Выбрать главу

Onklo Verno faris alian strangan sonon, similan al muso surtretata.

“Cetere – ’Ari,” diris la giganto, turnante la dorson al la Durslioj, “al vi tre f’liĉan datr’venon. Mi ’aves jon por vi ĉi tie – eble mi sursid’s ĝin, iam, sed ĝi tam’n bongustes.”

El interna poŝo de sia nigra mantelo li prenis iomete premitan skatolon. Hari per tremantaj fingroj malfermis ĝin. En ĝi troviĝas granda, glueca ĉokolada kuko kun Feliĉan Datrevenon Hari skribita sur ĝi per verda glazuro.

Hari turnis la okulojn supren al la giganto. Li volis diri dankon, sed la vorto perdiĝis survoje al la buŝo, kaj li anstataŭe elbuŝigis, “Kiu vi estas?”

La giganto ridklukis.

“Verdir’, m’ ne pr’zent’s min. Rubeo ’Agrid, Gardisto de l’ Ŝlosiloj kaj Bieno ĉe Porkalo.”

Li etendis grandegan manon kaj premis la tutan brakon de Hari. “Ĉu teon, do?” li diris, kunfrotante la manojn. “M’ ne r’fuzus jon pli fortikan, se vi ’aves ĝin, sciu.”

Liaj okuloj trovis la malplenan fajrejon kun la ŝrumpintaj fritaĵo-paketoj, kaj li ekronkis. Li klinis sin al la kameno; ili ne povis vidi, kion li faras, sed kiam li retiriĝis post sekundo, tie estis tondra fajrego. Ĝi plenigis la tutan malsekan kabaneton per flagranta lumo, kaj Hari sentis la varmecon lavi lin kvazaŭ li estus trempiĝanta en varma bano.

La giganto residiĝis sur la kanapo, kiu kurbiĝis sub lia pezo, kaj komencis elpoŝigi el sia mantelo diversajn aĵojn: kupran kaldroneton, senforman pakaĵon kun kolbasoj, rostostangon, teujon, kelkajn breĉetitajn kruĉojn, kaj botelon kun ia sukcenkolora likvaĵo, el kiu li prenis gluton antaŭ ol li komencis fari teon. La kabaneto baldaŭ pleniĝis je la sono kaj aromo de siblantaj kolbasoj. Neniu parolis dum la giganto laboris, sed kiam li deglitigis la ses unuajn grasajn, sukajn, iomete bruligitajn kolbasojn de la stango, Dadli iomete moviĝis. Onklo Verno akre diris, “Ne tuŝu ion ajn, kion li donos al vi, Dadli.”

La giganto sinistre ridklukis.

“Via granda filpudingo ne b’zones plian grasigon, Dursli, ne ĉagr’niĝu.”

Li transdonis la kolbasojn al Hari, kiu tiom malsatis, ke li neniam antaŭe gustis ion ajn tiel mirindan, sed li ankoraŭ ne povis demovi sian rigardon de la giganto. Finfine, ĉar neniu ŝajne pretis klarigi ion ajn, li diris, “Mi bedaŭras, sed mi ankoraŭ ne vere scias, kiu vi estas.”

La giganto englutis teon kaj viŝis la buŝon per la mandorso.

“Nomu min ’Agrid,” li diris, “tion fares ĉiu. Kaj, ki’l mi dir’s al vi, m’ estes la Gardisto de l’ Ŝlosiloj ĉe Porkalo – vi kompreneble scies ĉion pri Porkalo.”

“Nu – ne,” diris Hari.

Hagrid konsterniĝis.

“Mi pardonpetas,” diris Hari.

Vi pard’npetes?” koleris Hagrid, turnante sin por fiksi sian rigardon al la Durslioj, kiuj emis retiriĝi en la ombrojn. “Ili devus pard’npeti! Mi sci’s, ke vi ne ricev’s viajn leterojn, sed m’ neniam s’poz’s, ke vi eĉ ne scius pri Porkalo, je ĉielo! Ĉu vi neniam scivol’s, kie viaj gepatroj lern’s ĝin?”

“Kion?” demandis Hari.

“KION?” tondris Hagrid. “Unu momenton!”

Li ekstaris. Pro sia kolero li ŝajnis plenigi la tutan kabaneton. La Durslioj timante kaŭris apud la muro.

“Ĉu vi voles diri al mi,” li graŭlis al la Durslioj, “ke ĉi tiu knabo – ĉi knabo! – scies nenion pri – pri IO AJN?”

Hari opiniis tion troigo. Li ja iris al lernejo, kaj liaj notoj estis bonaj.

“Mi scias kelkajn aferojn,” li diris. “Mi povas, nu, fari matematikon kaj tiaĵojn.”

Sed Hagrid nur gestis kaj diris, “Pri nia mondo, mi d’mandes. Via mondo. Mia mondo. La mondo de viaj g’patroj.”

“Kiu mondo?”

Hagrid aspektis kvazaŭ li estis eksplodonta.

“DURSLI!” li muĝis.

Onklo Verno, tre pala, flustris ion, kies sono estis “Mmlmml.” Hagrid malkviete rigardis al Hari. “Sed vi certe scies pri viaj g’paĉjoj,” li diris. “Ili ja estes famaj. Vi estes fama.”

“Ĉu? Miaj – miaj gepatroj ne estis famaj, ĉu?”

“V’ ne scies … v’ ne scies …” Hagrid fingrokombis al si la hararon, fiksante al Hari konfuzitan rigardon.  “V’ ne scies, kio vi estes?” li finfine diris.

Onklo Verno subite regajnis sian voĉon.

“Ĉesu!” li komandis. “Tuj ĉesu, sinjoro! Mi malpermesas al vi diri ion tian al la knabo!”

Viro pli kuraĝa ol Verno Dursli perdus tiun kuraĝon je la furioza rigardo, kiun Hagrid nun direktis al li. Kiam Hagrid parolis, ĉiu lia silabo tremis pro kolerego.

“Vi n’niam inform’s lin? N’niam dir’s al li, kio estes en la letero, kiun Zomburdo las’s por li? M’ est’s tie! Mi vid’s Zomburdon lasi ĝin, Dursli! Kaj vi kaŝ’s ti’n de li dum tiom da jaroj?”

“Kaŝis kion de mi?” avide diris Hari.

‘ĈESU! MI MALPERMESAS!” panike ekkriis onklo Verno.

Onklino Petunjo anhelis pro hororo.

“Nu, f’riru kaj boligu al vi la kapojn, ambaŭ,” diris Hagrid. “ ’Ari – vi estes sorĉist’.”

Silentis en la kabaneto. Aŭdeblis nur la maro kaj la fajfado de la vento.

“Mi estas kio?” anhelis Hari.

“Sorĉist’, kompreneble,” diris Hagrid, residiĝante sur la kanapo, kiu ĝemis kaj subiris iomete pli, “kaj plaŭdinde elstara vi estos post jom da edukado, mi dirus. Kun tiaj gepaĉjoj, ĉu vi povus esti alia? Kaj mi op’nies, ke jam la temp’ estes, ke vi legu vian leteron.”

Hari etendis la manon, finfine, por akcepti la flavkoloran koverton, smeraldverde direktitan al S-ro H. Potter, La Planko, Kabaneto-sur-Roko, La Maro. Li elprenis la leteron kaj legis:

PORKALA AKADEMIO DE MAGIO KAJ SORĈADO

Lernejestro: Albus Zomburdo

(Ordeno de Merlino, Unua Klaso, Granda Sorĉisto, Ĉefa Mago, Supera Estro, Internacia Konfederacio de Sorĉistoj)

Estimata s-ro Potter,

Estas plezuro por ni povi informi vin, ke vi estas registrita ĉe la Porkala Akademio de Magio kaj Sorĉado. Bonvolu trovi, ĉi-kune, liston de ĉiuj bezonataj libroj kaj ekipaĵoj.

La lernperiodo komenciĝos la 1an de septembro. Ni atendas vian strigon plej malfrue la 31an de julio.

Sincere salutas vin,

Minerva MakGongal

Viclernejestro

Demandoj knalis en la kapo de Hari kiel artfajraĵoj, kaj li ne povis decidi, per kiu komenci la demand­adon. Post kelkaj minutoj li ekbalbutis, “Kion signifas, ke ili atendas mian strigon?”

“Galopantaj Gorgonoj, tio r’memoriges min,” diris Hagrid, frapante sian frunton sufiĉe forte por faligi tirĉevalon, kaj el alia poŝo en sia mantelo li prenis strigon, – veran, vivantan, iom taŭzitan strigon – longan plumon kaj rulaĵon de pergameno. Metinte la langon inter la dentoj, li skribaĉis noton, kiun Hari povis legi renversitan:

Kara Prof. Zomburdo,

Donis al Hari la leteron. Morgaŭ gvidos lin aĉeti aĵojn. Vetero aĉas. Esperas ĉio bona ĉe vi.

Hagrid

Hagrid rulis la noton kaj donis ĝin al la strigo, kiu prenis ĝin en la beko.  Li iris al la pordo kaj elĵetis la strigon en la tempeston. Tiam li revenis kaj sidiĝis, kvazaŭ tio estis same ordinara kiel paroli telefone.

Hari ekkonsciis, ke lia buŝo pendas malfermite, kaj rapide refermis ĝin.

“Pri kio, do?” diris Hagrid, sed tiumomente, onklo Verno, kun vizaĝo ankoraŭ cindre griza, sed aspekt­ante tre kolere, eniris la fajrolumon.

“Li ne iros,” li diris.