— Semu racian, bonkoran fervore,[104] — tuj diris Dimĉjo, — semu, vin dankos la blatoj elkore…[104] Sukceson, Aleksandro Petroviĉ.
— Kaj al vi ses futojn sub antaŭaj radoj, — respondis mi per afablaĵo al afablaĵo.
En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj — sed pli aĝaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraŭ iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Puŝkinon, en Tosnon, eĉ en Lubanjon al bazaroj. Aliaj — jam tute spertaj — faras noktajn rajdojn laŭ fremdaj teritorioj en Pulkovo, por ŝteli ion el stokejoj aŭ el deponejoj, aŭ kapti panan ŝarĝaŭton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredeĵa limo. Mankas tempo por lernado…
El necesejo aŭdiĝis sovaĝa tintado de gitaro kaj ĥora kantado — la knaboj provludis, prepariĝis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur ŝtupo, fiksaŭskultante. A ha, mi konas tiun kanton, ĝi estas amatora. Nomiĝas «Smolnyj».[105] Ĝi ne tute aktualas, certe — sed kion eblas postuli de la knaboj, se eĉ la granda literaturo ne moviĝis plu ol insultado de komunistaĉoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaŭ speciale ne trafante eĉ unu noton, kantaĉis laŭ motivo de «Ĉe via peronet'» de Malinin:[106]
Mi ekiris plu. Necesas ankoraŭ provludi kaj provludi.
Hodiaŭ mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.
Manjo Mjakiŝeva, belulino, la nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj ŝi paradis en tute kapturniga kompleto — bonega importa pantalono, jaketo, ĉiam butonumita tiel, ke ĝi tegis ŝian korpon; ĉiuj sciis, ke ŝi ne malŝparis eĉ kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, ŝi ĝin trovis en aŭgusto sur plaĝo — iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en mateniĝa nebulo… Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indigniĝi, ofendiĝinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kuŝintan sub la jaketo, ŝi interŝanĝis en Pavlovsko kontraŭ paro da higienaj tamponoj, kaj la vestaĵojn prenis por si.
Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antaŭnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro ŝi elesploradis ĉe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke eĉ tridek kvin. Nur informiĝinte ĉe la tria — pli ĝuste, ĉe la kvara, ĉar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori — ŝi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn ŝi eltenis, ŝajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.
Stella Jeŝko — mi nenion povas diri pri ŝi, simple nenion. Mi ne aŭdis de ŝi eĉ unu vorton. Laŭ mi, ŝi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia ŝin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien ŝi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaŭ kun trioj? Ĉu ne estas tutegale?
Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili — mi jam ne memoras, kiu — en antaŭa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».
Mi estis malfermonta la buŝon, sed Venĉjo Gusev, komforte duonkuŝanta ĉe unua tablo el maldekstra vico — la brakoj apogiĝis per kubutoj al la malantaŭa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto — pigre antaŭis min.
— Ni, Aleksandro Petroviĉ, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.
Mi silentis iom. Poste sidiĝis ĉe mian instruistan tablon kaj diris:
— Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.
— Kia vi estas plaĉulo, — diris Tanjo. — Permesu al mi vin kisi!
— Iomete pli poste, — respondis mi. — Unue ni faru niajn aferojn.
Juĝante laŭ ĉio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Ŝajne, ili prepariĝis al serioza batalo.
Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaŭ en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, kliniĝis, amike alpremiĝis per la busteto al mia ŝultro, kaj ŝmace kisis mian vangon.
— Nur la lipŝminkon viŝu poste, — diris ŝi, revenante al sia loko.
— Dume ĝi restu, — respondis mi. — Al mi tiel pli plaĉas.
Ili komencis nehaste kolekti siajn aĵojn. Koĉjo Gusev ĵetis sur la ŝultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».
— Atendu minuton, geknaboj, — diris mi. — Nun, kiam ĉiuj formalaĵoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?
— Aĥ, ja por kio al ni… — komencis Koĉjo, sed Venĉjo interrompis la fraton.
— Atendu, Koĉjo, ĉu vi estas pugo aŭ viro, — diris li. — Ja la instruisto homan konversacion proponas.
Li residiĝis. Tiam eksidis ankaŭ ceteraj.
— Iu el granduloj, kiu ĝuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke ĝi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu ĉi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencaĵo.
— Penson nebuligadis! — konfirmis Koĉjo.
— Ĉu la solan? — demandis mi.
Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.
Mi ĉirkaŭrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaŭ antaŭe, kaj ĉiam finiĝis same — ĝuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli saĝa, ol tiuj, kiuj estis antaŭe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin — sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptiĝis al ĝi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo ĝi havas kaj des malpliajn, sekve, ĝi havas ŝancojn elvivi — sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:
— Kion vi deziras lerni?
— Manbatalon, — tuj komencis kalkuli per fingroj Venĉjo. — Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antaŭnelonge ni unu afganiulon[107] dungis, li nin dresas…
Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» — «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?
— Pafadon, — fleksis duan fingron Venĉjo, — tion ni ankaŭ penas, sed katastrofe mankas municio.
— Eksplodan metion necesas studi, — voĉis Koĉjo.
— Midzadon bone ellerni, — zorgeme diris Kokovceva. Koĉjo subridis kaj degne diris:
— Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.
Ŝi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.
— Algebro necesas, bedaŭrinde, — diris Mjakiŝeva, — alie en vendejoj ajna kanajlo trompos — vi ne sukcesos eĉ furzi.
— Jes, eble, — penseme konsentis Venĉjo.
— Kaj ĉu vi opinias, ke tio sufiĉas por vivo? — demandis mi.
— Por vivo ĝuste tio necesas.
— Tio sufiĉas por morto, Venĉjo, — diris mi. — Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, ĉu pli, ĉu malpli frue, — por via. Tio sufiĉas nur por mallongtempa elvivado.
— Scienca komunismo estas ĉio ĉi, Aleksandro Petroviĉ, — respondis Venĉjo. — En la realo ĉio estas simpla. Kiu elvivas — tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraŭ neniu elpensis.
Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo deŝovante seĝojn, leviĝis ĉiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis ĉiujn ceterajn antaŭen, kaj kiam la ĉambro, iel adaptita por klaso, malpleniĝis, li denove rigardis al mi kaj kuraĝige ridetis.
— Ne ĉagreniĝu, Aleksandro Petroviĉ, — diris li. — Ni persone vin eĉ estimas. Sed via fako nin naŭzas. Antaŭe almenaŭ unufoje dum ĝenerala sekretario ŝanĝiĝis programo, sed nun — entute ĉiu la sian propagandas. Kaj ja al ĉiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, ĉar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Miĉjo[108] kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR — do, batis oni lin per «demokratigilo»[109] al la kolo mallerte — li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, ruĝan, levu pli alte, ili vidu… Kiu vidu, por kio — diablo lin scias. Eble, al Dio sur ĉieloj li rakontos, sed eĉ tio — apenaŭ.
Li ankoraŭ iomete staris apud la pordo — mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.
— Ĝis revido, — diris li.
— Ĝis revido, Venĉjo, — kun simpatio diris mi. — Se en estonta duonsemestro vi ŝanĝos vian opinion — mi, kiel juna pioniro, ĉiam pretas.
— Kion vi diras, Aleksandro Petroviĉ! Vintre ĉi tie tiaj aferoj komenciĝos! — kaj li eliris.
Tio, juĝante laŭ ĉio, estis vero. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj branĉoj de betuloj el la dua etaĝo klare videblis plumba strio de Oredeĵo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laŭ kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro.[110] Fosaĵoj, kontraŭtankaj bariloj, pafaj punktoj…
104
Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto Nikolao Alekseeviĉ Nekrasov (1821–1878):
105
Tiel nomiĝas palaco de eksa instituto Smolnyj, en kiu dum sovetia epoko lokiĝis Peterburga/Leningrada komitato de komunisma partio.
106
Populara rusa kantisto de 1980–1990-aj jaroj; estas fama lia ŝlagra romanco «Ĉe via peronet'».