Hagrid rigardis al Hari kun varmeco kaj estimo en la okuloj, sed Hari, anstataŭ senti sin feliĉa kaj fiera, tute certis, ke okazas terura eraro. Sorĉisto? Li? Kiel li povus esti? La tutan vivon li pasigis batate de Dadli kaj subpremate de onklino Petunjo kaj onklo Verno; se vere li estus sorĉisto, kial ili ne transformiĝis al veruko-kovritaj bufoj ĉiam, kiam ili provis ŝlosi lin en la ŝrankon? Se unu fojon li venkis la plej kapablan sorĉiston de la mondo, kial Dadli ĉiam povis uzi lin kiel piedpilkon?
“Hagrid,” li mallaŭte diris, “mi opinias, ke vi eraris. Verŝajne mi ne povos esti sorĉisto.”
Surprizis lin la ridkluko de Hagrid.
“Ne sorĉisto, ĉu? N’niam igis, ke aferoj okazu, kiam vi tim’s aŭ koler’s?”
Hari rigardis la fajron. Pripensante tion… ĉiu strangaĵo, kiu kolerigis liajn geonklojn, okazis kiam li, Hari, estis konsternita aŭ kolera… persekutate de la bando de Dadli, li iel trovis sin neatingebla de ili… timante viziti la lernejon kun tiu ridinda hartondo, li sukcesis rekreskigi ĝin… kaj la lastan fojon, kiam Dadli batis lin, ĉu li ne venĝis sin, eĉ ne rimarkante tion? Ĉu li ne liberigis la konstriktan boaon al li?
Hari ridetante rerigardis al Hagrid, kaj vidis, ke Hagrid tute ĝojbrilas al li.
“K’mprenes?” diris Hagrid. “Hari Potter ne esti sorĉisto – atendu, v’ estos tute fama ĉe Porkalo.”
Sed onklo Verno rifuzis cedi sen batalo.
“Ĉu mi ne diris al vi, ke li ne iros?” li siblis. “Li iros al Ŝtonbara mezlernejo, kaj estos danka pro tio. Mi legis tiujn leterojn kaj li bezonas amason da rubaĵoj – sorĉlibroj kaj sorĉvergoj kaj –“
“Se li voles iri, granda moglo ki’l vi ne mal’bligos ti’n,” Hagrid graŭlis. “Malp’rmesi, ke la filo de Lilio kaj Jakobo Potter lernu ĉe Porkalo! Vi fr’nezes. Lia nomo estes reg’strita jam de kiam li naskiĝ’s. Li ires al la plej bona lernejo de magio kaj sorĉado en la mondo. Sep jarojn tie kaj li ne rek’neblos. Li estos finfine kun gejunuloj samspecaj, kaj li estos sub la plej granda lernejestro, kiun Porkalo iam ajn hav’s: Albus Zom–“
“MI RIFUZAS PAGI POR TIO, KE IU MALJUNA FRENEZULO INSTRUU AL LI TRUKOJN!” kriegis onklo Verno.
Sed finfine li diris tro. Hagrid levis sian ombrelon kaj girigis ĝin super la kapo. “N’NIAM —“ li tondris, “INSULTU — ALBUS — ZOMBURDON — ANTAŬ — MI!”
Li flirte mallevis la ombrelon cele al Dadli – violkolere fulmis, petarde knalis, iu plendkrietis, kaj post unu sekundo Dadli dancadis ĉirkaŭe kun la manoj tenantaj lian grasan postaĵon, hurlante pro doloro. Kiam li turnis al ili la dorson, Hari vidis kirlan porkvoston, kiu etendiĝis tra truo en la pantalono.
Onklo Verno muĝis. Tirante onklinon Petunjo kaj Dadli en la alian ĉambron, li ĵetis ankoraŭ unu teruritan rigardon al Hagrid kaj frapfermis la pordon post si.
Hagrid rigardis sian ombrelon kaj karesis al si la barbon. “Dev’s ne ekkoleri,” li bedaŭreme diris, “sed cetere ĝi ne bone funkci’s. Intenc’s fari lin porko, sed mi s’pozes, ke li ĉiuokaze tiel simil’s porkon, ke rest’s malmulto farebla.”
Li flankenrigardis al Hari elsub siaj hirtaj brovoj.
“Mi estus danka se v’ ne mencius ti’n al iu ajn ĉe Porkalo,” li diris. “Mi – nu – se paroli precize, m’ ne rajtes sorĉi. Oni permes’s, ke mi faru jomete por sekvi vin kaj havigi al vi viajn leterojn kaj ti’l plu – unu el la kioloj, ke mi avid’s akcepti la taskon –“
“Kial vi ne rajtas fari magion?” demandis Hari.
“Nu – m’ mem stud’s ĉe Porkalo, sed – nu – verdire, oni eksig’s min. En mi’ tria jaro. Ili eĉ romp’s mi’n sorĉvergon. Sed Zomburd’ permes’s, ke mi restu tie ki’l bienist’. Granda ’omo, Zomburd’.”
“Kial oni eksigis vin?”
“Jam malfruiĝes, kaj multon ni devos fari, morgaŭ,” laŭte diris Hagrid. “Devos iri en la urbon, aĉeti viajn librojn, kaj s’mile.”
Li demetis sian dikan mantelon kaj ĵetis ĝin al Hari.
“Vi poves ekdormi sub ti’,” li diris. “Ne atentu, se ĝi jom moviĝes. Mi s’pozeble ankoraŭ hav’s kelkajn glirojn en unu poŝo.”
Ĉapitro kvin
Diagon’ Aleo
La sekvantan matenon Hari vekiĝis frue. Kvankam li sentis la taglumon, li tenis siajn okulojn forte fermitaj.
“Mi simple sonĝis tion,” li diris al si firme. “Kaj en la sonĝo giganto nomata Hagrid venis por informi min, ke mi iros al lernejo por sorĉistoj. Kiam mi malfermos la olkulojn, mi estos hejme en mia ŝranko.”
Subite aŭdiĝis laŭta frapbruado.
Kaj jen Onklino Petunjo frapas je la pordo, Hari pensis, kun senespera sento en la koro. Sed li ankoraŭ ne malfermis la okulojn. Ĝi estis tia elstara sonĝo.
Tap. Tap. Tap.
“Bone,” Hari murmuris, “Mi ellitiĝas.”
Li sidiĝis supren, kaj la peza mantelo de Hagrid falis de li. La dometo estis plena je sunlumo, la ŝtormo estis pasinta, Hagrid mem dormis sur la disfalinta kanapo, kaj jen strigo frapadis perunge sur la fenestro, tenante gazeton en sia beko.
Hari saltis surpieden, sentante pro ĝojo kvazaŭ granda balono ŝvelis en li. Li iris rekte al la fenestro kaj ektiris ĝin malferman. La strigo glisis internen kaj faligis la gazeton sur Hagrid, kiu ne vekiĝis. La strigon tiam flagris al la planko kaj ekatakis la mantelon de Hagrid.
“Ne faru tion.”
Hari provis per mansvingo fortimigi la strigon, sed ĝi klakis la bekon feroce al li, kaj denove atakis sovaĝe la mantelon.
“Hagrid!” diris Hari laŭte. “Jen strigo – ”
“Pagu lin,” Hagrid gruntis kontraŭ la kanapo.
“Kio?”
“Li ‘tendes pagon pro l’vero de l’ gazeto. R’gardu en la poŝojn.”
La mantelo de Hagrid ŝajne estis aro da poŝoj --- plenaj je ŝlosiloj, venengranuloj kontraŭ limakoj, ŝnuretbuloj, pipromentsukeraĵoj, tesaketoj…finfine, Hari eltiris manplenon da strangaspektaj moneroj.
“Donu al li kvin knetojn,” diris Hagrid dormeme.
“Knetoj?”
“La malgrandajn bronzajn.”
Hari nombris kvin malgrandajn bronzajn monerojn, kaj la strigo etendis sian kruron, tiel ke Hari povis meti la monon en ledan saketon ligitan al ĝi. Tiam ĝi forflugis tra la malfermitan fenestron.
Hagrid oscedis laŭte, sidiĝis supren, kaj streĉis sin.
“ ‘B’zones eki, ‘Ari, ni ‘avos plenan tagon, ‘b’zones veturi ĉe Londono kaj aĉeti viajn ‘ferojn por la lernej’.”
Hari inversigis la sorĉistajn monerojn kaj ekzamenis ilin. Li ĵus pensis pri io, kio donis al li la senton, kvazaŭ la ĝoja balono en li ekkrevis.
“Ee – Hagrid?”
“ ‘E?” diris Hagrid, kiu tiris egajn botojn sur siajn piedojn.
“Mi havas neniom da mono – kaj vi aŭdis Onklon Vernon hieraŭ nokte…li ne pagos por ke mi iru kaj lernu la magion.”
“Ne zorgu pri ti’,” diris Hagrid, stariĝante kaj gratante sian kapon. “Ĉu vi s’pozes, ke viaj g’patroj ne las’s jon por vi?”
“Sed, se la domo estis detruita—”
“Ili ne ten’s si’n oron en la dom’, knabo! Tut’ ne, do por ni la ‘nua paŝo estos ĉe Gajngotoj. La sorĉista bank’. Prenu kolbason, ili ne m’lbone gustas m’lvarme – kaj mi ankaŭ ne r’fuzus jom de via datrevena kuko.”
“Sorĉistoj havas bankojn?”
“Nur unu. Gajngotoj. D’rektata de k’boldoj.”
Hari faligis sian pecon da kolbaso.
“Koboldoj?”