— Ĉu vi estas certa? — mi tamen ne sukcesis min deteni. Staĉinskij silentis iom.
— Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, — diris li milde. — Duboj malestas.
— Kia mino? Kies? Ĉu vi sukcesis determini? — mi superŝutis lin per demandoj, kaj la tono, ŝajne, estis iomete tro abrupta — sed mi tre malvolis aspekti deprimita.
— La fragmentoj, certe, estas en terura stato, — respondis Staĉinskij. — Ni transportos ilin al Peterburgo kaj ĉion esploros ankoraŭfoje en la laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita amatore. Kartoĉo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto plus ĉirkaŭfluiga kesto. Ĉio genia estas simpla. Per tia aĉaĵo nin ĉiujn eblas ekstermi, se ekprodukti ĝin amase. Ĝi estis alkroĉita sub maldekstra tira paraboloido — la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la gravitavio ekturniĝis ĉirkaŭ laŭlonga akso… ĝenerale, jen tiel.
— Komprenite, — diris mi. La voĉo iomete raŭkiĝis, mi singarde tusetis.
— Kio? — ne komprenis Staĉinskij.
— Nenio, Serĉjo, mi simple tusas. La gorĝo spasmis pro tiaj novaĵoj. Kiam vi intencas moviĝi al Peterburgo?
— Eble, post tri horoj. Mi ĵus finis la esploradon. Ni nun komencas paki ĉion — kiam pakos, tuj elflugos.
— Vi tie… esploru la ŝipon antaŭ la elflugo.
— Tjfu-tjfu-tjfu.[38] Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicaĵo.
— Ankoraŭ demandon, Serĉjo. Kiom da tempo necesas, por kroĉi tian surprizon sur ŝelo de avio?
Staĉinskij snufis.
— Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por ŝovi la manon al brusto aŭ en pendantan sur ŝultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por leviĝinte sur piedpintoj, fari «plaŭd'!».
— Komprenite, — denove diris mi. — Bone… Kia vetero estas tie?
— Dankon, ke almenaŭ ne pluvas. Kaj ĉe vi?
— Kaj ĉe ni — ŝvito pluvas de ni, — respondis mi. — Nu, sukceson. Se en la laboratorio io aldone montriĝos — telefonu. Mi dume ne intencas reveni.
Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsoĥojev — tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizaĝon al la ventolilo; liaj haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtiĝis kaj dancis en aera fluo.
— Nu jen, — diris mi. — Eksploda aparato, kiun povus konstrui eĉ infano. Estas bone, ke ĉe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena kartoĉo kaj acida kapsulo.
Bolsoĥojev malfermis la okulojn kaj denove domaĝe kapjesis. Poste subite ekvigliĝis, iom lame — verŝajne ŝvelis la piedo pro sidado — alkuris la telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi deŝoviĝis, por ne malhelpi. Bolsoĥojev klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon, temperamente ekparolis kazaĥlingve. Mi deŝoviĝis pli; ĉi tie, diablo min prenu, mi ne povus diri eĉ «didad gmadlobt». Abomena sento estas senlingveco; oni tuj sentas sin fremda kaj sensignifa. Bolsoĥojev faris kulpajn okulojn, kaj, kaptinte momenton, kovris la mikrofonon per la mano kaj flustris:
— Pardonu, Aleksandro Lvoviĉ. La hodiaŭa stapla deĵoranto ne komprenas la rusan.
— Lasu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne komprenas la kazaĥan. Bedaŭrinde. Mi al vi venis.
Bolsoĥojev iomete ekridetis, jam aŭskultante, kion oni diras al li de tie. Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom. Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.
— Ne pli frue ol antaŭhieraŭ Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon. Dek ok kartoĉojn. Por hieraŭa tago estis planita longa superalta flugo de ekologia sondilo «Ozono», tio estis por ĝi.
— Necesas spuri sorton de ĉiu kartoĉo, — diris mi. — Ĉu ne povus iu krom li…
— Ni sekvos, — respondis Bolsoĥojev. Paŭzis. — Ja tio estas li, li, Aleksandro Lvoviĉ.
— Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, — mi denove frotis la frunton. — Oĥ, vidas mi, ke estas li… Invitu la atestantojn, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis, ke Kislenko aspektis «iel strange».
Riparisto Aslanov depoziciis, ke antaŭhieraŭ, t.e. en tago antaŭ la katastrofo, li renkontis Kislenkon ĉe la pas-kontrolo. Verŝajne, tiu revenis el la hejmo post tagmanĝo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, ĵus montritan al la gardisto. Aslanov tiam ŝercis: ĉu vi vin mem ĉesis rekoni sur foto, ĉu maljuniĝis, dikiĝis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj strangaj, estingiĝintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaŭ la teĥnikisto eĉ Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj ĉiaman kunludanton je domeno kaj damoj, ne rekonis, pli ĝuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris. Aslanov-on afekciis la vizaĝo de Kislenko — ĝi estis laca kaj ĉu krueliĝinta, ĉu malfeliĉa. «Mi eĉ pensis, ke almenaŭ lia edzino estas mortanta», — diris Aslanov. Tamen, tiu vizaĝesprimo post momento malaperis, Kislenko ekregis sin. Li ion balbute ŝercis — Aslanov eĉ ne memoris, kion ĝuste, sed diris strangan, memoriĝintan frazon: «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Aslanov, iomete ofendiĝinte, eĉ petis precizigi, sed Kislenko, verŝajne jam fine rekonsciiĝinte, ekridis, frapis lin laŭ la ŝultro kaj diris: «Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto, vera komunisto.
Elektroteĥnikisto Ĉonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la ejo estis neniu. Al Ĉonia, veninta en la metiejojn hazarde, serĉante perditan notlibreton — li poste trovis ĝin en tute alia loko, en la kantino — ŝajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto. Ĉonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke fabrikas por la fileto donacon por naskiĝtago… Interalie, la filoj de Kislenko havas naskiĝtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo Ĉonia pri tio ne rememoris — li estis zorgigita de la perdo kaj rapide foriris. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan, kompateman, ĉiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.
Samtempe tri atestantoj depoziciis, ke en la mateno antaŭ la katastrofo Kislenko aspektis forte ekscitita. Sed tiam oni tion ne atentis — ĉiuj estis en bona humoro, sciante, ke okazos renkonto kun la grandprinco, homo, kiun, kiel mi ankoraŭfoje konvinkiĝis, ĉiuj ĉi tie profunde estimis.
Tamen, reveninte el la kampo sur la tiraŭto, Kislenko ŝanĝiĝis — el li oni kvazaŭ elmetis iun risorton, li ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ne tre bone komprenante, kie li estas kaj kion li ĉi tie faras. Li ektremadis pro ajna brueto; kiam oni al li alparolis el malantaŭ la dorso, li ekkrietis. Tamen, li preskaŭ tuj foriris. Por tagmanĝi, tiel decidis ĉiuj. Opinioj pri Kislenko estas plej pozitivaj.
En la regeneracian sistemon de la flugopreta «Ozono» estis instalitaj ĉiuj dek ok kartoĉoj. La lanĉo estis nuligita nur pro tumulto, komenciĝinta pro la pereo de «Carido». Elementa kontrolo montris, ke unu el la instalitaj kartoĉoj estas malplena, jam eluzita. La kartoĉojn instalis Kislenko. Fakturon pri ricevo de oksigeno subskribis estro de meteologia servo de la kosmodromo Sapgir. Tiaspecaj flugoj estis sufiĉe ordinara praktiko: meteologoj skrupule observadis staton de la atmosfero sur diversaj altoj super Tjuratamo, penante unusignife klarigi, ĉu malboninfluas al ĝi, aŭ tamen ne, lanĉoj de grandaj ŝipoj.
Ĉirkaŭ la oka vespere mi kun Bolsoĥojev permesis al ni interrompi laboron kaj trinki po glaso da kafo kun sandviĉoj. Sed ne sukcesis mi eĉ la unuan gluton trankvile fari, kiam ekŝutiĝis vicaj novaĵoj.
Revenis la knaboj de Bolsoĥojev kaj fiere donis al Jaĥonto Aldabergenoviĉ la paspermesilon de Kislenko. Ili trovis ĝin en unu el busoj, kursintaj de la aerodromo al la urbo kaj reen; ili trovus eĉ pli frue, sed malfeliĉe ĝuste hodiaŭ tiu buso ne kursis, io paneis en transmisio. La paspermesilo kuŝis sur planko sub unu el seĝoj, duonkovrita per kaŭĉuka substernaĵo, dekroĉiĝinta de la metala fundo. Ĝi estis tute sendifekta; evidente, Kislenko jam ne turmentadis ĝin. Trinkante kafon, mi kun domaĝa miro rigardis la vizaĝon sur la foto — ordinaran vizaĝon de bona mezaĝa homo, timigite streĉitan, kiel tio ĉiam okazas sur fotoj en oficaj dokumentoj, kun miopaj sulketoj ĉe la okuloj, kun malgranda nevuso sur maldekstra vango, kun molaj lipoj; sub la maldekstran paraboloidon tiu homo metis minon. Mi ne komprenas, pensis mi, ne komprenas. «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Ne komprenas. Kaj tiam venis Grigoroviĉ — Klimov, nenion trovinte, venis jam pli frue kaj silente sidis en la angulo, sole kun siaj teruraj cigaredoj. Grigoroviĉ same nenion trovis — neniajn strangaĵojn, krom kovrilojn de bruliĝintaj legitimiloj. Kaj la edzino de Kislenko, jam serioze maltrankviligita de malapero de la edzo kaj de nia aktiveco, nenion interesan sukcesis rememori por li. Kvankam, dum la nokto antaŭ la katastrofo Kislenko preskaŭ ne kuŝis; ŝi lasis lin en la kabineto, kun nekomprenebla atento studantan lernejan lernolibron «Historio de Rusio dum nova tempo», prunteprenitan de la pli aĝa filo, — li legas kun ia mirego, levas la okulojn, movante lipojn, poste denove legas. Sed ĉu tio estas riproĉinda?
Kaj ĝenerale li estis, kiel ĉiam. Nur tre laca. Tre. Ia malplenigita. Sed ŝi decidis, ke simple estis multe da laboro pro la forflugo de la grandprinco, kaj nenion demandis.
Unu strangan frazon li diris al ŝi, kaj pro tiu frazo nun, post la okazintaĵoj, eblis terurigite krii. Jam forirante matene al la laboro en la tago de la katastrofo, kisinte la edzinon je la vango, li ridetis iel nekutime severe kaj diris: «Nu bone. Mi repagos anstataŭ vi ĉiuj, puremuloj beataj. Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos». Ŝi demandis, kion li volas diri, sed li ne respondis.
Mi denove celis mian sandviĉon, kaj eksonoris telefono. Bolsoĥojev prenis la parolilon, halo-is, aŭskultis, kaj donis ĝin al mi.
38
Laŭ rusa superstiĉo oni devas trifoje kraĉi trans maldekstra ŝultro, por ke malbona aŭguro ne realiĝu.