Выбрать главу
Eble en Rampeno vi eltrovos Viajn kor-kolegojn verajn. Tiuj ruzaj homoj ĉion provos Por gajni la aferojn.
Do provu min, ne timu mian vorton. Ne kalcitru ĉe la rando. Mi senmane tenas vian sorton, Kaj konsilas al pensanto.

La tuta halo eksplodis en aplaǔdoj kiam la Ĉapelo finis la kanton. Ĝi riverencis al ĉiu el la kvar tabloj, kaj poste fariĝis denove kviete.

“Do, ni simple surprovos la Ĉapelon,” Ron flustris al Hari. “Mi mortigos Fredon. Li persiste babilis pri lukto kontraŭ trolo.”

Hari ridetis feble. Ja, surprovi ĉapelon li ege preferus ol verki sorĉojn, sed tamen li dezirus, ke ili permesiĝu surmeti ĝin ekster la studentara rigardo. La Ĉapelo ŝajne postulis multon; Hari ĝuste nun sentis sin nek kuraĝa, nek sprita, nek io de la tuta afero. Se nur oni mencius Domon por la homoj, kiuj emas al naǔzo, tiu konvenus al li.

Prof. MakGongal nun antaǔeniris portante longan volvaĵon el pergameno.

“Kiam mi vokas vin pernome, vi surmetos la Ĉapelon kaj sidiĝos sur la skabelon por esti ordigata,” ŝi diris.

“ABOT, Hanna.”

Knabino rozvizaĝa kaj blonda, kun duopaj harplektaĵoj, stumblis elvice, kaj surmetis la Ĉapelon, kiu glitante malsupren kovris al ŝi la okulojn; ŝi sidiĝis. Momenta paǔzo—

“Hupopufo!” ekkriis la Ĉapelo.

La dekstratablanoj hurais, kaj aplaǔdis, dum Hanna iris por sidiĝi ĉe la Hupopufan tablon. Hari vidis la fantomon de la Dika Monaĥo, kiu gestadis al ŝi gaje.

“BONZ, Suzana!”

“Hupopufo!” ekkriis denove la Ĉapelo, kaj Suzana forhastis por sidiĝi apud Hanna.

“BUT, Teri!”

“Korakungo!”

De la dua maldekstra tablo nun aplaǔdo. Kelkaj Korakungaj stariĝis, kaj premis al li la manon, dum Teri alvenis al ili.

“BROKELHURST, Mandi!” ankaǔ iris al Korakungo, sed “BRAŬN, Lavenda!” fariĝis la unua nova Oragrifa, kaj de la plej maldekstra tablo eksplodis huraoj. Hari vidis la ĝemelajn fratojn de Ron prifajfi.

“BOVPAŜ, Milicen!” sekve fariĝis Rampena. Eble li imagis ĝin, konsiderante ĉion, kiun li aǔdis pri Rampeno, sed laǔ li, ili ŝajnis malagrabla aro.

Li nun eksentis sin vere malsane. Li memoris la elekton de teamanoj dum la sportklasoj en sia eksa lernejo. Li ĉiam elektiĝis laste, ne ĉar li malkapablis, sed ĉar neniu emis doni al Dadli la ideon, ke oni estimas je Hari.

“FINĈ-FLEĈLI, Justeno!” “Hupopufo!”

Hari rimarkis, ke foje la Ĉapelo tuj elkriis la Domnomon, sed alifoje, daǔris iu tempo dum ĝi decidis. “FINGAN, Ŝemus,” la sablohara knabo apud Hari en la vico, sidis sur la skabelo preskaǔ tutan minuton antaǔ ol la Ĉapelo deklaris lin por Oragrifo.

“GRANĜER, Hermiona!”

Hermiona kvazaǔ kuris al la skabelo, kaj avide puŝis sian kapon en la Ĉapelon.

“Oragrifo!” kriis la Ĉapelo. Ron ĝemis.

Terura penso trafis al Hari, kiel teruraj pensoj kutime faras kiam oni estas tre nervoza. Se okaze li tute ne elektiĝos je io? Supoze, ke li sidis tie kun Ĉapelo sur la okuloj longtempe ĝis tiam, ke profesorino MakGongal ektiris ĝin el de lia kapo, kaj diris, ke certe misago okazis, kaj li prefere reentrajniĝu?

Kiam Nevil LONGEJO, la knabo kiu perdadis sian bufon, vokiĝis, li stumble falis survoje al la skabelo. La Ĉapelo daǔris longe decidante pri Nevil. Kiam ĝi finfine kriis “Oragrifo,” Nevil ekkuris ankoraǔ portante ĝin, kaj devis reen troti inter ŝtormoj de ridegoj, kaj doni ĝin al “MAKDUGAL, Morag”.

Malfid, kiam vokita, pavis antaǔen, kaj tuj atingis sian volon: la Ĉapelo apenaǔ tuŝis al li la kapon, kiam ĝi ŝrikis, “Rampeno!”

Malfid iris al siaj kolegoj Krab kaj Klus, evidente sinkontente.

Nun ne restis multo da homoj.

“LUN”…”NAT”…”PARKINSON”…, tiam sekvis paro de ĝemelinoj, “PATIL” kaj “PATIL” …tiam “PERKS, Sali-Anna”…, kaj tiam, fine –

“POTTER, Hari!”

Dum Hari antaǔenpaŝis murmuradoj ekflamis, kiel siblantaj fajretoj ĉie tra la Halo.

“Ĉu ‘Potter’ ŝi diris?”

Tiu Hari Potter?”

Laste, antaǔ ol la Ĉapelo glitis sur liajn okulojn, Hari vidis la halon plenan je homoj kolstreĉantaj por bone rigardi lin. Tuj poste li vidis la nigran internon de la Ĉapelo. Li atendis.

“Hmm!” diris voĉeto ĉe lia orelo. “Ne facile. Tre malfacile. Multon da kuraĝo, mi vidas. Sufiĉe bonan menson ankaǔ. Jen talento! Kara mia, jes! Kaj neta soifo por sinprovo; kiel interesa…. Do kien mi metos vin?”

Hari stringis la randojn de la skabelo, kaj pensis, Ne Rampeno, ne Rampeno.

“Ĉu? Ne Rampeno?” diris la voĉeto. “Ĉu vi estas certa? Vi kapablas esti granda, fakte, estas la tuto en via menso, kaj Rampeno helpos vian vojon al grandeco, sendube. – Ne? Do, se vi ne estas  certa prefere elektu “Oragrifo!”

Hari aǔdis la Ĉapelon kriegi la lastan vorton al la tuta halo. Li elprenis la Ĉapelon kaj paŝis tremante al la Oragrifa tablo. Li tiel trankviliĝis pri sia aliĝo al ili, kaj ne al Rampeno, ke li apenaǔ rimarkis, ke li ricevas la plej laǔtajn huraojn ĝis tiam. Persi, la prefekto, stariĝis kaj vigle svingis la manon, dum la ĝemeloj Tordeli kriegis “Ni gajnis Potter! Ni gajnis Potter!” Hari sidiĝis kontraǔe al la fantomo kun la krispo, kiun li antaǔe vidis. La fantomo frapetis al li la brakon, kaǔzante al Hari la subitan, hororan senton, ke li ĵus ekmergis ĝin en sitelon da frosta akvo.

Li nun povis rekte vidi la Ĉefan Tablon. Ĉe la proksima flanko sidis Hagrid, kiu trafis lian atenton, kaj bondezire gestis al li per polekso. Hari ridis ree. Kaj tie en la mezo de la Ĉefa Tablo, en granda ora seĝo sidis Albus Zomburdo. Hari rekonis lin tuj per la karto, kiun li eltiris de la Ĉokolada Rano. La arĝentaj haroj de Zomburdo estis en la tuta halo la sola afero, kiu brilis tiom, kiom la fantomoj. Hari ankaǔ ekvidis prof. Ciuron, la nervoza juna viro, kun kiu li konatiĝis ĉe la Likema Kaldrono. Li aspektadis tre strange en granda purpura turbano.

Kaj nun restis nur kvar ordigotaj homoj. “TOMASO, Dijn,” nigrulo eĉ pli alta ol Ron, kuniĝis je Hari ĉe la Oragrifa tablo, kaj tiam sekvis Ron en la vico. Li jam fariĝis palverda. Hari sub la tablo krucigis siajn fingroj por bonŝanco, kaj en sekvanta momento la Ĉapelo kriegis “ORAGRIFO!”

 

Hari aplaǔdis laǔte kun la aliaj dum Ron kolapsis en la seĝon apud Hari. “Bone farita, Ron, bonege,” deklamis Persi Tordeli pompe trans Hari dum “TURPIN, Lisa” fariĝis Korakunga.

Finfine “ZABINI, Blazio” fariĝis Rampena. Profesorino MakGongal revolvis sian pergamenon, kaj elprenis la Ordigan Ĉapelon.

Hari rigardis suben al sia malplena ora telero. Li nur ĵus rimarkis, kiom li malsatas. La kukurbaj pasteĉoj ŝajnis antikvaj memoroj.

Albus Zomburdo jam stariĝis. Li ĝojbrilis al la studentoj, siaj brakoj elstreĉitaj, kvazaŭ sia plej granda plaĉo estus vidi ĉiujn tie antaǔ li.

“Bonvenon,” li diris. “Bonvenon al nova jaro ĉe Porkalo. Antaǔ la komenco de nia bankedo, mi deziras diri kelkajn vortojn. Jen ili: Sencerbulo! Balengraso! Strangumo! Ekpinĉo! …..Dankon!”

Li ree sidiĝis. Ĉiuj aplaǔdis kaj hurais. Hari ne sciis ĉu ridi aǔ ne.

“Ĉu li ne iomete…frenezas?” li demandis necerte al Persi.

“Frenezas?” diris Persi poze. “Li estas genia. La plej kapabla sorĉisto de la mondo! Sed li iomete frenezas, jes. Terpomojn, Hari?”

Hari ekgapis. La pladoj antaǔ li nun entenis amasojn da manĝaĵoj. Li neniam vidis tiom da bongustaj aferoj kolektitaj sur unu tablo: rostbefo, rostita kokaĵo, porkokotletoj kaj ŝafidkotletoj, kolbasoj, larditaj bifstekoj, terpomoj bolkuiritaj, rostitaj, kaj frititaj, flano de Jorkŝiro[20], pizoj, karotoj, viandsaǔco, keĉupo, kaj, pro stranga nekonata kialo, pipromentsukeraĵoj.

вернуться

20

tradicia brita manĝaĵo