Aleksandro Puŝkin
Grafo Nulin
Tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Ĉaskornoj vokas: Venis temp’!
Hundistoj en la vesto ĉasa
Enselas jam de frumaten’;
Saltadas ĉashundar amasa.
La mastro venas post moment’,
Observas ĉion pompe brava;
Vizaĝon lian pro kontent’
Lumigas nun plezuro grava.
Malloze vestas lin ĉekmen’[1],
Ĉaskornon tenas bronza ĉen’,
En sino ladbotela plen’,
Kaj post kuŝak’[2] – tranĉilo turka.
En nokta kuf’, en sola tuko
Duondormante, la edzin’
El la fenestro spektas lin,
La kolektiĝon, hundan bojon.
Apenaŭ li rimarkas ŝin;
Saltinte sur ĉevalon ĝojan
Li krias: «Ne atendu min!»
Kaj elveturas sur la vojon.
Aŭtune, en septembra fin’
(Pro l’ fia proz’ pardonu min)
Vilaĝo estas tre enua:
Nur lupoj blekas; neĝo, vent’,
Kaj koto. Sed – la tempo ĝua
Por la ĉasist’: sen ajna plend’
Li en kamparo karakolas,
Tranoktas sub la firmament’,
Festenas, sakras kaj petolas
Kun dezertiga ĉastorent’.
Sed kion la edzino juna
Nun faras en la temp’ aŭtuna?
La zorgojn faras ŝi abundajn:
Anserojn nutri, pekli fungojn,
En kelon veni por momento,
Ordoni pri tagmaĝa sup’ –
L’ okulo de mastrin’ atenta
Tuj trovos ion por okup’.
Bedaŭre ŝi… (Aĥ! mi forgesis
Pri l’ nom’ por mia heroin’,
Nataŝa – per ĉi nom’ karesis
Ŝin l’ edzo, sed ni nomu ŝin
Natalja Pavlovna) bedaŭre
Pri l’ hejma kaj mastruma art’
Natalja Pavlovna longdaŭre
Ne okupiĝis tute, ĉar
Ne en gepatra moro bona
Edukis oni ŝin sen las’
Sed en la nobla pensiono
De l’ enmigrinto Falbalas!
Ŝi legas ĉe fenestra hel’
La kvaran jam volumon de l’
Sentimentala amromano:
Eliza skribas al Armano,
Kaj li al ŝi pri l’ arda sent’.
Roman’ antikva, aĵ’ klasika,
Elstare dika, dika, dika –
Sen elpensaĵo romantika,
Nur kun edifo kaj prudent’.
Natalja Pavlovna komence
Ĝin legis vere pacience
Sed poste iel distris ŝin
Apud la dom’ kverelo forta
De l’ kapro kaj la hundo korta –
Kaj forlogiĝis la mastrin’.
Ĉirkaŭe buboj laŭte ridis.
Dumtempe kun malgaja vok’
Meleagrinoj ne rapidis
Paŝante post malseka kok’.
Anasoj skuis sin en flako,
Virin’ en la malpura kort’
Tolaĵon lavis apud pord’;
Griziĝis pli kaj pli la tago,
Pluvonta en proksima hor’…
Sed jen – aŭdiĝis la sonor’.
Vivinta en solec’ angora
Amik’, vi, certe, scias mem:
La voĉon de tintilo fora
Aŭskultas ni kun kora trem’;
Ĉu proksimiĝas kun rapido
Amiko de l’ junec’ senbrida?..
Ho, Dio mia! Eble ŝi…
Apudas jam… Saltadas koro…
Sed preter flugas sono fora,
Trans mont’ – kaj mutas jam por vi.
Natalja Pavlovna rapidas
Al la balkon’, – de tie vidas
Kun ĝojo: jen trans la river’
Kaleŝo veturanta foras.
Sur ponto jam – Al ni… ho, ne,
Maldekstren turnis… Ŝi kun ve’
Rigardas kaj apenaŭ ploras.
Sed jen – kurbiĝo ĉe la bord’.
L’ kaleŝo falas. – «Filjka[3], vidu!
Hej, vi! Jen la kaleŝ’ – rapidu!
Ĝin tuj venigu al la kort’,
La mastron al tagmanĝo petu!
Ĉu sanas li?.. Do, helpi pretu!»
Servisto kuras sen prokrast’,
Natalja Pavlovna kun hast’
Ordigas buklojn, ŝalon trovas,
Kurtenon ŝirmas, seĝon movas
Kaj atendegas: «Ho, ĉiel’,
Ĉu baldaŭ?!» – Fine, kun ŝancel’,
Tre kota post la longa iro,
Rompita grave, en sopiro
Sin iel trenas ekipaĵ’,
Post ĝi sinjoro juna lamas;
Servisto – franco tamen flamas
Kaj vokas lin: «Allons, courage!»[4]
Jen fine ili ĉeperonas.
Dum la servistoj sen prokrast’
Malfermas ĉambron, vojon donas
Al luksa ĉambro por la gast’,
Dum veston ŝanĝas por eliro
Sinjoro nia, ĉu mi diru,
Kiu li estas, juna dand’?
Graf’ Nulin, el la fora land’.
Forblovis li en modan mondon
Profiton nunan kaj estontan,
Kaj en la pompa aŭreol’
Veturas nun al Petropol’
Kun vasta stoko da manteloj,
Korsetoj, frakoj, veŝtoj belaj,
Koloraj tukoj kaj ĉapeloj,
Lornetoj, ŝtrumpoj kun «à jour»[5],
Kun fia libro de Gizoto[6],
Malico de karikatur’,
Kun nova verk’ de Valter-Skoto[7],
Bons-mots[8] de tutpariza rav’,
Kun nova kant’ de Beranĵero[9],
Muziko de Rossini, Pero[10],
Et cetera, et cetera[11].
Senpacience la mastrin’
Atendas ĉe la preta tablo;
Kaj jen aŭdiĝas porda knar’,
La graf’ eniras. Dum ekstar’
Ŝi lin demandas kun afablo
Pri l’ kruro. Ĉu bonfartas li?
Kaj li respondas: pli-malpli.
Al tablo ili kune iras,
Sidiĝas kune kaj sen tim’
La graf’ parolas en proksim’:
Rusion sanktan mokas, miras
Pri l’ vivo frosta sen la varm’,
Sopiras pri Pariz’ kun larm’.
«…Kaj la teatro?» – «Orfas plene,
C’est bien mauvais, ça fait pitié.[12]
Talma’ surdiĝis, rolas pene,
Kaj mamzel’[13] Mars jam senrevene
Oldiĝas… Sed le grand Potier[14]!
En mond’ por lia glor’ iama
Ankoraŭ ne videblas fin’!»
– Kiu verkisto modas? – «L’ sama –
Nur d’Arlincourt kaj Lamartin»
– «Ĉe ni imitas ilin multaj».
– «Ĉu vere? Al progresa flu’
Proksimas niaj cerboj stultaj?
De l’ Di’ sendita evolu’…»
– «Talioj kiaj?» – «Tre malaltaj.
Apenaŭ ĝis… ĝis tiu lok’.
Jen via robo – analog’:
Ornamo, bantoj, riĉa flok’ –
Proksimas ĝi al modaj saltoj».
– «Jes, nin atingas „ Telegraf’ “»[15].
– «Ha! Povas mi por vi aranĝi:
Bonega vodevil’!» – la graf’
Ekkantas. – «Graf’, bonvolu manĝi».
– «Mi satas ja».
Kun la mastrin’
Leviĝas li en mir’ surpriza:
Feliĉas, gajas ŝi sen fin’.
Kaj, forgesante pri Parizo,
La juna graf’ admiras ŝin.
Vesper’ nerimarkeble fluas,
Kaj en okuloj de l’ mastrin’
Jen la salut’ afabla bluas,
Jen senrespondo kontinuas,
Sed – nokto venas kun obstin’.
Delonge jam servistoj ronkas,
Krudferon jam gardisto gongas,
Kaj koko krias en proksim’.
Kandeloj fumas, finbrulintaj.
Leviĝas lace la mastrin’:
«Adiaŭ do! Atendas litoj.
Bondormu!» … Kun domaĝ’ kaj rav’
Tenere, preskaŭ ame, l’ graf’
Sur ŝian manon kison metas.
Sed kien tiras flirta mav’! –
La vantulin’ en kaŝ’ premetas
La manon de l’ ravita graf’.
Natalja Pavlovna senvestas,
Paraŝa staras apud lit’,
Por la mastrin’ Paraŝa estas
Virino, inda por konfid’:
Ŝi kudras, lavas, klaĉas, flatas,
Donacojn de l’ mastrino ŝatas,
Petolas jen kun la sinjor’,
Jen lin insultas kun rigor’,
Kaj trompas la mastrinon brave.
Nun traktas ŝi aŭdace, grave
Aferojn de la juna graf’
Laŭ ĉiu eta paragraf’,
Kvazaŭ ŝi lin delonge konas.
Sed la mastrino kun rifuz’
Ŝin stopas: – «Ĉesu! Ne bezonas…»
La kufon petas kun la bluz’,
Kaj iri for al ŝi ordonas.
вернуться
[6]
Gizoto – Guizot, franca historiisto, en sia libro pruvis neceson de revolucio kaj nepran pereon de monarkio.
вернуться
[15]
~ 1 ~