“Jes—ti’l ke nur fren’zulo provus prirabi ĝin, mi k’nstates al vi. Neniam friponu la k’boldojn, ‘Ari. Gajngotoj estes la plej sekura loko en la mondo por io ajn, ki’n vi d’ziras konservi s’kura – escepte eble de Porkalo. Fakte, mi deves ĉi’okaze v’ziti Gajngotojn. Por Zomburd’. Afero de Porkalo.” Hagrid rektiĝis fiere. “Li k’time sendes min por siaj gravaj aferoj. Ki’l v’nigi vin –porti aferojn el Gajngotoj – li fides al mi, ĉu vi k’mprenes?”
“Ĉu vi ‘aves ĉi’n? Do, ni iru.”
Hari sekvis Hagrid eksteren sur la rokon. La ĉielo nun estis tute klara, kaj la maro glimbrilis pro la sunlumo. La boato kiun Onklo Verno estis luinta ankoraŭ estis tie, duonplena je akvo pro la ŝtormo.
“Kiel vi venis ĉi tie?” Hari demandis, serĉante alian boaton.
“ ‘Flug’s,” diris Hagrid.
“Vi flugis?”
“Jes—sed ni r’iros per ti’. M’ ne deves uzi la magion nun, post kiam mi ‘aves vin.”
Ili enŝipiĝis, Hari ankoraŭ rigardante Hagrid, provante imagi lin flugi.
“Tam’n, estus damaĝe, se ni devus remi,” diris Hagrid, rigardante strabe al Hari. “Se mi farus jon por – e – akceli la ‘ferojn, ĉu vi bonvolus ne mencii ti’n ĉe Porkal’?”
“Kompreneble ne,” diris Hari, avide esperante vidi pli da magio. Hagrid eltiris denove la ruĝetan ombrelon, frapis per ĝi dufoje sur la boata flanko, kaj ili rapidis kontraŭ la tero.
“Kial oni estus freneza, kiu prirabus Gajngotojn?” Hari demandis.
“Pro sorĉoj—m’lbenoj,” diris Hagrid, malfaldante la gazeton dum li parolis. “Oni dires, ke drakoj gardes la alts’kurajn ŝloskelojn. Kaj krome oni deves trovi si’n vojon—Gajngotoj estes centoj da kilometroj sub Londono, ĉu klare? Profunde sub la metroo. Oni malsatmortus provante eliri de tie, eĉ se oni ja sukces’s ŝteli jon.”
Hari sidis kaj cerbumis pri tio dum Hagrid legis sian gazeton, la Ĵurnalo Profeta. Hari jam lernis de Onklo Verno, ke la homoj preferis legi senĝene la gazeton, sed tio estis tre malfacile por Hari, kiu neniam havis tiom da demandoj dum sia vivo.
“La Minist’rio de Magio fuŝades, ki’l k’time,” Hagrid murmuris, turnante la paĝon.
“Ĉu ekzistas Ministerio de Magio?” Hari demandis, antaŭ ol li povis haltigi sin.
“Kompr’neble,” diris Hagrid. “Oni pr’pon’s Zomburdon ki’l Ministro, kompr’neble, sed li neniam lasus Porkal’, do tiu Kornelio Fuĵo ekhav’s la p’stenon. Elstara fuŝulo li estes, do li bombardes Zomburdon per strigojn ĉi’matene, petante konsilojn.”
“Sed kion faras iu Ministerio de Magio?”
“Nu, la ĉeftask’ estes kaŝi de la mogloj, ke ankoraŭ ekzistes g’esorĉistoj laŭlonge kaj laŭlarge de la lando.”
“Kial?”
“Kiol? Diable, Hari, ĉiu d’zirus magiajn solvojn por iliaj pr’blemoj. Ne, ni pr’fere restes aparte.”
Je tiu momento la boato trafis dolĉe la digon de la haveno. Hagrid faldis sian gazeton, kaj ili grimpis supren la ŝtonajn ŝtupojn ĝis la strato.
La preterpasantoj gapis multe al Hagrid dum ili marŝis tra la urbeto al la stacidomo. Hari ne kulpigis ilin pro tio. Krom tio, ke Hagrid estis dufoje pli alta ol iu ajn, li daŭre indikis ordinarajn aferojn, kiel parkohorloĝojn kaj laŭte diris, “Ĉu vi vidas tion, Hari? Nu, kiajn aferojn la mogloj kunfaras, ĉu?”
“Hagrid,” diris Hari, anhelante iom dum li kuris por resti kune, “ĉu vi diris, ke estas drakoj ĉe Gajngotoj?”
“Nu, oni dires ti’n,” diris Hagrid. “Kara mia! Mi d’ziregus drakon.”
“Vi dezirus unu?”
“ ‘Dezir’s unu ekde mi est’s infano—ni eku.”
Ili estis atinganta la stacidomon. La trajno ĉe Londono irontis post kvin minutoj. Hagrid, kiu ne komprenis la “moglan monon”, kiel li nomis tion, donis la monbiletojn al Hari, tiel ke tiu aĉetu iliajn biletojn.
En la trajno la homoj gapis pli ol antaŭe. Hagrid okupis du sidejojn kaj pasis la tempon trikante aferon, kio aspektis kiel kanarikolora cirktendo.
“Ĉu vi ‘nkoraŭ ‘aves vi’n l’teron, ‘Ari?” li demandis dum li nombris la maŝojn.
Hari tiris la pergamenan koverton el sia poŝo.
“Bone,” diris Hagrid. “Jen listo de ĉio, ki’n vi b’zonos.”
Hari malfaldis duan paperon, kiun li ne rimarkis hieraŭ, kaj legis:
PORKALA LERNEJO por SORĈARTO kaj MAGIO
UNIFORMO
Bezonoj de unuajaraj studentoj:
tri kompletoj de simplaj ĉiutagaj roboj (nigraj)
unu ordinara pinta ĉapelo (nigra) por normala uzo
unu paro da ŝirmaj gantoj (drakoleda aŭ simila)
unu vintra mantelo (nigra kun arĝentaj agrafoj)
Notu, ke ĉiuj studentaj vestoj devas havi nometikedojn.
KURSLIBROJ
Ĉiu studento devas havi unu ekzempleron de ĉiu el la sekvaj libroj:
La Norma Manlibro de Sorĉoj (Unua Nivelo) de Miranda Akcipitro
Historio de la Magio de Bathilda Plumpino
Teorio de Magio de Adalbert Blagado
Gvidlibro de Transformado por Komencantoj de Emerik Alio
Mil Magiaj Herboj kaj Fungoj de Filida Sporo
Magiaj Infuzoj kaj Pocioj de Arsenio Dozo
Fantaziaj Bestoj kaj Kie Ili Troviĝas de Triton Skamandro
La Mavaj Povoj: Gvidlibro de Mem-Proteko de Kventin Tremo
CETERA EKIPAĴO
1 vergo
1 kaldrono (stanaloja, grandonumero 2)
1 kompleto de vitraj aŭ kristalaj fioloj
1 teleskopo
1 latuna vektopesilo
Estas permesate al studentoj ankaŭ alporti AŬ strigon AŬ katon AŬ bufon
GEPATROJ MEMORIĜU KE UNUAJARAJ STUDENTOJ NE RAJTAS HAVI PROPRAJN FLUGBALAILOJN.
Ĉu ni povas aĉeti la tuton ĉe Londono?” Hari scivolis voĉe.
“Se oni scies kie,” diris Hagrid.
Hari neniam antaŭe estis en Londono. Kvankam Hagrid ŝajne sciis kien li iris, li evidente ne kutimis iri tie per normalaj rimedoj. Li implikiĝis en la turnbariero en la metroo, kaj plendis laŭte, ke la sidejoj estis tro malgrandaj, kaj la trajnoj tro malrapidaj.
“M’ ne k’mprenes, ki’l la mogloj traktes la ‘ferojn sen magi’,” li diris dum ili grimpis rulŝtuparon en paneo, kiu kondukis ilin supren al strato plena je butikoj kaj vigla pro komerco.
Hagrid estis tiel ega, ke li facile fendis la homamason; Hari nur bezonis sekvi proksime al li. Ili pasis librovendejojn, kaj muzikvendejojn, burgerbudojn, kaj kinejojn, sed neniun lokon, kiu aspektis, kiel vendejo de magiaj vergoj. Tio estis simple ordinara strato plena je ordinaraj homoj. Ĉu vere troviĝis amasoj da sorĉista oro enterigita kilometrojn sub ili? Ĉu vere ekzistis butikoj, kie vendiĝis flugbalailoj kaj libroj de sorĉoj? Ĉu eble la tuto estis ega ŝerco inventita de la Durslioj? Se Hari ne scius certe, ke la Durslioj tute ne havas senson por humuro, li povus kredi tion; sed pro iu kialo, kvankam ĉio dirita de Hagrid estis nekredinda, Hari simple ne povis malfidi lin.
“Jen la lok’,” diris Hagrid, haltante, “la Likema Kaldrono. Estes fama lok’.”
Estis eta malpure aspektanta taverno. Se Hagrid ne indikus ĝin, Hari ne rimarkus, ke ĝi ekzistas. La homoj, kiuj haste preterpasis, tute ne rigardis ĝin. Iliaj okuloj glitis de la granda librovendejo ĉe unu flanko ĝis la diskovendejo ĉe la alia flanko, kvazaŭ ili tute ne kapablis vidi la Likeman Kaldronon. Fakte, Hari iel sentis kvazaŭ nur li kaj Hagrid povis vidi ĝin. Antaŭ ol li povis esprimi tion, Hagrid kondukis lin internen.