Выбрать главу

La ges-roj Dursli estis neniam precize malsatmortigintaj Hari, sed tamen neniam permesis al li manĝi tiom, kiom li dezirus. Dadli estis ĉiam forpreninta iun ajn, kiun Hari ŝatis, eĉ kiam tio malsanigus lin. Do Hari amasigis sur sian teleron iom da ĉio, escepte de la pipromentsukeraĵoj. Ĉio multe bongustis.

“Ŝajne frandas tio,” diris la fantomo kun krispo malfeliĉe, rigardante triste dum Hari distranĉis sian bifstekon.

“Ĉu vi ne--?”

“Mi nenion manĝis ekde preskaǔ kvarcent jaroj,” diris la fantomo. “Mi ne bezonas tion, kompreneble, sed oni tamen sentas la mankon. Mi dubas, ke mi jam presentis min? Kavaliro Nikolao de Mizgila-Porpington[21] je via dispono. La Rezidanta Fantomo de Oragrifa Turo.”

“Mi ja konas vin!” Ron ekdiris. “Miaj fratoj rakontis pri vi – vi estas Preskaǔ Senkapa Niko!”

“Mi preferus, se vi vokus min per Kavaliro Nikolao de Mizgila –,” la fantomo rigide komencis, sed sablohara Ŝemus Fingan interrompis.

“<i>Preskaǔ </i>senkapa? Kiel vi povas esti preskaǔ senkapa?”

Kavaliro Nikolao mienis ege ĝenate, kvazaǔ la babileto tute ne iris laǔ lia intenco.

“Tiele,” li diris agacate. Li ekprenis sin per la maldekstra orelo, kaj tiris. Lia tuta kapo forsvingis de lia kolo, kaj falis sur la ŝultron kvazaŭ pivotante sur ĉarniro. Evidente oni provis lin senkapigi, sed fuŝis tion. Ŝajne kontenta pro iliaj ŝokitaj mienoj, Preskaǔ Senkapa Niko renversis sian kapon ree sur la kolon, tusis, kaj diris, “Nu – novaj Oragrifaj! Mi esperas, ke vi helpos nin gajni la Doman konkurson venontjare? Jam neniam estas pasinte tiom da jaroj sen premia gajno fare de Oragrifo. La Rampenaj jam gajnis la Pokalon sinsekve ses jarojn! La Sanga Barono fieras preskaǔ netolereble – li estas la Rampena fantomo.”

Hari alrigardis la Rampenan tablon, kaj vidis teruran fantomon, tie sidantan, kun senesprimaj okuloj, senmovaj en marasma vizaĝo, kaj robo makulita de arĝenta sango. Li estis rekte apud Malfid, kiu, plaĉe al Hari, evidente ne ege ŝatis la sidaranĝojn.

“Kiel li duŝiĝis per sango?” demandis Ŝemus kun avida interesiĝo.

“Mi neniam demandis pri tio,” diris Preskaǔ Senkapa Niko delikate.

Kiam ĉiuj jam manĝis tiom, kiom ili kapablis, la restaĵoj de la manĝaĵo malaperis de la teleroj, kiuj fariĝis brile puraj, kiel antaǔe. Post momento la desertoj aperis. Jen blokoj da glaciaĵo de ĉiu imagebla gusto, pomtortoj, melastortetoj, krembulkoj kun ĉokolada glazuro, sukerbulkoj plenigitaj de konfitaĵo, savarino, fragoj, ĵeleo, rizfrandaĵo[22]

Dum Hari provizis sin per melastorteto, la konversacio ektemis pri iliaj familioj.

“Mi estas miks-rasa,” diris Ŝemus. “Mi’ paĉjo estas moglo. Panjo ne konfesis antaǔ la edziĝo, ke ŝi estas sorĉistino. Kia malagrabla ŝoko al li.”

La aliaj ridis.

“Kaj pri vi, Nevil?” demandis Ron.

“Nu, Avinjo vartis min, kaj ŝi estas sorĉistino,” diris Nevil, “sed la familio kredis longtempe, ke mi estis pure mogla. Mia Praonklo Alĉjo provadis trafi min nesingarda, kaj trudi ian magion el mi – li unufoje puŝis min de la ekstremon de la varfo Blackpula; mi preskaǔ dronis – sed nenio okazis antaǔ ol mi estis okjara. Praonklo Alĉjo alvizitis por vespermanĝi, kaj pendigadis min per la kruroj, el duaetaĝa fenestro, kiam Praonklino Enida oferis al li meringon, kaj li senintence lasis min fali. Sed mi resaltis – laǔlonge de la tuta ĝardeno, kaj en la straton. Ĉiuj ekĝojis ege, Avinjo ploris pro feliĉo. Imagu vidi iliajn vizaĝojn, kiam mi akceptiĝis ĉi tie! Oni ja pensis, ke eble mi ne havis sufiĉon da magio por eniri, fakte. Praonklo Alĉjo tiom kontentis, ke li aĉetis por mi la bufon.”

Flanke de Hari, Persi Tordeli kaj Hermiona diskutis pri la lecionoj. (“Mi tiom deziras, ke ili baldaŭ komencos, estas tiom da lernindaĵoj, mi precipe interesiĝas pri Transformado, vi scias, ŝanĝi iun al alia, oni diras, ke estas tre malfacile – ,” “Vi komencos je malgranda skalo, nur ŝanĝante alumetojn al kudriloj, kaj simile –”)

Hari, kiu komencis senti sin kontenta kaj dormema, denove rigardis supren al la Ĉefa Tablo. Hagrid prenis profundan gluton el sia pokalo. Profesorino MakGongal parolis kun prof. Zomburdo. Profesoro Ciuro en sia absurda turbano parolis kun instruisto, kiu havis grase nigrajn  harojn, beksimilan nazon, kaj palflavan haǔton.

Ĝi okazis tre subite. La beknaza instruisto rigardis preter la turbano de Ciuro, rekte en la okulojn de Hari – kaj akra, bruliga doloro fulmis trans la cikatron sur la frunto de Hari.

“Ve!” Hari plaǔdis sian frunton per sia mano.

“Kio estas?” demandis Persi.

“Ne-nenio.”

La doloro foriris tiel rapide, kiel ĝi alvenis. Pli malfacile estis forpasigi la senton, kiun Hari ricevis de la rigardo fare de la instruisto – senton, ke tiu neniel ŝatas Hari.

“Kiel nomiĝas la instruisto parolante al profesoro Ciuro?” li demandis al Persi.

“Ho! Vi jam konas Ciuron, ĉu? Ne surprize, ke li mienas tiel nervoza; tiu estas profesoro Snejp. Li instruas Pociojn, sed ne volonte – ĉiu scias, ke li celas al la posteno de Ciuro. Konas multon pri la Mavaj Lertoj, tiu Snejp!”

Hari observis je Snejp iun tempon, sed Snejp alrigardis lin neniam denove.

Finfine la desertoj malaperis siavice, kaj prof. Zomburdo denove surpiediĝis. La Halo silentiĝis.

“E – nur kelkaj vortoj nun kiam ni ĉiuj estas manĝigitaj kaj akvumitaj. Mi havas por vi kelkajn semestrokomencajn avizojn.”

“Unuajaraj notu, ke iri al la arbaro ĉe la Akademio estas prohibata[23] al ĉiuj studentoj. Kaj ankaǔ iuj de la pli aĝaj studentoj profitus memori tion.”

La briletaj okuloj de Zomburdo ekflamis en direkto al la ĝemeloj Tordeli.

“Ankaǔ sinjoro Ŝteleti, la intendanto, estas petinta min memorigi al vi, ke la magio ne uzatu en la koridoroj inter klasoj.”

“Kvidiĉaj elprovoj okazos dum la dua semajno de la semestro. Ĉiu, kiu interesiĝas konkuri por sia Domo kontaktu sinjorinon Viskio.”

“Kaj finfine, mi devas informigi vin, ke ekde ĉi tiu jaro la koridoro ĉe la dekstra flanko de la tria etaĝo estas eksterlima al ĉiuj, kiuj ne preferus morti tre dolore.”

Hari ridis, sed li estis unu el la malmultaj kiuj faris tion.

“Li ŝercas, ĉu ne?” Hari flustris al Persi.

“Ŝajne ne,” diris Persi, grimacante al Zomburdo. “Estas strange, ĉar li kutime klarigas al ni la kialon, kiam oni malpermesas al ni iri ien – la arbaro estas plena je danĝeraj bestoj, tion ĉiuj scias. Mi vere anticipus, ke li antaǔe informu la prefektojn, se ne ĉiujn.”

“Kaj nun, antaǔ ol ni iros por enlitiĝi, kantu ni la Himnon de la Akademio!” kriis Zomburdo. Hari rimarkis, ke la ridetoj de la aliaj instruistoj fariĝis iome rigidaj.

Zomburdo pervipetis sian vergon, kiel se li forpelus muŝon sidante ĉe la pinto, kaj longa, orkolora rubando pafiĝis el ĝi, flugante alte super la tabloj, kaj tordante sin kiel serpento, en formon de vortoj.

“Ĉiu elektu sian plej ŝatatan melodion,” diris Zomburdo, “Kaj ni eku!” Kaj la ĉeestantoj kriegis:

Kara Porkalo, por kia kialo, Regalu nin bonvole per instruo. Ĉu ni estu  kalvaj avoj aǔ Junaj kun skrapvundo sur genuo.
Niaj kapoj nun deziras Sorbi iun interesan eron. Ili prave nur enhavas Mortajn muŝojn, polvon, kaj aeron.
вернуться

21

Mizgila: (angle: mimsy) kunmetita vorto signifanta ‘mizera’ kaj ‘fragila’. La vorto estis inventita de Lewis Carroll.

вернуться

22

Kaĉa deserto el rizo, lakto, sukero, kaj spicoj.

вернуться

23

malpermesata