŭ. Sciu, ke vi eniris en familion, kiu donos al vi apogon kaj neniam toleros, ke oni faru al vi ian honton.

Sceno naŭa

Georgo Dandin sola. — Ha, kiel mi … Vi ĝin volis, vi ĝin volis, Georgo Dandin, vi ĝin volis! Ĝi konvenas al vi bone, kaj vi estas ĝuste aranĝita: vi havas juste tion, kion vi meritis. Nu, oni devas nur malfermi la okulojn al la patro kaj al la patrino; eble mi trovos ian rimedon, por tion atingi.

Akto dua

Sceno unua

Klaŭdino, Lubin.

Klaŭdino. — Jes, mi tuj divenis ke ĝi certe venas de vi, kaj ke vi ĝin diris al iu, kiu ĉion rakontis al nia mastro.

Lubin. — Mi ĵuras al vi, mi nur pasante diris pri ĝi unu vorton al iu homo, por ke li ne diru, ke li vidis, ke mi eliris el la domo; videble la homoj en tiu ĉi lando estas grandaj babiluloj.

Klaŭdino. — Efektive, sinjoro la vicgrafo faris bonan elekton, prenante vin kiel sian sendaton! li uzas la servon de homo tre dube fidinda!

Lubin. — Nu, alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.

Klaŭdino. — Jes, jes, estos la ĝusta tempo.

Lubin. — Ni ne parolu plu pri tio. Aŭskultu.

Klaŭdino. — Kion vi volas, ke mi aŭskultu?

Lubin. — Turnu iom vian vizaĝon al mi.

Klaŭdino. — Nu, kion do vi volas?

Lubin. — Klaŭdino!

Klaŭdino. — Kio?

Lubin. — He, he, ĉu vi ne scias tre bone, kion mi volas diri?

Klaŭdino. — Ne.

Lubin. — Al la diablo! mi vin amas.

Klaŭdino. — Efektive?

Lubin. — Jes, la diablo min prenu! Vi povas kredi al mi, ĉar mi ĝin ĵuras.

Klaŭdino. — Nu, bone.

Lubin. — Mi sentas, ke mia tuta koro tremas, kiam mi vin rigardas.

Klaŭdino. — Mi tre ĝojas.

Lubin. — Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela?

Klaŭdino. — Tiel same, kiel faras la aliaj.

Lubin. — Vidu, oni ne bezonas tiom da ceremonioj: se vi volas, vi estos mia edzino kaj mi estos via edzo; kaj ni ambaŭ estos geedzoj.

Klaŭdino. — Vi eble estus tiel ĵaluza, kiel nia mastro?

Lubin. — Tute ne!

Klaŭdino. — De mia flanko, mi malamas la suspektemajn edzojn: kaj mi volas tian edzon, kiu ne timas ĉion, kiu estus tiom plena de konfido al mi kaj tiel certa pri mia ĉasteco, ke li sen maltrankvileco povus min vidi en la mezo de tridek viroj[41].

Lubin. — Bone! mi estos tute tia.

Klaŭdino. — Ĝi estas la plej malsaĝa afero en la mondo, kiam oni ne konfidas al edzino, kaj oni ŝin turmentas. Kaj en efektiveco oni ĉe tio nenion gajnas: ĝuste tio devigas nin pensi pri malbono; kaj ofte la edzoj mem, per sia bruego, faras el si tion, kio ili estas.

Lubin. — Nu, mi donos al vi la liberecon fari ĉion, kio al vi plaĉos.

Klaŭdino. — Jen tiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata. Kiam edzo fidas nian honestecon[42], ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas; ĝi estas tiel same, kiel kun tiuj, kiuj, malfermas al ni sian monujon kaj diras al ni: «Prenu!» Ni faras el ĝi uzon honeste[43], kaj ni kontentiĝas per tio, kio estas justa. Sed se iu nin ĉikanas, ni penas lin tondi, kaj ni tute lin ne indulgas.

Lubin. — Bone, mi estos el tiuj, kiuj malfermas sian monujon, kaj vi bezonas nur edziniĝi kun mi.

Klaŭdino. — Bone, bone, ni vidos.

Lubin. — Venu do ĉi tien, Klaŭdino.

Klaŭdino. — Kion vi volas?

Lubin. — Venu, mi diras al vi.

Klaŭdino. — Ha, kviete! Mi ne amas la palpistojn.

Lubin. — He, iomete, pro amikeco.

Klaŭdino. — Lasu min, mi diras al vi: mi ne komprenas ŝercojn.

Lubin. — Klaŭdino!

Klaŭdino repuŝante lin. — He, for!

Lubin. — Ha, kiel kruda vi estas kun homoj! Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn! Ĉu vi tute ne hontas esti bela kaj ne voli, ke oni vin karesu? He, lasu do!

Klaŭdino. — Mi donos al vi sur la nazon[44].

Lubin. — Ho, kia malcedema, kia sovaĝa! Fi! Estas malbele esti tiel kruela!

Klaŭdino. — Vi fariĝas tro libera.

Lubin. — Kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi?

Klaŭdino. — Vi devas havi paciencon.

Lubin. — Nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo.

Klaŭdino. — Mi dankas por tio[45].

Lubin. — Klaŭdino, mi vin petas, vi ĝin deprenos de la kalkulo.

Klaŭdino. — He, certe ne! Mi jam unu fojon enfalis. Adiaŭ! Iru for, kaj diru al sinjoro la vicgrafo, ke mi akurate transdonos lian bileton.

Lubin. — Adiaŭ, sovaĝa belulino!

Klaŭdino. — La vorto montras enamiĝon.

Lubin. — Adiaŭ, roko, ŝtono, marmoro, ĉio plej malmola en la mondo.

Klaŭdino sola. — Mi tuj transdonos en la manojn de mia mastrino … Sed jen ŝi venas kun sia edzo; mi foriĝu kaj atendu, ĝis ŝi estos sola.

Sceno dua

Georgo Dandin, Angeliko.

Georgo Dandin. — Ne, ne, oni ne trompas min tiel facile; kaj mi nur estas tro certa, ke tio, kion oni diris al mi, estas vera. Mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas, kaj via galimatio[46] tute min ne blindigis.

Sceno tria

Klitandro, Angeliko, Georgo Dandin.

Klitandro aparte, en la profundo de la scenejo. — Ha, jen ŝi estas; sed ŝia edzo estas kune kun ŝi.

Georgo Dandin ne vidante Klitandron. — Trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi, kaj kiom da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas. (Klitandro kaj Angeliko reciproke sin salutas.) Mia Dio, lasu vian riverencon; ne pri tia speco de respekto mi parolas al vi, kaj vi ne devas ankoraŭ moki.

вернуться

[39]

Supozeble en la moliera epoko tiu formulo povis soni komike kiel iom troiga; sed nun ĝi sonas kiel tro troa, kaj ne plu amuze. En moderna traduko endus trovi ion pli moderan.

вернуться

[40]

France la konjunkcio estas kiam (quand): «kaj kiam plaĉos al vi …».

вернуться

[41]

en la mezo de tridek viroj — La franca au milieu de trente hommes ne sonas tiom mallerte, kiel la traduko. Pli akcepteblaj estas «en la rondo de tridek viroj», «ĉirkaŭite de tridek viroj» aŭ «meze de tridek viroj» (meze ja escepte povas havi tiun signifon, sed ne la substantivo mezo).

вернуться

[42]

fidas nian honestecon — «Fidas nian virton», «nian prudenton», aŭ — plej simple kaj bone — «fidas nin».

вернуться

[43]

Ni faras el ĝi uzon honeste — «Ni uzas ĝin prudente» (aŭ «modeste»).

вернуться

[44]

Mi pugnos vin sur la nazon.

вернуться

[45]

Mi dankas por tio — Per ĉi tiu antifrazo Zamenhofo anstataŭigis la malpli klaran francan rifuzan idiomaĵon Je suis votre servante (mi estas via servistino). Ĝi estas pli komprenebla (kiel rifuza formulo: «Ĉu vi deziras teon?» — «Ne, dankon.»), tamen solstare ĝi restas ambigua. Pli bona traduksolvo estus permuti ĉi tiun kaj la sekvan replikojn de Klaŭdino: «He, certe ne!» (…) «Grandan dankon, mi jam unu fojon enfalis.» Tio konservas la ironion de la dankoformulo, kaj estas nemiskomprenebla.

вернуться

[46]

Laŭ PIV galimatio estas «Konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo». Tia efektive estas la nuna franca kaj la internacia signifo de la vorto, sed ĉi-okaze ĝi situacie malkonvenas. La paroloj de Angeliko kaj Klitandro estas neniom sensencaj aŭ nekompreneblaj; sed ili estas malveraj, ili estas misprezento. Ĉe Moliero galimatias povas signifi «konfuzo, implikaĵo» — la signifo kiun la esperanta galimatio ne havas. Sian riproĉon Georgo Dandin pli konvene devus adresi al siaj bogepatroj: «Kiel vi la nobeloj komplikas ĉion!»; sed ankaŭ Angeliko ja estas nobelidino. — Kurioze, ĝuste ĉi tiun malkonvenan mistradukon (kiu ŝajnas esti la sola uzo zamenhofa) PIV donas por ilustri la vorton galimatio. La nacilingvaj tradukoj elektas aliajn vortojn por traduki ĉi tiun replikon — ekz-e la angla traduko de 1732 tradukas tion per «Kanterbera rakonto»: I’ve better eyes than people fancy, and your Canterbury Story has not taken away my Senses; la pola traduko (Fafuło) havas elturniĝojn (wykrętanina) ktp.