Je Kristnaskvespero Hari enlitiĝis ĝoje antaŭĝuante la venontan tagon pro la manĝaĵoj kaj la amuzoj, sed tute ne esperante donacojn. Kiam li vekiĝis frumatene, tamen, la unua afero kiun li ekvidis estis malgranda amaso de paketoj apud sia lito.
“Feliĉan Kristnaskon,” diris Ron dormeme dum Hari eksaltis el la lito kaj surmetis sian banrobon.
“Al vi ankaŭ,” diris Hari. “Rigardu ĉi tien. Mi havas kelkajn donacojn.”
“Kion vi anticipis, napojn?” diris Ron turniĝante al sia propra amaso, kiu estis multe pli granda ol tiu de Hari.
Hari tenis la plej altan paketon. Tiu estis envolvita en dika bruna papero, kaj skribaĉite ĉe la supraĵo estis “Al Hari, de Hagrid”. En ĝi estis krude ĉizita ligna fluto. Hagrid evidente ĉizis ĝin mem. Hari blovis ĝin – ĝi sonis iom simile al strigo.
La dua tre eta paketo enhavis noton.
Ni ricevis vian mesaĝon kaj kunsendas vian Kristnaskan donacon. De Onklo Verno kaj Onklino Petunjo. Glubende fiksita al la noto estis monero de kvindek pencoj[39].
“Tio estas amika,” diris Hari.
Al Ron interesis la monero.
“Strange!” Ron diris. Kia formo! Ĉu tiu estas mono?”
“Vi povas havi ĝin,” diris Hari, ridante pro la ekscito de Ron. “Jen Hagrid kaj miaj geonkloj – do kiu sendis tiujn?”
“Mi suspektas, ke mi konas kiu sendis tiun,” diris Ron, fariĝante iom ruĝeta kaj indikante misforman paketon. “Mia patrino. Mi diris al ŝi, ke vi ne anticipis iun ajn donacon, kaj – ho, ne,” li ĝemis, “ŝi faris por vi tordelian trikoton.”
Hari estis ŝirinta la paketon malferma, trovante dikan mane faritan trikoton smeraldkoloran, kaj grandan skatolon de hejmbakita molbombono ĉokolada[40].
“Ĉiujare ŝi trikas puloverojn por ni,” diris Ron, malvolvante la sian, “kaj la mia ĉiam estas brunruĝa.”
“Ŝi estas tre bonkora,” diris Hari, provante la bombonon, kiu estis tre bongusta.
Lia sekvanta donaco ankaŭ temis pri dolĉaĵo – granda skatolo da Ĉokoladaj Ranoj de Hermiona.
Post tio restis sola paketo. Hari tenis kaj palpis ĝin. Ĝi estis tre malpeza. Li malpakis ĝin.
Afero flua kaj arĝentgriza rampis suben kaj kuŝis sur la planko kiel aro de brilantaj faldoj. Ron anhelis.
“Mi aŭdis pri tiuj,” li diris kaŝvoĉe, faligante la skatolon de Ĉiagustaj Ĵeleeroj, kiun li ricevis de Hermiona. “Se estas tio, kion mi supozas – ili estas kaj ege raraj kaj ege valoraj.”
“Kio tio estas?”
Hari tenis la brilantan, arĝentecan teksaĵon de la planko. Estis strange palpi ĝin, kvazaŭ ĝi estis akvo teksita en ŝtofon.
“Tio estas nevidebliga mantelo,” diris Ron, kun mira mieno. “Mi estas certa pri tio – surmetu ĝin.”
Hari ĵetis la mantelon ĉirkaŭ siajn ŝultrojn kaj Ron ellasis krion.
“Estas tio! Rigardu suben!”
Hari rigardis al siaj piedoj, sed ili estis for. Li kuris al spegulo. Vere, rigardis reen al li reflektaĵo, sed nur lia kapo pendanta enaere, ĉar lia korpo estis tute nevideba. Li tiris la mantelon super la kapon kaj lia reflektaĵo tute malaperis.
“Jen noto!” diris Ron subite. “Noto falis el ĝi!”
Hari demetis la mantelon kaj kaptis la leteron. Skribita per mallarĝa, ronda kursivo, kiun li neniam vidis, estis la sekvaj vortoj:
Via patro lasis tion sub mia varto antaŭ ol li mortis. Estas ĝusta tempo por redoni ĝin al vi. Uzu ĝin saĝe.
Tre Feliĉan Kristnaskon al vi.
Ne estis subskribo. Hari fiksrigardis la noton. Ron admiris la mantelon.
“Mi donus ion ajn por havi unu el tiuj,” li diris. “Ion ajn. Kio okazas al vi?”
“Nenio,” diris Hari. Li sentis sin strange. Kiu sendis la mantelon? Ĉu iam lia patro vere posedis ĝin?
Antaŭ ol li povis diri aŭ pensi ion plu, la dormeja pordo salte malfermiĝis, kaj Fredo kaj Georgo Tordeli ŝtormis en la ĉambron. Hari rapide puŝis la mantelon elviden. Li ankoraŭ ne deziris montri ĝin al aliaj.
“Feliĉan Kristnaskon!”
“Jen, rigardu – ankaŭ Hari havas tordelian trikoton!”
Fredo kaj Georgo portis bluaj trikotojn, unu havanta grandan flavan F-on, kaj la alia G-on.
“Tiu de Hari estas pli bona ol niaj, tamen,” diris Fredo, montrante la trikoton de Hari. “Ŝi evidente pli klopodas, kiam oni ne estas familiano.”
“Kial vi ne portas la vian, Ron?” Georgo demandis. “Eku, surmetu ĝin, ili estas belaj kaj varmaj.”
“Mi malamas brunruĝan,” Ron ĝemis senentuziasme dum li tiris ĝin desupre ĉirkaŭ sian kapon.
“Vi ne havas literon sur la via,” Georgo rimarkis. “Supozeble ŝi opinias, ke vi ne forgesas vian nomon. Tamen ni ne estas stultaj – ni scias, ke ni nomiĝas Gredo kaj Feorgo.”
“Kia bruo!”
Persi Tordeli puŝis sian kapon preter la pordo, aspektante kvazaŭ li malaprobas ion. Li evidente duone tralaboris la malpakadon de siaj donacoj, ĉar li ankaŭ portis senforman trikoton sur sia brako, kion Fredo ekkaptis.
“P signifas prefekto! Surmetu ĝin, Persi, eku, ni ĉiam portas la niajn, eĉ Hari havas sian.”
“Mi – ne – volas – ” diris Persi dampate, dum la ĝemeloj trudis la trikoton sur lian kapon, frapante liajn okuvitrojn malrekte.
“Kaj vi ankaŭ ne sidiĝos kun la prefektoj hodiaŭ,” diris Georgo. “Kristnasko estas tempo por la familio.”
Ili portis Persi vizaĝmalsupre el la ĉambro, kun liaj brakoj premataj kontraŭ liaj flankoj per la trikoto.
Hari neniam en sia vivo havis tian Kristnaskan bankedon. Cent grasaj, rostitaj maleagroj; montoj da rostitaj kaj bolkuiritaj terpomoj; pladoj da grasaj kolbasetoj[41]; vazoj da buteritaj pizoj; arĝentaj ujoj da dika riĉa viandsaŭco kaj ĵeleo de oksikokoj – kaj amasoj da sorĉistaj petardetoj[42] tie kaj ĉi tie sur la tablo. Tiuj mirigaj festludiloj tute ne similis la feblajn moglajn aferojn kun etaj plastaj figuroj kaj rompiĝemaj paperaj ĉapoj, kiujn la Durslioj kutime aĉetis. Hari tiris sorĉistan petardeton kun Fredo kaj ĝi ne simple sonis ‘bam’ – ĝi eksplodis kiel kanono kaj englutis ilin per nubo da dika blua fumo, dum el ĝi eksaltis ĉapelo por subadmiralo, kaj kelkaj vivaj blankaj musoj. Supre ĉe la Ĉefa Tablo, Zomburdo jam interŝanĝis sian pintan sorĉistan ĉapelon per flora kufo, kaj ridklukis gaje pro ŝerco, kiun Prof. Flirtmeĉo ĵus legis por li.
Flamantaj Kristnaskaj pudingoj sekvis la meleagrojn. Persi preskaŭ rompis siajn dentojn mordante arĝentan ŝiklon enfiksitan en lia porcio. Hari rimarkis, ke Hagrid fariĝis daŭre pli ruĝa en la vizaĝo dum li mendis daŭre plu da vino, finfine kisante la vangon de Prof. MakGongal, kiu, mirinde al Hari, ridetis kaj ruĝiĝis, kun ŝia cilindra ĉapelo malrekte sidanta.
Kiam Hari finfine iris de la tablo, li estis ŝarĝita de amaso da aferoj, kiujn li gajnis el la petardetoj, inkluzive paketon da nekreveblaj lumaj balonoj, kompleton por kreskigi verukojn, kaj lian propran novan pecaron por sorĉista ŝako. La blankaj musoj jam malaperis, kaj Hari suspektis kun tre malagrabla sento, ke ili estos finfine la Kristnaska bankedo de S-ino Noris.
Hari kaj la fratoj Tordeli pasigis feliĉan posttagmezon per furioza neĝbula batalo en la bieno. Poste, malvarmaj, malsekaj, kaj anhelantaj, ili revenis al la fajro en la Oragrifa komuna ĉambro, kie Hari debutigis sian novan ŝakpecaron per spektakla malvenko en ludo kun Ron. Li suspektis, ke li ne tiel ege malvenkus, se Persi ne tiom provus helpi lin.