Выбрать главу

“Hmm,” diris Hari, dezirante, ke li povus respondi iom pli interese.

“Ho, vidu! Rigardu tiun viron!” diris la knabo subite montrante perkape al la antaŭa fenestro. Hagrid staris tie, ridetante al Hari kaj montrante du grandajn glaciaĵojn por komprenigi, ke li ne povis eniri.

“Jen Hagrid,” respondis Hari, plezure dirante ion, kion la knabo ne sciis. “Li oficas ĉe Porkalo.”

“Ho,” diris la knabo, “Mi jam aŭdis pri li. Li estas speco de servisto, ĉu ne?”

“Li estas la ĉasgardisto,” diris Hari. Li opiniis, ke li malpli ŝatas la knabon ĉiun sekundon.

“Jes, ĝuste tio. Mi aŭdis, ke li estas speco de sovaĝo—‘loĝas en kabano en la bieno kaj tempe al tempe li ebriiĝas, provas fari magion, kaj finfine ekbruligas sian liton.”

“Mi trovas lin bravega,” diris Hari frostece.

“Ĉu vere?” diris la knabo kun febla ridetaĉo. “Kial li estas kun vi? Kie estas viaj gepatroj?”

“Ili estas mortaj,” diris Hari post paŭzo. Li ne feliĉe diskutis la temon kun ĉi tiu knabo.

“Ho, mi bedaŭras,” diris la alia, ne aspektante iom ajn bedaŭre. “Sed ili estis de nia gento, ĉu ne?”

“Ili estis gesorĉistoj, se vi demandas tion.”

“Verdire, mi ne pensas, ke oni devas enlasi la alian specon, ĉu vi ne akordas? Ili simple ne estas simile, ili neniam edukiĝis pri niaj kutimoj. Iuj el ili eĉ ne aŭdis pri Porkalo antaŭ ol ili ricevis la leteron, imagu tion. Laŭ mi, oni devas teni la aferon inter la antikvaj sorĉistaj familioj. Kio estas via familinomo, fakte?”

Sed antaŭ ol Hari povus respondi, s-ino Malkin diris, “Nu jen vi estas preta, karulo,” kaj Hari, sen bedaŭro, ke li povas ĉesi paroli kun la knabo, saltetis de la skabelo.

“Nu, mi vidos vin ĉe Porkalo, mi supozas,” diris la trenparolanta knabo.

Hari estis strange silenta dum li manĝis la glaciaĵon, kion Hagrid alportis por li (ĉokolada kaj fraga kun hakitaj nuksoj).

“Ki’ okazes?” diris Hagrid.

“Nenio,” mensogis Hari. Ili haltis por aĉeti pergamenon kaj plumojn. Hari gajiĝis iomete, kiam li trovis botelon da inko, kiu ŝanĝas sian koloron dum oni skribas. Kiam ili estis elirinta el la butiko, li diris, “Hagrid, kio estas kvidiĉo?”

“Diable, ‘Ari, mi daŭre f’rgesas, ki’l malmulte vi scies—ne konante kvidiĉon!”

“Ne faru, ke mi sentas min eĉ pli stulte,” diris Hari. Li rakontis al Hagrid pri la pala knabo ĉe s-ino Malkin.

“—kaj li diris, ke oni eĉ ne devas enlasi la homojn de moglaj familioj—”

Vi ne estes de mogla famili’. Se li scius, kiu est’s vi li kresk’s konante vi’n nomon, se liaj gepatroj est’s de sorĉista gent’. Vi vid’s ki’l ĉiuj en la Likema Kaldrono ag’s, kiam ili vid’s vin. Aliflanke, ki’n li scies pri ti’, iuj el la plej bonaj, kiujn mi jam vid’s, est’s la solaj magiuloj post longa mogla deven’—jen vi’ patrin’! Kian tipon ŝi ‘av’s por fratin’!”

“Do kio estas kvidiĉo?”

“Ti’ estes nia sport’. Sorĉista sport’. Ĝi s’miles—al piedpilko en la mogla mondo—ĉiuj atentades pri kvidiĉ’—ludata enaere rajdante balailojn kaj uzante kvar pilkojn—la reguloj est’s jom kompleksaj.”

“Kaj kiuj estas Rampeno kaj Hupopufo?”

“Jen Domoj en la lernej’. Estes kvar. Ĉiuj dires, ke ‘Upopuf’ estes aro da fuŝuloj, sed—”

 “Mi vetus, ke mi estos en Hupopufo,” diris Hari malgaje.

“ ‘Upopuf’ pr’fere ol Rampen’,” diris Hagrid grave. “N’ ekzistes sola sorĉisto aŭ sorĉistino, kiu fieciĝ’s, kaj n’ est’s en Rampen’. Vi-Scias-Kiu est’s unu.”

“Vol-, pardonu—Vi-Scias-Kiu estis ĉe Porkalo?”

“Antaŭ multaj jaroj,” diris Hagrid.

Ili aĉetis por Hari la kurslibrojn en butiko nomata Parafo[11] & MakKul, kie la bretoj estis pristakitaj ĝis la plafono per libroj tiel grandaj, kiel pavimŝtonoj lede binditaj; per libroj je la grandeco de poŝtmarko kun silkaj kovriloj; per libroj plenaj je strangaj ciferoj, aŭ tute nenion. Eĉ Dadli, kiu neniam legis ion ajn, ekstazus se li havus iujn el ili en la manoj. Hagrid preskaŭ bezonis fortreni Hari de Malbenoj kaj Kontraŭ-Malbenoj (Prisorĉu viajn amikojn kaj konsternu viajn malamikojn per la lastmodaj venĝaĵoj: harfaligo, gumogamboj, langoligo, kaj multmulte pli) de prof. Vindictus Viridian.

“Mi provis ekscii kiel malbeni Dadli.”

“M’ ne dires, ke ti’ ne estus bona ide’, sed vi devos neniam uzi la magion en la mogla mondo, ‘scepte en tre sp’cifaj kondiĉoj,” diris Hagrid. “Kaj aliflanke, vi ‘nkoraŭ ne povus fari jun ajn el tiuj m’lbenoj, vi b’zonos multe pli da studad’ antaŭ ol vi atingos ti’n nivelon.”

Hagrid ankaŭ ne permesis al Hari aĉeti kaldronon el pura oro (“Via listo specifas stanalojan”), sed ili ekhavis netan vektopesilon por pesi ingrediencojn de pocioj, kaj etendeblan latunan teleskopon. Tiam ili vizitis la apotekon, kiu sufiĉe interesis por kompensi la aĉan haladzon, iun miksaĵon de putraj ovoj kaj kadukaj brasikoj. Bareloj da ŝlimaj aferoj staris sur la planko; potoj da herboj, sekigitaj radikoj kaj multkoloraj pulvoroj staris en vicoj laŭ la muroj; faskoj da plumoj, ĉenoj da dentegoj kaj tordaj ungoj pendis de la plafono. Dum Hagrid petis al la viro malantaŭ la vendotablo pri stoko de bazaj pociaj ingrediencoj por Hari, Hari mem ekzamenis arĝentajn unikornajn kornojn po dudek unu galionoj por unu, kaj etetajn brilnigrajn okulojn de skaraboj (po kvin knetoj por taspleno).

Ekstere de la apoteko, Hagrid denove kontrolis la liston de Hari.

“Nur vi’ vergo restes—‘o, jes, kaj mi jam ne don’s al vi jon pro via naskiĝdatr’ven’.”

Hari sentis sin ruĝiĝi.

“Vi ne bezonas—”

“Mi scies, ke m’ ne b’zones fari ti’n. Jen ide’, mi ‘ĉetos por vi animalon. Nek bufon, la bufoj elmodiĝis antaŭ jaroj, oni priridus v’n—kaj m’ ne ŝates la katojn, mi ternes pro ili. Mi ‘avigos al vi strigon. Ĉiuj geknaboj d’zires strigojn, ili estes ege utilaj, liveras vi’n poŝton kaj ĉi’n ajn.”

Dudek minutojn poste, ili eliris el Eejlopsa Emporio de Strigoj, kiu estintis malluma kaj plena je susurado kaj flirtantaj juvelbrilaj okuloj. Hari nun portis grandan kaĝon kiu enhavis belan neĝostrigon, profunde dormantan kun sia kapo sub la flugilo. Hari ne povis ĉesi sian babiladon de dankoj, aspektante kiel prof. Ciuro.

“Nemenc’inde,” diris Hagrid raŭke. “ ‘Ne supozes, ke vi ek’av’s multajn donacojn de tiuj Durslioj. Nur restes Olivandro nun—jen la ĉefvendej’ por vergoj, Olivandro, kaj vi nepre ‘avos la plej bonan vergon.”

Magian vergon…Jen kiun Hari estis ĉefe antaŭĝuinta.

La lasta butiko estis mallarĝa kaj malorda. Deskvamiĝantaj oraj literoj super la pordo indikis “Olivandro: Faristoj de Fajnaj Vergoj ekde 382 a.K.” Sola vergo kuŝis sur paliĝinta purpura kuseno en la polva montrofenestro.

Tintis eta sonorilo ie en la profundoj de la butiko kiam ili paŝis internen. Ĝi estis eta loko, neokupata kun escepto de sola malfortika seĝo sur kiu Hagrid sidiĝis por atendi. Hari havis la strangan senton, ke li ĵus eniris tre striktan bibliotekon; li subpremis la multon da novaj demandoj, kiujn li ĵus pripensis, kaj anstataŭe rigardis la milojn da mallarĝaj skatoloj nete stakitaj ĝis la plafono. Pro ia kialo, lia nuko pikiĝis. La nura polvo kaj silento ĉi tie ŝajnis ŝargita per ia sekreta magio.

“Bonan posttagmezon,” diris dolĉa voĉo. Hari eksaltis pro surprizo. Hagrid evidente ankaŭ eksaltis, ĉar aŭdiĝis laŭta knaro kaj li stariĝis rapide el la malfortika seĝo.

вернуться

11

ondostreko sub subskribo