Kelkaj ridis; Hari ĵetis rigardon al Ŝemus, kaj Ŝemus responde palpebrumis. Tamen, Snejp ne amuziĝis.
“Sidiĝu,” li knalis al Hermiona. “Por informi vin, Potter, asfodelo kaj absinto kune fariĝas dormpocio tiel forta, ke ĝi nomiĝas la ‘ĉerpo de viva morto’. Bezoaro estas ŝtono elprenita de stomako de kapro, kaj tiu savos vin de la plejmulto de venenoj. Teme de kaskofloro kaj napelo, ili estas la sama planto, kiu ankaǔ konatiĝas per la nomo akonito. Nu, kial ĉiu el vi ne notas tion?”
Okazis subita serĉfosado por plumoj kaj pergamenoj. Super la bruo, Snejp diris, “Kaj la Oragrifa Domo malgajnos unu poenton pro via malrespekto, Potter.”
La aferoj ne pliboniĝis por la Oragrifaj dum la leciono de Pocioj daǔris. Snejp aranĝis ĉiujn en paroj, kaj taskis al ili miksi simplan pocion por sanigi je karbunkloj. Lia longa nigra talaro susuris dum li glitadis ĉirkaǔe, rigardante ilin pesi sekigitajn urtikojn kaj pisti serpentajn dentegojn, kaj li kritikis preskaǔ ĉiun, escepte de Malfid, kiun li evidente ŝatis. Li estis ĵus ordoninta, ke ĉiu rimarku, kiel perfekte Malfid estas stufinta siajn limakojn, kiam nebuloj da akra verda fumo, kaj laǔta siblado plenigis la karceron. Nevil iele sukcesis fandi la kaldronon de Ŝemus en torditan mason, kaj ilia pocio fluis trans la ŝtonan plankon, mordante truojn en la ŝuoj de iuj. Post sekundoj, la tuta klaso staradis sur siaj tamburetoj, sed Nevil, kiu estis duŝita per la pocio kiam la kaldrono kolapsis, ĝemis pro doloro, dum malicaj ruĝaj karbunkloj ekaperis ĉie sur liaj brakoj kaj kruroj.
“Idiota knabo!” knaris Snejp, forpurigante la disverŝitan pocion per sola flirtigo de sia vergo. “Mi supozas, ke vi almetis la histrikajn pinglegojn antaǔ ol vi prenis la kaldronon de la fajron?”
Nevil plorpepis, dum karbunkloj ekeruptis ĉie sur lia nazo.
“Alprenu lin supren al la alo hospitala,” Snejp spute diris al Ŝemus. Tiam li giris al Hari kaj Ron, kiuj estis laborantaj apud Nevil.
“Vi – Potter – kial vi ne avertis al li, ke li ne almetu la pinglegojn? Vi kalkulis, ke vi aspektus pli bone, se li fuŝus ĉion, ĉu ne? Jen alia poento, kiun vi perdas por Oragrifo.”
Tio estis tiel maljusta, ke Hari malfermis la buŝon por disputi ĝin, sed Ron piedfrapis lin, kaŝate de la kaldrono.
“Ne provu tion,” li murmuris, “Mi aǔdis tion, ke Snejp kapablas agi tre malice.”
Dum ili grimpis la ŝtuparon el la karcero unu horon poste, Hari kurante cerbumis kaj profunde malspritis. Li ĵus perdis du poentojn por Oragrifo ĝuste dum sia unua semajno – kial Snejp tiom malamas lin?
“Gajiĝu,” diris Ron, “Snejp daǔre elprenas poentojn de Fredo kaj Georgo. Ĉu mi rajtas veni kun vi kaj konatiĝi kun Hagrid?”
Je kvin antaǔ la tria ili eliris de la kastelo, kaj komencis paŝi trans la terenon. Hagrid loĝis en ligna kabano ĉe la rando de la prohibata arbaro. Arbalesto[26] kaj paro da galoŝoj staris ekster la antaŭa pordo.
Kiam Hari frapis je la pordo ili aǔdis furiozan skrapadon el la interno, kaj kelkajn tondrajn bojegojn. Tiam la voĉo de Hagrid eksonis, kriante, “R’turne, Faǔko – r’turne.”
La harplena vizaĝego de Hagrid aperis tra la fendo dum li iomete malfermis la pordon.
“Atendu,” li diris, “R’turne, Faǔko.”
Li enlasis ilin, kun peno tenante la ĉirkaŭkolon de ega nigra ĉashundo.
La domo havis solan ĉambron. Ŝinkoj kaj fazanoj pendis de la plafono, akvo bolis en kupra kaldrono ĉe la fajrejo, kaj en la angulo staris fortika lito sur kiu peplomo mikskolora sterniĝis.
“Estu ki’l hejme,” diris Hagrid, lasante libera Faǔkon, kiu celis rekte al Ron, kaj komencis leki liajn orelojn. Simile al Hagrid, Faǔko evidente ne estis tiel feroca, kiel li aspektis.
“Jen Ron,” Hari diris al Hagrid, kiu ĉerpis bolantan akvon en la tekruĉon, kaj metis ŝtonkukojn sur pladon.
“Plia Tordeli, ĉu?” diris Hagrid, rigardante al la lentugoj de Ron. “Dum la duon’ de mi’ vivo mi ‘stes ĉasanta vi’jn ĝ’melajn fratojn fore de l’ arbaro.”
La ŝtonkukoj estis senformaj masoj kun sekvinberoj, kiuj preskaǔ rompis iliajn dentojn, tamen Hari kaj Ron ŝajnigis, kvazaǔ ili ĝuis ilin dum ili rakontis al Hagrid ĉion pri siaj unuaj lecionoj. Faǔko kuŝigis sian kapon sur la genuo de Hari, abunde salivante malsupren sur lia mantelo.
Hari kaj Ron ĝojis pri la diro de Hagrid, ke Ŝteleti estis “t’u maljun’ azeno.”
“Kaj teme de t’u kato, Sinj’rino Nor’s, mi ŝatus konatigi ŝ’n kun Faǔko jame. Ĉu vi kredes, ĉ’ufoje dum mi aranĝes jon ĉe l’ kastelo, ŝi sekves min ĉie? Ne povas forigi ŝ’n. Ŝt’leti ‘nstigas tion.”
Hari rakontis pri la leciono kun Snejp. Hagrid, kiel Ron, urĝis al Hari, ke li ne zorgu pri tiu, ĉar Snejp ŝatis preskaǔ neniujn el la studentoj.
“Sed evidente li vere malamas min.”
“Stultaĵo!” diris Hagrid. “Kial li farus tion?”
Tamen, Hari nevole sentis, ke Hagrid ne rigardis lin rekte al la okuloj dum diris tion.
“Ki’l fartas vi’ frato Karlo?” Hagrid demandis al Ron. “Mi tre ŝat’s lin – elstarul’ teme de bestoj.”
Hari demandis sin, ĉu Hagrid ŝanĝas la paroltemon intence. Dum Ron rakontis al Hagrid la tuton pri la laboro de Karlo kun drakoj, Hari prenis pecon de paperon kuŝante sur la tablo sub la teuja kovrilo. Ĝi estis tranĉaĵo de la gazeto Ĵurnalo Profeta:
LASTA NOVAĴO PRI LA ENBREĈIGO ĈE GAJNGOTOJ
Daǔras la enketo pri la enrompiĝo ĉe Gajngotoj je la 31a de julio, ĉefe atribuata al ago de Mavaj gesorĉistoj nekonataj. Gajngotaj koboldoj hodiaǔ insistis, ke nenio elpreniĝis. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. “Sed ni ne sciigos al vi tion, kio estis tie, do tiru viajn nazojn el la afero, se vi ekkonas bonan konsilon,” diris Gajngota proparolantkoboldo hodiaǔ posttagmeze.
Hari memoris, ke Ron sciigis al li en la trajno, ke iu provis prirabi Gajngotojn, sed Ron ne menciis la daton.
“Hagrid!” diris Hari, “tiu Gajngota enrompiĝo okazis je mia datreveno! Evidente ĝi povis esti okazanta dum ni estis tie!”
Nun estis preterdube, ke Hagrid evitas rigardi al la okuloj de Hari ĉifoje. Li grumblis kaj oferis al li alian ŝtonkukon. Hari denove legis la artikolon. <i>La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. </i>Hagrid estis malpleniganta la ŝloskelon sepcent dek tri, ĉu oni difinus “malplenigi”, kiel elpreni tiun malpuraĉan pakaĵeton. Ĉu tion la ŝtelistoj estis celantaj?
Dum Hari kaj Ron paŝis reen al la kastelo por la vespermanĝo kun poŝoj pendantaj suben pro la pezo de ŝtonkukoj, kiujn ili pro ĝentileco simple ne povis rifuzi, Hari ekpensis, ke neniu el la lecionoj, kiujn li estis aǔdinta antaǔ tiam, donis al li tiom por pensado, kiom trinki teon kun Hagrid. Ĉu Hagrid kolektis la pakaĵon nur ĝustatempe? Kie ĝi nun estas? Kaj ĉu Hagrid scias ion pri Snejp, kiun li ne volas diri al Hari?
Ĉapitro naŭ
La Noktomeza Duelo
Hari neniam kredis tion, ke li estis trafonta knabon, kiun li malamus pli ol Dadli, sed tio antaŭis lian konatiĝon kun Drako Malfid. Tamen, unuajaraj Oragrifaj studis nur Pociojn kun la Rampenaj, do ne necesis, ke li eltenu Malfid ofte. Sed tio estis la kazo nur antaŭ ol oni renkontis en la Oragrifa komuna ĉambro alpinglitan afiŝon, kiu kaŭzis ĝemojn de ĉiuj. Fluglecionoj komencu je ĵaŭdo – plie Oragrifo kaj Rampeno lernu kune.
“Ĝuste tio,” diris Hari senĝoje. “estis mia ŝatata revo! Ke mi vidiĝu kiel naivulo sur flugbalailo antaŭ Malfid.”