Выбрать главу

“Bon’n matenon,” diris Hagrid al libera koboldo. “Ni ven’s por retrati monon el la ŝloskel’ de s’njoro ‘Ari Potter.”

“Ĉu vi havas lian ŝlosilon, sinjoro?”

“Mi ‘avas ĝin ie,” diris Hagrid, kaj li komencis malplenigi siajn poŝojn sur la tablon, disigante manplenon da ŝimaj porhundaj biskvitoj sur la kontolibro de la koboldo. La koboldo sulkigis sian nazon. Hari rigardis la koboldon ĉe la dekstro pesi amason da rubenoj grandaj kiel brulantaj karbetoj.

“Jen ĝi,” diris Hagrid finfine, montrante etan oran ŝlosilon.

La koboldo ekzamenis ĝin zorgeme.

“Tio aspektas bonorde.”

“Kaj jen mi ‘aves l’teron de Prof’soro Zomburd’,” diris Hagrid impone, puŝante sian bruston fiere antaŭen. “Temes pri la um’, vi k’mprenes, en ŝloskel’ sepcent dek tri.”

La koboldo legis la leteron zorgeme.

“En ordo,” li diris, donante la leteron reen al Hagrid, “Oni kondukos vin suben al ambaŭ ŝloskeloj. Kroĉhoko!”

Kroĉhoko estis ankoraŭ alia koboldo. Post kiam Hagrid estis denove ŝtopinta siajn poŝojn per la biskvitoj, li kaj Hari sekvis Kroĉhokon al unu el la pordoj kondukantaj el la halo.

“Kio estas la “umo, vi komprenas” en ŝloskelo sepcent dek tri?” Hari demandis.

“M’ ne poves diri ti’n al vi,” diris Hagrid mistere. “Jen alts’kret’. Porkala ‘fero. Zomburd’ konfid’s ti’n al mi. Pli gravus ol mi’ posteno, se m’ dirus jon.”

Kroĉhoko tenis la pordon malfermita por ili. Hari, kiu atendis plian marmoron, surpriziĝis. Ili estis en mallarĝa ŝtona pasejo, lumigata per flamaj torĉoj. Ĝi deklivis krute suben, kaj estis mallarĝa fervoja trako en la planko. Fajfis Kroĉhoko kaj ĉareto impetis sur la reloj kontraŭ ili. Ili eniris—Hagrid malfacile—kaj tiam ekis.

Unue ili simple impetis tra labirinto da tordaj pasejoj. Hari provis memori la vojon: maldekstren, dekstren, dekstren, maldekstren, rekten, dekstren, maldekstren, sed tion li ne kapablis. La skuiĝanta ĉareto ŝajne konis mem la vojon, ĉar Kroĉhoko ne stiris.

La okuloj de Hari doloris, ĉar la malvarma aero hastis preter ilin, sed li tenis ilin tute malfermitaj. Unufoje li kredis, ke li vidis ekflamon ĉe la fino de iu pasejo, kaj li tordis sin dorsen por vidi, se tio estas drako, sed malfrue—ili plonĝis eĉ pli profunde, preterpasante subteran lagon, kie egaj stalaktitoj kaj stalagmitoj kreskis el plafono kaj planko.

“Mi neniam komprenas,” Hari vokis al Hagrid super la bruo de la ĉareto, “Kiel diferencas ‘stalagmito’ de ‘stalaktito’?”

“ ‘Stalagmito’ en’aves literon ‘m’,” diris Hagrid. “Kaj ne faru d’mandojn ĝuste nun, mi penses, ke mi naŭziĝes.”

Li vere aspektis tre verde, kaj kiam la ĉareto haltis finfine apud malgranda pordo en la muro de la pasejo, Hagrid eliris kaj bezonis kliniĝi kontraŭ la muro por ĉesigi la tremadon de siaj genuoj.

Kroĉhoko malŝlosis la pordon. Elondadis multe da verda fumo, kaj kiam la aero klariĝis, Hari anhelis. Interne kuŝis stakoj da oraj moneroj, kolonoj da arĝento, amasoj da malgrandaj bronzaj knetoj.

“La tut’ estes al vi,” ridetis Hagrid.

Ĉion al Hari—estis fantazio. La Durslioj ne povintus scii pri ĉi tio, ĉar ili ekprenus ĝin de li pli rapide ol palpebrumo. Kiel ofte ili plendis pri la granda kosto de vivteni Hari? Kaj la tutan tempon ekzistis malgranda trezoro, kiu apartenas al li, enterigita profunde sub Londono.

Hagrid helpis Hari ŝuti iom en sakon.

“La oraj estes ‘galionoj’,” li klarigis. “Po dek sep arĝentaj ‘ŝikloj’ por galion’, kaj po dudek naŭ ‘knetoj’ por ŝiklo, estes ja facile. Ĝuste, tiom sufiĉes por par’ da s’mestroj, ni tenos la restaĵon s’kure por vi.” Li turniĝis al Kroĉhoko. “Nun al ŝloskel’ numero sepcent dek tri, b’nvolu, kaj ĉu ni povus iri malpli rapide?”

“Nur unu rapidecon,” diris Kroĉhoko.

Ili nun iris eĉ pli profunde, kaj akcelis. La aero fariĝis pli kaj pli malvarma dum ili impetis ĉirkaŭ la akutaj kurboj. Ili klakadis trans subteran ravinon, kaj Hari kliniĝis super la ĉaretrando por vidi tion, kio estis ĉe la malhela fundo, sed Hagrid ĝemis, kaj tiris lin reen per la nuko.

Ŝloskelo sepcent dek tri ne havis ŝlosiltruon.

“Gardu vin,” diris Kroĉhoko impone. Li tuŝetis la pordon malpeze per unu el siaj longaj fingroj, kaj ĝi simple forvaporiĝis.

“Se iu ajn, escepte de Gajngota koboldo, provus tion, tiu estus suĉata tra la pordo kaj kaptata tie,” diris Kroĉhoko.

“Kiel ofte vi kontrolas interne por kaptitoj?”

“Ho, proksimume unufoje ĉiun jardekon,” diris Kroĉhoko kun tre kruela rideto.

Devas esti io tre eksterordinara en tia altsekura ŝloskelo, Hari supozis, dum li kliniĝis antaŭen avide, atendante vidi fabelajn juvelojn minimume—sed al li ĝi unue aspektis malplene. Tiam li rimarkis malnetan paketon, envolvitan en bruna papero kaj kuŝantan sur la planko. Hagrid prenis ĝin kaj ŝovis ĝin profunde en sian mantelon. Hari avidis ekscii, kio ĝi estas, sed komprenis, ke li devas ne demandi.

“Ni eku, reen per ĉi ti’ infera ĉaret’, kaj ne p’rolu al mi dumvoje, ĉar mi pr’fere tenos la buŝon fermatan,” diris Hagrid.

Post plia freneza ĉaretveturo ili staris palpebrumante pro la sunlumo ekstere de Gajngotoj. Hari ne sciis kien li unue devis kuri, nun kiam li havis sakplenon da mono. Li ne bezonis kompreni kiom da galionoj egalis pundon[10] por scii, ke li nun tenas pli da mono ol li iam ajn havis dum sia tuta vivo—pli da mono ol eĉ Dadli iam ajn havis.

“Ni povus egale ek’avi vi’n uniformon,” diris Hagrid, montrante perkape al “S-ino Malkin ­­­­­–Roboj por Ĉiaj Okazoj”. “ ‘Skultu, ‘Ari, ĉu ĝenus al vi, se mi ekirus al la Likema Kaldrono por jom da plifortigo? Mi abomenas tiujn Gajngotajn ĉ’retojn.” Li ja aspektis iom naŭzite, do Hari eniris la butikon de s-ino Malkin sole, sentante sin nervoza.

S-ino Malkin estis kompakta, ridetanta sorĉistino, vestita tute malvokolore.

“Ĉu Porkalo, karulo?” ŝi demandis, kiam Hari komencis paroli. “ ‘Havas la tuton ĉi tie—fakte, alia junulo surprovas robon ĝuste nun.”

Ĉe la malantaŭo de la butiko knabo kun pala, pinta vizaĝo staris sur skabelo dum dua sorĉistino alpinglis orlon en lia longa nigra robo. S-ino Malkin starigis Hari sur skabelon apud li, almetis longan robon super lian kapon, kaj komencis pripingli ĝin je la ĝusta longeco.

“Saluton,” diris la knabo, “Ĉu Porkalo ankaŭ?”

“Jes,” diris Hari.

“Mia patro aĉetas miajn librojn en la apuda butiko, kaj mia patrino iris laŭ la strato rigardante la vergojn,” diris la knabo. Li havis enuan, trenatan parolmanieron. “Poste mi kunportos ilin por vidi la vetkurajn balailojn. Mi ne komprenas, kial unuajaraj ne povas havi siajn proprajn. Mi supozas, ke mi tiranos patron ĝis li aĉetas unu por mi, kaj mi kontrabandos ĝin iel en la lernejon.”

Al Hari li forte similis Dadli.

“Ĉu vi havas vian propran balailon?” la knabo pludiris.

“Ne,” diris Hari.

“Ĉu vi ludas kvidiĉon iom ajn?”

“Ne,” Hari diris denove, demandante al si, kio subĉiele povus esti ‘kvidiĉo’.

Mi ludas—patro diras, ke estos krimo, se oni ne elektos min por mia domteamo, kaj verdire, mi akordas kun li. Ĉu vi jam scias vian Domon?”

“Ne,” diris Hari, sentante sin pli stulte ĉiun minuton.

“Nu, oni neniam certe scias antaŭ ol oni alvenas tie, ĉu, sed mi scias, ke mi estos en Rampeno, nia tuta familio estintas tie—imagu, ke oni estus en Hupopufo, mi prefere forirus el la lernejo, ĉu vi ne akordas?”

вернуться

10

brita monunuo