Fredo kaj Georgo estis apenaŭ ne plu videblaj, kiam iuj multe malpli bonvenaj aperis: Malfid, flankata de Krab kaj Klus.
“Ĝuante la lastan manĝon, Potter? Kiam vi entrajniĝos por la reveturo al moglujo?”
“Vi aspektas multe pli kuraĝa nun, kiam vi staras surtere kaj havas viajn amiketojn ĉeflanke,” diris Hari aplombe. Komprenable, nenio ajn rilate al Krab kaj Klus estis eta, sed tial, ke la Ĉefa Tablo plenis je instruistoj, neniu el ili povis fari ion, escepte de kraki la fingroartikojn kaj grimaci.
“Mi akceptos vian provokon iam ajn sola,” diris Malfid. “Ĉinokte, se plaĉas al vi. Sorĉista duelo. Nur vergoj – neniu kontakto. Kio? Neniam aŭdis pri sorĉista duelo, mi supozas?”
“Kompreneble li aŭdis pri tio,” diris Ron, girante[32]. “Mi estas lia sekundanto[33], kiu estas via?”
Malfid rigardis al Krab kaj Klus, taksante ilin.
“Krab,” li diris, “Ĉu noktomeze akordiĝas? Ni trafos vin ĉe la premiĉambro; tiu ĉiam estas malŝlosita.”
Kiam Malfid estis for, Ron kaj Hari rigardis unu la alian.
“Kio estas sorĉista duelo?” diris Hari. “Kaj kion signifas tio, ke vi estas mia sekundanto?”
“Nu, la sekundanto ĉeestas por respondeci, okaze de via morto,” diris Ron senzorge, finfine komencante manĝi sian malvarman pasteĉon. Vidante la mienon sur la vizaĝo de Hari, li tuj almetis, “Sed oni nur mortas ĉe ĝustaj dueloj, sciu, inter veraj sorĉistoj. Vi kaj Malfid ne kapablas pli ol sendi sparkojn inter vi. Neniu el vi havas sufiĉan magion por grave difekti la alian. Tamen, mi juĝas, ke li anticipis vian rifuzon.”
“Kaj se mi flirtigos la vergon kaj nenio okazos, kio?”
“Forĵeti ĝin kaj batu al li la nazon,” Ron sugestis.
“Pardonu min.”
Ili ambaŭ rigardis supren. Estis Hermiona Granĝer.
“Ĉu oni permesas trankvile manĝi ĉiloke?” diris Ron.
Hermiona ignoris lin, kaj parolis al Hari.
“Mi ne povis eviti, ke mi subaŭdis kion vi kaj Malfid ĵus priparolis –”
“Certe vi povis,” Ron murmuris.
“—kaj vi ne rajtas ĉirkaŭvagi la lernejon dumnokte, pensu pri la poentoj, kiujn vi malgajnos por Oragrifo, se oni kaptos vin, kaj vi certe kaptiĝos. Tio estas vere tre egoisma ago de vi.”
“Kaj tio tute ne koncernas vin.” diris Hari.
“Bonan nokton,” diris Ron.
Tamen, tio ne akordis kun lia koncepto de perfekta tagfino, Hari pensis, dum li kuŝis sendorme multe poste, kaj priaŭdis Dijn kaj Ŝemus endormiĝi. (Nevil ne revenis de la alo hospitala). Ron dum la tuta vespero donis al li konsilojn, ekzemple, “Se li provos malbeni vin, prefere tordevitu tion, ĉar mi ne memoras, kiel ŝirmi sin kontraŭ tio.” Estis vera ebleco, ke ili kaptiĝos fare de Ŝteleti aŭ S-ino Noris, kaj Hari sentis, ke li tro provis la sorton per rompo de alia regulo samtage. Tamen, la ridaĉanta vizaĝo de Malfid kvazaŭ aperadis el la mallumo – tio estus favora okazo por venki Malfid vidalvide. Li ne intencis preterlasi tion.
“Dekunua kaj duono,” Ron murmuris finfine, “Ni devas iri.”
Ili surmetis siajn banrobojn, alprenis siajn vergojn, kaj ŝteliris trans la turan ĉambron, suben laŭ la helica ŝtuparo, kaj en la Oragrifan komunan ĉambron. Kelkaj braĝoj ankoraŭ lumetis en la fajrejo, sorĉante ĉiujn fotelojn al ĝibaj nigraj ombroj. Ili estis preskaŭ atingantaj la truon malantaŭ la pentraĵo, kiam voĉo parolis de la plej proksima fotelo, “Mi ne kredas tion, ke vi ĝin faros, Hari.”
Lampo ekflamis. Estis Hermiona Granĝer, portante ruĝetan noktorobon kaj malrideton.
“Vi!” diris Ron kolerege. “Ree enlitiĝu!”
“Mi preskaŭ informis vian fraton,” Hermiona knalis, “Persi – li estas prefekto, li ĉesigus ĉi tion.”
Hari ne povis kredi, ke iu ajn estas tiel trudema.
“Ni iru,” li diris al Ron. Li puŝis flanken la pentraĵon de la Dika Damo, kaj grimpis tra la truon.
Hermiona ne intencis cedi tiel milde. Ŝi sekvis Ron tra la truon, siblante al ili kiel kolera anserino.
“Ĉu vi vere ne zorgas pri Oragrifo? Ĉu vi nur zorgas pri vi, mi ne ŝatus tion, se Rampeno gajnus la Dompokalon, kaj vi perdos ĉiujn el la poentoj, kiujn mi gajnis de profesorino MakGongal por scii pri Interŝanĝaj Sorĉoj.”
“Iru for.”
“Bone, sed mi avertis vin, vi memoru tion, kion mi diris, kiam vi sidos en la alhejma trajno morgaŭ, vi estas tiel –”.
Kiel ili estis, oni neniam eksciis. Hermiona returnis sin al la portreto de la Dika Damo por eniri reen, kaj trovis sin fronte al neokupata pentraĵo. La Dika Damo estis for por noktomeza vizito, kaj Hermiona estis elŝlosita el la Oragrifa turo.
“Kion mi nun faros?” ŝi demandis akre.
“Tio estos via afero,” diris Ron. “Ni devas iri, ni malfruos.”
Ili eĉ ne pasis la finon de la koridoro, antaŭ ol Hermiona atingis ilin sekvante.
“Mi venos kun vi,” ŝi diris.
“Ne pensu tion.”
“Ĉu vi supozas ke mi starados ĉi tie, kaj atendos, ĝis Ŝteleti kaptas min? Se li trovos nin tri, mi diros al li la veron, ke mi provis haltigi vin, kaj vi povos konfirmi mian senkulpigon.”
“Kian aŭdacon vi havas – ,” diris Ron laŭte.
“Silentu, ambaŭ!” diris Hari akre. “Mi aŭdis ion.”
Ĝi estis ia snufado.
“Ĉu S-ino Noris?” elspiris Ron rigardante streĉokule en la mallumon.
Ne estis S-ino Noris. Estis Nevil. Li kuŝis buliĝinta sur la planko, profunde dormanta, sed vekiĝis abrupte, kiam ili proksimiĝis.
“Dankege vi trovis min! Mi estadis ĉi tie dum horoj, mi ne povis memori la novan pasvorton por eniri al la dormejo.”
“Tenu la voĉon mallaŭte, Nevil. La pasvorto estas ‘porkmuzelo’, sed nun tio ne helpos vin, la Dika Damo estas ien irinta.”
“Kiel fartas via brako?” demandis Hari.
“Bonege,” diris Nevil, montrante ĝin al ili. “Sinjorino Pomfrej resanigis ĝin dum minuto.”
“Bone – nu aŭskultu, Nevil, ni devas iri ien, do ĝis poste –”
“Ne lasu min!” diris Nevil grimpante surpieden, “Mi ne ŝatus resti ĉi tie sola, La Sanga Barono jam dufoje preterpasis.”
Ron rigardis sian horloĝon, kaj tiam rigardegis furioze al Hermiona kaj Nevil.
“Se iu ajn el vi faros ion, kiu igos nin kaptiĝi, mi neniam trankviliĝos antaŭ ol mi lernos tiun Malbenon de la Feaĉoj, pri kiu Ciuro rakontis al ni, kaj mi uzos ĝin kontraŭ vi.”
Hermiona malfermis la buŝon, eble por klarigi al Ron, kiel oni fakte uzas la Malbenon de la Feaĉoj, sed Hari siblis por silentigi ŝin, kaj gestis tion, ke ili antaŭeniru.
Ili flirtis laŭ koridoroj striitaj per zonoj de lunlumo de la altaj fenestroj. Je ĉiu angulo Hari anticipis, ke ili trafos Ŝteleti aŭ S-inon Noris, sed ili bonŝancis. Ili rapidis supren per ŝtuparo al la tria etaĝo, kaj ŝteliris piedpinte kontraŭ la premiĉambro.
Malfid kaj Krab ankoraŭ ne estis tie. La kristalaj premiŝrankoj brilis, kie la lunlumo trafis ilin. Pokaloj, ŝildoj, pladoj, kaj statuoj eklumis arĝentaj kaj oraj tra la mallumo. La geknaboj glitis apud la muroj, fiksante siajn okulojn al la pordoj ĉe ambaŭ flankoj de la ĉambro. Hari elprenis sian vergon okaze, ke Malfid eksaltos enen, kaj tuj komencos. La minutoj preterrampis.
“Li malfruas, eble li malkuraĝas,” Ron flustris.
Tiam sono el la apuda ĉambro saltigis ilin. Hari estis ĝuste levinta sian vergon, kiam ili aŭdis parolon de iu – kaj tiu ne estis Malfid.
“Flaru ĉirkaŭe, mia dolĉa, ili hazarde ŝtelkaŝas sin ĉe iu angulo.”