“Kaj fine, birdistoj ĉie raportas, ke la strigoj de la nacio hodiaŭ kondutas tre nekutime. Kvankam strigoj ordinare ĉasas nokte, kaj estas preskaŭ neniam videblaj en la taglumo, post la hodiaŭa sunleviĝo okazis centoj da observoj de tiuj birdoj flugantaj ĉiudirekten. Spertuloj ne povas klarigi, kial la strigoj subite ŝanĝis siajn dormokutimojn.” La novaĵisto permesis rideton al si. “Ege mistera. Kaj nun, jen Jaĉjo MakGofin pri la vetero. Ĉu ĉinokte plue pluvos strigoj, Jaĉjo?”
“Nu, Teĉjo,” diris la veteristo, “pri tio mi ne scias, sed hodiaŭ strange kondutas ne nur la strigoj. Televid-spektantoj en lokoj tiel diversaj kiel Kento, Jorkŝiro kaj Dundio telefonas por informi min, ke anstataŭ la pluvo, kiun mi hieraŭ promesis, sur ili ŝutiĝis falsteloj! Eble homoj frue festas la Fajronokton — ĝi ne okazos ĝis la venonta semajno, geamikoj! Sed mi povas promesi malsekigan nokton ĉivesperan.”
S-ro Dursli sidis rigida en sia brakseĝo. Falsteloj tra tuta Britio? Strigoj flugantaj en taglumo? Ĉie, misteraj homoj en strangaj manteloj? Kaj flustro, flustro pri ges-roj Potter…
S-ino Dursli venis en la salonon, portante du tasojn da teo. Senutilas prokrasto. Li devos diri ion al ŝi. Li nervoze tusetis. “Nu – Petunjo, kara – ne kontaktis vin lastatempe via fratino, ĉu?”
Kiel atendite, s-ino Dursli aspektis ŝokite kaj kolere. Ĉar ili kutime ŝajnigis, ke ŝi ne havas fratinon.
“Ne,” ŝi abrupte diris. “Kial?”
“Strangaĵoj en la novaĵoj,” murmuris s-ro Dursli. “Strigoj … falsteloj .. kaj hodiaŭ, en la urbo, multaj strangaspektaj homoj …”
“Do?” knalis s-ino Dursli.
“Nu, mi nur pensis ke … eble … iel rilatas al … vi scias … ŝia grupo.”
S-ino Dursli sorbis teon tra kunpremitaj lipoj. S-ro Dursli scivolis, ĉu li kuraĝos diri al ŝi, ke li aŭdis la nomon “Potter”. Li decidis ne aŭdaci. Li anstataŭe diris, kiel eble plej agrable, “Ilia filo — li estus samaĝa kiel Dadli, ĉu ne?”
“Mi supozas,” diris s-ino Dursli rigide.
“Kaj kio estas lia nomo? Hovardo, ĉu ne?”
“Hari. Aĉa, ordinara nomo, laŭ mi.”
“Ha, jes,” diris s-ro Dursli dum lia koro terure malgajiĝis. “Jes, mi tute konsentas.”
Eĉ ne unu plian vorton li diris pri la temo dum ili supreniris al la lito. Dum s-ino Dursli estis en la banĉambro, s-ro Dursli kaŝiris al la dormoĉambra fenestro kaj rigardis malsupren al la antaŭa ĝardeno. La kato ankoraŭ estis tie. Ĝi rigardis laŭ Ligustra Vojo kvazaŭ atendante ion.
Ĉu li imagas aferojn? Ĉu ĉio ĉi povus iel rilati kun ges-roj Potter? Se jes … se publikiĝus, ke ili parencas kun paro da … nu, tion li ne povus elteni.
Ges-roj Dursli enlitiĝis. S-ino Dursli tuj ekdormis, sed s-ro Dursli restis sendorma, pripensante ĉion. Lia lasta, konsoliga penso antaŭ endormiĝo estis ke, eĉ se jes temas pri ges-roj Potter, ne ekzistas kialo por ke ili venu al li kaj s-ino Dursli. Ges-roj Potter tute bone sciis, kion opinias li kaj Petunjo pri ili kaj pri ilia speco … Li ne povis vidi, kiel li kaj Petunjo povus enmiksiĝi en io ajn, kio eble okazas. Li oscedis kaj turnis sin. Tio ne povus tuŝi ilin …
Jen grava eraro lia.
Eble s-ro Dursli drivis en maltrankvilan dormon, sed la kato sur la ekstera muro montris neniun signon pri dormemo. Ĝi sidis statue senmova, kun la okuloj fiksataj senpalpebrume al la fora angulo de Ligustra Vojo. Ĝi eĉ ne tremetis kiam aŭtopordo frapfermiĝis sur apuda strato, ankaŭ ne kiam du strigoj glisis supre. Fakte, estis preskaŭ la noktomezo kiam la kato finfine movis sin.
Aperis viro ĉe la angulo, kiun rigardis la kato, aperis tiel subite kaj silente, ke aspektis kvazaŭ li simple eksaltus el la tero. La vosto de la kato svingetiĝis kaj ĝiaj okuloj mallarĝiĝis.
Nenio simila al tiu viro iam ajn estis vidita ĉe Ligustra Vojo. Li estis alta, maldika, kaj tre aĝa, se juĝi laŭ la arĝenteco de liaj hararo kaj barbo, kiuj ambaŭ estis sufiĉe longegaj por fiksiĝi sub lia zono. Li portis longan robon, purpuran mantelegon kiu balaadis la teron, kaj altkalkanumajn, bukohavajn botojn. Liaj bluaj okuloj estis helaj, brilaj, kaj glimaj malantaŭ duonlunaj okulvitroj, kaj lia nazo estis tre longa kaj kurba, kvazaŭ ĝi estus almenaŭ du fojojn rompita. La nomo de tiu viro estis Albus Zomburdo.
Albus Zomburdo ŝajnis ne kompreni, ke li ĵus alvenis ĉe strato, kie ĉio ekde lia nomo ĝis liaj botoj estas malbonvena. Li atentis, traserĉante sub sia mantelo ion. Sed li ŝajne ekkonsciis, ke iu rigardas lin, ĉar li subite levis la okulojn al la kato, kiu ankoraŭ fikse rigardis lin de la fora parto de la strato. La ĉeesto de la besto ial ŝajnis amuzi lin. Li ridklukis kaj murmuris, “Ha, mi devis atendi tion.”
Li trovis en interna poŝo tion, kion li serĉis. Ŝajne temis pri arĝenta cigaredo-fajrilo. Li fingre malfermis ĝin, tenis ĝin alta en la aero, kaj klaketis ĝin. Krakete estingiĝis la plej proksima stratlanterno. Ankoraŭfoje li klaketis ĝin — alia lanterno flagre senlumiĝis. Dek-du fojojn li klaketis la Estingilon, ĝis la solaj restantaj lumoj laŭ la tuta strato estis du foraj pikbriletoj: la okuloj de la kato rigardanta lin. Se iu ĝuste nun elrigardus sian fenestron, eĉ la atentokula s-ino Dursli, tiu povus vidi nenion okazantan sur la pavimo. Zomburdo reglitigis la Estingilon en sian mantelon kaj ekpromenis laŭ la strato al numero kvar, kie li sidiĝis sur la muro apud la kato. Li ĝin ne rigardis sed post momento alparolis.
“Kia surprizo, ke ni renkontas nin ĉi tie, profesorino MakGongal.”
Li turnis sin por alrideti la strian katon, sed ĝi jam malaperis. Li anstataŭe alridetis iom severaspektan virinon, kiu portis kvadratajn okulvitrojn precize samaj kiel la striojn, kiujn la kato estis havinta ĉirkaŭ siaj okuloj. Ankaŭ ŝi portis mantelon, smeraldkoloran. Ŝia nigra hararo estis arigita en strikta bulo. Ŝi aspektis evidente konsternita.
“Kiel vi rekonis min?” ŝi demandis.
“Kara profesorino, neniam mi vidis katon tiel rigide sidantan.”
“Ankaŭ vi rigidus se vi sidus la tutan tagon sur brika muro,” diris prof. MakGongal.
“La tutan tagon? Malgraŭ tio, ke vi povus festi? Mi tutcerte preteriris dekon da festoj kaj festenoj, survoje ĉi tien.”
Profesorino MakGongal kolere eksnufis.
“Ho, jes, ĉiu ja festas,” ŝi senpacience diris. “Oni esperus, ke ili estu iomete pli singardaj, sed ne — eĉ la mogloj rimarkis, ke io okazas. Oni anoncis tion en iliaj novaĵprogrameroj.” Ŝi kapindikis la senluman salonfenestron de la ges-roj Dursli. “Mi mem aŭdis tion. Strigaroj … falsteloj … Nu, ili ne estas tute stultaj. Ili nepre devis rimarki ion. Falsteloj en Kento — certe temis pri Dedalo Diglo. Li neniam estis saĝa.”
“Ne kulpigu ilin,” afable diris Zomburdo. “Dum dek unu jaroj ni havis vere malmulton por festi.”
“Mi tion scias,” malkontente diris prof. MakGongal. “Sed tio ne estas sufiĉa kialo por freneziĝi. Homoj fariĝas tute senprudentaj, sur la stratoj en la tagmeza lumo, eĉ ne vestite mogle, interklaĉante.”
Tiam ŝi ĵetis atentan flankrigardon al Zomburdo, kvazaŭ esperante ke li diros ion al ŝi, sed tion li ne faris, do ŝi daŭrigis: “Estus bela afero se, je la preciza tago en kiu Vi-Scias-Kiu ŝajne finmalaperis, la mogloj eltrovus pri ni. Ho, Zomburdo, mi supozas, ke li vere malaperis?”
“Ŝajnas ke jes,” diris Zomburdo. “Pro multo ni devos danki. Ĉu plaĉus al vi citronsukeraĵo?”
“Kio?”
“Citronsukeraĵo. Temas pri mogla dolĉaĵo, kiu plaĉas al mi.”
“Dankon, ne,” malafable diris prof. MakGongal, kvazaŭ ŝi pensus, ke ne estas la bona momento por citronsukeraĵoj. “Kiel mi diris, eĉ se Vi-Scias-Kiu ja malaperis --”