Выбрать главу

La koridoroj estis malplenaj, kaj, ŝajnis, la domo dormas, kiel devus esti en tiu ĉi horo. Sed laŭ apenaŭ kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaŭ ĉiu fermita pordo, estas disŝovita formikejo. Nature. Tielaĵoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de grafo Palen.[20] Kvankam, estis ankoraŭ Karakozov[21] — tute malsana homo… Kaj ankaŭ minuskompleksa Pestel[22] rezonadis, ŝvebante en nuboj, pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun Aleksandro Pavloviĉ[23] solaj — ĉu vere li kuraĝus? Aŭ li al servutuloj prokurus — vi, Ivaĉjo, unue laŭ mia ordono per falĉilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon… La revemaj antaŭuloj timigis Nikolaon Pavloviĉon[24] tiel, ke li dum la tuta cetera vivo singultadis pro vorto «libero» — nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais pensulojn el la ŝtataparato, lasis nur solajn nekontraŭdiremajn ŝtelulojn; preskaŭ forfekis Rusion…

La sekretario estis bravulo; eĉ la brovon ne movis, ekvidinte inter ĉi tiuj severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.

— Ivano Volfoviĉ atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.

Kaj malfermis antaŭ mi pezajn pordoklapojn.

Lamsdorf ekstaris malantaŭ tablo kaj, aŭdeble krakante per densa ŝtofo de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaŭ manojn. Lia osteca baltgermana vizaĝo malgaje longiĝis.

— Kia vi estas suda, kara mia, kia vi estas malseka… Pardonu min, maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj floraĵoj en nian marĉon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, — li pikis per la fingro supren. — Estas faktoroj… Sed ne pensu, je Kristo, — li serioze ektimis, ke diris sentakte, — ke mi al vi ne konfidus… Sed ja laciĝis vi dum la printempo, kiel diablo ĉe fajrujo, ja mi scias!…

«Ĉi tien, kara, sidiĝu. Ni tuj varmigilon ŝaltos, vi sekiĝos, — grakĝemante, li elrulis olean varmigilon el malantaŭ de malnovega ĉina ekrano, ŝirmanta ripozanguleton — tableto, elektra tekruĉo, skatoletoj kun dolĉaĵoj; la generalo estis fama dolĉemulo. Li enpikis la kontaktilon en la kontaktingon. — Ĉu vi deziras teon?

— Dankon, Ivano Volfoviĉ, mi tiel tagmanĝis ĉe princo Iraklo, ke nun dum du tagoj povos nek manĝi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin rekte al la afero.

— Aĥ, bone, aĥ, bravaj knaboj! Almenaŭ tagon sukcesis akapari. Kia bedaŭro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!

— Por li sufiĉas aferoj en la kartvela parlamento.

— Jes, mi ja povas imagi… Ĉu tie estas varme?

— Varme, Ivano Volfoviĉ.

— Ĉu ĉio floras?

— Oĥ, floras.

Li malĝoje suspiris, eksidis ne ĉe la tablon, sed en la fotelon kontraŭ mi. Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharaĵon tiel, ke ĝi preskaŭ atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.

— Al la afero, vi diras… Terura afero, kara Aleksandro Lvoviĉ, terura… Mi eĉ ne scias, kiel komenci.

Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.

— Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis sekretario, profesoro Korĉagin, vi lin konis…

— Ne proksime. Konsultis dufoje.

— Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la ŝtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, — li ekfrapadis sin per la montrofingro laŭ la vangoharaĵoj, poste denove ektiris la maldekstran al la ŝultro. — La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, ĉiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido…

— Ĉu neniu saviĝis? — stulte demandis mi. Ankoraŭ vivis iu freneza espero, malgraŭ ĉio aŭdita. Ivano Volfoviĉ eĉ grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaŭ la dorso, kaj ekiris diagonale laŭ la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapiŝo.

— Kara mia, — sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, — ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!

Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.

— Jen rigardu la rompaĵojn! Aerfotoj…

Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.

— La disĵeteco de la rompaĵoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laŭ la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!

— Ĉu mino kun horloĝa meĥanismo aŭ simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono — ekfunkci…

— Aĥ, kara mia, — suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaŭ kartaron, kelkfoje frapis ĝian eĝon je malfermita manplato. — Ĉu eblas nun kompreni? Tamen, la rompaĵoj, certe, estos ankoraŭ skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, ĉu tio tiel gravas?

— Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.

— Jen, ĝuste vi okupiĝu… Oĥ, kio do mi, idioto maljuna! — subite ekvigliĝis li. Svingante per la staketo, kvazaŭ per aldona naĝilo-akcelilo, li preskaŭ saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.

— Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, — balbutis li kulpe. — Jes, venis nia princo, jam antaŭ dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.

Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.

— Nu, kion ankoraŭ pri tio… Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disĵetitaj. Post ses minutoj ili devis malkroĉiĝi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika reĝimo… Do, pri aleronoj, aŭ pri kio vi deziris — ne konvenas, Aleksandro Lvoviĉ. Aliflanke — ankaŭ en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antaŭfluga teĥnika kontrolo ĝis la momento de la starto — tio estas intervalo je dudek minutoj — al la ŝipo teorie havis alireblon kvar homoj. Ĉiuj estas aerodromaj teĥnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj — teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis — laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post ĝenerala riparo lokan serĉan avieton. Kio koncernas tri ceterajn…

Mole malfermiĝis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestaĵo; en profundo de liaj okuloj glaciiĝis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plaŭdantaj ŝuoj. Ĝislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestaĵo.

— Saluton, princo, — mallaŭte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis ĝin. La koro doloris pro kompato.

— Siro,[25] — diris mi, — hodiaŭ kune kun vi funebras tuta Rusio.

— Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, — aŭdiĝis nelaŭta respondo. — Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo…

— Jes, Siro, — nenion alian mi trovis por respondo.

— Ivano Volfoviĉ, — diris la imperiestro, iomete turniĝinte al Lamsdorf, — ĉu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvoviĉ resti solaj dum duonhoro?

— Sendube, via cara moŝto. Ĉu mi eliru?

— Ne necesas, — la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. — Ni uzos vian malantaŭan akceptejon, — kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaŭ minuto.

Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antaŭen — mi, konfuziĝinte, preskaŭ stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste puŝis en la pordon unua.

вернуться

20

Generalo Petro Alekseeviĉ Palen partoprenis murdon de caro Paŭlo I la 11-an de marto 1801.

вернуться

21

Dmitrij Vladimiroviĉ Karakozov (1840–1866), rusia revoluciulo, kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866. Estis pendumita.

вернуться

22

Paŭlo Ivanoviĉ Pestel (1793–1826) estis unu el gvidantoj de t.n. «decembristoj» — nobeloj, kiuj faris kontraŭcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antaŭa caro Aleksandro Pavloviĉ kaj surtroniĝon de Nikolao Pavloviĉ; la ribelo estis sufokita de Nikolao Pavloviĉ, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude Pestel-on) aŭ ekzilitaj en Siberion.

вернуться

23

Aleksandro I (1777–1825), rusa imperiestro (1801–1825).

вернуться

24

Nikolao I (1796–1855), rusa imperiestro (1825–1855), frato de Aleksandro I.

вернуться

25

Afabla alparolo al caro aŭ reĝo.