Ĉu tiuj ĉi versoj kaj amaso da plumoj sur la ĉapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj?
HORACIO
Ho jes, kun duona salajro.
HAMLETO
Ne, kun plena. Ĉar vi scias, sur la tronoLonge sidis la leono, La leono tamen mortis,Kaj nun regas... ĝusta faŭno.
HORACIO
La lasta rimo ne estas bona.
HAMLETO
Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Ĉu vi rimarkis?
HORACIO
Tre bone, mia princo.
HAMLETO
Ĉe la parolo pri venenado?
HORACIO
Mi bone lin observis.
HAMLETO
Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj! La reĝo ne aprobis nian dramon,—Nu, certe ĝi ne indas lian amon.
(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)
HAMLETO
He, muzikon!
GÜLDENSTERN
Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.
HAMLETO
Eĉ tutan historion, sinjoro!
GÜLDENSTERN
La reĝo...
HAMLETO
Nu, kio estas al li?
GÜLDENSTERN
Li foriris en sian ĉambron kaj sentas sin tre malbone.
HAMLETO
De drinkado, sinjoro?
GÜLDENSTERN
Ne, de kolero, mia princo.
HAMLETO
Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion ĉi al la kuracisto, ĉar se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus fariĝi ankoraŭ pli malbone.
GÜLDENSTERN
Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio.
HAMLETO
Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!
GÜLDENSTERN
La reĝino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi.
HAMLETO
Estu bone veninta.
GÜLDENSTERN
Ne, kara sinjoro, tiu ĉi saluto ne estas la ĝusta. Se plaĉos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne—tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.
HAMLETO
Sinjoro, mi ne povas.
GÜLDENSTERN
Kion vi ne povas, princo?
HAMLETO
Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, aŭ, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras...
ROSENKRANZ
Ŝi diras, ke via konduto ŝin forte mirigas.
HAMLETO
Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed ĉu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun ĉi patrinan miradon? Parolu!
ROSENKRANZ
Ŝi deziras paroli kun vi en sia ĉambro, antaŭ ol ŝi iras dormi.
HAMLETO
Mi obeos, se ŝi eĉ dek fojojn estus mia patrino. Ĉu vi ankoraŭ ion deziras de mi?
ROSENKRANZ
Princo, vi iam min amis...
HAMLETO
Kaj tion ĉi mi ankoraŭ nun faras.
ROSENKRANZ
Kara sinjoro, kia do estas la kaŭzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberiĝo, se vi kaŝas vian doloron antaŭ via amiko.
HAMLETO
Sinjoro, oni ne lasas min antaŭen.
ROSENKRANZ
Kiel tio ĉi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo?
HAMLETO
Jes, sinjoro; sed «ĝis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam ŝima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas ĉirkaŭ mi, kvazaŭ vi volus elesplori min kaj kapti min en reton?
GÜLDENSTERN
Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn.
HAMLETO
Tion ĉi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu ĉi fluto!
GÜLDENSTERN
Princo, mi ne povas.
HAMLETO
Mi petas vin!
GÜLDENSTERN
Kredu al mi, mi ne povas!
HAMLETO
Mi kore vin petas, ludu!
GÜLDENSTERN
Mi ne komprenas preni eĉ unu tonon sur fluto.
HAMLETO
Tio ĉi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.
GÜLDENSTERN
Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu ĉi arto.
HAMLETO
Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ĝis mia plej alta sono: kaj en tiu ĉi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega voĉo, kaj tamen vi ne povas devigi ĝin paroli. Pro la diablo! ĉu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,—vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)
HAMLETO (al Polonio.)
Mi salutas vin, sinjoro!
POLONIO
Princo, la reĝino deziras paroli kun vi, kaj tuj.
HAMLETO
Ĉu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo?
POLONIO
Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.
HAMLETO
Ŝajnas al mi, ke ĝi elrigardas kiel mustelo.
POLONIO
Ha, jes, ĝi havas dorson tute kiel mustelo.
HAMLETO
Aŭ kiel baleno.
POLONIO
Efektive, efektive, tute kiel baleno.
HAMLETO
Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj ĉi malsaĝuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laŭte) Mi tuj venos.
POLONIO
Tion ĉi mi diros al ŝi. (Foriras.)
HAMLETO
Tuj! Tion ĉi estas facile diri.—Adiaŭ, amikoj! (Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)Nun estas la mistera hor’ de l’ nokto,Nun malfermite staras ĉiuj tomboj,L’ infero spiras peston en la mondon.Nun mi volonte trinkus varman sangonKaj farus teruraĵojn, kiujn tagoSen tremo ne rigardus. Tamen haltu!Mi iras al patrino! Mia koro!Naturon ne forgesu! Mia brustoNe portu la animon de Nerono!Kruela mi nun estos, sed ne krima;Per vortoj, ne per glavo, mi ŝin tranĉos.En tio, mia lango kaj humoro,Vi estu hipokritaj: kiel ajnMinacaj estos miaj vortoj, tamenDe faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)
SCENO III
Ĉambro en la palaco. La reĝo, Rosenkranz kaj Güldenstern.
REĜO Mi lin ne amas. Ankaŭ per danĝeroFrenezo lia jam al ni minacas.Kaj tial estu pretaj: mi rapidePor vi pretigi lasos la paperojn,Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.Al mi la reĝaj devoj ne permesasToleri tro proksime la danĝeronDe alestado de la frenezulo.
GÜLDENSTERN Ni estas pretaj. Ni komprenas pleneLa sanktan vian timon pro la bonoDe la grandega multo da animoj,Ligitaj kun la reĝa via moŝto.
ROSENKRANZ Jam simpla kaj aparta homo devasPer ĉiuj fortoj gardi sian vivon;Sed tiom pli sin gardi devas tiu,De kies sankta vivo ja dependasLa vivo kaj bonfarto de tre multaj.Se reĝo mortas, li ne mortas sola:Simile al rivero fortoplenaKun si li tiras for la tutan sortonDe ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li troviĝis.Li estas kiel granda vasta rado,Staranta sur plej alta monta pinto,Portanta sur radioj la potencajLigite milionojn da estaĵoj.Kaj se la rado falas, tiam kunePereas ĉiuj tiuj milionoj. Neniam reĝo ĝemas tute sola:Dolor’ al li—dolor’ al multaj homoj.
REĜO Mi petas vin, pretiĝu plej rapideAl forveturo! La danĝeron, kiuLibere nun promenas, ni bezonasKateni.
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Ni rapidos, nia reĝo. (Ambaŭ foriras.)
(Venas Polonio.)
POLONIO Nun, reĝo, li al la patrino iras.Mi kaŝos min post unu el tapiŝoj,Kaj mi aŭskultos la interparolon.Ŝi certe lin tre bone elinsultos,Sed, kiel vi jam diris—kaj vi dirisTre saĝe—tie devas ankaŭ stariPersono flanka, por aŭskulti ĉion.Patrino ĉia estas de naturoJa tre partia kaj ne povas haviSufiĉan severecon en la juĝo.Adiaŭ, reĝo! Antaŭ ol vi irosAl nokta dormo, mi al vi raportosPri ĉio, kion aŭdis mi.