Выбрать главу

Sidiĝinte ĉe miaj piedoj, ŝi kliniĝis. Hipnotigite rigardis, kiel mi, tremetante, ŝvelas sub ŝia rigardo — kaj mem senkonscie tremetis kun mi.

— Nu jen, — diris ŝi preskaŭ adore, — vi denove min deziras.

Ŝi tuŝis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj, tuŝis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove deŝoviĝis, enrigardante. La disvolvitaj haroj pendis preskaŭ ĝis la littuko.

— Ĝi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda. Iomete kreskis — kaj jam emas beki! Sed mem, sola — nenion povas, necesas alflugi, el ajna foro alflugi al ĝi kaj nutri, nutri…

Ŝi levis la vizaĝon. La okuloj brilis.

— Mi amas vin, Stanjo, — diris mi.

— Mi alflugos. El ajna foro, almenaŭ por tago, por horo, por kiom vi diros. Alflugos, alflugos! — ŝi movis la fingropintojn laŭ la duonmalfermitaj, sekiĝintaj pro kisoj lipoj. — Ĉu vi deziras ĉi tien?

— Ne. Prefere donacu al la masklo inon.

Per rapida elasta fulmo ŝi turniĝis al mi per la dorso, falis sur la flankon — nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis mian vangon.

— Ĉu tiel?

3

Al la programo «Tempo»[17] ni malfruiĝis ĝuste je minuto. Kiam, petole finridante kaj finflustrante, ni malleviĝis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis antaŭ la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo turniĝis al la sono de la paŝoj, lia vizaĝo estis tute griza.

— … Je la deka kaj dek sep laŭ Peterburga tempo, — per morta voĉo informis la anoncisto. — Gravitavio «Carido» iris de bazo Tjuratamo, kie grandprinco Aleksandro Petroviĉ troviĝis kun inspekta vojaĝo, al flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri tio, ke okazis atenco…

— Dio! — ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.

Mi malvarmiĝis. Mi ĉion ekkonsciis momente — eĉ tion, ke ekzistas nek savo, nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al ŝi — ŝi aŭskultis, etendinte la kolon, kiel antaŭe ĉe la fonto, kaj ŝia frunto estis sufere faldita. Mi prenis el la poŝo la ĉifrilon kun la depeŝo, tuŝis per la fingroj la ĵakojn kaj montris al ŝi la ekraneton. Dum sekundo ŝi nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.

— Tion mi ricevis tage, — diris mi. — Intencis prokrasti ĝis morgaŭ.

Ŝi prenis mian manon kun la ĉifrilo, alportis al la lipoj kaj kisis.

— Dankon pro la hodiaŭo.

Mi ekiris al la telefono. Prenis la parolilon, ekklavumis numeron. Malantaŭ mia dorso Stanjo ion klarigadis al la gastigantoj — mi ne aŭdis.

— Fraŭlino, kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo? Je la dudek dua kaj kvindek?

— Ni sukcesos, — abrupte prononcis Iraklo. — Mi veturigos.

— Rezervu unu lokon…

— Du! — despere ekkriis Stanjo.

Mi konfuze turniĝis al ŝi.

— Stanjo, eble vi ankoraŭ iom ripozu sub la suno…

Ŝi eĉ ne donis al mi respondon. Eĉ forturniĝis.

— Du lokojn. Kaĵinskaja Stanislava Solomonovna, Trubeckoj Aleksandro Lvoviĉ. Ne, ne Levonoviĉ, simple Lvoviĉ. Jes, je duonhoro pli frue, mi komprenis. Gmadlobt daĥmarebisatvis.[18]

Mi surmetis la parolilon. Ĝi preskaŭ elglitis el ŝvitaj fingroj.

Iraklo aliris min. Peze mallevis la manplatojn sur miajn ŝultrojn kaj forte skuis. Li iel tuj malaltiĝis.

— Trovu ilin kaj mortigu, — kun firma raŭko diris li.

— Mi penos, — respondis mi.

— Mi kafon kuiros al vi, — mallaŭte diris Tamriko.

Jam en la aŭto, meze de stela aroma nokto — maldiketa lunarko naĝis tiel trankvile — Stanjo demandis, kiam Iraklo deiris por fermi la pordegon:

— Ĉu Liza vin renkontos?

— Ne. Ili eĉ ne scias.

— Bone. Do, ni sukcesos tie interkisi por adiaŭo.

— Mi venos, Stanjo! — mia gorĝo spasmis pro tenero kaj kompato. Mi sciis, tio estas malvero, neniu povas veni al iu ajn dufoje. — Mi venos!

— Mi estas via hejmo, — respondis ŝi.

En karesa mallumo jen tie, jen ĉi tie pulse sonoretis cikadoj.

Peterburgo

1

La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo trenis la sepcentlokan gigantan liniŝipon laŭ balistika kurbo de Tbiliso ĝis Peterburgo.

Dum la vojo ni preskaŭ ne parolis, nur interŝanĝis iujn negravajn replikojn. «Ĉu vi deziras al la fenestro?» — «Tutegale estas mallume». «Via vizaĝo sukcesis iomete sunbruniĝi, la vangoj brulas» — «Ili pro vi brulas, Saĉjo». — «Ĉu ni trinku ankoraŭ kafon?» Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn, nenion sciante, — ties multajn fragmentojn mi aŭdis kaj en la vico por registriĝo, kaj en la vico al la aviŝtuparo, ĉiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris per gazetoj, jen tie, jen ĉi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la katastrofo — mi ne penis kapti rigardon de Stanjo, mi rigardis al ŝi deflanke, sed ŝi sidis, fiksrigardante antaŭen kaj kvazaŭ ŝtoniĝinte, kaj nur per ambaŭ manoj glatigadis, karesis, trankviligadis mian manplaton, senespere alpremiĝintan tra nesentebla blanka ŝtofo al la varma rondaĵo de ŝia femuro. Nur kiam la piloto dekroĉiĝis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika reĝimo, komencis preparon al la alteriĝo, Stanjo, ĝis nun ne deziranta renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Eĉ ŝia voĉo ŝanĝiĝadis pro versoj — iĝis malalta, iomete raŭka. Pasia. Kvazaŭ de aglino. Tio estis voĉo de ŝia naturo, tiel ŝi ĝemis en lito, kaj mi fieris: al mi ŝajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al ŝi saman feliĉon, kian donas al ŝi la fundamento de ŝia vivo, la akso de turniĝo de la ekstera vantaĵo — ŝia talento. «Kvazaŭ la devon mi plenumas. Kvazaŭ de l' koro mi forflugas de la amitoj, de l' amatoj». Ŝi havis plurajn tekstojn, verkitajn kvazaŭ de viraj personoj. Verŝajne, de tiuj, kun kiuj ŝi estis; mi konjektis, ke da viroj ŝi havis pli, ol mi da virinoj. Se tiu ĉi teksto estis el tiuj, kiujn ŝi verkis dum la vojo ĉi tien, do, tiel ŝi imagis min. La animo pli peziĝis — ŝi eraris. Kun ŝi mi ne plenumis ian ajn devon; verŝajne mi simple timigis ŝin, tro ofte kaj kun tro granda pieco uzante vortojn «devo», «devas»… Kiel ŝi koleris, kiam mi, anstataŭ ol diri «Vespere mi volas veturi al vi» diris «Vespere mi devas veturi al vi»; dum por mi tio estis sinonimoj. De ŝia koro mi nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj personoj ŝi ankaŭ verkis pri si mem.

La ĉefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo, leviĝinte, surmetis pluvmantelon. Ĝi ankoraŭ estis malseketa. Kaj ŝia pakaĵo ankoraŭ estis malseketa — la sama oblikva, malvarma pluvo, kiu malsekigis ĝin matene, verŝiĝis sur ĝin nun, vespere, kiam portisto, grakĝemante kaj kriante: «Atenton!», rulis ĝin al taksia haltejo. La pluvo jen ĉesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove ĵetiĝis el malvarma mallumo, ĝi verŝiĝis onde, kaj la ĵusa kartvela sunbrilo jam ŝajnis efemera ĉielarka ekbrilo, vidita en sonĝo. Ŝovinte la manojn en la poŝojn de la groŝkosta ĉina pluvmanteleto, neglekte surmetinte la kapuĉon, kaj eĉ ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj ŝuetoj paŝis rekte laŭ la glacia bolo de nigraj flakoj.

— Ne malvarmumu, Stanjo.

Ŝi kvazaŭ ne aŭdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj ŝia vizaĝo fantome fajreris. Ŝi ĝis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por adiaŭo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa sibla bruo glisis alteriĝantaj ŝipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaŭ penetris tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transŝarĝis la pakaĵon de Stanjo, mi donis al la ulo rublon («Multajn dankojn, sinjoro…»), Stanjo silente paŝis en la aŭton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio ekveturigis ŝin en la modestan loĝejon, kiun ŝi jam duan jaron luis en la tria etaĝo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato forigante akvon de la vizaĝo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon mian vojaĝsakon — mi sentis, ke mi baldaŭ denove flugos, kaj el aŭtomata telefono vokis la ministrejon.

вернуться

17

Vespera televida novaĵprogramo je 21:00.

вернуться

18

Dankon pro la helpo (en la kartvela).