— Kial paradiza?
Li verŝis por si ankoraŭ. Mi faris gluton. Tenante la glaseton ĉe la vizaĝo mem, li diris:
— Certe, paradiza. Ja vi eĉ ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas proprajn malfacilaĵojn, proprajn malfeliĉojn, proprajn malsanojn, eĉ proprajn krimulojn — kaj vi eĉ ne imagas, ke ĉio ĉi estas… paradizo.
— Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, — singarde diris mi.
— Certe. Sed tamen vi, ŝajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri danĝero — jen kiel vi prezentiĝis al mi — li ĉiam atingos sukceson. Ĉiam. Sed Hitler… — li ne findiris, kaj nur neglekte, eĉ malestime, svingis la manplaton en aero. Paŭzis. — Finfine, mi baldaŭ mortos, kaj infanojn mi ne havas. Kaj se tiu aĵo, — penseme aldonis li, — vere estas tiom danĝera… Pri ĝia sorto decidu vi. Mi jam ne kuraĝas.
Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, eĉ kiam komprenis ĉiujn vortojn. Kaj li subite rektiĝis en la fotelo kaj senpasie demandis:
— Ĉu vi amas vian landon?
Tiam rektiĝis mi.
— Mi estas rusa oficiro! — mi timas, mia voĉo estis tro akra. Kun malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.
— Brave! — li glutis konjakon. — Jen tiajn oficiretojn Bela Kun[97] centope dronigis en Krimeo, vivajn…
En Krimeo? Rusajn?
Li evidente deliris.
— Ĉu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante, malbela aspekto?
Mi detenis min. Diris:
— Certe, malagrable.
— Mi konsolu vin: ni ankaŭ estas ĝisorele en merdo. Sed ni havis pli da feliĉo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino. Feliĉe, ekzistis ankaŭ aliancanoj… Tamen en la purgatorio ĉiuj estas egalaj.
— Mi vin ne komprenas, — mallaŭte rememorigis mi. Li rekonsciiĝis — kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:
— Jes, per du vortoj ĉi tion ne eblas rakonti, — li paŭzis, kvazaŭ ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: — Estas pli bone unu fojon vidi, ol sep fojojn aŭdi, — kaj, preninte la botelon ĉe gorĝeto, leviĝis.
La hundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.
— Kuŝu, Himmler! — kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj poste obeeme kuŝiĝis. Kaj denove — nur ĝemis la vitroj pro vento, kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo mizere ridetis.
— Kompatinda hundo. Ĝi eĉ ne suspektas, kian aĉan nomon ĝi havas. Sed al mi estas agrable. Kvazaŭ mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li min… Ni iru, Trubeckoj, — kaj li tuj ekiris reen al la ŝtuparo. Himmler nelaŭte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo eĉ ne turniĝis. — Ni iru! — ripetis li.
Laŭ la sama kaduka ŝtuparo ni malleviĝis sub la unuan etaĝon, en subteretaĝon. La maljunulo malŝlosis unu el pezaj pordoj, tuŝis ŝaltilon, kaj ĉeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon malproksimen, laŭ tuta longo de senfina, ŝtopita per kaduka meblaro koridoro. Foje necesis eĉ trapuŝiĝi, iri flanke, por ne kroĉiĝi al elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aŭ al rusta ŝlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo, sub kiun, anstataŭ unu el piedoj, estis metitaj libroj de aĝo ne malpli ol cent kvindek jaroj… Ni iris ĝis fina muro. La maljunulo iomete staris senmove; ŝajne, li ankoraŭ hezitis. Poste li skuis la kapon — kaj mi subite komprenis, ke ĝuste nun li fine decidis lasi min viva.
— Ankaŭ mi scipovas esti nobla kaj honesta, — diris li. — Krome, mi opinias, ke ĝuste vin mi atendis dum ĉiuj ĉi jaroj.
Li strange, kvazaŭ dancetante surloke, kelkajn fojojn malritme premis al granda malhela ovalo — spuro de branĉero — ornamanta randon de unu el plankaj tabuloj, limantaj la finan muron. Prem'-prem'… prem'-prem'-prem'-prem'… prem'… prem'-prem'-prem'… La muro kun neatendita facileco moviĝis kaj derampis dekstren. Malfermiĝis malgranda kuba ejo, en kies plafono apenaŭ flagretis duonsfera blanka lampo. La muroj estis, ŝajne, krudferaj; antaŭhistorie sovaĝe etendiĝis per vertikalaj vicoj ŝvelaĵoj de nitoj.
— En la antaŭa jarcento oni ne scipovis multon, kion oni scipovas nun, sed unu aferon ne eblas kontesti. Tion, kion ili scipovis, ili faris fidinde, por jarcentoj. Mi petas, — kaj la maljunulo faris per la mano geston, tralasantan min antaŭen.
Mi eniris la feran kubon.
La maljunulo sekvis min kaj denove faris dancon per unu piedo. La muro preskaŭ sensone reekstaris sur sian lokon, kaj nia peza krudfera lifto malrapide, iomete tremetante, akompanate de obtuza bruo, subite aŭdiĝinta deekstere, ekmoviĝis malsupren.
Ni malleviĝis, eble, sub sepdek aŭ okdek metroj. La lifto abrupte haltis. Dum sekundo nenio okazis, kaj poste unu el ĝiaj muroj vaste malfermiĝis, kun abomena metala knaro turniĝinte sur angula akso.
Kaj ekstere jam brulis lumo. Vasta subtera halo malkovriĝis antaŭ miaj okuloj; post la subridetanta maljunulo mi paŝis antaŭen kaj trovis min sur mallarĝa metala kornico, ĉirkaŭanta la halon laŭ perimetro sur duono de alto de la planko ĝis la plafono.
Preskaŭ tutan volumenon de la halo okupis staranta meze krudfera monstro — absurde kaj mallerte grandega, same trastebita per vertikalaj linioj de nitoj, ĉirkaŭitaj per disirantaj plektaĵoj de dikaj kaj maldikaj, rektaj kaj artikaj tuboj.
Pleje ĝi similis al nekredeble granda vaporkaldrono. Ĝi tuj rememorigis pri mirakloj de scienco de tempoj de Jules Verne. Ĉi tie, ĉe la lifta muro, la kornico iris je dek metroj de ĝi, sed ĉe aliaj tri flankoj ĝi kontaktis, iĝante pli larĝa, kaj tie ĝin ŝtopis iaj nekredeblaj, prahistoriaj regaparatoj: manometroj, stangoj, radoj, teniloj, prismaj periskopoj, eĉ pli aldonante al la giganto aspekton de ia monstra vapormotoro. Kaj mi iel tuj komprenis, ke — jen ĝi, tiu «kesteto pli granda kaj pli komplika», pri kiu antaŭ la gastoj menciis, ŝvelante pro gloramo kaj fiero, Klaŭso Haushoffer.
La maljunulo kun bondezira scivolemo rigardis al mi.
— Vi bone vin tenas, Trubeckoj, — diris li. — Sed, mi vetas, vi eĉ ne konjektas, kio estas tio.
Min subite brogis konjekto.
— En ĉi tiu aĵo oni faras homojn agresemaj.
— Diable, vi preskaŭ divenis. Sed eĉ vi ne imagas ilian skalon. En ĉi tiu aĵo oni FARIS homojn agresemaj. Por ĉiam. Ni iru, — kaj li ekiris laŭ kornico, iomete balanciĝanta, iomete zumanta pro paŝoj. Mi sekvis lin.
«Trovu ilin kaj mortigu».
Kiun? Ĉu jen tiun, muelitan de la vivo, duonfrenezan maljunulon? Kiun?
Ni aliris al densa mallonga tubo de unua periskopo. Haushoffer kun rimarkebla peno deŝovis feran ŝirmilon, kaj sur kontraŭan brikan muron verŝiĝis blindiga luma makulo; en radio, trabatinta krepuskan aeron, naĝis, kiel steloj, polveroj. Sur ronĝita vizaĝo de Haushoffer pli akre desegniĝis faltoj, blankaj rebriloj kuŝiĝis sur la antikvajn aparatojn. Duonfermante la okulojn, Haushoffer tiris al si pendantan sur krada disŝovebla konzolo diskan kasedon kun ŝanĝeblaj lumfiltriloj; iomete turnis ĝin, elektante, kaj per la manplato forte frape surmetis unu el la filtriloj sur la periskopon. La furioza radio, impetanta el infera fajrujo de la «kaldrono», estingiĝis.
— Bonvolu, — diris Haushoffer, iomete depaŝinte flanken de la periskopo, levis al la buŝo la botelon kaj faris gluton.
En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis — la okulo malrapide adaptiĝis al tranĉa lumo — kaj la memoro senorde ĵetiĝis de unu asociaĵo al alia, penante kompreni, al kio tio similas…
— Kaj se pli larĝe — do jen tiel, — diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaŭ manoj iomete turnis larĝan gradigitan radon, ĉirkaŭintan la korpon de la periskopo.
La bulo fulmorapide ŝrumpis, iĝis guto. Kaj malproksime flanke de ĝi, en densa, nekredeble densa kaj, ŝajne, senlima mallumo al la okulo subite ŝajnis apenaŭ rimarkeblaj fajreroj. Du… tri…
En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.
— Tio… tio…
— La Suna sistemo, malgranda kristalo, — raŭke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorĝeto.
Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Sekundon poste kvazaŭ paralizanta veneno ekfluis laŭ miaj vejnoj, unu mia mano, kuŝinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de ĝi kaj ekpendis. Post ankoraŭ momento ĝin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidiĝi.
— Do, ĉu li tamen sukcesis?..
— Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa ĝis la sesdek naŭa. Kaj poste ĉio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaŭ unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta ĥemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, — Haushoffer ŝancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malŝpariĝu vane, en revena ŝancelo alportis la botelon al la buŝo kaj faris gluton, — sufiĉas per ordinara friza disŝprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Ĉar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, ŝprucigis rekte super eŭropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laŭ la tuta planedo, certe, laŭ Eŭropo — unuavice… Komenca potenca rezulto de la enŝprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, ĝuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko… Aĥ jes, ja ĉiuj ĉi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.
Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizaĝon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen…
— Tamen mi ne komprenas.