Kaj jen, buletoj miaj, kontraŭspionisto de Germana Imperio, tre digna kaj afabla homo. Ĉu vere, estas interese?
2
La bieno Alvico troviĝis je tridek kvin verstoj for de Munĥeno, en komforta, izolita valo. Kiam mi alveturis, estis jam preskaŭ nokto. Vento kuris en la valo, kiel en tubo; ĝi ĉifis kaj skuis sekajn balailetojn de herboj, bruis, traŝiriĝante preskaŭ nudajn kronojn de arboj de malnova neprizorgita parko. Kaj la domo mem de la bieno eĉ en densa krepusko de novembra vespero ne povis kaŝi sian kadukecon, maljunecon kaj, ŝajnis, ian nerazitecon. Kvankam iam ĝi estis, verŝajne, luksa.
Maljuna virhundo, lamante per malantaŭa maldekstra piedo, kalviĝinta kaj malgaja, eliris el mallumo al la lumo de aŭtolanternoj kaj silente flaris antaŭan radon. Mi gardeme, por hazarde ne kontuzi ĝin, malfermis la pordeton kaj eliris. Miaj piedoj iomete ŝvelis. Ĝenerale mi laciĝis dum tiuj ĉi monatoj. Pasigis duonhoron ĉe stirrado — kaj jam la muskoloj spasmas. Mi bezonus ripozon. Domaĝe, somero jam finiĝis, sed al maro ni ne trafis. Kaj ien en alian duonglobon veturi estus por ni, plej probable, tro multekoste. Fu, kia maro — ja ŝi baldaŭ naskos! Nur ĉio estu bonsukcesa… La hundo, levante nudajn orelojn, brilante per malsekaj okuloj, flaris mian piedon kaj ekgrumblis. Bruis vento.
— Nu, ne insultu min, ne insultu, — diris mi paceme.
La hundo levis la kapon kaj raŭke bojis unu fojon. Sen ajna kolero — simple, verŝajne, informis la mastron pri mia apero.
Sur dua etaĝo eklumis fenestro. Mi staris senmove, kaj la hundo staris senmove. Tute mallumiĝis, kaj la mallumo elaste premis al la vizaĝo per vento; de tempo al tempo aŭdiĝis osteca frapado de nevideblaj branĉoj. La hela fenestro malfermiĝis, kaj sur kadukan balkonon — mi neniam decidiĝus ekstari sur ĝin, ĝi povus fali en ajna minuto — eliris longa nigra silueto.
— Kiu estas ĉi tie? — kriis li. Mi sciis la germanan malpli bone, ol von Kreuwitz — la rusan, sed ne estis alia eliro.
— Mi dezirus vidi sinjoron Alberton Haushoffer! — laŭte respondis mi, levinte la vizaĝon kaj alportinte unu manplaton kiel sontubon al la buŝo. — Mi venis el Svedio, por lin vidi. En la bieno ne estas telefono, kaj tial mi…
— Ne estas kaj neniam estos, — respondis la silueto de la balkono. — Atendu, mi tuj malleviĝos. Himmler, tio ne estas fremduloj.
La lasta frazo evidente estis por la hundo. Stranga nomo, pensis mi, kaŝante la manojn en la poŝojn. La manplatoj malvarmiĝis pro vento.
Eklumis lampo super la enirejo, priluminte fendiĝintan ĉizitan pordon kaj kondukantajn al ĝi sulketiĝintajn ŝtupojn, baritajn per kliniĝinta metala balustrado. Ekknaris interne riglilo, kaj unu pordoklapo pene malfermiĝis. La hundo nehaste leviĝis laŭ la ŝtupoj kaj, haltinte, turnis sin al mi. En blanka, morteca lumo de pendiĝinta lampo estis videble, kiel ventoblovoj taŭzas restaĵon de senkoloriĝinta hararo sur ĝia dorso. En la kalvaĵoj malagrable, internece, videblis rozkolora haŭto.
La homo elpaŝis el la pordo.
— Kial vi staras? — demandis li. — Leviĝu ĉi tien. Mi malvarmiĝas.
Mi haste ekiris post la hundo.
La homo estis alta, maldika kaj ĝibeta. Kaj tre maljuna. Kaj tre similis iun, mi neniel sukcesis rememori, kiun. Tralasante min en la domon, li iomete deŝoviĝis, kroĉiĝis al io per la piedo aŭ simple mallerte mispaŝis, kaj preskaŭ falis. Mi sukcesis subteni lin ĉe la kubuto.
— Dankon, — seke diris li. La hundo peteme rigardis al la mastro, la elŝovita lango facile tremetis. — Ĉu vi deziras scii, pri kio ni parolos? — demandis la maljunulo la hundon. — Malnova kutimo, ĉu?
La hundo mallonge, pete jelpetis.
— Venu, — decidis la maljunulo, kaj la hundo tuj transiris la sojlon. — Mi estas Alberto Haushoffer. Kion vi deziras?
En pli mola lumo de la antaŭĉambro mi subite komprenis, kiun similis la posedanto de Alvico, kaj pro tiu malkovro mia dorso malvarmiĝis.
La maljunulo havis vizaĝon de Kislenko.
Ne, ne en tiu senco, ke ili estis similaj. Tute ne similaj. Sed mi ne povis liberiĝi de sento, ke la sama kruela kaj longa malfeliĉo, kies brulvundo ŝajnis al mi sur la renversita vizaĝo de la mortanta teĥnikisto en la fora, restinta en la junio, Tjuratama malsanulejo, lasis siajn spurojn ankaŭ sur la longa vizaĝo de Haushoffer. Nur la maljunulo sukcesis trapasi ĝin, konservinte sanan menson.
Aŭ almenaŭ ĝian parton. Mi rememoris la vortojn de Kreuwitz. Jes, la posedanto de la bieno vere estis stranga homo, tio videblis per unua rigardo. Sed nigra cindro de sufero, eniĝinta ĉiujn liajn porojn, kunpremigis mian koron.
Al tiu homo mi ne povis mensogi.
— Via prononco ne estas sveda, — diris Haushoffer.
— Rusa, — respondis mi.
— Jam tio estas interesa.
La hundo staris ĉe la piedo de la mastro kaj esploreme rigardis min. Kaj la maljunulo rigardis. Ĉiu de sia alto: la hundo de malsupre, la maljunulo de supre.
— Mi estas kolonelo de MŜS de Rusio Trubeckoj, — trankvile diris mi, ial precize sciante, ke de tio, ĉu mi diros nun veron aŭ ne, dependos ĉio. Inklude mian vivon. Kaj eble, ne nur mian. — Mi enketas vicon de misteraj krimoj. Lige kun tio mi havas por vi, sinjoro Haushoffer, kelkajn demandojn. La germania registaro pri mia vizito al vi estas informita.
La hundo denove malfermis la buŝegon, elŝovis la langon kaj brue, ofte ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al ĉio.
Ĉu sukcesos li ĉi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos ion ajn kompreni?
Plej probable, jes.
Ekdoloris la flanko.
— Ni iru, — diris la maljunulo.
Ni iris profunden de la domo tra kvar ĉambroj, lokitaj unu post la alia, kaj en ĉiu el ili la maljunulo por momento haltis ĉe pordo, estingante lumon. La hundo, klakante per ungegoj laŭ pargeto kaj de tempo al tempo iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj ĉambroj forpasinta Klaŭso donacis al la unujara patro de tiu ĉi maljunulo misteran sceptron de nerealiĝinta reĝeco? Luksa kaduko… kaduka lukso…
Laŭ terure blekanta, skuiĝanta spirala ŝtuparo ni leviĝis sur la duan etaĝon.
— Ĉu vi ne timas iri ĉi tie? — demandis mi.
— Mi jam nenion timas.
— Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas ĉi tien?
— Ĉi tien neniu venas.
— Sed se falos via hundo?
La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antaŭe. Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro streĉo, kun peno puŝadis la maljunan korpon de ŝtupo al ŝtupo kaj rigardis al la posedanto petege kaj riproĉe.
— Ĉu vi bedaŭrus mian hundon?
— Certe.
— Kiel ĝi rilatas al vi?
— Neniel. Mi simple bedaŭrus.
La maljunulo ekiris plu, grumblinte:
— Ĝi iras ĉi tie unuan fojon dum tri jaroj.
Ni venis en tiun ĉambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis finbrulanta kameno. Ĉe granda ovala tablo peze lokiĝis trivitaj pluŝaj foteloj, ili aĝis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:
— Sidiĝu en iun ajn. Ĉu portovinon, konjakon? Vodkon?
— Glaseton da konjako, se eblas.
La maljunulo turniĝis al mi de malhela ŝranko, kiu kun malfermita klapo ŝajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.
— Por bona homo mi nenion ŝparas, — diris li en la terura, sed tute komprenebla rusa. Verŝajne, tiel mi diris al Iraklo «didad gmadlobt».
La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi laciĝis kaj ial frostotremis. Kaj tre nervoziĝis. Tiu ĉi maljunulo similis al estro de subplanka bando de teroristoj, kiel mi — al azteka imperiestro.
Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando eksmoda lampo estis miksiĝanta, sed ne povis finmiksiĝi kun etendiĝanta oranĝkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kuŝis sur la muroj, unu estis senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.
— Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos nur por koncizeco, — diris mi. — La krimoj, kiujn mi enketas, havas vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aŭ pseŭdomotiviteco. Due, ili ĉiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla leviĝo de agresemo de la kriminto, ĝi laŭlitere similas freneziĝon. Trie…
Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi eksplikis al la maljunulo kaŭzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis, turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis, rigardante en vakuon:
— Do, ili tamen eliradas… Kiel stulte!
Mi silentis, sed interne de mi kvazaŭ turniĝis viandmuelilo. Haushoffer prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton ĝis randoj.
— Je via sano, sinjoro Trubeckoj.
— Kaj je vi, sinjoro Ha…
— Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, — li eltrinkis unuglute. — Vi estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia vivo, — li viŝis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta fingro. — Ja venadas ĉi tien iuj — ripari drataron. Aŭ, anstataŭ la maljunulo, kiu alveturigas nutraĵojn, venas brava oficiro, kiu eĉ la veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaŭ tio, kiam venis al mi por maskobalo… «Via veturigisto ekmalsanis, sendis min»… Kaj mem, dum mi dismetas la pakaĵojn, rapide trarigardas la alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naŭ jaroj interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico…
— Kio? — ne komprenis mi.
Li paŭzis, rigardante el sub la frunto.
— Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn nur al mi mem.