— Pli bone venu al mi. Mi vin facilete ĉirkaŭkisos.
Mi ekiris al ŝi. Ŝi sidis en la lito, etendiĝinte renkonte al mi; sur la delikata brusto, jaspe brilanta en mallumo, mallerte malhelis anguloza ligna kruceto.
— Ĉu Liza estas tiu, kiu lispas? — demandis mi.
— Ĝuste tiu.
Mi sidiĝis sur randon de la lito, kaj ŝi tuj brakumis min per ambaŭ brakoj. Mallaŭte demandis:
— Li mortis, ĉu?
— Jes.
— Ĉu vi lin tre bedaŭras?
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
— Tre.
— Ja li estas murdinto, Saĉjo.
— Li trafis iun teruran muelilon. Mi fordonos la vivon, por ekscii, kio lin tiel kripligis.
— La vivon ne fordonu, — petis ŝi. — Vi ja min mortigos.
2
— …Do, por mi estas senduba, ke ni renkontis treege rapidan, tute novan, aŭ, almenaŭ nenie antaŭe registritan manieron de krimcela influo al homa psiĥo. Mi ne ekskludas tion, ke kun similaj okazoj nia, kaj eĉ la monda praktiko jam renkontiĝis, sed ne sukcesis ilin identigi, ĉar, kiel vi vidas, identigado ĉi tie estas treege malfacila. La influita objekto ne robotiĝas. Li plene konscias sin, li konservas bazajn trajtojn de sia karaktero — sed konduta reago de tiuj trajtoj terure misformiĝas. Kaj, aldone, se juĝi laŭ la okazo kun mortinta Kislenko, baldaŭ post plenumo de krima ago la influita objekto mortas pro io simila al cerba inflamo, kaŭzita de psiĥa ŝoko. La ŝokon, siavice, kaŭzas, kiom eblas juĝi, kreskantaj spasmaj osciloj de la psiĥo inter du ĝeneralaj variantoj de konduto. Esence, ekde momento de apero de tiuj osciloj la homo estas destinita al morto — ambaŭ variantoj estas kondiĉitaj de la plej esencaj karakterizaĵoj de lia egoo, kaj samtempe ili ne nur estas reciproke ekskludaj, sed eĉ pli, el pozicio de ĉiu el ili la alternativa varianto estas abomena, humiliga, atestas pri plena morala degenero de egoo, pri plena socia degradiĝo.
— Eble, tio tamen estas ia malsano? — demandis Lamsdorf. Malgaja, li sidis trans tablo kontraŭ mi, apogante la kapon per la manoj. Tra fendoj inter la fingroj ridinde kaj kompatinde hirtiĝis liaj famaj vangoharoj.
— La fakuloj kredigas, ke ne, — respondis mi.
— Mistera afero, sinjoroj, — diris el sur divano la ministro. Li sidis en angulo, metinte la kruron sur alian kruron, kaj estis ekfumanta pipon. Samkiel mi antaŭ tagnokto, li venis al la ministrejo rekte el aerodromo — pro la katastrofo de «Carido» li devis ĉifi programon de lastaj tagoj de sia Aŭstralia vojaĝo — kaj li same estis vestita ne oficiale. — Mistera kaj timiga. Ĉu kontaktojn de Kislenko vi jam esploris?
— Mi lasis homojn en Tjuratamo, — respondis mi. — Kun kazaĥaj kolegoj ili esploros lastajn tagojn de la vivo de Kislenko laŭ minutoj, estu certa. Kaj samtempe mi ne tre kredas, ke tio ion donos.
— Kial? — levis la brovojn la ministro.
— Kislenko vivis simple, malfermite. Hejmo — laboro, laboro — hejmo… Kaj ankaŭ tablo en korto — domeno kaj damludo. Hazardaj homoj en Tjuratamo praktike ne ekzistas.
— Sed iu ja ĝin prilaboris?
Mi kuntiris la ŝultrojn.
— Iu prilaboris.
— Kiel vi interpretas tiun frazon… e-e… — la ministro prenis kunpinglitajn paĝojn de kuŝanta apud li sur la divano raporto; pli firme preminte la pipon en la buŝangulo, per libera mano li elprenis el surbrusta poŝo okulvitrojn kun rompitaj arketoj kaj alportis al la okuloj: — «Bedaŭrinde, lin mem mi jam ne atingos»?
— Mi timas, ke same, kiel vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, — penante paroli senemocie, respondis mi. — Atentante, aldone al ĉio cetera, la fakton de kripligo de la legitimiloj, atestantan pri subite riveliĝinta patologia malamego al la cara familio kaj ties simbolaro, mi inklinas opinii, ke per tiu frazo Kislenko esprimis bedaŭron pri neeblo plenumi terorisman agon rilate de lia imperiestra moŝto.
— Dio savu kaj absolvu nin! — timigite balbutis Lamsdorf kaj faris krucosignon.
— Ĉu vi opinias, kolonelo, ke ni devas plifortigi gardadon de la dinastianoj?
Mi kun dubo balancis la kapon.
— Eĉ la plej etan spuron de sisteme funkcianta organizo ni ne trovis.
— Vi trovos, sed estos jam malfrue! — ekkriis Lamsdorf.
— Aliflanke, — respondis al si mem la ministro, mediteme spireginte per la pipo, — kia, je diablo, povas esti plifortigo de gardado, se plej kontrolita homo povas jen tiel freneziĝi senkaŭze kaj elpafi al la imperiestro tutan ŝargilon…
— Vi, ekzemple, — sufloris mi.
Li silente ekrigardis al mi.
— Vi, homo decidema kaj principema, aktive ŝatanta justecon, samtempe arda patrioto de via patra Kurska gubernio, — klarigis mi, — subite rimarkis, ke lasta el la aprobitaj de Dumo kaj konsentitaj de la imperiestro ukazoj iel limigas rajtojn de Kurskaj kamparanoj. Nu, ekzemple, vica elektrolinio trairos ne tra Kursko, sed tra Belgorodo, kaj en Belgorodaj vilaĝoj elektroenergio kostos je duonkopeko malpli. Gvidata de via principemo, simple bolante pro indigno, vi dum la plej baldaŭa aŭdienco alvenas la imperiestron kaj, manpreminte, silente sendas eksplodan kuglon en lian ventron.
— Kion vi diras, princo! — indigne ekvigliĝis Lamsdorf.
— Pardonu, Ivano Volfoviĉ, tio ne estas preparitaĵo, mi improvizas. Sed tio, kiel al mi ŝajnas, estas tre bona ekzemplo de tio, kio okazis al Kislenko.
— Jes, jenaj aferoj, — post paŭzo diris la ministro, kaj, grakĝemante, kun peno ekstaris. Ekiris laŭ la kabineto — malrapide, iom ŝanceliĝante. Verŝajne, li tro sidis en seĝo de avio Kanbero — Peterburgo. — La aferoj bonas, kiel fulgo blankas…[41]
Lamsdorf konsternite balancis la kapon.
La ministro dum ioma tempo paŝadis tien-reen, de tempo al tempo ellasante per la pipo grizviolajn nubetojn de aroma, miela fumo. Poste li haltis antaŭ mi. Mi ekstaris.
— Ja sidu vi…
Tiam mi permesis al mi sidi.
— Mi ja sidi jam ne povas, je Dio… Kion vi intencas fari plu?
— Nu, unue, prilabori la kontaktojn de Kislenko; ĉiel ajn, tio estas deviga proceduro. Ni pri tio jam parolis. Due, mi volas retrospektive evidentigi analogiajn krimojn, se tiaj okazis. Statistiko estas granda scienco. Eble, ni sukcesos trovi ion, eĉ iajn leĝojn riveli. Kaj, trie, estas ankoraŭ unu ideeto… kiel aldona sukeraĵo.
— Kio? — demandis la ministro.
— Min maltrankviligas la deliro de Kislenko. Ja ĝi estas treege sencohava, kaj fakte, priskribas iun tute konkretan bildon. Kontraŭ iu li batalas, defendas iun virinon… kun sama ardo, kun kia vi, Anatolo Feofilaktoviĉ, viajn Kurskajn kamparanojn.
Lamsdorf foliumis kuŝantan antaŭ li sur la tablo ekzempleron de la raporto, ekkuris per la okuloj laŭ linioj.
— Kaj plue. La lastaj vortoj, kiujn diris Kislenko dum sia vivo.
— «La flagon, la flagon supren… ili vidu nian, ruĝan…» — laŭte legis Lamsdorf. — Ĉu tio?
— Jes, tio.
— Supozinde, la flago estas ruĝa? — precizigis la ministro.
— Supozinde. Ĉu vi ne havas iajn asociaĵojn?
— Sincere dirante, ne.
— Mi same, — diris Lamsdorf. — Kvankam tio, certe, estas kroĉaĵo. En la indikilo de Hagelström…
— Stop', stop', Ivano Volfoviĉ. La afero estas en tio, ke la ruĝa simbolaro estis vaste uzata de fruaj komunistoj en tiu epoko, kiam la komunismo — prakomunismo, pli ĝuste — penis en diversaj landoj kontesti potencan regon de historie kreiĝintaj administraj strukturoj. Tio estis stultaĵo, certe, kvankam kaŭzita de katastrofaj sociaj moviĝoj de la dua kvarono de la antaŭa jarcento… sed se tio estus sukcesa — tuj al la komunismo venus fino. Baldaŭ iĝis klare: ju plian perforton propagandas instruo aŭ movado, des pli da kriminalaj elementoj iĝas ĝiaj adeptoj, senrevene transformante la tutan konfesion en kriman bandon, — ĉar, ju pli perforto estas rangigata kiel reordigo de la mondo, des pli oportuna rimedo por profitcela perforto iĝas la instruo aŭ la movado.
— Mi ie legis tiun frazon…
— Sendube, Ivano Volfoviĉ! En la jura fakultato vi ja devus ĝin legi! «Kio estas la «popolamikoj» kaj per kio ili minacas al la popolo», Vladimiro Uljanov. Eklezia nomo — Lenin.
— Al mi lia stilo ĉiam ŝajnis tro peza, — pale ridetis Lamsdorf.
— Ankaŭ pro «Agni-jogo» kapo doloregas, — ofendiĝis mi.
— Al la afero, sinjoroj, al la afero! — senpacience diris la ministro.
— Ja mi ĝuste pri la afero parolas, Anatolo Feofilaktoviĉ. Sub ruĝa flago, ekzemple, heroe pereadis sur barikadoj Lionaj teksistoj en mil-okcent-tridek-kvara jaro — tute ne krimuloj, sed simplaj, justaj, malesperigitaj de mizero laboruloj. Estis ankaŭ aliaj ekzemploj. Kaj jen. Povas esti, eblas, ne ekskludeblas, ekzistas ia probablo — ke konserviĝis ia hermetika sekto, konservanta instruon de komunismo en primitiva sovaĝeco kaj tute degenerinta… nu, io simila al la Irlandaj fanatikuloj, kiuj jam meze de nia jarcento eksplodigadis Londonajn magazenojn.
La ministro penseme spiregis per la pipo, plu starante meze de la kabineto, apoginte unu manon je la flanko kaj faltis la vizaĝon. Tamen la vizaĝo de Lamsdorf sereniĝis:
— Kiel sukcese estas, ke la imperiestro komisiis tiun ĉi aferon al vi!
— Mi volus tiel pensi, — diris mi.
La ministro subite ekmoviĝis antaŭen kaj, plu faltante la vizaĝon, aliris proksime al mi. Mi denove leviĝis. Li prenis mian kubuton.
— Se estas tiel, povas malkovriĝi tute monstraj misteroj, — mallaŭte kaj abrupte diris li. — Kolonelo, ĉu vi estas certa?.. Ĉu vi estas preta plu esplori tiun ĉi aferon — aŭ vi, kiel komunisto…
— Mi estas pli ol preta, — respondis mi. — Tio estas afero de mia honoro.
Dum ankoraŭ sekundo li atente rigardis en mian vizaĝon, poste deiris kaj eksidis, denove metinte la kruron sur la kruron. Tiam ankaŭ mi eksidis.