Выбрать главу

Tiu estis Ŝteleti, kiu parolis al S-ino Noris. Terurfrapite, Hari gestis freneze tiel, ke la aliaj tri sekvu lin plej rapide; ili hastis kiel musoj silente kontraŭ la pordo aliflanka al la voĉo de Ŝteleti. La robo de Nevil nur ĝuste vipis preter la angulo, kiam ili aŭdis Ŝteleti eniri la premiĉambron.

“Ili estas ie ĉi tie,” ili aŭdis lin murmuri, “evidente kaŝitaj.”

“Tien!” Hari mimis lipe al la ceteraj, kaj teruritaj ili komencis ŝteliri laŭ longa galerio plena je kirasaĵoj. Ili aŭdis Ŝteleti proksimiĝi. Nevil subite elbuŝis timigitan pepon, kaj ekkuris – li stumblis, ekkroĉis Ron ĉirkaŭ la talio, kaj la paro rulfalis rekte kontraŭ kirasan kompleton.

La sonorego kaj kraŝbruo sufiĉis por veki la tutan kastelon.

“KURU!” Hari kriis, kaj la kvar geknaboj kuregis tra la galerion, ne rigardante poste por kontroli, se Ŝteleti sekvis – ili svingis sin ĉirkaŭ la pordokadron kaj galopis laŭ unu koridoro post alia, Hari gvidante, sen ajna ideo pri kie ili estas aŭ kien ili iras – ili eksplodis tra tapeto kaj trovis sin en kaŝata pasejo, impetis laŭ ĝi kaj eliris proksime al la klasĉambro de Sorĉoj, kiu estis, laŭ ilia kalkulo, ege for de la premigalerio.

“Mi supozas, ke ni evitis lin,” Hari spiregis, klinante sin kontraŭ la malvarma muro, kaj viŝante sian frunton. Nevil kurbigis sin kvazaŭ faldita, kaj anhelis spasme.

“Mi – avertis – vin,” Hermiona anhelis, palpante la konstrikton en sia brusto, “Mi – ja avertis - vin.”

“Necesas, ke ni reiru al la Oragrifa turo,” diris Ron, “Tiel rapide kiel eblas.”

“Malfid trompis vin,” Hermiona diris al Hari. “Vi ekscias tion, ĉu ne? Li neniam intencis renkonti vin – Ŝteleti sciis tion, ke iu estus en la premiĉambro, evidente Malfid avertis lin.”

Hari supozis tion, ke ŝi pravis, sed ne intencis akordi kun ŝi.

“Ni iru.”

Ne estontis tiel facile. Ili iris nur dekon da paŝoj, antaŭ ol pordanso klakis, kaj io pafis sin el klasĉambro fronte al ili.

Estis Ĝenozo. Li ekvidis ilin kaj ĉirpis ĝojege.

“Silentu, Ĝenozo – bonvolu—ne faru tiel, ke ni eksiĝos.”

Ĝenozo klakis.

“Vagante ĉirkaŭe je noktomezo, Etaj Unuaĉjoj? Ta, ta, ta. Kiu misagas, tiu pagas.”

“Sed ne, se vi ne malkaŝos nin, Ĝenozo, bonvolu.”

“Devas informi al Ŝteleti, mi devas,” diris Ĝenozo per pia voĉo, sed kun malice brilantaj okuloj. “Estas por via bonfarto, sciu.”

“El nia vojo,” knalis Ron, farante braksvingon al Ĝenozo – kiu estis grava eraro.

“STUDENTOJ ELLITAJ!” Ĝenozo bojis, “STUDENOJ ELLITAJ ĈE LA KORIDORO SORĈOJ!”

Klinevitante sub Ĝenozo ili fuĝis je la vivo, rekte al la fino de koridoro, kie ili plaŭdtrafis al pordo – kaj ĝi estis ŝlosita.

“Jen la fino!” Ron ĝemis, dum ili puŝis senhelpe kontraŭ la pordo. “Ni estas venkotaj. Sen espero.”

Ili aŭdis paŝojn, Ŝteleti kurantan tiel rapide, kiel li kapablis kontraŭ la krioj de Ĝenozo.

“Ho moviĝu flanken,” Hermiona knaris. Ŝi forkaptis la vergon de Hari, frapetis la seruron, kaj flustris “Alo-homora!

La riglilo klakis kaj la pordo svinge malfermiĝis – ili amase trahastis, fermis ĝin rapide, kaj premis la orelojn kontraŭ ĝi, aŭskultante.

“Kien ili iris, Ĝenozo?” Ŝteleti jam demandis, “Rapide, diru al mi.”

“Diru ‘bonvolu’.”

“Ne ŝercu antaŭ mi, Ĝenozo, diru tuj kien ili iris?

Mi ne diros nenion, krom se vi diros ‘bonvolu’,” diris Ĝenozo per sia ĝenanta mokritma voĉo.

“Bone — bonvolu.

“NENION! Ho, ho, ho! Mi diris, ke mi ne dirus nenion, krom se vi dirus ‘bonvolu’. Ha, ha, haaaa!”

Kaj ili aŭdis la sonojn de Ĝenozo susurante for, kaj de Ŝteleti blasfemante pro kolerego.

“Li supozas, ke ĉi tiu pordo estas ŝlosita,” Hari flustris. Ŝajne ni bonŝancos – Nevil, lasu min.” Ĉar Nevil estis tiranta ĉe la maniko banroba de Hari dum la pasinta minuto. “Do, kio?

Hari turniĝis – kaj vidis tutklare kion. Dum momento evidentis al li, kvazaŭ li enpaŝis koŝmaron – tio ja troas, post la tuto, kiu jam okazis ĝis nun.

Ili ne estis en ĉambro, kiel ili supozis, sed en koridoro. La eksterlima koridoro de la tria etaĝo. Kaj nun ili konis, kial ĝi estis eksterlima.

Ili rigardis rekte en la okulojn de monstra hundo; hundo, kiu plenigis la spacon inter plafono kaj planko. Kiu havis tri kapojn. Tri parojn da rulantaj, frenezaj okuloj; tri nazojn tikantaj kaj tremantaj, ĉiu en ilia direkto; tri ŝaŭmantajn faŭkojn, kun salivo pendanta kvazaŭ en glitigaj ŝnuroj de la flavecaj dentegoj.

Ĝi staris tute senmove, ĉiuj el la ses okuloj rigardantaj ilin, kaj Hari ekkomprenis, ke la sola kialo por ilia daŭro en vivo estis la surprizo kaŭzita per ilia subita apero, sed la hundo rapide orientiĝis, kaj la signifo de tiuj tondraj graŭloj estis tutevidenta.

Hari palpis por la pordanso – inter Ŝteleti kaj la morto li elektus Ŝteleti.

Ili falis malantaŭen – Hari plaŭdfermis la pordon, kaj ili kuris, ili preskaŭ flugis, reen laŭ la koridoro. Evidente Ŝteleti forhastis por serĉi ilin aliloke, ĉar ili ne vidis lin ie ajn, sed ne gravis al ili – kiuj sole intencis almeti tiom da spaco inter si kaj la monstro, kiom eblas. Ili ne paŭzis je sia kurado antaŭ ol atingi la portreton de la Dika Damo ĉe la sepa etaĝo.

“Kie en la mondo vi ĉiuj estis?” ŝi demandis, rigardante iliajn banrobojn, kiuj pendis duonfalantaj de iliaj ŝultroj, kaj iliajn ruĝvangajn, ŝvitantajn vizaĝojn.

“Ne zorgu pri tiu – porkmuzelo, porkmuzelo,” spiregis Hari, kaj la pentraĵo svingis antaŭen. Ili ekgrimpis en la komunan ĉambron kaj kolapsis, tremante en fotelojn.

Kelka tempo pasis antaŭ ol iu el ili diris ion ajn. Nevil aspektis, kvazaŭ neniam parolonte denove.

“Kion ili intencas, havante tian beston forŝlositan en lernejo?” diris Ron finfine. “Se hundo iam bezonis ekzercon, tiu bezonas tion.”

Hermiona jam ĉesis anheli, kaj ree gajnis sian koleran humoron.

“Vi ne ekzercas la okulojn, iu el vi, ĉu?” ŝi knalis. ”Ĉu vi ne rimarkis tion, sur kio ĝi staris?”

“La planko?” Hari sugestis. “Mi ne rimarkis la piedojn, mi tro prizorgis la kapojn.”

“Ne, ne estis la planko. Ĝi staris sur klapopordo. Evidente ĝi gardas ion.”

Ŝi ekstaris, kolergrimacante al ili.

“Mi supozas, ke vi memfieras. Ni povis morti, aŭ pli malbone, eksiĝi. Nun, se plaĉas al vi, mi enlitiĝos.”

Gapante Ron rigardis ŝin foriri.

“Certe plaĉas al ni,” li diris. “Oni supozus, ke ni trudis al ŝi sekvi nin, ĉu ne?”

Sed Hermiona estis doninta al Hari ion alian por pripensi, dum li grimpis reen enliten. La hundo gardas ion – kiel diris Hagrid? Gajngotoj estis la plej sekura loko en la mondo por kaŝi ion – krom Porkalo.

Evidente Hari eltrovis la kaŝejon de la malpurega pakaĵo el ŝloskelo sepcent dek tri.

Ĉapitro dek

Halovino

La sekvantan tagon Malfid apenaǔ fidis siajn okulojn, kiam li vidis Hari kaj Ron ankoraŭ ĉe Porkalo, aspektante lacaj sed tute bonhumoraj. Ja, tiun matenon Hari kaj Ron konsideris la renkonton kun la trikapa hundo kiel elstaran aventuron, kaj ili entuziasme atendis plian. Nun Hari rakontis al Ron pri la pakaĵo, kiu evidente relokiĝis de Gajngotoj al Porkalo, kaj ili pasigis multon da tempo cerbumante pri kio do povus bezoni tiel fortan gardadon.

“Ĝi estas aŭ ege valora aŭ ege danĝera,” supozis Ron.