W. SHAKESPEARE HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO
TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ
TRADUKIS
L. ZAMENHOF
PERSONOJ:
Klaŭdio
,
reĝo de Danujo.
Hamleto
,
filo de la estinta kaj nevo de la nuna reĝo.
Gertrudo
,
reĝino de Danujo, patrino de Hamleto.
Polonio
,
eminenta kortegano.
Ofelio
,
filino de Polonio.
Horacio
,
amiko de Hamleto.
Laerto
,
filo de Polonio.
Voltimand
korteganoj.
Kornelio
Rosenkranz
Güldenstern
Osrik
Pastro.
Marcello
oficiroj.
Bernardo
Francisko
,
soldato.
Reinhold
,
servanto de Polonio.
Fortinbras
,
reĝido de Norvegujo.
La spirito
de la patro de Hamleto.
Kapitano.
Nobelo.
Ambasadoro.
Aktoroj.
Servanto.
Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, ŝipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.
La agado havas lokon en Elsinoro.
HAMLETO
REĜIDO DE DANUJO
AKTO I
SCENO I
Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.
BERNARDO He! Kiu?
FRANCISKO Halt’! Respondu: kiu iras?
BERNARDO La reĝo vivu!
FRANCISKO Ĉu Bernardo?
BERNARDO Jes!
FRANCISKO Vi akurate venis al la servo!
BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi.
FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa,Kaj mi min sentas nun ne tute bone.
BERNARDO Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila?
FRANCISKO Eĉ mus’ ne preterkuris.
BERNARDO Bonan nokton!Se vidos vi Marcellon, Horacion,Kolegojn miajn, rapidigu ilin!
FRANCISKO Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras?
(Horacio kaj Marcello venas.)
HORACIO Amikoj de la lando.
MARCELLO Kaj de l’ reĝo.
FRANCISKO Nu, bonan nokton!
MARCELLO Bonan al vi dormon!Vin kiu anstataŭas nun?
FRANCISKO Bernardo.Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.)
MARCELLO He! Bernardo!
BERNARDO Ĉu Horacio?
HORACIO Peco de li mem.
BERNARDO Salut’ al vi, Marcello, Horacio!
HORACIO Ĉu la apero nun denove venis?
BERNARDO Nenion vidis mi.
MARCELLO Jen HoracioParolas, ke ĝi estas nur imago,Ne kredas li pri la fantom’ terura,Kiun ni vidis jam la duan fojon.Kaj tial mi lin tien ĉi invitis,Ke li kun ni maldormu nunan noktonKaj, kiam la fantomo reaperos,Li vidu kaj kun la fantom’ parolu.
HORACIO He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos.
BERNARDO Sidiĝu do, kaj provos mi denoveAtaki per rakont’ orelon vian,Ke ĝi forĵetu sian obstineconKaj kredu, kion ni du fojojn vidis.
HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu,Kaj vi rakontu.
BERNARDO En la lasta nokto,En la momento, kiam tiu steloTre luma, kiun vidas vi, en siaKurado trans arkaĵo la ĉielaEn tiu sama loko, kiel nun,Troviĝis, tiam ni—mi kaj Marcello—Ekvidis...
MARCELLO Haltu! Jen ĝi mem aperas!(Montras sin spirito en armaĵo.)
BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
MARCELLO (al Horacio) Vi estas instruita, Horacio,Parolu vi kun li!
BERNARDO Ĉu ne similaLi estas al la reĝo? Diru mem!
HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.
BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu.
MARCELLO Parolu, Horacio!
HORACIO (al la spirito). Kiu estasVi, kiu vagas en la nokta horoEn la majesta nobla eksteraĵoDe la mortinta reĝo de Danujo?Mi vin petegas per ĉielo: diru!
MARCELLO Li estas ofendita.
BERNARDO Li foriras.
HORACIO En nomo de ĉielo! Restu! Diru!
(La spirito foriras.)
MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis.
BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas?Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli,Ol sonĝo estas tiu ĉi apero?
HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi,Se mi ne vidus ĝin per miaj proprajOkuloj.
MARCELLO Ne simila al la reĝo?
HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem.Jes, ĝuste tian portis li armaĵonEn la batalo kontraŭ la Norvegoj,Li ĝuste tian vidon havis, kiamLi en kolero sian pezan glavonEn la glacion batis. Strange!
MARCELLO TielLi jam du fojojn kun minaca vidoAperis antaŭ ni en sama horo.
HORACIO Ne povas mi precize ĝin klarigi;Sed la apero, kiom mi komprenas,Al nia land’ malbonon antaŭdiras.
MARCELLO Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kialNun gardoj ĉie staras, pafilegojNun estas pretigataj ĉiam novaj,El l’ eksterlando venas bataliloj,Rapide ŝipoj estas konstruatajEn granda nombro, kaj eĉ en dimanĉojNe ĉesas la prepara laborado?El kia kaŭzo tiu rapidadoKaj laborad’ en tago kaj en nokto?Ĉu povas iu diri?
HORACIO Jes, mi povas,—Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis. La lasta reĝo, kies la figuroĴus antaŭ ni aperis, estis iamVokita—vi ĝin scias—al bataloDe la Norvega reĝo Fortinbras.Hamleto, nia brava, glora reĝo,En la batalo venkis Fortinbrason.Laŭ la kontrakto antaŭsigelitaKaj sankciita de la rajt’ kaj moroPost morto de l’ venkita FortinbrasLa tuta lando de l’ venkita reĝoTransiris en posedon de l’ venkinto.Se la venkinto estus Fortinbras,Al li transiri devus nia lando.Sed nun la juna fil’ de Fortinbras,Kuraĝigita eble per la mortoDe nia reĝo, amasigis aronDa kuraĝuloj kaj aventuristojPor entrepreno, kiun nia regnoKomprenas bone; lia celo estas:Per forta mano de la batalilojElŝiri nun el nia man’ la landon,Perditan per batal’ de lia patro.Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzoDe niaj prepariĝoj kaj gardadoKaj laborado en la tuta lando.
BERNARDO Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estasNun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certeNun vizitadas nokte nian gardonTerura la fantomo en armaĵoDe l’ reĝo, kiu kaŭzis la militon.
HORACIO Ne! Mi alion timas de l’ fantomo!En la plej glora temp’ de l’ granda Romo, Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro,Mortintoj sin ellevis el la tomboj.Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,Kaj sanga roso, makulita suno,Mallumigita luno,—ĉio tioAperis tiam kiel antaŭsignojDe granda malfeliĉo. Tiel ofteAntaŭ la veno de renversoj grandajSin montras strangaj teruraj signojEn la naturo. Al ni ankaŭ certeNun la ĉielo sendas tian signon...
(La spirito denove aperas.)
HORACIO Sed ha! denove li aperas! NepreMi nun kun li parolos, se eĉ mortoAl mi per ĝi minacos! Halt’, fantomo!Se voĉon vi posedas kaj parolon,—Parolu! Se per ia bona faroAl vi trankvilon povas mi alporti,—Parolu! Se danĝero al la landoMinacas kaj ankoraŭ estas ebloLa landon antaŭsavi,—ho, parolu!Kaj se en via vivo vi kolektisTrezorojn kaj enfosis en la teronKaj nun pro ili vagas en la noktoj,—Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias).Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras!