Выбрать главу

Staris antaŭ ili maljunulo, kies larĝaj palaj okuloj brilis kiel lunoj tra la mallumo de la butiko.

“Saluton,” diris Hari malgracie.

“Ha, jes,” diris la viro. “Jes, jes. Mi pensis, ke mi baldaŭ vidus vin. Hari Potter.” Tiu lasta ne estis demando. “Vi havas la okulojn de via patrino. Ŝajnas, ke estis nur heiraŭ, kiam ŝi mem estis ĉi tie, aĉetante sian unuan vergon. Longa je dek coloj[12] kaj duono, elasta, el saliko. Neta vergo por verki sorĉetojn.”

S-ro Olivandro moviĝis pli proksime al Hari. Hari deziregis, ke li palpebrumu. Tiuj arĝentecaj okuloj estis iom hirtigaj.

“Via patro, aliflanke, preferis mahagonan vergon. Dekunu colojn. Fleksebla. Iom pli da potenco kaj elstara por transformado. Nu, mi diris, ke via patro preferis tion—vere estas la vergo kiu elektas la sorĉiston, kompreneble.”

S-ro Olivandro estis veninta tiel proksime, ke li frontis Hari preskaŭ nazon al nazo. Hari povis vidi sian reflektaĵon en tiuj nebulaj okuloj.

“Kaj tie estas, kie…”

S-ro Olivandro tuŝis la fulman cikatron sur la frunto de Hari per longa blanka fingro.

“Mi bedaŭras, ke mi vendis la vergon, kiu faris tion,” li diris dolĉe. “Dektri colojn kaj duonon. El taksusa ligno. Potenca vergo, tre potenca, kaj en malĝustaj manoj…nu, se mi estus sciinta, kion tiu vergo eniris la mondon por fari…”

Li skuis sian kapon, kaj tiam, feliĉe al Hari, li ekvidis Hagrid.

“Rubeo! Rubeo Hagrid! Kia ĝojo, ke mi vidas vin denove…Kverka, je dek ses coloj, sufiĉe cedema ĝi estis, ĉu ne?”

“Ti’l ĝi est’s, s’njoro, jes,” diris Hagrid.

“Bona vergo, tiu. Sed mi supozas, ke oni frakasis ĝin endue, kiam vi eksiĝis?” diris s-ro Olivandro, subite severe.

“ E — jes, oni far’s ti’n, jes,” diris Hagrid, glitante piedon nervoze. “Mi jam ‘aves la pecojn, tam’n,” li almetis ĝojbrile.

“Sed vi ne uzas ilin, ĉu?” diris s-ro Olivandro akute.

“ ‘O, ne, s’njoro,” diris Hagrid tuj. Hari rimarkis lin kroĉi sian ruĝetan ombrelon tre forte dum li parolis.

“Hmm,” diris s-ro Olivandro, turnante al Hagrid trapikantan rigardon. “Nun—sinjoro Potter. Mi pensu iomete.” Li tiris el sia poŝo longan mezurbendon kun arĝentaj gradioj. “Kiu estas via brako por verguzo?”

“E—nu, mi estas dekstramana,” diris Hari.

“Etendu vian brakon. Bone.” Li mezuris Hari de ŝultro ĝis fingro, tiam de pojno ĝis kubuto, ŝultro ĝis planko, genuo ĝis akselo, kaj ĉirkaŭ la kapo. Dum li mezuris, li diris, “Ĉiu olivandra vergo havas kernon de potenca magia materio, sinjoro Potter. Ni uzas unikornajn harojn, feniksajn vostoplumojn, kaj la kortendenojn de drakoj. Du olivandraj vergoj neniam estas samaj, tiel ke du unikornoj, drakoj, aŭ feniksoj neniam estas tute samaj. Kaj kompreneble, vi neniam havos tiel bonajn rezultojn kun la vergo de alia sorĉisto.”

Hari subite rimarkis, ke la mezurbendo, kiu nun mezuris inter lia naztruoj, faris tion senhelpe.    S-ro Olivandro flirtis inter la bretoj, prenante malsupren diversajn skatolojn.

“Tio sufiĉas,” li diris, kaj la mezurbendo falis en amason sur la planko. “Nu, ĝuste, sinjoro Potter. Provu ĉi tiun. Fagolignon kaj drakokoron. Naŭ colojn. Sufiĉe fleksebla. Nur prenu tion kaj faru flirtadon.

Hari prenis la vergon kaj (sentante sin stulta) flirtis ĝin ĉirkaŭe kelkfoje, sed s-ro Olivandro kaptis ĝin el lia mano preskaŭ tuj.

“Acerolignon kaj feniksplumon. Sep colojn. Tre vipema. Bonvolu—”

Hari provis—sed li estis apenaŭ levinta la vergon, kiam ĝi ankaŭ estis forprenata de s-ro Olivandro.

“Ne, ne—jen, ebonan kun unikorna haro. Ok colojn kaj duonon. Risortema. Bonvolu, provu ĝin.”

Hari provis. Kaj provis. Li ne havis ideon pri tio, kion s-ro Olivandro atendis. La amaso da elprovitaj vergoj kreskis pli kaj pli alte sur la skuiĝema seĝo, sed ju pli multaj vergoj s-ro Olivandro eltiris de la bretoj, des pli feliĉa li ŝajne fariĝis.

“Tikla kliento, ĉu?” Ne zorgu, ie ajn ĉi tie ni trovos la ĝustan por vi—mi pensu, nun—jes, kial ne—malkutima kombino—ilekson kaj feniksplumon, dek unu colojn, bone supla.”

Hari prenis la vergon. Li sentis subitan varmecon en siaj fingroj. Li levis la vergon super sia kapo, tiris ĝin suben siblante tra la polva aero kaj ŝpruco da ruĝaj kaj oraj fajreroj pafiĝis el la pinto kiel el piroteknikaĵo, ĵetante dancantajn punktojn de lumo sur la murojn. Hagrid ĝojkriis kaj aplaŭdis, kaj s-ro Olivandro kriis, “Ho, brave! Jes, ja, ho, bonege. Nu, nu, nu…kiel kurioze…kiel ege kurioze…”

Li metis la vergon de Hari reen en ĝian skatolon, kaj envolvis ĝin per bruna papero, ankoraŭ murmurante, “Kurioze…kurioze…”

“Pardonu,” diris Hari, “sed kio estas kurioza?”

S-ro Olivandro direktis sian palan rigardon al Hari.

“Mi memoras ĉiun vergon, kiun mi iam vendis, sinjoro Potter. Ĉiun unuopan vergon. Tio okazis, ke la fenikso, kies vostoplumo estas en via vergo, donis alian plumon—nur unu alian. Estas ja ege kurioze, ke la sorto destinis por vi ĉi tiun vergon, post kiam ĝia frato—ja ĝia frato donis al vi tiun cikatron.”

Hari glutis.

“Jes, dek tri colojn kaj duonon. Taksusan lignon. Ja estas kurioze, kiel okazas la aferoj. La vergo elektas la sorĉiston, memoru…mi pensas, ke ni devas atendi grandajn aferojn de vi, sinjoro Potter…fakte, la Nenomenda faris grandajn aferojn—terurajn, jes, tamen grandajn.”

Hari skuetis sin. Li ne estis certa, ke li ŝatas s-ron Olivandro multe. Li pagis sep orajn galionojn por sia vergo, kaj s-ro Olivandro riverencis al ili dum ili eliris la butikon.

La malfrua posttagmeza suno pendis malalte en la ĉielo kiam Hari kaj Hagrid paŝis reen laŭ Diagon’ Aleo, kaj iris tra la muro, ree tra la Likema Kaldrono, kiu nun estis malplena. Hari ne parolis dum ili marŝis laŭ la strato; li eĉ ne rimarkis kiom la homoj gapis al ili en la metroo, pro ilia ŝarĝo da strangformaj pakaĵoj, kun neĝostrigo dormanta en sia kaĝo sur la sino de Hari. Supren alian rulŝtuparon, eksteren en la stacidomon Paddington; Hari nur rekonis kie ili estis kiam Hagrid frapetis lin sur la ŝultro.

“ ‘Aves tempon por manĝeto antaŭ ol vi’ trajn’ f’riras,” li diris.

Li aĉetis por ili burgerojn, kaj ili sidiĝis sur la plastaj sidejoj por manĝi. Hari daŭre ĉirkaŭrigardis. Ĉio aspektis tiel strange, iele.

“Ĉu vi bonfartes, ‘Ari? Vi est’s tre silenta,” diris Hagrid.

Hari ne estis certa, ke li povis klarigi. Li ĵus havis la plej bonan naskiĝdatrevenon de sia vivo—kaj tamen—li maĉis sian burgeron, provante trovi la ĝustajn vortojn.

“Ĉiu opinias, ke mi estas speciala,” li diris finfine. “Ĉiuj el la homoj en la Likema Kaldrono, profesoro Ciuro, sinjoro Olivandro…sed mi scias tute nenion pri la magio. Kiel oni atendas grandajn aferojn? Mi estas fama, kaj mi eĉ ne povas memori pri kio mi estas fama. Mi ne scias kio okazis kiam Vol-, pardonu—mi volas diri, je la nokto kiam miaj gepatroj mortis.”

Hagrid kliniĝis trans la tablo. Malantaŭ la sovaĝa barbo kaj brovharoj, li portis tre bonkoran rideton.

“V’ ne zorgu, ‘Ari. Vi lernos s’fiĉe rapide. Ĉiu k’mences al ‘a k’menco ĉe Porkal’, vi statos bone. Nur estu v’ mem. Mi k’mprenes, ke ti’ estes malf’cila. Vi estes apartigita, kaj ti’ ĉiam estes malf’cila. Sed vi ‘avos feliĉan tempon ĉe Porkal’—mi ‘av’s—kaj ankoraŭ ‘aves, fakte.”

Hagrid helpis, ke Hari eniru la trajnon, kiu kondukus lin reen al la Durslioj, tiam li donis al li koverton.

“Jen vi’ bileto por Porkal’,” li diris. “La unua s’ptembro—stacidom’ Kings Kros—ĉio klariĝes de la bileto. ‘Kaze de problemoj far la Durslioj, simple sendu al mi l’teron per vi’ strigo, ŝi scios kie trovi min…Ĝis la revido, ‘Ari.”

вернуться

12

tradicia brita mezurunuo de longo, kiu egalas 25,4 milimetrojn