La familio Potter ridis kaj svingis la manojn al Hari, kaj li rigardis dezirante reen al ili, kun siaj manoj premataj plate kontraŭ la vitro, kvazaŭ li esperus trafali ĝin kaj tuŝi ilin. Li sentis fortan realiĝon de doloro en si, duone pro ĝojo, duone pro malfeliĉo terura.
Kiom da tempo li staris tie, li ne sciis. La reflektaĵo ne forpaliĝis, kaj li rigardis kaj rigardis, ĝis fora bruo pelis lin reen al la realo. Li ne povis resti tie, li devis trovi sian vojon ree al la lito. Li tiris siajn okulojn for de la patrina vizaĝo, flustrante, “Mi revenos,” kaj hastis el la ĉambro.
“Ĉu vi ne povis veki min?” Ron diris malplaĉe.
“Vi povas veni ĉivespere, mi reiros, mi volas montri al vi la spegulon.”
“Mi ŝatus vidi viajn gepatrojn,” Ron diris avide.
“Kaj mi deziras vidi vian tutan familion, ĉiujn el la familio Tordeli; vi povos montri al mi viajn aliajn fratojn kaj ĉiujn.”
“Vi povas vidi ilin ĉiam ajn,” diris Ron. “Simple venu al mia hejmo dum la venonta somero. Tamen, eble ĝi montras nur mortintojn. Domaĝe, ke vi ne trovis Flamel, tamen. Prenu iom da lardo aŭ ion, kial vi manĝas nenion?”
Hari ne povis manĝi. Li estis vidinta siajn gepatrojn, kaj vidos ilin denove ĉinokte. Li preskaŭ forgesis pri Flamel. Tio ne plu ŝajnis grava. Kiel gravas tio, kiun la trikapa hundo gardas? Kiel gravus tio, se Snejp ŝtelus ĝin, fakte?
“Ĉu vi bonfartas?” diris Ron. “Vi aspektas strange.”
Kio plej timigis je Hari estis tio, ke li eble ne povus trovi la spegulan ĉambron denove. Ĉar Ron estis kun li sub la mantelo, ili devis paŝi multe pli malrapide ol Hari pasintnokte. Ili provis resekvi la vojon de Hari de la biblioteko, ĉirkaŭvagante en la mallumaj pasejoj dum preskaŭ unu horo.
“Frostas al mi,” diris Ron. Ni lasu ĝin kaj iru reen.”
“Ne!” Hari siblis. “Mi scias, ke ĝi estas ie proksime.”
Ili preterpasis la fantomon de alta sorĉistino glisante kontraŭ ili, sed ne vidis iun alian. Ĝuste kiam Ron komencis ĝemi, ke liaj piedoj estas sensentaj pro malvarmo, Hari ekvidis la kirasan kompleton.
“Ĝi estas ĉi tie – ĝuste ĉi tie – jes!”
Ili puŝis la pordon malfermita. Hari lasis fali la mantelon de ĉirkaŭ siaj ŝultoj kaj kuris al la spegulo.
Jen ili. Liaj gepatroj ĝojbrilis vidante lin.
“Nu?” Hari flustris.
“Mi vidas nenion.”
“Jen! Rigardu ĉiujn…estas amasoj da ili….”
“Mi vidas sole vin.”
“Rigardu rekte al ĝi, venu, staru kie mi estas.”
Hari moviĝis flanken, sed kun Ron antaŭ la spegulo, li ne plu vidis sian familion, nur Ron portantan sian pejzle[43] ornamitan piĵamon.
Tamen Ron rigardis fikse al sia reflektaĵo.
“Rigardu min!” li diris.
“Ĉu vi vidas vian tutan familion starantan ĉirkaŭ vi?”
“Ne – mi estas sola – sed mi estas alia – mi aspektas pli aĝe – kaj mi estas la Ĉefstudento!”
“Kio?”
“Mi – mi portas la blazonŝildon kiel Vilĉjo kutimis – kaj mi tenas la Dompokalon kaj la Kvidiĉan Pokalon – mi estas la kvidiĉa teamestro ankaŭ!”
Ron tiris siajn okulojn de tiu belega vidaĵo kaj rigardis ekscitate al Hari.
“Ĉu vi supozas, ke ĉi tiu spegulo montras la estonton?
“Kiel tio povus esti? Mia tuta familio estas morta – lasu min rigardi denove –”
“Vi havis ĝin sole la tutan nokton hieraŭ, lasu al mi iom pli da tempo.”
“Vi nur portas la Kvidiĉan Pokalon, kiel tio povus interesi iun ajn? Mi volas vidi miajn gepatrojn.”
“Ne puŝu min –”
Subita brueto en la koridoro ekstera finigis ilian diskuton. Ili ne estis rimarkintaj, kiel laŭte ili parolis.
“Rapide!”
Ron ĵetis la mantelon reen super ilin ĝuste kiam la lumaj okuloj de S-ino Noris rondiris la pordon. Ron kaj Hari staris tie tute kviete, ambaŭ pripensante la saman demandon – ĉu la mantelo funkcias rilate al katoj? Post tempo kiu ŝajnis kiel epoko, ŝi turniĝis kaj foriris.
“Ĉi tie ni ne estas sekuraj – povas esti, ke ŝi iras por alvenigi Ŝteleti, mi privetus tion, ke ŝi aŭdis nin. Ekvenu.”
Kaj Ron tiris Hari el la ĉambro.
La nego ankoraŭ ne degelis je la sekvanta mateno.
Ĉu vi volas ludi ŝakon, Hari?” diris Ron.
“Ne.”
“Kial ni ne iru suben kaj vizitu Hagrid?”
“Ne…iru vi…”
“Mi scias pri kio vi pensas, Hari, tiu spegulo. Ne iru reen ĉinokte.”
“Kial ne?”
“Mi ne scias, mi nur sentas ion malbonan pri tio – kaj plue, vi jam tro ofte riskis esti kaptita. Ŝteleti, Snejp, kaj S-ino Noris ĉirkaŭvagas. Do bone, se ili ne vidas vin. Kio okazus, se ili trafus vin paŝante, aŭ se vi faligus ion?”
“Vi parolas kiel Hermiona.”
“Mi ne ŝercas, Hari, ne iru.”
Sed Hari havis solan penson en la kapo, kaj tio estis stari denove antaŭ la spegulo, kaj Ron ne baru lin.
Je la tria nokto li trovis sian vojon pli rapide ol antaŭe. Li paŝis sufiĉe rapide, rimarkante, ke li bruis pli ol tiom, kiom estus saĝe, sed li ne trafis iun ajn.
Kaj tie estis liaj gepatroj ridantaj al li denove, kaj unu el liaj avoj kapjesanta feliĉe. Hari kaŭris suben kaj sidis sur la plankon antaŭ la spegulo. Nenio povis malhelpi, ke li restu tie la tutan nokton kun sia familio. Tute nenio.
Escepte de –
“Do – denove ĉi tie, Hari?”
Hari sentis kvazaŭ li interne glaciiĝis. Li rigardis malantaŭen. Sidante sur unu el la skribtabloj apud la muro estis Albus Zomburdo mem. Hari devis esti ĝuste preterpasinta lin, celante la spegulon tiel arde, ke li ne rimarkis lin.
“Mi – mi ne vidis vin, sinjoro.”
“Estas strange, ke esti nevidebla povas fari onin tiel miopa,” diris Zomburdo, kaj Hari trankviliĝis pro tio, ke li ridetis.
“Nu,” diris Zomburdo, glitante de la skribtablo kaj sidiĝante sur la plankon kun Hari, “vi, kiel centoj da aliaj antaŭ vi, estas trovinta la plezurojn de la Spegulo de Orized.”
“Mi ne sciis, ke li nomiĝis tiel, sinjoro.”
“Sed mi supozas, ke vi jam rekonis kion ĝi faras?”
“Ĝi – nu – ĝi montras al mi mian familion –”
“Kaj ĝi montris al via amiko Ron lin mem, kvazaŭ li estus la Ĉefstudento.”
“Kiel vi sciis tion –?”
“Mi ne bezonas mantelon por fariĝi nevidebla,” diris Zomburdo milde. “Nu, ĉu vi povas diveni tion, kion la Spegulo de Orized montras al ĉiu el ni?”
Hari kapneis.
“Lasu min klarigi tion. La plej kontenta homo de la mondo povus uzi la Spegulon de Orized kiel kutima spegulo, tio estas, li rigardus al ĝi kaj vidus sin ĝuste kiel li estas. Ĉu tio helpas vin?”
Hari cerbumis. Tiam li diris malrapide, “Ĝi montras al ni kion ni deziras…kion ajn ni deziras…”
“Jes kaj ne,” diris Zomburdo kviete. “Ĝi montras al ni nenion pli aŭ malpli ol la plej profundan, la plej urĝan deziron en niaj koroj. Vi, kiu neniam konis vian familion, vidas ilin starante ĉirkaŭ vi. Rejnaldo Tordeli, kiu ĉiam fariĝis superombrita de siaj fratoj, vidas sin starante sola, la plej bona el ĉiuj. Tamen, ĉi tiu spegulo donos al ni nek scion nek veron. Homoj jam forvelkis antaŭ ĝi, trancigitaj per tio, kion ili vidis, aŭ freneziĝis, ne sciante se tio, kion ĝi montras, estas reala, aŭ eĉ ebla.
“La Spegulo estas movota al nova hejmo morgaŭ, Hari, kaj mi petas, ke vi ne celu trovi ĝin denove. Se vi ja iam trafos ĝin, vi nun estos preta por tio. Ne decas, ke oni logiĝas de revoj kaj forgesas vivi, memoru tion. Nun, kial vi ne surmetu denove tiun admirindan mantelon kaj eku al la lito?”