— Li! — ravite ekkriis Usolcev. — Je Dio! Naŭdek ses kaj tri — li!
Furioza, avida detektiva ĝojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado — kroĉinte la manojn sur la brusto, mi apogiĝis je dorso de la fotelo kaj diris:
— Nu, cetero ja estas afero de teĥniko, ĉu ne?
Ĉio fariĝis ridinde simpla. Unuafoje en tiu ĉi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimiĝanta al Sud-Saĥalinsko.[62] Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Beĉjo fuĝaĉis.
En la kaso de la flughaveno — la kasisto eĉ ne sukcesis ŝanĝiĝi — oni diris, ke la homo el montrita foto aĉetis bileton nur kvardek minutojn antaŭ la ekflugo. Tio okazis preskaŭ post kvin horoj post la buĉado de la patriarko. Kial Beĉjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?
Ne gravas, baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos ĉion.
Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj ŝrumpis; tia granda, solida, sed ĉiam kvazaŭ penis malplialtiĝi. Kaj kiam li iris de la kaso al enŝipiĝo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu ĉiam penis trapuŝiĝi tien, kie li estus nevidebla en kaĉo, ĝuste tial mi rimarkis…
Timis. Ĉu nin timis? Aŭ ili ĉi tie havas proprajn revenĝojn?
Baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ!
Beĉjon oni prenis diligente kaj sen fuŝoj. Li sidiĝis en taksion, ordonis veturi al la haveno — ĉu en Japanion intencis veturi? ricevos vi Japanion, ricevos tutajn Filipinojn kaj Nangŝacundaon aldone! — kaj iomete malstreĉiĝis. Oni timis, ke li plu estas armita kaj povas pro timo komenci pafi, tial oni decidis preni lin malproksime de homoj. Bariero, baranta la ŝoseon, estis mallevita, la ŝoforo haltigis la aŭton, kaj el malantaŭ ĉirkaŭantaj la vojon buntaj reklamaj ŝildoj — «Kun akvopulmo — al Monerono!», «Sur jaĥtoj de Parfenov vi ne timos ajnan malbonan veteron!», «Mi transnaĝis Laperuzan golfon — kaj ĉu vi?» — kvazaŭ el sub tero elsaltis kvar knaboj kun pistoloj, celitaj al la kapo de Beĉjo tra fenestroj de la taksio. Beĉjo jam ne penis rezisti, nur ĝibetiĝis lace — kaj mem eliris.
Armilojn ĉe li oni ne trovis.
Malpli ol horon post veno al Sud-Saĥalinsko Beĉjo jam estis sur rea vojo ĉi tien, al ni. En mankatenoj. Nun eblis ĉu maten-, ĉu tagmanĝi.
— Atestantojn ĉi tien, — diris mi, jam tenante kuleron en la mano.
3
— Saluton, Beĉjo, — diris mi. — Kiom da jaroj ni ne intervidiĝis!
— Mi preferus samtiom plu ne intervidiĝi, — morne ŝercis la rabisto responde.
— Sidiĝu. Jen majoro Usolcev, nomu lin Mateo Serafimoviĉ. Li senpere okupiĝos pri vi. Vi lin ankoraŭ ne konas.
— Tre agrable, — diris Beĉjo kaj oblikve subridis: ja ni komprenas, ke ne tre, sed ne estas senco paroli pri evidenta.
— Sed unue mi vin pridemandos. Kiel malnova amiko.
— Demandu…
Mi paŭzis. Li estis ia indiferenta, ia stranga.
— Kion do vi faris, Beĉjo. Pro la Tonkinaj narkotaĵoj vi sidis en prizono, punon pro la rabo de la diamanta transporto vi feliĉe evitis — do nun por kolekto vi bezonis malsekan aferon,[63] ĉu?
— Mi ne komprenas, pri kio estas flustro,[64] ĉefo.[65]
Mi premis klavon de komputilo — sur la ekrano aperis la fotoroboto de Beĉjo.
— Ĉu vi rekonas?
— Rekoni estas via afero…
— Bone, rekonu la atestantoj…
Ĉiuj kvin atestantoj, laŭ kies vortoj oni kompilis la fotoroboton, praktike senhezite montris al Cin, perdiĝinta inter ses laborantoj de la polica administrejo, proksimume similaj al Beĉjo laŭ aspekto kaj kompleksio.
— Nu?
— Vi al mi rigardas — tial ili al mi montras.
— Forflugis vi, Beĉjo, de ĉi tie, la kasisto vin rekonis.
— Ja mi tion ne kaŝas…
Mi movis rigardon al modaj ŝuoj de Beĉjo. La detektivoj skizis ilin jam en la gravitavio.
— Bonegajn vi havas ŝuojn, — mi ŝovis al la nazo de Cin foton de spuro el grundo de la ĝardeneto, kie okazis la atenco. — La bildo, vidu, estas precize kiel malantaŭ la arbusto, kie kaŝiĝis la murdinto.
Beĉjo tute ekenuis. Pretere rigardis la spuron, mallevis la okulojn. Kiam li ekparolis, en la voĉo estis fiera senespero — mi mortas, sed ne kapitulacas.
— Kia murdinto? Ne komprenas mi vin… Kaj la ŝuojn mi en ĉi-tiea magazeno aĉetis, antaŭ kelkaj tagoj. Tie malantaŭ tablo staris eble cent skatoloj.
— Mensogas vi, Beĉjo. La ŝuoj estas Ŝanĥajaj, modelaj, ĉi tie oni tiajn eĉ ne vidis.
Li jam ne trovis, kion respondi. Rigardis al la planko kaj malespere tristis.
— Nu, bone. Tri horoj da flugado, kiel mi vidas, ne sufiĉis por vi. Sidu nun en ĉelo, ankoraŭ tri horojn pensu, — mi ŝajnigis, ke etendas la fingron al butono de voko de eskorto.
— Sed ĉu la ordonilon vi, pardonu, havas? — malgaje demandis li.
— Ĉu vi min stultulo opinias? Por unutaga aresto necesas nenia ordonilo.
— Kaj poste? — singardeme demandis Beĉjo. Ia stranga estis tiu singardemo. Eĉ timemo.
— Kaj poste, — inspirite sendis mi provan balonon, — se ni ne sukcesos sincere konversacii, mi vin liberigos.
Kaj tiam li tute montris sian malfortecon. Palpebrumis. Glutis. Vazomotora reago, tio estas malfeliĉo de ĉiuj Cin-oj en la mondo.
— Ĉu rekte ĉi tie?
Li timis eliri sur straton.
Li trafis en iun kaĉon. Kaj la murdon li ne volis agnoski, kaj liberiĝi li ĉi tie, en Simbirsko, same ne deziris. Li estis fuĝanta evidente ne de ni.
— Sed kie do? — facilanime demandis mi.
— Kie vi min kaptis, tien veturigu, — kun senespera arogo balbutis li. — Ĉu mi duan fojon malŝparu monon por bileto? Mia mono estas ne fiska…
— Nu, vidu, hodiaŭ vi estas ia speciale stulta, — respondis mi. — Interalie, kion vi intencis fari en Saĥalino?
— Al Monerono kun akvopulmo! — ploreme elkriis li.
— Jes, oni diras, ke tie estas bele… Grotoj… Kion do fari. Se ni prenis vin vane — la polican gravitavion ni certe ne pelos tien ankoraŭfoje, sed laŭ justo mi kaj majoro donos al vi monon por bileto. Kaj la ceteron vi faru mem. Kaj al la flughaveno iru mem, kaj en la kason — mem…
Li morne silentis. Ho, kiel li enuis, kiel li timis!
Kaj tiam faris malfortaĵon mi. Mensogis. Tre malofte mi tiajn rimedojn uzas — tio estas krude, al la afero, finkonte, pli probable povas malutili, ol helpi, kaj estas eĉ iel malsporte. Ĉiam ia malagrabla reziduo restas en la animo. Kvazaŭ mi min mem, per propra volo, egaligas kun krimularo. Sed Beĉjo laŭlitere mem min instigis. Li jam maturiĝis, necesis nur premi iomete. Se malsukcese — li simple kraĉos al mi, kiel al mensoganto kaj provokanto, kaj estos prava, kaj mi ricevos laŭmerite. Kaj mi devos vere liberigi lin sur straton, kien li tiom maldeziras — kaj, verŝajne, maldeziras ne senkaŭze; do estos pli bone lin gardi de tiu strato almenaŭ tiel. Mi vokis eskortiston. Kaj Usolcev jam mordis la lipon, kun ĉagreno kaj nekompreno strabante miaflanken. Kaj Cin jam ekstaris, ĝibetiĝante, kaj turniĝis al la pordo, por iri. Kaj tiam mi fideme diris al lia dorso:
— Sed, Beĉjo, ja ankaŭ la patriarko vin rekonis.
Li fulmorapide turnis sin al mi.
— Do ĉu li estas viva?
Usolcev ne detenis sin — ekridegis kaj eĉ plaŭdis per ambaŭ manoj je siaj femuroj. Beĉjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia larĝa vizaĝo iĝis ruĝa.
— Viva, Beĉjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas? Ne estas sur vi malseka afero. Residiĝu ĉi tien, kaj ni konversaciu sincere.
Li decideme paŝis malantaŭen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.
— Kaj se sincere, — diris li, serioze emociante, — se sincere… Li ja ĉion mensogas! Demagogo! Kantas dolĉajn kantojn, ĉiujn kun ĉiuj kvazaŭ pacigi penas — sed mem personan potencon deziras, diktaturon! Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej ĝusta, sen mi vi nenien venos. Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco interesiĝis pri komunismo, preskaŭ faris voton… Ĝustetempe komprenis, ke ĉio ĉi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.
Mi apogiĝis je dorso de la seĝo. Mi estis ŝokita: kion ajn mi atendis, sed ne tion. Kvazaŭ araneo subite ekkokerikis el sia araneaĵo.
— Kaj tiu teko? — bolis Beĉjo. Li ne ludis, ne ŝajnigis — senteblis, ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri tio, pri kio li eĉ ne havis, al kiu konfesi ĝis nun. — Mi neniel povis kompreni, por kio li ĉiam kun la teko iras. Sed antaŭ tri tagoj kvazaŭ ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valoraĵoj. Suĉas, ĉantaĝas li ĉiutage el senrangaj komunistoj — kvazaŭ monoferojn ĉiaspecajn, por bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj ĉiaj programoj… kaj mem kaŝe, vespere, kiam ĉiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie — ĉu sub pomarbon ĝis pli bonaj tagoj, aŭ en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj afervojaĝoj…
— Beĉjo, — diris mi, iomete rekonsciiĝinte. Mi rigardis al Usolcev: li same sidis konsternita. — Beĉjo, amiko, ĉu vi ne freneziĝis? De kie vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj… eksterlandaj afervojaĝoj… Kiu al vi tion diris?