Выбрать главу

— Pri kio do okupiĝas viaj… mi jam ne scias, kiel diri… teoriistoj?

— Ho, por ili sufiĉas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli gravas» — tio estas simple. Simple ankaŭ estas realigi tiujn vortojn, kiam vi kaj la proksimulo estas sur neloĝata insulo. Sed en nia vanta mondo, kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, ĉiuhore antaŭ homo ekstaras problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en taskoj pri pluraj korpoj.

— Ĉu ankaŭ tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?

— Regulojn — neniaokaze, Siro. Sed psiĥologiajn rekomendojn — sendube. Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj… sed mi ne kompetentas pri tio, Siro, mi petas pardoni.

— Bone, — li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de cindro, jam kurbiĝintan sub propra pezo. — Mi iel preterlasis… Ja la komunismo komenciĝis kiel ekonomika teorio.

— Ho! — mi neglekte svingis la manon. — Eŭropo, freneziĝinta de riĉeco! Ŝajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj vaporkaldronoj kaj milionaj havaĵoj! «Batas horo de kapitalisma propraĵo. Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran ideon de komunigo de propraĵo kaj leviĝis al la ideo de komunigo de interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.

— Lenin… — singarde, kvazaŭ gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.

— Jes.

— Komunigo de interesoj — tio sonas iel… timige dubsence.

— Pardonu, Siro, sed eĉ vorto «arkanĝelo» iĝas insulta, kiam ĝin prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al ĉiuj altrudu unu komunan intereson, sed pri tio, ke ĉiu individua intereso atentu interesojn de ĉirkaŭantoj kaj, aliflanke, ke ĉiu individua intereso, tuta ilia spektro, estu egale grava kaj estiminda por ĉiuj. Tio estas idealo, certe… kiel ĉiu religia idealo.

— En junaĝo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo, ili ne interesis min, ne absorbis.

Mi silentis iom.

— Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo ŝajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas ĉiujn asojn.

— Eble, — la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. — En aliaj cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj vi komprenos, kial mi tiel interesiĝas pri tio. Diru al mi jen kion. Ĉu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn ĝi povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi ŝajnas, ne havas?

— Via cara moŝto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per tio, ke ĝiaj dogmoj apogiĝas je iu sankta aŭtoritato, je iu nefindirita vero, kiu, esence, ĝuste estas objekto de la kredo — kaj ĉiuj ceteraj ordonoj tute materiisme sekvas el ĝi. Sankta aŭtoritato por ni estas la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio, ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis tion per kometoj sur ĉieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaŭ por ili estas tutegale, ĉu naskiĝos sekva generacio aŭ ne. Malestimo al homoj kuŝas en fundamento de tia konduto — subkonscie enradikiĝinta, speciale, ankaŭ pro tio, ke ĉiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke tiu ĉi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj eĉ abomene. Tio, kion mi rakontis antaŭe, estis de racio — kaj jen tio mallonga kaj ĉefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, ĉiu mia konscia ago devas porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aŭ senpensa memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble plej bone mian aferon. Do, ĉiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze — homoj por mia sukceso.

— Digna kredo, — diris la imperiestro, — mi povus, tamen, disputi pri la peka formikejo kiel supera valoro — sed disputo pri vereco de nepruveblaj veraĵoj… aŭ ni diru eĉ tiel — egale pruveblaj veraĵoj, estas okupiĝo por koleraj stultuloj, serĉantaj pretekston por interbatado.

— Vere tiel.

— Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis… ĉio ŝajnas tiel natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.

— Mi estus feliĉa, via cara moŝto, — diris mi. — Sed mi timas, ke por Rusia caro tio estas nepermeseble formala.

Li denove subridetis.

— Mi multe aŭdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj kaj treege fidindaj laborantoj. Mi ĝojas vidi, ke influo de via konfesio ade kreskas, ĉar ĝia bona influo al ĉiuj sferoj de vivo de la lando estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio estas la afero…

Liaj okuloj malleviĝis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte, li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis ĝin al mi. Mi negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la cigaredujon kaj formetis ĝin.

— Ivano Volfoviĉ jam diris al vi, ke en la rondon de la suspektatoj ekde la komenco trafis nur kvar homoj. Unu estus tuj ekskludita. Du aliaj estas jam trovitaj, pridemanditaj kaj liberigitaj: estas evidente, ke ili ne estas kulpaj. Kelkaj strangaĵoj, kiel oni al mi diris, estis rimarkitaj antaŭ nelonge de la katastrofo en konduto de la kvara… vidu, kia koincido — en mia kalkulo, samkiel en la via, li estas kvara. Kaj tiu kvara malaperis.

— Kiel malaperis?

— Li estas nenie. Lin oni trovis nek en laborejo, nek hejme, nek en klubo… Li ne forveturis el Tjuratamo. Kaj, ŝajnas, li ne estas en Tjuratamo. Kaj li… li estas komunisto, Aleksandro Lvoviĉ. Via kamarado.

Mi kunplektis la fingrojn.

— Nun mi komprenas.

— Mi proponas al vi, ĝuste al vi, okupiĝi pri tiu afero, ĉar al mi ŝajnas, ke vi plej bone povos kompreni psiĥologion de tiu homo, analizi liajn ligojn, imagi motivojn… Dio scias, kion ankoraŭ. Sed ĝuste tial mi donas al vi ankaŭ rajton tuj rezigni la aferon. Neniuj mallaŭdoj sekvos. Revenu al Kartvelio, revenu hejmen, kien vi volas, vi meritas ripozon. Se la konscienco ne permesas al vi estri la enketon, kie la ĉefa suspektato tuj iĝis ano de via konfesio…

— Permesas, — iom pli akre, ol mi volis, diris mi. — Eĉ pli, mi devas esplori tion. Ĉi tie estas io stranga. Mi ne kredas, ke komunisto povus atenci la princon-heredonton… eĉ simple homon! Mi ekokupiĝas.

— Mi dankas vin, — diris la imperiestro kaj ekstaris. Mi tuj eksaltis. — Kiel orfiĝinta patro dankas, — li silentis iom. — Pro la Tarbagataja afero, atentante antaŭajn meritojn, la ministro prezentis vin al ordeno de sankta Andreo Unuevokita. Dumon la ordono jam trapasis, kaj ĝi estas jam sur mia tablo.

— Tio estas nemeritita honoro por mi, — decideme diris mi. — La unua kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la unuaj — caro Petro… — mi permesis al mi iomete rideti. — Ĉiuj miaj antaŭaj, kaj eĉ estontaj meritoj estas apenaŭ kompareblaj kun agoj de Petro la Granda.

— Kiu scias, — ĵetis la imperiestro. — Sed mi atendos subskribi la ordonon ĝis fino de tiu ĉi enketo. — Li afekte prokrastis. — Por ne foratentigi vin per ceremonio de dekoraciado… Kaj nun — Dio estu kun vi, princo. Iru.

3

Estis ĉirkaŭ la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris sin, kaj turniĝis la kapo — preskaŭ sendorma gaja antaŭa nokto, Ĝvari kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj aĥaŝeno; kaj poste, spasmimpete, kvazaŭ iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion, denove MŜS kaj tiu stranga aŭdienco… Kiom da ĉio lokiĝis en unu tagnokto!

Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.

En ĝi estis io stranga.

Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvaĵo estis malvarmiĝanta ĝis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruliĝante, mi malgraŭ ĉio elfumis ankoraŭ unu cigaredon. Trinkaĉante, mi obtuze kontemplis, kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestaĵo jam sekiĝis, pro la kafo mi finfine varmiĝis tute.

Vata silento ŝvelis en la kabineto. Eĉ la pluvo ĉesis kaj el la placo, de la fenestro, ne aŭdiĝis eĉ sono.

Stanjo, verŝajne, jam dormas. Se nur ŝi ne suferas, kompatinda, pro sendormeco denove. Tamen, apenaŭ, ja ŝi hodiaŭ tiel laciĝis. Min oni kvazaŭ denove ĵetis en bolaĵon: antaŭ la elturmentitaj, trosekiĝintaj okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo de suda vespero ŝi movas la fingron laŭ la ĉerizaj, iomete ŝvelintaj lipoj: ĉu vi deziras ĉi tien? La telegramo jam kuŝis en la ĉifrilo — sed mi pensis, ke estas tuta nokto antaŭe. Jen ĝi, tiu nokto. Verda tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horloĝo egalmezure transflugadis de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.

Kaj Liza dormas, certe.

Aŭ mi nenion komprenas, kaj ŝi, jam delonge kompreninte ĉion, solece kuŝas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta ne ŝin?

Mi eĉ timas telefoni matene.

Jen ĝi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la manplatoj la tablon. La sono estis nenature laŭta.

Kaj Paŭlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje mi kaj Liza kaptis ŝin je tio, klarigis, admonis — ne, ĉio vanas.

Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Ĉu mi veturu hejmen tuj? Ĉi tie estas proksime. Eble, ili ĝojos.