“Tsss!” siblis prof. MakGongal. “Vi vekos la moglojn!”
“P-p-pardonon,” ploris Hagrid, elprenante grandan makulitan poŝtukon kaj ŝovante la vizaĝon en ĝin. “Sed mi n-n-ne poves elteni tion — Lilio kaj Jakobo mort’s — kaj povra eta ”Ari for, vivonta kun mogloj — ”
“Jes, jes, entute malĝojige, sed regu vin, Hagrid, alikaze oni eltrovos nin,” flustris prof. MakGongal, singarde karesante la brakon de Hagrid dum Zomburdo transpaŝis la malaltan ĝardenmuron kaj iris al la antaŭa pordo. Li zorgeme kuŝigis Hari sur la sojlo, prenis leteron el sia mantelo, metis ĝin en la kovrilojn de Hari, kaj revenis al la du ceteraj. Dum tuta minuto la tri staris kaj rigardis la etan pakon; la ŝultroj de Hagrid tremadis, prof. MakGongal furioze palpebrumadis, kaj ŝajne estingiĝis la glimo kutime brilanta en la okuloj de Zomburdo.
“Nu,” finfine diris Zomburdo, “jen sufiĉe. Ne estas kialo por resti ĉi tie. Decas, ke ni iru por partopreni la festadon.”
“Jes,” diris Hagrid per dampata voĉo. “Mi pli bone forigu tiun ciklon. Bon’nokton, Profes’rino M’Gongal – Prof’soro Zomburd, s’njoro.”
Viŝante la fluantajn okulojn per la jakmaniko, Hagrid svingis sin sur la motorciklon kaj piede ekfunkciigis la motoron; ĝi muĝante leviĝis supren kaj forveturis en la noktan ĉielon.
“Mi verŝajne baldaŭ revidos vin, profesorino MakGongal,” diris Zomburdo, klinante al ŝi la kapon. Profesorino MakGongal responde purigis sian nazon.
Zomburdo turnis sin kaj reiris laŭ la strato. Ĉe la vojkruciĝo li haltis kaj elprenis la arĝentan Estingilon. Li unu fojon klaketis kaj dek du lumbuloj rapidis reen al siaj stratlanternoj, pro kio Ligustra Vojo subite briletis oranĝkolore, kaj li povis vidi strian katon, kiu ŝtelire malaperis ĉirkaŭ la angulo ĉe la alia fino de la strato. Li povis malfacile vidi la kovrilan bulon sur la sojlo de numero kvar.
“Bonan ŝancon, Hari,” li murmuris. Li turnis sin sur la kalkanumo kaj, per flirtigo de sia mantelo, malaperis.
Brizeto taŭzis la netajn heĝojn de Ligustra Vojo, kiu kuŝis silenta kaj orda sub la inkeca ĉielo; jen lasta loko, kie oni atendus mirigajn aferojn. Hari Potter turnis sin en siaj kovriloj, sen vekiĝi. Unu maneto ekkaptis la apudan leteron, kaj li pludormis, sen scii, ke li estas speciala, sen scii, ke post kelkaj horoj lin vekos la hororkrio de s-ino Dursli kiam ŝi malfermos la pordon por elmeti la laktobotelojn, ankaŭ sen scii ke li pasigos kelkajn semajnojn pikate kaj pinĉate de sia kuzo Dadli … Li ne povis scii, ke ĝuste en tiu momento, homoj kunvenantaj sekrete tra la tuta lando levis la glasojn kaj mallaŭte tostis: “Al Hari Potter — la knabo kiu vivis!”
Ĉapitro du
La Malaperinta Vitro
Pasis preskaŭ dek jaroj ekde kiam ges-roj Dursli vekiĝis por trovi sian nevon sur la antaŭa perono, sed Ligustra Vojo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis. La suno leviĝadis super la samaj netaj antaŭĝardenoj kaj lumigadis la latunan numeron kvar sur la durslia antaŭpordo; ĝi rampadis en ilian salonon, kiu restis preskaŭ sama kiel je tiu nokto, kiam s-ro Dursli vidis tiun fatalan novaĵon pri la strigoj. Sole la fotaĵoj sur la kameno efektive montris, kiom da tempo jam pasis. Antaŭ dek jaroj, multis la fotaĵoj pri io, kiu ŝajnis esti granda rozkolora ludopilko kun plurkoloraj bulaj ĉapoj — sed Dadli Dursli jam ne estis bebo, kaj nun la fotaĵoj montris grandan, blondan knabon rajdantan sur sia unua biciklo, sur karuselo ĉe kermeso, komputilludanta kun la patro, dorlotata kaj kisata de la patrino. En la ĉambro mankis ia ajn spuro de tio, ke ankaŭ alia knabo loĝas en la domo.
Tamen Hari Potter restis tie, tiumomente dormante, sed baldaŭ veka. Lia onklino Petunjo jam vekiĝis, kaj la unua bruo de la tago estis ŝia kriĉa voĉo.
“Ellitiĝu! Tuj!”
Hari surprizite ekvekiĝis. Lia onklino ankoraŭfoje frapis sur la pordo.
“El!” ŝi kriis. Hari aŭdis ŝin marŝi al la kuirejo, kaj poste la sono de pato metata sur kuirilon. Li rule surdorsiĝis kaj provis rememori la ĵusan sonĝon. Ĝi ja estis bona. En ĝi estis fluganta motorciklo. Iom stranga por li estis la sento, ke la saman sonĝon li antaŭe spertis.
Lia onklino revenis ekster la pordon.
“Ĉu vi jam ellitiĝis?” ŝi demandis.
“Preskaŭ,” diris Hari.
“Nu, rapidu, mi deziras, ke vi prizorgu la lardon. Kaj nepre ne lasu ĝin nigriĝi! Mi deziras, ke ĉio estu perfekta por la naskiĝdatreveno de Dadliĉjo.”
Hari ĝemis.
“Kion vi diris?” lia onklino kriis tra la pordo.
“Nenion, nenion…”
La datreveno de Dadli — kiel li povis forgesi? Hari malrapide ellitiĝis kaj komencis serĉi ŝtrumpojn. Li sublite trovis du kaj, demetinte araneon de unu el ili, surmetis ilin. Hari bone konis araneojn, ĉar la subŝtupara ŝranko plenis je ili, kaj tie li dormis.
Vestinte sin, li laŭiris la koridoron al la kuirejo. La tablo estis preskaŭ kaŝita sub ĉiuj datrevendonacoj por Dadli. Ŝajne Dadli ricevis la novan komputilon, kiun li deziris, kaj ankaŭ la duan televidilon kaj konkurbiciklon. Kial Dadli deziris konkurbiciklon, tio estis por Hari mistero, ĉar Dadli estis dikega kaj malamis ekzercadon — krom, kompreneble, se temis pri pugnobatado je iu. Hari estis la preferata boksbalono de Dadli, sed ĉi tiu ne povis ofte atingi lin. Hari ne aspektis tiel, sed li povis kuri tre rapide.
Eble tio rilatis al loĝado en senluma ŝranko, sed Hari ĉiam estis malgranda kaj maldika. Li aspektis eĉ pli malgrande kaj maldike ol li vere estis, ĉar li povis vesti sin nur en malnovaj vestaĵoj de Dadli, kaj Dadli estis pli-malpli kvaroble pli granda ol li. Hari havis maldikan vizaĝon, ostecajn genuojn, nigran hararon kaj helverdajn okulojn. Li portis rondajn okulvitrojn, kiujn kuntenis amaso da glubendo pro la multaj fojoj, kiam Dadli batis al li la nazon. En sia aspekto, sole plaĉis al Hari tre mallarĝa cikatro surfrunta, kiu havis la formon de fulmo. Li havis ĝin tiel longe, kiel li povis memori, kaj la unua demando, kiun li laŭmemore iam ajn metis al sia onklino, estis, kiel li ricevis ĝin.
“En la aŭtokolizio, kiam mortis viaj gepatroj,” ŝi diris. “Kaj ne faru demandojn.”
Ne faru demandojn — jen la unua regulo por kvieta vivo ĉe ges-roj Dursli.
Onklo Verno eniris la kuirejon ĝuste kiam Hari turnis la lardon.
“Kombu vian hararon!” li matensalute ekkriis.
Eble unu fojon en la semajno, onklo Verno transrigardis sian ĵurnalon kaj kriis, ke Hari bezonas hartondon. Hari certe ricevis pli da hartondoj ol ĉiuj ceteraj knaboj, kune, en la klaso, sed tio solvis nenion, lia hararo simple kreskis tiel — ĉiudirekte.
Hari estis fritanta ovojn kiam Dadli alvenis kun la patrino en la kuirejon. Dadli tre similis onklon Vernon. Li havis larĝan, rozkoloran vizaĝon, apenaŭ kolon, etajn akvecajn bluajn okulojn kaj densan blondan hararon, kiu glate kuŝis sur lia dika, grasa kapo. Onklino Petunjo ofte diris, ke Dadli similas anĝelidon — Hari ofte diris, ke Dadli similas porkon kun peruko.
Hari metis la telerojn kun ovoj kaj lardo sur la tablon, kio malfacilis, ĉar mankis spaco. Dume, Dadli nombris siajn donacojn. Li malkontentiĝis.
“Tridek ses,” li diris, rigardante la gepatrojn. “Du malpli ol pasintjare.”
“Kara, vi ne nombris la donacon de onjo Marĝa, vidu, jen ĝi sub tiu granda de Panjo kaj Paĉjo.”
“Bone, tridek sep,” diris Dadli, ruĝiĝante ĉe la vizaĝo. Hari, kiu povis antaŭvidi dadlian koleregon, komencis kiel eble plej rapide vori sian lardon, timante ke Dadli renversos la tablon.
Ankaŭ onklino Petunjo evidente flaris danĝeron, ĉar ŝi rapide diris, “Kaj ni aĉetos por vi ankoraŭ du donacojn dum ni ekskursos hodiaŭ. Ĉu bone, karulĉjo? Ankoraŭ du donacojn. Ĉu en ordo?”