Post manĝo de meleagraĵaj sandviĉoj, patkukoj, savarino, kaj Kristnaska kuko, ĉiuj estis tro sataj kaj dormemaj por fari multon antaŭ ol ili enlitiĝis, krom spekti dum Persi postkuris Fredon kaj Georgon ĉie tra la Oragrifa turo, ĉar ili estis ŝtelintaj lian prefektan insignon.
Tiu estis por Hari la plej bona Kristnaska tago de la vivo. Tamen io ĉagrenadis lin preskaŭ nekonscie dum la tuta tago. Nur kiam li jam grimpis en sian liton, tiam li povis libere pripensi tion: la nevidebligan mantelon, kaj kiu sendis ĝin.
Ron, sata pro meleagraĵo kaj kuko, kaj havanta nenian misteron kiu ĝenis lin, endormiĝis preskaŭ tuj kiam li fermis la drapiraĵojn de sia baldakena lito. Hari klinis el sia lito kaj tiris la nevidebligan mantelon de sub ĝi.
Lia patro…lia patro iam posedis tion. Li lasis la ŝtofon gliti sur siaj manoj, pli glate ol silko, malpeze kiel la aero. Uzu ĝin saĝe, la noto diris.
Li deziregis provi ĝin, tuj. Li glitis el la lito kaj volvis la mantelon ĉirkaŭ si. Rigardante suben al siaj kruroj, li vidis nur lunlumon kaj ombrojn. Estis tre stranga sento.
Uzu ĝin saĝe.
Subite, Hari sentis sin tute maldorme. La tuta Porkalo malfermiĝis al li dum li portis tiun mantelon. Ekcito trafluis lin dum li staris tie en la mallumo kaj silento. Li povis iri ĉien per tio, ien ajn, kaj neniam Ŝteleti scius ion.
Gruntis Ron dormante. Ĉu Hari devis veki lin? Iu sento detenis lin – la mantelo de lia patro – li sentis ke nun – je la unua fojo – li deziris uzi ĝin sola.
Li ŝteliris el la dormejo, suben laŭ la ŝtuparo, trans la komuna ĉambro, kaj grimpis tra la truo portreta.
“Kiu estas tie?” grakis la Dika Damo. Hari diris nenion. Li paŝis rapide laŭ la koridoro.
Kien li devis iri? Li haltis, kun koro rapidanta, kaj pensis. Kaj tiam la ideo frapis lin. Al la restriktata parto de la biblioteko. Li povus legi tiel longe, kiel li deziris, tiel longe, kiel li bezonis por eltrovi kiu estis Flamel. Li ekis, tirante la nevidebligan mantelon strikte ĉirkaŭ si dum li marŝis.
La biblioteko estis inke malluma kaj tre mistera. Hari lumigis lampon por vidi sian vojon inter la vicoj da libroj. La lampo aspektis ŝvebante antaŭen, kaj kvankam Hari povis senti, ke lia brako apogis ĝin, tamen la vido de tio estis hirtiga por li.
La restriktata parto lokiĝis tute ĉe la malantaŭo de la biblioteko. Paŝante atente super la snuron kiu apartigis tiujn librojn de la ceteraj de la biblioteko, li levis sian lampon por legi la titolojn.
Ili ne informis lin multe. Iliaj deskvamiĝantaj, paliĝintaj oraj literoj figuris vortojn en lingvoj nekonataj de Hari. Iuj tute ne havis titolojn. Unu libro havis malhelan makulon, kiu horore similis al sango. La haroj ĉe la nuko de Hari hirtiĝis. Eble li imagis tion, eble ne, sed ŝajnis al li ke febla flustrado elvenis el la libroj, kvazaŭ ili scius, ke iu estas tie, kiu ne rajtas.
Iun li devis elekti por komenci. Metante la lampon atente suben sur la plankon, li rigardis laŭ la plej suba breto por libro kun interesa aspekto. Liaj okuloj trafis tre grandan nigran kaj arĝentan libron. Li eltiris ĝin malfacile, ĉar ĝi tre pezis, kaj metante ĝin sur siajn genuojn, lasis ĝin malfermiĝi hazarde.
Akra, terurega ŝriko rompis la silenton – la libro kriadis! Hari plaŭdfermis ĝin, sed la ŝriko daŭris senĉese, kiel sola akuta, senpaŭza, orelrompiga tono. Stumblis Hari malantaŭen kaj renversis sian lampon, kiu tuj estingiĝis. Kun paniko li aŭdis paŝojn alvenante ekstere laŭ la koridoro – pusante la ŝrikantan libron reen sur la breton, li fuĝis. Li preterpasis Ŝteleti en la pordejo; Ŝteleti per palaj sovaĝaj okuloj rekte trarigardis lin, kaj Hari glitis sub la etenditan brakon de Ŝteleti kaj impetis laŭ la koridoro kaj for, kun la ŝrikoj de la libro ankoraŭ eĥante en liaj oreloj.
Li ekhaltis antaŭ alta kirasa kompleto. Li estis tiel okupita pri eskapi el la biblioteko, ke li ne estis atentinta kien li iris. Eble pro la mallumo, li tute ne rekonis kie li estis. Estis kirasa kompleto apud la kuirejoj, tion li sciis, sed li devis esti kvin etaĝojn super tio.
“Vi petis, ke mi venu rekte al vi, profesoro, kiam iu ajn ĉirkaŭvagas dum la nokto, kaj iu ĵus estis en la biblioteka restriktata parto.”
Hari sentis la sangon eliri de lia vizaĝo. Kie ajn li estis, Ŝteleti evidente konis pli mallongan vojon, ĉar lia mola, lakea voĉo alproksimiĝis, kaj horore al Hari, estis Snejp kiu respondis, “La restriktata parto? Nu ili ne povas esti tre foraj, ni kaptos ilin.”
Hari staris kvazaŭ enradikita ĉe sia loko dum Ŝteleti kaj Snejp ĉirkaŭiris la angulon antaŭ li. Ili ne povis vidi lin, kompreneble, sed tio estis mallarĝa koridoro, kaj se ili alvenus iom pli proksime ili trafus lin – la mantelo ne igis lin malpli solida.
Li dorseniris tiel silente kiel eblis. Pordo staris iom malfermita maldekstre de li. Li ne havis alian esperon. Li premis sin tra la pordon, nespirante, provante ne movi ĝin, kaj feliĉe li sukcesis eniri la ĉambron sen konsciigi ilin pri tio. Ili senpaŭze pretermarŝis kaj Hari klinis sin kontraŭ la muro, peze spirante, aŭskultante iliajn piedpaŝojn dum ili malproksimiĝis. Oni preskaŭ kaptis lin. Preskaŭ. Nur post kelkaj sekundoj li rimarkis ion pri la ĉambro en kiu li kaŝiĝis.
Ĝi aspektis kiel neuzata klasĉambro. Videblis la ombraj formoj de skribtabloj kaj seĝoj amasigitaj apud la muroj, kaj estis renversita rubujo – sed apogata de la kontraŭa muro estis io kiu ŝajne ne konvenis tie, io kiu aspektis kvazaŭ oni metus ĝin tien nur por ke ĝi ne obstrukcu.
Estis grandioza spegulo, tiel alta kiel la plafono, kun ornamita ora kadro, staranta per du krifaj piedoj. Estis skribaĵo ĉizita laŭ la supra rando: Orized arokle aivde soĝa zivalen ivlasa dragir’.
Tial, ke nun estis neniu sono de Ŝteleti kaj Snejp, lia paniko malaperis kaj Hari moviĝis pli proksime al la spegulo, dezirante rigardi denove kiel li ne havis reflektaĵon. Li paŝis antaŭ ĝin.
Li devis ŝtopi la buŝon permane por malebligi, ke li kriu. Li giris dorsen. Lia koro batis multe pli furioze ol kiam la libro kriegis – ĉar li estis vidinta en la spegulo ne nur sin, sed grandan aron da homoj starantaj ĝuste malantaŭ li.
Sed la ĉambro estis neokupata. Spirante tre rapide, li turniĝis malrapide reen al la spegulo.
Tie aperis li, en reflektaĵo, pala kaj evidente timigata, kaj tie, videblaj malantaŭ li estis minimume dek aliaj. Hari rigardis super sian ŝultron – sed ankoraŭ neniu estis tie. Aŭ eble ili ĉiuj estis ankaŭ nevideblaj, kiel li. Ĉu li fakte staris en ĉambro plena je nevideblaj homoj, kaj ĉu la magio de ĉi tiu spegulo estis riveli ĉiun, eĉ nevideblan?
Li alrigardis la spegulon denove. Virino staranta ĝuste malantaŭ lia reflektaĵo ridadis al li kaj gestis permane. Li etendis sian manon kaj sondis la aeron malantaŭ si. Se ŝi vere estus tie, li tuŝus ŝin – iliaj reflektaĵoj estis tiel proksime kune, sed li palpis nur la aeron – ŝi kaj la aliaj ekzistis nur en la spegulo.
Ŝi estis tre bela virino. Ŝi havis malhelajn ruĝajn harojn kaj ŝiaj okuloj – ŝiaj okuloj apektas kiel la miaj, Hari pensis, moviĝante pli proksimen al la spegulo. Helverdaj – ĝuste kun la sama formo, sed tiam li rimarkis, ke ŝi ploras; ridante, sed plorante samtempe. La alta, svelta, nigrohara viro staranta apud ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ ŝi. Li portis okulvitrojn, kaj liaj haroj estis tre malnetaj. Ili hirtis ĉe la malantaŭo, ĝuste kiel tiuj de Hari.
Hari nun estis tiel proksime al la spegulo, ke lia nazo preskaŭ tuŝis tiun de lia reflektaĵo.
“Panjo?” li flustris. “Paĉjo?”
Ili nur rigardis al li, ridetante. Kaj malrapide Hari esploris la vizaĝojn de la aliaj homoj en la spegulo, kaj vidis aliajn parojn de verdaj okuloj kiel siajn, aliajn nazojn kiel sian, kaj eĉ malgrandan maljunulon kiu ŝajne havis la ostecajn genuojn de Hari – Hari nun rigardadis sian familion, je la unua fojo de sia vivo.