Kvankam ĝi estis fama loko, ĝi estis ege malluma kaj kaduka. Kelkaj maljunulinoj sidis en angulo, trinkantaj glasetojn da ŝereo. Unu el ili fumis longan pipon. Eta viro portanta cilindran ĉapelon parolis kun la maljuna drinkeĵmastro, kiu estis tute kalva, kaj aspektis kiel sendenta juglando. La mallaŭta zumado de babilo ĉesis kiam ili eniris. Ĉiuj evidente konis Hagrid; ili gestis kaj ridetis al li, kaj la mastro prenis glason, demandante, “La kutiman, Hagrid?”
“ ‘Ne poves, Tom, m’ traktes Porkalan aferon,” diris Hagrid, metante sian egan manon sur la ŝultron de Hari, tiel ke liaj kruroj knikis.
“Kara Dio,” diris la mastro dum li atentis al Hari, “ĉu tiu—ĉu tiu povas esti—?”
La Likema Kaldrono subite fariĝis tute silenta kaj senmova.
“Feliĉa restu mia animo,” flustris la maljuna mastro, “Hari Potter…kia honoro.”
Li hastis de malantaŭ la verŝtablo, iris al Hari kaj prenis ties manon kun larmoj en siaj okuloj.
“Bonvenon reen, sinjoro Potter, bonvenon reen.”
Hari ne sciis kion diri. Ĉiuj rigardis al li. La maljuna virino kun la pipo suĉis ĝin sen rimarki, ke ĝi estingiĝis. Hagrid ĝojbrilis.
Tiam aŭdiĝis brua gratado de seĝoj, kaj je la sekvanta momento Hari trovis sin premante la manojn de ĉiuj en la Likema Kaldrono.
“Dora Krakford, sinjoro Potter, mi ne povas kredi, ke mi renkontas vin finfine.”
“ Mi fieras, sinjoro Potter, mi ege fieras.”
“Mi ĉiam deziris premi al vi la manon—mi tute ekscitiĝas.”
“Kia ĝojo, sinjoro Potter, mi ne povas esprimi, Diglo mi nomiĝas, Dedalo Diglo.”
“Mi foje vidis vin!” diris Hari, dum la cilindro de Diglo falis pro lia ekscito. “Vi riverencis al mi unufoje en butiko.”
“Li memoras!” kriis Dedalo Diglo, rigardante ĉirkaŭe al ĉiuj. “Ĉu vi aŭdis tion? Li memoras min!”
Hari premis manon post mano—Dora Krakford revenis multfoje.
Pala juna viro paŝis antaŭen, tre nervoze. Unu el liaj okuloj tikadis.
“Prof’soro Ciuro!” diris Hagrid. “ ‘Ari, Prof’soro Ciur’ estos unu el viaj instr’istoj ĉe Porkal’.”
“P-P-Potter,” balbutis prof. Ciuro, prenante la manon de Hari, “ ‘n-n-ne povas diri k-k-kiel mi ĝojas k-k-konatiĝi k-kun vi.”
“Kian magion vi instruas, profesoro Ciuro?”
“D-D-Defendo kontraŭ la M-M-Mavaj Lertoj,” murmuris prof. Ciuro, kvazaŭ li prefere ne pensus pri tio. “Tio ne signifas, k-k-ke vi bezonas t-t-tion, ĉu, P-P-Potter?” Li ridis nervoze. “Vi ek-k-k-havos vian ekipaĵon, mi supozas? Mi m-m-mem bezonas k-k-kolekti novan libron pri vamp-p-piroj.” Li aspektis terurita pro la nura penso de tio.
Sed la aliaj ne lasis prof. Ciuron havi Hari por si mem. Tio daŭris dek minutojn antaŭ ol ili eskapis de ĉiuj. Finfine, Hagrid aŭdiĝis super la babilado.
“ ‘Deves f’reki—multe por aĉeti. Venu, ‘Ari.”
Dora Krakford premis la manon de Hari lastafoje, kaj Hagrid kondukis lin tra la drinkejon kaj eksteren al malgranda senelira korto en kiu estis nenio, escepte de rubujo kaj kelkaj herbaĉoj.
Hagrid ridetis larĝe al Hari.
“Ĉu m’ ne dir’s ti’n? ‘Diris al vi, ke v’ estes fama. Eĉ prof’soro Ciuro trembl’s pro r’nkonti vin—nu ja, li kutime tr’mblades.”
“Ĉu ĉiam li estas tiel nervoza?”
“’O, ja. Komp’tinda ul’. Kian genian menson li ‘av’s. Li fart’s sufiĉe bone dum li stud’s perlibre, sed tiam li pren’s sabatan jaron por akiri senpere jom da sperto…oni dires, ke li traf’s vampirojn en la Ŝvarcvald’, kaj poste okaz’s m’lagrabla emb’raso rilate al iu ‘arpi’[7]—ekde tiam li neniam ag’s normale. Li times la studentojn, times sian fakon—nun, kie estes mi’ ombrel’?”
Vampiroj? Harpioj? La kapo de Hari turniĝadis. Hagrid, dume, nombris brikojn en la muro super la rubujo.
“Tri supr’n…du flank’n…” li murmuris. “Ĝuste, gardu vin, ‘Ari.”
Li frapetis la muron trifoje per la pinto de sia ombrelo.
La briko, kiun li tuŝis, tremetis—ĝi tordiĝis—meze en ĝi aperis trueto—kiu pli kaj pli larĝiĝis—post sekundo staris antaŭ ili arkopasejo sufiĉe granda eĉ por enlasi Hagrid, arkopasejo kondukanta al ŝtontegita strato, kiu tordiĝis kaj turniĝis pretervide.
“Bonvenon,” diris Hagrid, “al Diagon’ Aleo.”
Li ridetis pro la miro de Hari. Ili paŝis sub la arkon. Hari tuj rigardis dorsen, kaj vidis la pasejon rapide malŝveli kaj solidiĝi denove en muron.
La suno rebrilis de amaso da kaldronoj ekster la unua butiko. “Kaldronoj—Ĉiuj Grandecoj—el Kupro, Latuno, Stanalojo, Arĝento—Memkirlaj—Kunfaldeblaj,” anoncis ŝildo pendanta super ili.
“Jes, vi b’zonos unu,” diris Hagrid, “sed antaŭe ni deves ek’avi vi’n monon.”
Hari volus havi pliajn ok okulojn. Li turnadis la kapon en ĉiun direkton dum ili marŝis laŭ la strato, provante rigardi ĉion samtempe: la butikojn, la aferojn ekster ili, la homojn butikumantajn. Diketa virino ekster iu apoteko kapneis dum ili pasis, dirante, “Draka hepato, po dek sep ŝikloj por unco[8], ili frenezas…”
Basa, mola ululado aŭdiĝis el malluma butiko kun ŝildo, kiu indikis, “Eejlopsa Emporio de Strigoj— Sirnioj, Otusoj, Noktuoj, Turstrigoj, kaj Neĝostrigoj[9].” Kelkaj knaboj samaĝaj kiel Hari rigardadis kun nazoj premataj kontraŭ montrofenestro enhavanta flugbalailojn. “Rigardu,” Hari aŭdis iun diri, “jen la nova Nimbuso 2000—la plej rapida kiu ekzistas—” Estis butikoj, kie vendiĝis roboj, butikoj por teleskopoj kaj strangaj arĝentaj instrumentoj, kiajn Hari neniam vidis, montrofenestroj plenaj je bareloj da vespertaj lienoj kaj angilaj okuloj, falemaj amasoj da sorĉlibroj, skriboplumoj kaj volvaĵoj da pergameno, pociaj boteloj, kaj globusoj de la luno…
“Gajngotoj,” diris Hagrid.
Ili ĵus atingis neĝblankan konstruaĵon kiu imponis super la aliaj malgrandaj vendejoj. Starante apud la brilpoluritaj pordoj el bronzo, portante uniformon skarlatan kaj orkoloran, estis—
“Jes, jen k’boldo,” diris Hagrid mallaŭte dum ili supreniris la blankajn ŝtonajn ŝtupojn kontraŭ li. La koboldo estis je unu kapo pli malalta ol Hagrid. Li havis malhelan, lertan vizaĝon, pintan barbon kaj, kion Hari aparte rimarkis, tre longajn fingrojn kaj piedojn. Li riverencis dum ili pasis internen. Nun ili frontis duan paron da pordoj, tiuj arĝentaj, sur kiuj gravurite vidiĝis la vortoj:
Envenu! Sed pripensu sen eraro
La sekvon de delikta monavaro.
Elprenu ion ekster la enspezo
Kaj pagu poste je terura prezo.
Se vi en niaj keloj al profito
Kaj trezoro celas sen merito,
Ŝtelisto, timu! Estu avertita:
Ne nur trezoro estos atingita.
“Ki’l mi dir’s, nur fren’zul’ provus prirabi ĝin,” diris Hagrid.
Paro de koboldoj riverencis kaj enlasis ilin tra la arĝentaj pordoj, kaj ili trovis sin en vasta marmora halo. Sidis plua cento da koboldoj sur altaj taburetoj malantaŭ longa tablo, gratskribante en grandaj kontolibroj, pesante monerojn per latunaj vektopesiloj, ekzamenante juvelŝtonojn per lupeoj. Sennombraj pordoj kondukis el la halo, kaj ankoraŭ aliaj koboldoj lasis homojn en kaj el tiuj. Hagrid kaj Hari direktis sin al la tablo.