Выбрать главу

Ja tutegale ĝis la mateno labori ne eblas.

Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto iĝis murdinto. Mi ne kredas. Ĉi tie estas io stranga.

Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute kontraŭ ĉiaj atendoj, raŭketa voĉo de Kurakin tuj respondis:

— Mi aŭskultas.

— Teodoro Vikentiĉ, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun ĉi tie…

— Aleksandro Lvoviĉ! Kiel do ne atendis, ĉu Lamsdorf ne diris al vi? Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis kaj diris, ke vi estos tre baldaŭ, kaj ke mi nepre estos necesa al vi. Dormu, diris, se estos tre necese, ĉe la tablo.

— Kaj ĉu vi dormis?

— Ĵus dormetis dum horo, — li tuse purigis la gorĝon.

— Bonege. Venu al mi.

Post minuto mia anstataŭanto jam eniris en la kabineton; la vizaĝo estis vigla, kvazaŭ li ne dormis ĵus, kurbiĝinte en oficeja brakseĝo — kiu diris, ke servuto estas abolita?

La uniformo estis kvazaŭ ĵus el sub gladilo, estis agrable rigardi. Ne tiel, kiel ĉe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare ekridis.

— Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.

— Tamen tiel por ĉiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.

— Do, vi prenis la aferon, Volfoviĉ diris, ke tio estis ankoraŭ ne decidita.

— Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikentiĉ, vi laciĝos stari. Des pli en tia tempo. Ĉu vi parolis kun la ŝtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?

— Plurfoje.

— Ĉu ili finis kolektadon de fragmentoj?

— En momento de la lasta interparolo — tio estis je la dudek unua kaj nul du…

Ĝuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis malleviĝantaj en la salonon.

— …ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje necesas laŭlitere kribri. Kaj tie ankoraŭ estas riveretoj, marĉoj…

— Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas paŝi. Morgaŭ matene necesas komunikiĝi kun iu el projektestroj kaj ekscii takte: ĉu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu, almenaŭ unu ŝanco el miliono — eble io subite forbrulis tie, trovarmiĝis, malkontaktiĝis…

— Lamsdorf jam komunikiĝis. Profesoro Efraimson el la katedro de gravitmeĥaniko ĵuris, ke tio estas absolute ekskludenda.

— Sciencistaj kapoj estas saĝaj, Teodoro Vikentiĉ, sed kvadrataj. Ĉi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikiĝos kun la Kramatora gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale. Plue. Necesas sendi unu aŭ du niajn ekspertojn por skrupula esploro de la fragmentoj. Ili trovu restaĵojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel konstruita? Se ili tiujn restaĵojn tute ne trovos, ili almenaŭ kalkulu, kian karakteron havis la eksplodo, kian forton… Kaj — urĝe! Kaj ĉiujn fragmentojn — al ni, ĉi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne unu kaj ne du fojojn.

— Komprenite.

— Morgaŭ mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis, mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed ĉio ĉi estas «difektita telefono».

— Kiun vi volus preni?

Mi silentis iom.

— Tute mi stultiĝis en la sudo. Jungas ĉaron antaŭ ĉevalo.[27] Ni skizu rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu. Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstataŭanto, kaj plu estos tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Ĝenerala gvidado, tiel ni diru. Grupo «Az»:[28] ekspertoj, cerba centro. Fakulo pri gravitmeĥaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj… jen kio ankoraŭ. Fakulo pri ŝanĝitaj statoj de psiĥo.

La brovoj de Kurakin iomete tremeris.

— Kio estas tio?

— Verdire, mi mem ne tre bone scias. Serĉu inter kuracistoj-narkologoj, eble… Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen! Tio estas eĉ pli bona.

— Komprenite, — kun dubo diris Kurakin.

— Tri homoj. Grupo «Buki»[29] — ni diru, ankaŭ tri homoj. Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi»[30] — ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas, ke por ni oni aranĝos «liberan vojon», donos ĉiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj. Kaj grupo «Dobro»[31] — ni diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn ŝultrojn falos, okaze de bezono, perforta interagado kun kontraŭulo.

Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj mi ĉiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo, pri la senco de ilia agado. Ja scias mi — kun pistolo en la manoj, sub kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.

— Prilaboru la liston laŭnome, Teodoro Vikentiĉ. Kaj mi rigardos. Ĉu horo al vi sufiĉos?

— Mi provos.

— Provu. Mi estos ĉi tie.

— Permesu foriri.

— Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalaĵoj.

La pordo malfermiĝis post li, kaj denove kvazaŭ oni ŝovis en ĉiun orelon po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo — io pulsis ĉu en la nuko, ĉu en la verto. Plej verŝajne, en ambaŭ. Malantaŭ la fenestroj ne heliĝis, kvankam jam proksimiĝis la kvara horo. Kiel ofte okazas, anstataŭ blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.

Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaŭ. Simple ekscii, kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri ŝi mi maltrankvilis pli, ŝi povus malvarmumi en la flughaveno.

Kion mi tiam diraĉis al la caro, pri malfacilaĵoj, kiujn suferas matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj korpoj.

Ne, je tiu horo telefoni hejmen — ĉu en tiun, ĉu en la alian — estas nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole — ja tie sendube iu ne dormas.

Tie oni vere ne dormis, eĉ pli, estis atendantaj telefonvokon el la ĉefurbo. Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis ĉesigita je la dudek tria kaj kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde — pluvas, la grundo malsekiĝis, marĉoj ŝvelis. Ĉio, kion oni sukcesis trovi, kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio kaj sur la ŝtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem eĉ ne penis iel analizi la trovaĵojn, timante ion preterlasi aŭ neintence ŝanĝi. Mi aprobis kaj diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.

Jes, mi preskaŭ forgesis. Tio estas — tute forgesis: komence pensis, sed poste forgesis en vanto — kaj estas kompreneble, kial. Pri laborkapablo de tiu ĉi versio mi ne kredis. Sed por purigi la konsciencon mi decidis ellabori ĝin ĝis la fino. Kiu scias…

Mi telefonis al la ĉifra fako — tie oni deĵoras tutan tagnokton, ne tiel, kiel hejme.

Tamen, la hejmo havas aliajn avantaĝojn.

— Trubeckoj parolas.

Tie oni jam sciis, kion tio signifas.

— Al Vaŝingtona ataŝeo Karavajĉuk. «Strikte sekrete. Urĝe. Penu, kiel per oficialaj kanaloj, tiel per aliaj atingeblaj al vi rimedoj ekscii, ĉu ne okazis iam, speciale lastatempe, penoj de diversioj aŭ terorismaj agoj en sfero de Nordamerika parto de la projekto «Ares-97». Ĉu ne havas FBI informojn pri preparataj nun aŭ preventitaj antaŭe similspecaj agoj. La motivo ne estas kamuflata: MŜS de Rusio lige kun la katastrofo de gravitavio «Carido» prilaboras version, laŭ kiu iuj fortoj rezistas al realigo de la tuta projekto. Centro». Senprokraste ĉifru kaj sendu.

Ankaŭ tio dume estas finita.

Kial do mi havas tian strangan senton pri la afero? Blinda konvinkiteco pri tio, ke kunbatalanto ne kapablas je krimo — tio estas, certe, liriko; kvankam ankaŭ ĝin ne indas neglekti, sed opinii, ke homo, iam votinta «per ĉiu sia penso kaj ago laŭ fortoj kaj scioj strebi al plia gloro de la homa gento», povas murdi, nurnure freneziĝinte — tio estas tro. Sed estis ankoraŭ io… Kiel diris la caro? «Strangaĵoj estis rimarkitaj en lia konduto antaŭ nelonge de la katastrofo». Jen. Kiaj strangaĵoj? Kial Lamsdorf nenion diris? Ah, stulte, estas bone, ke li nenion diris, necesas flugi kaj esplori memstare. Ankoraŭ kvar horojn necesas atendi. Ekzistas nenio pli malbona, ol atendado. Kaj kio estas la plej ofenda kaj peza: nun mankas okupiĝo, kaj kiam venos la mateno, mi devos disŝiriĝi: kaj Liza, kaj Stanjo, kaj Tjuratamo, kaj Lodejnoe Pole…

La pordo malfermiĝis, kaj enkuris, svingante paperan folieton, ĝoja Kurakin.

— Estas tia fakulo! — kriis li, grandpaŝe irante al la tablo. Li eksidis, ĵetis la kruron sur la kruron, kaj sendis al mi laŭ la tablo la folion kun vicoj de nomoj. — Estas eĉ strange, ke ni ne tuj komprenis. Pro sendormeco, ne alie. Mi komence eĉ ofendiĝis — jen neplenumebla ordono, pensis. Iru nesciate kien. Sed ja kompo[32] ĉion memoras. Voldemaro Kruus, ĉu vi memoras? Li malblokis memoron al amneziuloj, kiuj estis en la afero «Zombioj».

Certe mi memoris. Vere estas strange, ke ni ne rememoris tuj. Ankoraŭ ne eniris laboran reĝimon. Kruus estas brila psiĥologo.

— Estas alia afero, — Kurakin ŝanĝis la tonon, — mi ne komprenas, por kio tio al vi necesas… en tiu ĉi okazo. Jen la listo, rigardu.

— Mi jam rigardas, — respondis mi, legante la nomojn. — Jes, «Az» — bonege… a ha…

Kurakin evidente estis kontenta pri si. Li sukcesis je kvaronhoro antaŭ la tempolimo.

— «Buki» — mi konsentas. Brave, Teodoro Vikentiĉ.

Li floris. De dormema ŝveleco de liaj vangoj, kiun mi rimarkis antaŭ horo, ne restis eĉ spuro.

— «Vedi» — mi konsentas. Bonegaj knaboj. «Dobro»… stop'. Ĉu Tarasov?!

— Kaj kio? — konfuziĝis Kurakin. Mi levis la vizaĝon de la listo. Nur tiaj eraroj al ni ne sufiĉis en la komenco mem. Mi treege ne deziris mallaŭdi tiun, kiun antaŭ minuto mi laŭmerite laŭdis, sed…

вернуться

27

Rusa proverbo, signifanta malĝustan konsekvencon de agoj.

вернуться

28

Arkaika rusa nomo de «A», unua litero de la cirila alfabeto.

вернуться

29

Arkaika rusa nomo de «B», dua litero de la cirila alfabeto.

вернуться

30

Arkaika rusa nomo de «V», tria litero de la cirila alfabeto.

вернуться

31

Arkaika rusa nomo de «D», kvina litero de la cirila alfabeto; krome, la vorto en la rusa signifas «bono».

вернуться

32

Slanga vorto por komputilo.