Выбрать главу

— Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tieclass="underline" vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laŭ IRU — sed en la via estas ankaŭ tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj ĉu sciigi entute — dependas nur de vi.

— Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.

— Mi estis certa, ke vi respondos ĝuste tiel. Por ni, tamen, ŝajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaŭ cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis ĉiujn fakturojn de Klaŭso Haushoffer, ĉiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aŭ li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aŭ li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenaĵojn — jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aŭ… sed mi ne lacigu vin, ĉiuj ĉi supozoj ne kostas eĉ rompitan groŝon, kiel oni diras en via lando. Tiel aŭ alie, iu treege grava rezulto estis atingita, ĉar, se ĝi ne estus atingita, Haushoffer ne liberiĝus de siaj sciencistoj… Ja ankaŭ vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laŭ ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li ĉion, kion povis, ĉu?

— Jes, — konfesis mi, — mi estas konvinkita.

— La rolo de Stupak, tamen, por mi estas tute malklara, — diris von Kreuwitz. — Raschke, juĝante laŭ ĉio, jam de la fino de la kvindekaj jaroj ĝuis favoron de Haushoffer, plene dependis de lia financa subteno kaj laboris por li.

— Sed tamen ĝuste Stupak estis inspirinto de tiu projekto, kiu iĝis tiom serioza laŭ siaj rezultoj, ke devigis Haushoffer-on murdi la sciencistojn. Pardonu, barono, sed mi malŝatas tiujn eŭfemismojn: «liberiĝi», «likvidi»… Murdisto — murdas, kaj fino.

— Vi pravas.

— Kronologio de la eventoj aspektas jene. Unue Haushoffer trovas Raschke-n, prenas lin sub sian protekton, kaj izolas de la scienca mondo. Kion donas Raschke al Haushoffer? Li, ŝajne, penas sintezi drogon, kiu senigus homon je timo.

— Jes, jes, ĝuste tiu temo altiris la atenton de Haushoffer al Raschke.

— Kaj ĝi same altiris al li Stupak-on. Stupak, obsedita de mania ideo elvoki revolucion per altigo de agresemo de homo…

— Aĥ, jen kiel? — ne detenis sin von Kreuwitz.

— Ĉu vi tion ne sciis?

Li mallonge ridetis:

— De kie? Estu singarda, princo. Se vi ne deziras rakonti al mi ion, pli bone rakontu nenion. Mi tre malmulte scias.

— Bagateloj, barono, bagateloj. Ni estas kolegoj. Kaj, kiel mi komprenas, timas la samon. Stupak esperis je tio, ke Raschke provizos lin per necesa drogo, sed Stupak havis ian sian planon, la ĥemio de Raschke estis nur ĝia parto. Ja ĝuste renkontiĝo de Stupak kun Raschke donis la fajreron! Ĝuste post tio, kiam ili ambaŭ komencis viziti Haushoffer-on, al Alvico ekiris mendoj, pri kiuj vi menciis!

— Jes, verŝajne, tiel, — penseme konsentis von Kreuwitz. — Kaj ĝuste post la murdo de ambaŭ sciencistoj Haushoffer tute serioze komencas paroli pri potenco super la mondo.

— Aĥ, ĉu ankaŭ vian atenton altiris tiu frazo?

— Sendube!

— Kio estas tiu kesteto, kiel vi opinias, barono?

— Mi ne havas eĉ plej etan ideon.

Ni silentis iom. Vento estis plifortiĝanta; folioj skrapis unu la alian sur arboj kaj kun rata susuro rampis laŭ tero.

— Unuvorte, — revenis al la interrompita linio de la konversacio la barono, — kvankam ĉe Haushoffer, juĝante laŭ ĉio, io ne rezultis, aŭ rezultis ne tiel, kiel li kalkulis, ni timas, ke la kreitaĵo de Raschke kaj Stupak, kio ajn ĝi estu, prezentas minacon por la moderna mondo.

— Kolektitaj de mi faktoj, — respondis mi, — kvankam mi ne povas, bedaŭrinde, diri, kian karakteron ili havas, konfirmas viajn timojn.

— Jen kio, — iom paŭzinte, diris von Kreuwitz. — Des pli. Tiuokaze, ni vere faras saman aferon, princo. Sed, kun ĉiuj ĉi abstraktaj — ĉiuokaze, laŭ mia amplekso de informoj — timoj, ni havas nenian pretekston, por skrupule traserĉi Alvicon aŭ pridemandi loĝantan tie senelire Alberton Haushoffer-on, kiu, sendube, estas malsana… ĉiuokaze, tre stranga homo.

— Ĉu li estas pranepo?

— Imagu — nepo… Antaŭ du jaroj ni, plene malesperiĝinte, decidiĝis al tia malnoblaĵo, kiel sekreta sendo en la vilaon de niaj homoj en aspekto de elektromuntistoj, ŝanĝantaj en la bieno elektrodrataron.

— Ĉu nenio?

— Nenio. Ordinara bieno. Kadukiĝanta.

— Ĉu la subtera bunkro?

— Estas neniaj spuroj. Tio ne signifas, certe, ke ĝi tie malestas. Signifas nur, ke ni trovis neniajn ĝiajn spurojn. La agentoj havis tre malmultan tempon… Sed foje al mi ŝajnas, ke mi, dum multaj jaroj okupiĝanta pri tiu problemo, estas simple maniulo. Paranojulo.

— Mi ne povas tuj dispeli tiujn viajn dubojn, barono, sed, mi ripetas, la materialo, kolektita de ni, viajn delongajn timojn pli konfirmas, ol kontestas.

— Mi dankas. Do… Mi iris al la renkontiĝo kun vi kun unu propono, nun mi havas du. Mi komencu de la unua. Kiel mi komprenas, vi havas necesan pretekston, por penetri en Alvicon, ĉu?

— Ne la plej bonan, sed, se oni malhavas fiskpaperon, oni skribas sur la simpla.

— Pardonu… ha, tio estas proverbo. Mi komprenis. Okaze de bona fluo de eventoj vi, ni esperu, eliros el la pordego de Alvico multe pli informita, ol enirante tien.

— Mi deziras tion kredi.

— Ĉu mi rajtas peti vin pri afablaĵo konatigi min kun tio, kion vi sukcesos ekscii?

— Barono, mi bonege komprenas viajn sentojn. Sed nun mi povas diri nek jes, nek ne. Ĉio dependos de tio, kion mi ekscios tie.

Von Kreuwitz, rigardante sub siajn piedojn, mallaŭte fajfetis tra la dentoj. Batis per la piedo iun branĉeton.

— Ŝajne, mi komprenis. Al Alvico vin kondukis enketo de unu murdo kaj de unu murdatenco. Kaj la unua, kaj la dua aspektas, kiel politikaj agoj. Vi venis ĉi tien tra biografio de ano de frukomunisma sekto de murdistoj. Vi mem estas komunisto. Vi timas, ke ricevita en Alvico informo faros baton kontraŭ via religio.

— Mi ne nur timas — mi treege maltrankvilas pro tia eblo.

— Bone. Tio estas sankta afero… Ne eblas ion ajn kontraŭdiri. Krom tio, ke, se post la reveno vi opinios necesa konatigi la imperian sekurecon kun la ricevitaj informoj, aŭ almenaŭ kun ia parto de ili, ni estos treege dankaj al vi.

— Mi promesas al vi atenti interesojn de la imperia sekureco laŭ miaj fortoj, barono.

— Dankon. Nun la dua. Mi konfesu, ĝis mi ne konatiĝis kun vi, princo, tiun varianton mi eĉ ne intencis pripensi, ĝi min ne maltrankviligis. Ni supozu, ke vi ne eliros el la pordego de Alvico.

Al li mi ne povis diri: «Ne malbonaŭguru, ne kreu stabilan vibradon…» Mi nur kapjesis:

— Ni supozu.

— Kiaj instrukcioj estas donitaj al viaj homoj por tiu okazo?

— Mi havas ĉi tie neniajn homojn.

Io tremeris en la vizaĝo de von Kreuwitz.

— Ĉu vi iras sen sekurigo? — singarde demandis li.

— Ĵurnalisto Ĉernyŝov, kiel privata persono, serĉante materialon por siaj skizoj, tute povus viziti Alvicon je propra risko, — mi kuntiris la ŝultrojn. — Entrepreni ion pli grandskalan sen skrupula diplomatia preparo estus treege maletike rilate al Germanio kaj al germana krono. Tra mia ataŝeo en Stokholmo mi tion kategorie malpermesis. Oficiala interkonsentado okupus tro longan tempon, dum ĉiu tago, eble, minacas per nova krimo.

Von Kreuwitz glitis laŭ mi per rapida atenta rigardo kaj senemocie ĵetis:

— Vi estas nobelo.

— Ne gravas.

— Sed, en tiu okazo, mia dua propono ricevas eĉ pli grandan sencon. Ni povus opinii vin samtempe kvazaŭ ankaŭ nia sendito. Tiuokaze, se vi ne informos pri vi dum, ni diru, kvin…

— Dek.

— Ĉu ne tro longe?

— Al mi ŝajnas, ke tio estas ne tiu okazo, en kiu necesas hasti, kalkulante horojn.

— Estu laŭ via deziro. Dum dek tagoj, ni, unue, ricevus deziratan pretekston bone traserĉi Alvicon — ja tio estas ne ŝerco, malaperis homo, eĉ alilandano, eĉ ĵurnalisto; kaj due… aŭ… — kaj li subite konfuziĝis, eĉ iomete rozkoloriĝis, — pli ĝuste, unue… eble sukcesus helpi al vi en embarasa situacio.

Mi nevole ridetis — kaj li ridetis per sia neklara hela rideto responde al mi.

— Mi dankas kaj estas flatita, — diris mi. — Se viaj plenrajtoj sufiĉas por fari tiajn interkonsentojn, ni opiniu, ke tio estas nia komuna operacio.

Sur lia vizaĝo respeguliĝis faciligita kontento.

— Tiuokaze, mi faris ĉion, — diris li. — Mi tre ĝojas pro la renkontiĝo.

— Mi same. Kaj mi tre dankas vin.

— Dek tagojn ni kalkulu…

— De la hodiaŭa vespero.

— Bone. Trovi min al vi estos facile kaj persone, kaj telefone. Hotelo «Otton», numero 236.

— Kaj la mia estas 235! — ne sukcesis mi deteni min.

Kun absolute senemocia aspekto von Kreuwitz diris:

— Kia neatendita koincido.

Mi, subridinte, nur balancis la kapon.

— Kaj nun, princo, mi havas honoron adiaŭi. Vi, verŝajne, jam delonge deziras ripozi. Kaj mi devas senprokraste raporti al Berlino pri la rezultoj de la renkontiĝo, tie oni senpacience atendas. Mi tutkore deziras al vi sukceson.

— Mi penos plenumi la deziron, barono.

Ni forte manpremis nin reciproke; poste von Kreuwitz turniĝis kaj, rekta kiel najlo, ekiris al sia verddorsa aŭto kun mallerte ĉifita «Pravda» en la maldekstra mano. Ni kelkfoje iris preter rubujoj, sed al li, eble, ŝajnis maldece forĵeti la gazeton en mia ĉeesto. Sekaj brunaj folioj, superŝutantaj la vojeton, disflugadis el sub liaj piedoj. Mi bedaŭris, ke mi nun ne havas fotilon ĉe la mano.