Выбрать главу

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartaĵoj, ĉeloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.

ROSENKRANZ

Ni ne pensas tiel, mia princo.

HAMLETO

Nu, tiam ĝi estas por vi io alia, ĉar per si mem nenio estas bona nek malbona; nur la pensado donas al ĉio tian aŭ alian karakteron. Por mi ĝi estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ĝi estas tro malvasta por via spirito.

HAMLETO

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en ŝelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reĝon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj sonĝoj min ne turmentus.

GÜLDENSTERN

Tiuj ĉi sonĝoj en efektivo estas gloramo; ĉar la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de sonĝo.

HAMLETO

Sonĝo per si mem estas ombro.

ROSENKRANZ

Certe, kaj ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro.

HAMLETO

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarĥoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Ĉu ni ne iru al la reĝo? Ĉar pro honoro, mi ne scias argumentadi.

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni volonte servos al vi.

HAMLETO

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; ĉar—por paroli kun vi kiel honesta homo—mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro?

ROSENKRANZ

Ni volis vin viziti, nenio plu.

HAMLETO

Mi, almozulo, estas eĉ por danko tro malriĉa. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenaŭ de unu groŝo. Ĉu oni ne sendis voki vin? Ĉu tio ĉi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraĝe, kuraĝe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do!

GÜLDENSTERN

Kion ni devas diri, princo?

HAMLETO

Ĉion, kion vi volas,—nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado via modesteco ne estas sufiĉe ruza. Mi scias, la bonaj reĝo kaj reĝino sendis peti vin.

ROSENKRANZ

Por kia celo, mia princo?

HAMLETO

Tion ĉi mi devus sciiĝi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia ĉiama reciproka amo, per ĉio pli kara ankoraŭ, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne?

ROSENKRANZ (al Güldenstern).

Kion vi diros?

HAMLETO (flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laŭte) Se vi min amas, ne mensogu.

GÜLDENSTERN

Kara princo, oni invitis nin.

HAMLETO

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reĝon kaj reĝinon ne suferos eĉ per unu haro. De mallonga tempo mi perdis—mi ne scias el kia kaŭzo—mian tutan gajecon, mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu ĉi bonega konstruo, ŝajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu ĉi belega baldakeno, la aero, tiu ĉi brava arkaĵo ĉiela, tiu ĉi majesta tegmento kun sia ora fajro: ŝajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitaĵo estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anĝelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistaĵoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu ĉi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankaŭ ne, kvankam per via rideto vi tion ĉi videble dubas.

ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.

HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?

ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.

HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.

ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.

HAMLETO

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?

ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

HAMLETO

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?

ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso—tiel ili nomas ĉiujn aliajn,—ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.

HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj—kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,—ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?

ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.

HAMLETO

Ĉu povas esti?

GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?

ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.

HAMLETO

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.

HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?

HAMLETO

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.)

POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

HAMLETO

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,—por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj.

HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...

POLONIO

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.