Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!
Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei [15] al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion inter ni?
Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie. Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe ni, kia malsaĝa maniero vivi!
Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilaĵoj ĉe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkaŝe diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.
Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis ĝin pli facile al vi, ĉu ne? Aŭ almenaŭ tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!
Ĉar kvankam vi aĉetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciliĝis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montriĝas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ĉiaokaze ne la fakton, ke vi iris ĉiam denove aĉeti brandon, kaj ke nia aĉetpovo pli kaj pli mallarĝiĝis.
Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ĉe noktiĝo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Kaj evidentiĝis finfine, ke mi pravis, ĉu ne?
Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufiĉe komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, ĉu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero ŝajnas al mi neĝusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ĉi tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.
Kaj nun, kion fari? Ĉu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fuŝitan kunekziston?
Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenaŭ vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraŭ plu. Eĉ se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraŭ batas amege por vi.
Sed kiom ĝi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Ĉu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Ĉu vi ne povus reekprovi, eĉ se nur kompate al mi?
Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi aŭdis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraŭ pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.
Aŭ almenaŭ konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialiĝis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile seniĝi de ĝi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaŭ diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refariĝas viro. Vi sentus reviviĝon, reviriĝon, refortiĝon. Vi refariĝus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.
Vi tion faros, ĉu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refariĝos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.
13. Revenis amo, feliĉu ni!
Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel feliĉa! Mi retrovis ŝin! Mi revidis ŝin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? Ĉu ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis ŝin.
Ŝi sidis ĉe tablo en trinkejo, sola, antaŭ taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis ŝin. Ŝi aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, ĉu mi iru al ŝi, ĉu mi iru sidi ĉe la apuda tablo, aŭ ĉu ĉe pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi ŝin.
Mi volis komence observi ŝian vizaĝon, provi ekscii, laŭ ŝia esprimo, ĉu ŝi feliĉas aŭ ne. Krome, mi deziris ne aliri ŝin tuj, ĉar ŝajnis al mi, ke estas pli saĝe lasi mian koron trankviliĝi antaŭ ol ekrilati kun ŝi.
Ĉu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam ŝi forlasis min? Antaŭ longe tio okazis. Ŝi malkontentis pri mi, pri io, kion mi fuŝe faris. Kaj, malsaĝe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fuŝo. Kiel malsaĝa mi estis! Ŝi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: «Jes, mi mispaŝis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fuŝulo. Mi riparos la aferon.», ŝi certe plu restus kun mi, ĉar ŝi trovis min plej aminda. Sed mi malsaĝe volis, ke ŝi konsideru min prava.
Ŝi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, eĉ kiam mi fuŝe agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam ŝi foriris, lasante min sola, malĝojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita.
Kiom mi bedaŭris mian malsaĝan reagon! Sed mia bedaŭro ne helpis. Simpla bedaŭro neniam helpas, ĉu?
La vivo iĝis seninteresa por mi. Mi laboris laŭkutime. La ekzisto estis daŭro, ne vivo. Mi eĉ min demandis, ĉu estas iu ajn intereso en daŭrigo de tiu vivo. Se vivo estas senĝoja, senplezura, kial daŭrigi ĝin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en ĝi dum kelka tempo. Mi hezitis: ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson?
Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur ĉar mi ĝin timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do daŭrigis mian malfeliĉan ekziston.
Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamiĝis al li. Mi konis lin. Li nomiĝas Jozefo. Malseriozulo. Fuŝulo. La ideo, ke ŝi emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza.
Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas ĝusta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi ŝin, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.
Mi eĉ pensis pri tio, ĉu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas — mi pensis — ne la morton de aliuloj! Ĉu vi trovas min timige malŝatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al [16] mia doloro mortigante mian malamikon.