Выбрать главу
Do instruu sciindaĵojn, Niajn forgesaĵojn nun esprimu. Vi disdonos, ni ekkonos. Lernu ni kaj niaj cerboj ŝimu!

Ĉiu finis la himnon siatempe. Ĉe la fino la ĝemeloj Tordeli sole kantadis laǔ tre malrapida funebra marŝo. Zomburdo kondukis iliajn lastajn versojn perverge, kaj je la fino li pli laǔte ol ĉiuj aplaǔdis ilin.

“Ho muziko!” li diris, sekigante siajn okulojn. “Tiu magio superas ĉion, kiun ni faras ĉi tie. Kaj nun al la litoj! Eku al!”

La Oragrifaj unuajaraj sekvis Persi tra la babilantajn homamasojn, el la Granda Halo, supren per la marmora ŝtuparo. La kruroj de Hari denove pezis kiel plumbo, sed nur ĉar li estis tiel laca kaj plenŝtopita per manĝaĵoj. Li tiom dormemis, ke tio eĉ ne surprizis al li, ke la pentraĵaj homoj laǔ la koridoroj flustris kaj gestis, dum ili preteriris, aǔ ke Persi gvidis ilin dufoje tra pordojn kaŝitajn malantaǔ glitantaj muroj kaj pendantaj tapiŝoj. Ili grimpis pluajn ŝtuparojn, oscedante kaj stumblante, kaj Hari ĵus demandis al si kiom plue oni devas iri, kiam ili subite ekhaltis.

Fasko de bastonoj pendis en la aero antaǔ ili, kaj kiam Persi antaǔenpaŝis, ili ekĵetadis sin al li.

“Ĝenozo,” Persi flustris al la unuajaraj. “Brufantomo.” Li plilaǔtigis la voĉon, “Ĝenozo, montru vin!”

Laǔta, moka sono, kiel aero lasata el pneǔo, respondis.

“Ĉu vi deziras, ke mi iru al la Sanga Barono?”

Sonis “paf!” kaj malgranda viro, kun malicaj malhelaj okuloj kaj larĝa buŝo, aperis, ŝvebante kruckrure en la aero kaj ĉirkaŭbrakante la bastonojn.

“Hoooooooo,” li diris kun malica gako, “Edaj Unuaĉjoj! Kia ludo!” Subite li falatakis ilin. Ĉiuj ekkaǔris.

“Foriru, Ĝenozo, aǔ krome la Barono eklernos de tiu ĉi, mi ne ŝercas,” elbojis Persi.

Ĝenozo montris sian langon, kaj malaperis, faligante la bastonojn sur la kapon de Nevil. Ili aǔdis lin forzumi, klakante la ferajn kirasaĵojn dum li preteriris.

“Zorgu, ke vi gardu vin kontraǔ Ĝenozo,” diris Persi, dum ili ekpaŝis antaǔen. “La Sanga Barono estas la sola, kiu povas regi lin, li eĉ ne atentis al la prefektoj. Ni alvenas.”

Ĉe la ekstremo de la koridoro pendis pentraĵo de tre dika damo en ruĝa robo el silko.

“Pasvorto?” ŝi demandis.

“Drakokapo,” diris Persi, kaj la pentraĵo forsvingiĝis, aperigante rondan truon en la muro. Ili tragrimpis ĝin – Nevil bezonis helpŝovon – kaj sin trovis en la Oragrifa komunĉambro, konvena ronda ĉambro plena je foteloj kun molaj, kunpremeblaj kusenoj.

Persi direktis la knabinojn tra unu pordon por ilia dormejo, kaj la knabojn tra alian. Ĉe la supro de helica ŝtuparo – kompreneble en unu el la turoj – ili finfine eltrovis siajn dormejojn: kvin litojn kun baldakenoj kaj drapiritajn per riĉruĝaj veluraj kurtenoj. Iliaj kofroj estis jam portitaj supren. Tro lacaj por paroli multe, ili surtiris siajn piĵamojn, kaj stumblis enliten.

“Bonega manĝaĵo, ĉu ne,” Ron murmuris al Hari tra la drapiraĵoj.

“Fore, Skabro! Li maĉas miajn littukojn!”

Hari intencis demandi al Ron, se li estis provinta la melastortetojn, sed li tuj endormiĝis.

Eble Hari estis iome tro manĝinta, pro kio li havis tre strangan sonĝon. En tiu li portas la turbanon de prof. Ciuro, kaj ĝi paroladas al li, dirante, ke li devas senprokraste transigi sin al Rampeno, ĉar tio estas lia destino. Hari diras al la turbano, ke li ne deziras aliĝi al Rampeno; ĝi fariĝas pli kaj pli peza; li provas eltiri ĝin, sed ĝi krampas sin dolore sur la kapo – kaj jen Malfid, ridante al li, dum li luktas kontraŭ ĝi – tiam Malfid fariĝas la beknaza instruisto Snejp, kies ridego sonas akre kaj frostige – jen fulmo de verda lumo kaj Hari vekiĝis, ŝvitante kaj tremante.

Li turnis sin kaj denove endormiĝis, kaj kiam li vekiĝis matene, li estis la sonĝon tute forgesinta.

Ĉapitro ok

La Majstro de Pocioj

“Tie, rigardu.”

“Kie?”

“Apud la alta ruĝharulo.”

“Kun la okulvitroj?”

“Ĉu vi vidis lian vizaĝon?”

“Ĉu vi rimarkis lian cikatron?”

Flustradoj sekvis Hari ekde la momento, kiam li eliris el sia dormejo la sekvantan tagon. Homoj, viciĝantaj ekster klasĉambroj, staris piedpinte por bone rigardi lin, aǔ en la koridoroj revenpaŝis por ree preteriri lin, fiksrigardante. Hari preferus, ke ili ne faru tion, ĉar li klopodis eltrovi la vojojn al siaj klasoj.

Ekzistis cent kvardek du ŝtuparoj en la kastelo de Porkalo: iuj larĝaj kaj ampleksaj; iuj mallarĝaj kaj skuiĝemaj; iuj kondukis aliloken hazarde je la vendredoj; iuj entenis malaperantan ŝtupon meznivele, kiun oni devis primemori kaj pretersalti. Ja estis pordoj nemalfermeblaj, krom se oni ĝentile pripetis ilin, aǔ tiklis al ili la precize ĝustan lokon; kaj pordoj, kiuj eĉ ne estis veraj pordoj, sed firmaj muraj, kiuj simple ŝajnigas esti pordoj. Plue, estis ege malfacile memori, kie io ajn lokiĝas pro tio, ke ĉio evidente ĉirkaǔvagis ofte. La homoj de la pentraĵoj daǔre vizitis unu la alian, kaj Hari opiniis, ke la kirasaj kombineoj kapablas ĉirkaǔmarŝi.

Ankaǔ la fantomoj neniom helpis. Estis ĉiam malagrabla ŝoko, kiam iu el ili subite traglitis la pordon, kiun oni provis malfermi. Preskaǔ Senkapa Niko ĉiam ŝatis helpi la novajn Oragrifajn pri la ĝusta direkto, sed Ĝenozo la Brufantomo egalvaloris du ŝlositajn pordojn kaj unu trompan ŝtuparon al tiu, kiu malfruis por iu klaso kaj trafis lin. Li faligus al oni rubujojn sur la kapon, tirus la tapiŝon de sub la piedoj, ĵetbatus onin per kreteroj, aǔ ŝtelvenus, nevideble, al oni de malantaǔen, ektirus lian nazon, kaj ŝrikus, “KAPTIS VIAN RONKILON!”

Eĉ pli malhelpe ol Ĝenozo, se tio eblis, estis la intendanto, Argus Ŝteleti[24]. Hari kaj Ron sukcesis prikuspi lin ĝuste je sia unua mateno. Ŝteleti ektrovis ilin dum ili provis perforti sian vojon tra pordon, kiu malbonŝance estis la enirejo al la eksterlima koridoro de la tria etaĝo. Li rifuzis akcepti, ke ili estas perdintaj la ĝustan vojon, konstatis, ke ili intence provas enrompi en la koridoron, kaj minacis forŝlosi ilin en la karcero, kiam ili saviĝis de prof. Ciuro, kiu ĵus preteriris.

Ŝteleti posedis katinon, nomatan S-ino Noris, malgrasa, polvokolora estulo kun ŝvelintaj lampsimilaj okuloj, precize kiel tiuj de Ŝteleti. Ŝi patrolis la koridorojn sole. Oni rompu iun regulon antaǔ ŝi, eĉ je harlarĝo, kaj ŝi ekforirus por trovi Ŝteleti, kiu aperus anhelante, post du sekundoj. Ŝteleti konis la sekretajn vojojn de la kastelo pli bone ol iu ajn (eble kun escepto de la ĝemeloj Tordeli), kaj povis ekveni tiel subite, kiel iu ajn fantomo. Inter la studentoj ĉiuj malamis lin, kaj la plej kara ambicio de multaj estis tio, ke ili donu al S-ino Noris viglan piedbaton.

Eĉ kiam oni sukcesis trovi ilin, oni ankoraǔ taskiĝis pri la klasoj mem. La magio konsistis, kion Hari rapide sciiĝis, el pli multe ol flirtigi la vergon kaj diri kelkajn kuriozajn vortojn.

Ili devis studi la noktajn ĉielojn per teleskopoj je ĉiu merkredo, kaj lerni la nomojn de multaj steloj kaj la movadojn de la planedoj. Trifoje en semajno, por studi la Herbologion sub instruo de plumpa sorĉistineto nomata prof. Sproso, ili eliris al la forcejoj malantaǔ la kastelo, kie ili lernis kiel prizorgi ĉiun de multaj strangaj plantoj kaj fungoj, kaj sciiĝis la utilon de ĉiu.

Sendube la plej teda klaso estis la Historio de Magio, kiu estis la sola, kie fantomo lekciis. Profesoro Binz estis ja tre aĝa estinta, kiam li endormiĝis antaǔ la fajro en la instruista salono, kaj la sekvantan matenon ekstaris por prelegi, postlasante sian korpon. Profesoro Binz zumparolis daǔre, daǔre dum ili skribaĉis nomojn kaj datojn, kaj interkonfuzis Emerik la Fieca kaj Urik la Freneza.

вернуться

24

La mita Argus estis la filo de Zeǔso kaj Nioba. Li estis monstro homforma, escepte havanta cent okulojn.