Hari cerbumis pri la novaĵo. Li komencis sperti pikon de timo, iam ajn li aŭdis mencion de Vi-Scias-Kiu. Li supozis, ke tio estis esenca parto de la eniro en la magian mondon, sed al li estis pli konvene simple diri “Voldemorto” senzorge.
“Kiu estas via kvidiĉa teamo?” Ron demandis.
“E — mi ne konas ajnan,” Hari konfesis.
“Kio!” Ron aspektis mirfrapite. “Ho, nur atendu, tio estas la plej bona ludo en la mondo —” Kaj li ekis, klarigante ĉion pri la kvar pilkoj kaj la roloj de la ludantoj, rakontante pri la famaj ludoj, kiujn li ĉeestis kun siaj fratoj, kaj pri la balailo, kiun li volus akiri, se li povus ekhavi la monon. Li ĵus komencis klarigi al Hari pri la nuancoj de la ludo, kiam la kupea pordo glitis denove malferme, sed tiam, tiu estis nek Nevil la senbufa knabo, nek Hermiona Granĝer.
Tri knaboj eniris, kaj Hari tuj rekonis tiun en la mezo: li estis la pala knabo ĉe la roba butiko de s-ino Malkin. Li nun rigardis Hari kun pli da intereso ol li montris tie en Diagon’ Aleo.
“Ĉu estas la vero?” li diris. “Oni diras ĉie en la trajno, ke Hari Potter estas en ĉi tiu kupeo. Do, estas vi, ĉu ne?”
“Jes,” diris Hari. Li rigardis la aliajn knabojn. Ambaŭ estis kompaktaj, kaj aspektis ege kruele. Starante ĉe la flankoj de la pala knabo, ili ŝajnis kiel liaj gardistoj.
“Ho, tiu estas Krab kaj tiu estas Klus,” diris la pala knabo senzorge, rimarkante kie Hari rigardis. “Kaj mi nomiĝas Malfid, Drako Malfid.”
Ron tusetis, kio eble kaŝis subridaĉon. Drako Malfid rigardis al li.
“Ĉu vi trovas la nomon amuza? Ne necesas demandi, kiu vi estas. Mia patro diris al mi, ke ĉiuj Tordelioj havas ruĝajn harojn, lentugojn, kaj pliajn idojn ol ili kapablas vivteni.”
Li returniĝis al Hari. “Vi baldaŭ ekscios, ke kelkaj sorĉistaj familioj estas ege pli bonaj ol aliaj, Potter. Vi ne profitos de amikoj el la netaŭga gento. Mi povos helpi vin en tia afero.”
Li etendis sian manon por premi tiun de Hari, sed Hari ne akceptis ĝin.
“Mi kredas, ke mi kapablas senhelpe rekoni la netaŭgan genton,” li diris frostece.
Drako Malfid ne fariĝis ruĝa, sed roza tono aperis sur liaj palaj vangoj.
“Mi agus pli zorgeme, se mi estus vi, Potter,” li diris malrapide. “Se vi ne estos iom pli ĝentila, vi trafos la saman finon, kiel viaj gepatroj. Ili ankaŭ ne komprenis rekoni la plibonan. Se vi ariĝas kun sentaŭguloj kiel la Tordelioj kaj tiu Hagrid, vi descendos al tia nivelo.”
Hari kaj Ron ambaŭ stariĝis.
“Ripetu tion,” Ron diris, kun vizaĝo tiel ruĝa, kiel siaj haroj.
“Ho, vi intencas lukti kun ni, ĉu ne?” Malfid ridaĉis.
“Jes, krom se vi eliros tuj,” diris Hari pli kuraĝe ol li sentis, ĉar Krab kaj Klus estis multe pli grandaj ol li aŭ Ron.
“Sed ni ne deziras foriri, ĉu prave, knaboj? Ni jam manĝis ĉion el nia manĝaĵo, kaj vi ankoraŭ havas iom.”
Klus etendis la manon al la Ĉokoladaj Ranoj apud Ron — Ron saltis antaŭen, sed antaŭ ol li eĉ tuŝis lin, Klus ekkriis terure.
Skabro la rato pendis de lia fingro, kun siaj akraj etaj dentoj profunde eniĝintaj en lia fingrartiko — Krab kaj Malfid paŝis malantaŭen dum Klus hurlante svingis Skabron ĉirkaŭe, ĉirkaŭe, kaj kiam Skabro finfine ĵetiĝis for kaj trafis la fenestron, la tri el ili malaperis tuj. Eble ili supozis, ke pluaj ratoj kaŭris inter la dolĉaĵoj, aŭ eble ili aŭdis paŝojn, ĉar post sekundo Hermiona Granĝer eniris.
“Kio okazis ĉi tie?” ŝi demandis, rigardante la dolĉaĵojn disigitajn sur la planko kaj al Ron, kiu levis Skabron per ties vosto.
“Ŝajne li estas senkonscia pro la bato,” Ron diris al Hari. Li rigardis Skabron pli zorgeme. “Ne — mi ne kredas tion — li denove ekdormis.”
Kaj tiel li ja faris.
“Vi jam konatiĝis kun Malfid?”
Hari rakontis pri ilia renkonto en Diagon’ Aleo.
“Mi aŭdis pri lia familio,” diris Ron grave. “Ili estis inter la unuaj, kiuj realiĝis al ni post kiam Vi-Scias-Kiu malaperis. Ili asertis, ke ili estis sorĉitaj. Mia paĉjo ne kredas tion. Li diris, ke la patro de Malfid ne bezonis pretekston por alligi sin al la Mava Povo.” Li turniĝis al Hermiona. “Ĉu ni povus helpi vin por io?”
“Vi devas hasti kaj surmeti viajn robojn, mi ĵus petis informon de la konduktoro, kaj li diris, ke ni baldaŭ alvenos tie. Vi ne estas luktintaj, ĉu? Vi estos en embaraso antaŭ ol ni alvenos tie!”
“Skabro luktis, ne ni,” diris Ron, grimacante al ŝi. Ĉu vi bonvolus foriri dum ni ŝanĝas la vestojn?”
“Bone — mi nur eniris ĉi tie, ĉar ekstere la homoj kondutas tre infanece, kurante tie kaj ĉi tie laŭ la koridoroj,” diris Hermiona per indigneta voĉo. “Cetere vi havas makulon sur la nazo, ĉu vi sciis tion?”
Ron kolere rigardis ŝin dum ŝi foriris. Hari rigardis el la fenestro. Noktiĝis. Li povis vidi montojn kaj arbarojn sub malhela, purpura ĉielo. La trajno ja ŝajne malakcelis.
Li kaj Ron demetis siajn jakojn kaj surmetis siajn longajn, nigrajn robojn. Tiu de Ron estis iom tro mallonga por li, oni povis vidi liajn tolŝuojn sub ĝi.
Voĉo eĥis tra la trajno: “Ni atingos Porkalon post kvin minutoj. Bonvolu lasi viajn pakaĵojn sur la trajno, tiuj estos aparte prenataj al la lernejo.”
La stomako de Hari tordiĝis pro nervoj kaj li rimarkis, ke Ron aspektis pale sub la lentugoj. Ili plenŝtopis siajn poŝojn per la restaĵo de la dolĉaĵoj kaj kuniĝis kun la homamaso en la koridoro.
La trajno malrapidiĝis kaj finfine haltis. Homoj puŝe malfermis al si vojon ĝis la pordo kaj eksteren al eta malluma kajo. Hari skuetis sin pro la malvarma, nokta aero. Tiam lampo venis balancante super la kapoj de la studentoj, kaj Hari aŭdis konatan voĉon: “Unu’jaraj! Unu’jaraj ĉi tie! Ĉu bone, ’Ari?”
La granda harplena vizaĝo de Hagrid ĝojbrilis super la maro de kapoj.
“Venu, sekvu min — ĉu pli da unu’jaraj? Zorgu, r’gardu la voj’n! Unu’jaraj sekvu min!”
Glitante kaj stumblante, ili sekvis Hagrid laŭ vojo, kiu ŝajne estis dekliva, mallarĝa pado. Estis ege mallume ĉe la flankoj, kaj Hari supozis, ke densaj arbaroj devis esti tie. Neniu parolis multe. Nevil, la knabo kiu perdadis sian bufon, snufis kelkfoje.
“Vi ’avos vi’n unuan vidon de Porkalo post nura s’kundo,” Hagrid vokis super la ŝultron, “Nur post ĉi tiu kurbo.”
Aŭdiĝis laŭta “Haaa!”
La mallarĝa pado ĵus malfermiĝis ĉe la rando de granda, nigra lago. Tronante sur alta monto ĉe la transa bordo, kun fenestroj briletantaj sur la fono de stelplena ĉielo, estis vasta kastelo havanta sennombrajn turojn.
“Ne ŝarĝu boaton per pli ol kvar!” Hagrid vokis, montrante floton da malgrandaj boatoj flosantaj apud la bordo. Nevil kaj Hermiona sekvis Hari kaj Ron en ilian boaton.
“Ĉu ĉiu estes surŝipe?” kriis Hagrid, kiu havis sian propran boaton. “Ĝuste, nun — ANTAŬEN!”
Kaj ĉiu el la etaj boatoj moviĝis samtempe, glitante trans la lago, kiu estis glata kiel vitro. Ĉiu silentis, rigardante supren al la granda kastelo. Ĝi imponis super ili dum ili veturis pli kaj pli proksime al la klifo sur kiu ĝi staris.
“Kapoj m’lsupren!” kriis Hagrid kiam la unuaj boatoj atingis la klifon; ili ĉiuj klinis siajn kapojn kaj la ŝipetoj portis ilin tra vualo de hedero, kiu kaŝis larĝan malfermaĵon en la fundo de la klifo. Ili veturis tra la malluma tunelo, kiu ŝajne kondukis ilin rekte sub la kastelon, ĝis kiam ili atingis specon de subtera haveno, kie ili elgrimpis sur ŝtonojn kaj gruzerojn.
“ ‘Oj, vi tie! Ĉu tiu ĉi estes via bufo?” diris Hagrid, kiu kontrolis la boatojn dum la homoj eliris ilin.
“Trevor!” kriis Nevil ĝoje, etendante siajn manojn. Tiam ili grimpis pasejon tra la roko, sekvante la lanternon de Hagrid, alvenante finfine ĉe glata humida gazono ĝuste en la ombro de la kastelo.