“Kara profesorino, certe saĝa homo kiel vi povas uzi lian nomon. Tiun sensencaĵon pri Vi-Scias-Kiu — jam dek unu jarojn mi provas persvadi la homojn nomi lin per lia vera nomo: Voldemorto.” Profesorino MakGongal timtremis, sed Zomburdo, kiu disigis du gluecajn citronsukeraĵojn, ŝajne ne rimarkis. “Fariĝas tute konfuze se ni daŭre diras Vi-Scias-Kiu. Mi neniam komprenis, kial oni timu diri la nomon de Voldemorto.”
“Mi ja scias, ke vi tion ne komprenas,” diris prof. MakGongal, kun tono duone iritita, duone admira. “Sed vi estas persono alia. Ĉiu scias, ke vi estas la sola, kiun la Ne — nu, bone, Voldemorto — timis.”
“Vi flatas min,” kviete diris Zomburdo. “Voldemorto havis kapablojn, kiujn mi neniam posedos.”
“Nur pro tio, ke vi estas tro — nu — nobla por uzi ilin.”
“Bonŝancas, ke estas mallume. Mi ne tiom ruĝiĝis ekde kiam sinjorino Pomfrej sciigis min, ke plaĉas al ŝi miaj orelvarmigiloj.”
Profesorino MakGongal ĵetis demandeman rigardon al Zomburdo kaj diris, “La strigoj estas nenio kompare kun la onidiroj kiuj ĉirkaŭflugas. Ĉu vi scias, kion ĉiu diras? Pri tio, kial li malaperis? Pri tio, kio finfine haltigis lin?”
Ŝajnis, ke prof. MakGongal atingis tiun punkton, kiun ŝi plej volis diskuti, la veran kialon de ŝia tuttaga atendado sur muro malvarma kaj malmola, ĉar nek kiel kato nek kiel virino ŝi iam fiksis al Zomburdo rigardon tiel trapikan, kiel ĉimomente. Evidentis ke, kion ajn “ĉiu” diras, tion ŝi ne kredos ĝis Zomburdo konfirmos ĝian verecon. Zomburdo tamen elektis ankoraŭan citronsukeraĵon kaj ne respondis.
“Oni diras,” ŝi pluinsistis, “ke hieraŭ nokte Voldemorto aperis en Godrikvalo. Li vizitis ĝin por trovi la ges-rojn Potter. Oni diras, ke Lilio kaj Jakobo Potter estas — estas — ke ili — mortis.”
Zomburdo jese klinis la kapon. Profesorino MakGongal ĝemspiris.
“Lilio kaj Jakobo … mi ne povas kredi … mi ne volis kredi … ho, Albus …”
Zomburdo etendis manon kaj karesis ŝian ŝultron. “Mi scias … mi scias …,” li peze diris.
La voĉo de prof. MakGongal tremis dum ŝi daŭrigis. “Kaj estas pli. Oni diras, ke li provis mortigi la filon de ges-roj Potter, Hari. Sed — li ne povis. Li ne povis mortigi tiun knabeton. Neniu scias kial, kiel, sed oni diras, ke kiam li ne povis mortigi Hari Potter, la potenco de Voldemorto iel frakasiĝis — kaj tial li malaperis.”
Zomburdo malfeliĉe kapjesis.
“Ĉu — ĉu vere?” hezitis prof. MakGongal. “Post tiom da faraĉoj … tiom da mortigitoj … li ne povis mortigi knabeton? Tute mirige … ke tio nuligis lin … sed kiel do, en la nomo de l'Ĉielo, Hari postvivis?”
“Ni povas nur konjekti,” diris Zomburdo. “Eble ni neniam scios.”
Profesorino MakGongal elprenis puntan poŝtukon kaj tuŝis siajn okulojn sub la okulvitroj. Zomburdo snufegis, levante oran horloĝon el sia poŝo kaj legante ĝin. Ĝi estis tre stranga horloĝo. Ĝi havis dek du montrilojn, sed neniun numeron; anstataŭe, planedetoj moviĝis ĉe la rando. Zomburdo tamen ŝajnis kompreni ĝin, ĉar li remetis ĝin en la poŝo kaj diris, “Hagrid malfruas. Mi cetere supozas, ke ĝuste li sciigis vin, ke mi estos ĉi tie, ĉu ne?”
“Jes,” diris prof. MakGongal. “Kaj mi ne supozas, ke vi diros al mi, kial vi estas ĝuste ĉi tie?”
“Mi venis por transdoni Hari al liaj geonkloj. Nun ili estas la sola familio restanta por li.”
“Vi ne volas diri — ne la homoj loĝantaj tie?” elkriis prof. MakGongal, ekstarante kaj indikante numeron kvar. “Zomburdo — ne! Jam tutan tagon mi rigardis ilin. Oni ne povus trovi du homojn malpli similajn al ni. Kaj ili havas filaĉon – mi vidis lin piedbati sian patrinon laŭlonge de la strato, postulante dolĉaĵojn. Ke Hari Potter venu kaj loĝu tie!”
“Ĝi estos por li la plej bona loko,” firme diris Zomburdo. “Liaj geonkloj povos klarigi al li ĉion, kiam li estos pli aĝa. Mi skribis leteron al ili.”
“Leteron?” malforte ripetis prof. MakGongal, residiĝante sur la muro. “Verdire, Zomburdo, ĉu vi opinias, ke vi povas klarigi ĉion en letero? Tiuj homoj neniam komprenos lin! Li estos fama — legenda — ne surprizus min se estonte oni nomus la hodiaŭon Tago de Hari Potter — oni verkos librojn pri Hari — ĉiu infano en nia mondo konos lian nomon!”
“Ĝuste,” diris Zomburdo, tre serioze rigardante super siaj duonlunaj okulvitroj. “Tio sufiĉus por orgojligi ĉiun knabon. Fama antaŭ ol li povos piediri kaj paroli! Fama pro io, kiun li eĉ ne memoros! Ĉu vi ne povas kompreni, kiom pli bone li fartos, maturiĝante for de la tuto ĝis li estos preta ensorbi ĝin?”
Profesorino MakGongal malfermis la buŝon, ŝanĝis la intencon, glutis, kaj tiam diris, “Jes — jes, vi pravas, kompreneble. Sed kiel la knabo venos ĉi tien, Zomburdo?” Ŝi subite okulumis lian mantelon kvazaŭ ŝi supozus, ke li kaŝas Hari sub ĝi.
“Hagrid venigos lin.”
“Ĉu vi kredas, ke estas — saĝe — konfidi al Hagrid ion tiel gravan?”
“Mi konfidus al Hagrid mian vivon,” diris Zomburdo.
“Mi ne sugestas, ke li ne havas bonajn intencojn,” senentuziasme diris prof. MakGongal, “sed vi ne povas aserti, ke li ne estas malprudenta. Li ja emas — kio estas tio?”
Basa vibrado rompis la silenton ĉirkaŭ ili. Ĝi daŭre plilaŭtiĝis dum ili serĉis laŭ la strato ian spuron de aŭtolumilo; ĝi ŝvelis ĝis muĝado dum ili ambaŭ rigardis la ĉielon — kaj el la aero falis motorciklego, surteriĝante ĝuste antaŭ ili.
La grandega motorciklo tamen nanis kompare kun la viro, kiu rajdis sur ĝi. Li estis alta preskaŭ duoble tiom, kiom ordinarulo, kaj estis larĝa almenaŭ kvinoble tiom. Li simple aspektis tro granda por esti permesebla, kaj tiom sovaĝa — longaj intermiksitaj barbo kaj hararo, nigraj kaj arbustecaj, kaŝis la pliparton de lia vizaĝo, li havis manojn tiel grandajn kiel rubujaj kovriloj, kaj liaj piedoj en siaj ledaj botoj estis kiel delfenidoj. Per siaj vastaj muskolaj brakoj li tenis bulon de kovriloj.
“Hagrid,” diris Zomburdo, ŝajne trankviligite. “Finfine. Kaj de kie la motorciklo?”
“Prunt’s ĝin, Prof’soro Zomburd', s’njoro,” diris la giganto, zorge depaŝante de la motorciklo dum li parolis. “Juna Siriuso Nigra prunt’s ĝin al mi. S’njoro, mi ’aves lin.”
“Ne okazis problemoj, ĉu?”
“Ne, s’njoro — la dom' est’s preskaŭ detruita, sed mi tute bone elpren’s lin antaŭ ol la mogloj komenc’s svarmi. Li ekdorm’s dum ni transflug’s Br’stolon.”
Zomburdo kaj prof. MakGongal klinis sin super la tukaro. En ĝi, preskaŭ nevidebla, kuŝis plene dormanta virbebo. Sub tufo de karbonigra hararo super la frunto ili povis vidi kurioze formitan vundeton, kiel fulmon.
“Ĉu tie --?” flustris prof. MakGongal.
“Jes,” diris Zomburdo. “Tiu cikatro restos por ĉiam.”
“Ĉu vi ne povus helpi lin pri tio, Zomburdo?”
“Tion mi ne farus eĉ se mi povus. Cikatroj povas utili. Mi mem havas unu super la maldekstra genuo; ĝi estas perfekta mapo de la Londona Metroo. Nu — donu lin al mi, Hagrid — pli bone ke ni finu la aferon.”
Zomburdo prenis Hari en la brakoj kaj turnis sin al la domo de ges-roj Dursli.
“Ĉu mi — ĉu mi rajtes adjaŭi lin, s’njoro?” petis Hagrid.
Li klinis sian grandan, vilan kapon super Hari kaj donis al tiu kison verŝajne barbecan kaj skrapan. Tiam, subite, Hagrid ekhurlis kiel vundita hundo.