Выбрать главу

Hari surpiediĝis.

“Sinjoro – profesoro Zomburdo? Ĉu mi povas demandi vin pri io?”

“Evidente, vi ĵus faris tion,” Zomburdo ridetis. “Vi povus demandi min plu pri io, tamen.”

“Kion vi vidas, kiam vi rigardas en la spegulon?”

“Mi? Mi vidas min tenante paron da dikaj lanaj ŝtrumpoj.”

Hari rigardis lin.

“Oni neniam povas havi sufiĉe da ŝtrumpoj,” diris Zomburdo. “Denove Kristnasko venis kaj iris, kaj mi ne ricevis eĉ unu paron. La homoj insiste donacas al mi librojn.”

Nur kiam li estis ree en la lito, ke trafis al Hari tio, ke eble Zomburdo ne parolis tute honeste. Tamen, li ekkonsciis, dum li ŝovis Skabron de sur sia kuseno, ke tio estis demando pri ege privata afero.

Ĉapitro dek tri

Nikolao Flamel

Profesoro Zomburdo persvadis al Hari, ke li ne iru serĉi la Spegulon de Orized denove, kaj dum la ceteraj el la Kristnaskaj ferioj la nevidebliga mantelo restis faldita ĉe la fundo de lia kofro. Hari deziris ke li tiel facile forgesu tion, kion li estis vidinta en la spegulo, sed li ne povis. Li komencis suferi koŝmarojn. Li sonĝis kaj sonĝadis pri siaj gepatroj malaperantaj en brila verda fulmo, dum ŝrika voĉo grake ridegis.

“Vidu, Zomburdo pravis, ke la spegulo povus frenezigi onin,” diris Ron, kiam Hari parolis kun li pri tiuj sonĝoj.

Hermiona, kiu revenis je la tago antaŭ la semestrokomenco, havis alian vidpunkton. Ŝi konfliktiĝis inter hororo pro la ideo ke Hari lasis la liton kaj travagis la lernejon dum tri sinsekvaj noktoj (“Supoze, ke Ŝteleti estus kaptinta vin!”), kaj bedaŭro ke li ne almenaŭ eltrovis kiu estas Nikolao Flamel.

Ili preskaŭ rezignis ajnan esperon trovi Flamel en biblioteka libro, kvankam Hari ankoraŭ asertis ke li iam legis la nomon ie. Post la komenco de la semestro, ili denove komencis fluglegadi tra libroj dek minutojn dum paŭzoj inter klasoj. Hari havis eĉ malpli da tempo ol la aliaj, ĉar kvidiĉa trejnado jam komenciĝis denove.

Arbo pelis la teamon pli forte ol iam antaŭe. Eĉ la senpaŭza pluvo, kiu anstataŭis la neĝon, ne povis estingi lian fervoron. La ĝemeloj Tordeli plendis, ke Arbo fariĝis zeloto, sed Hari akordis kun Arbo. Se ili gajnus la venontan matĉon kontraŭ Hupopufo, ili kuratingus Rampenon en la domkonkurso je la unua fojo dum sep jaroj. Ja krom la deziro venki, Hari trovis, ke li havis malpli da koŝmaroj kiam li estis lacega pro la trejnado.

Aliflanke, dum aparte malseka kaj kotoplena trejnado, Arbo donis al la teamo eron da malbona novaĵo. Li ĵus ekkoleriĝis pri la du Tordelioj, kiuj daŭre plonĝatakis unu la alian, kaj ŝajnigis kvazaŭ ili falas de siaj balailoj.

“Ĉesu la ŝercado, vi ambaŭ!” li kriis. “Tia konduto estas ĝuste tio, kio perdos por ni la matĉon. Snejp arbitracios ĉifoje, kaj li avidos ian kialon por forstreki poentojn de Oragrifo!”

Ĉe tiuj vortoj Georgo Tordeli vere falis de sian balailon.

Snejp arbitracios?” li balbutis el plenbuŝo da koto. “Kiam li antaŭe arbitraciis kvidiĉan matĉon? Li ne estos senpartia, se ni minacos preterpasi Rampenon.”

La cetero de la teamo alteriĝis apud Georgo por plendi ankaŭ.

“Mi ne kulpas pri tio,” diris Arbo. “Ni nur devos ludi senpekan matĉon, tiel ke Snejp ne havos pretekston por ĝeni nin.”

Kio estis bona strategio, pensis Hari, sed pro alia kialo li ne deziris havi Snejp proksime dum li ludis kvidiĉon…

Je la fino de la trejnado la ceteraj teamanoj kiel kutime restis kune, babilantaj inter si, sed Hari celis rekte reen al la Oragrifa komuna ĉambro, kie li trovis Ron kaj Hermionan ludantajn ŝakon. Ŝako estis la sola afero kiun Hermiona iam malsuperis, kio, laŭ Hari kaj Ron, estis tre bona sperto por ŝi.

“Ne parolu al mi dum momento, “ diris Ron kiam Hari sidiĝis apud li, “mi bezonas cerbu---.” Li ekvidis la vizaĝon de Hari. “Kio okazis al vi? Vi aspektas terure.”

Parolante mallaŭte, tiel ke neniu alia aŭdu, Hari rakontis al ili pri la subita minaca deziro de Snejp por arbitracii kvidiĉan matĉon.

“Ne ludu,” diris Hermiona senpere.

“Diru, ke vi malsanas,” diris Ron.

“Ŝajnigu, ke vi rompis la kruron,” sugestis Hermiona.

“Fakte rompu vian kruron,” diris Ron.

“Mi ne povas,” diris Hari. “Ne estas rezerva serĉisto. Se mi eltiros min, Oragrifo tute ne kapablos ludi.”

Je tiu momento Nevil ekfalis en la komunan ĉambron. Kiel li sukcesis grimpi tra la portretan truon neniu povis imagi, ĉar liaj kruroj estis kunligitaj per io, kio kompreneble estis la Krur-Krampa Malbeno. Li evidente devis salteti kiel kuniklido la tutan vojon ĝis la Oragrifa turo.

Ĉiuj konvulsiis pro ridegoj, escepte de Hermiona, kiu ekstaris kaj faris la kontraŭan sorĉon. La kruroj de Nevil liberiĝis kaj li surpiediĝis skuiĝante.

“Kio okazis?” Hermiona demandis al li, gvidante lin al Hari kaj Ron por sidi apud ili.

“Malfid,” Nevil diris tremante. “Mi trafis lin ekster la biblioteko. Li diris ke li serĉis iun, kiu helpus lin ekzerci al tio.”

“Iru al profesorino MakGongal!” Hermiona urĝis al Nevil. “Raporti tion!”

Nevil kapneis.

“Mi ne deziras pliajn ĝenojn,” li murmuris.

“Vi devas fronti lin, Nevil!” diris Ron “Li kutime tiranas la homojn, sed tio ne estas motivo por sterniĝi antaŭ li, kaj tion faciligi al li.”

“Vi ne bezonas diri al mi, ke mi ne estas sufiĉe kuraĝa por esti en Oragrifo, Malfid jam diris tion,” Nevil esprimis singulte.

Hari esploris en la poŝo de sia robo kaj eltiris Ĉokoladan Ranon, la lastlastan el la skatolo, kiun Hermiona donacis al li pro Kristnasko. Li donis ĝin al Nevil, kiu aspektis ploronte.

“Vi valoras dekoble pli ol Malfid,” Hari diris. “La Ordiga Ĉapelo elektis vin por Oragrifo, ĉu ne? Kaj kie estas Malfid? En aĉa Rampeno.”

La lipoj de Nevil tikis en feblan rideton dum li elpakis la ranon.

“Dankon, Hari…mi supozas, ke mi iros enliten…Ĉu vi deziras la karton, vi kolektas ilin, ĉu ne?”

Dum Nevil forpaŝis, Hari alrigardis la Faman Sorĉiston sur la karto. “Denove Zomburdo,” li diris, “Li estis sur la unua, kiun mi iam –”

Li anhelis. Li fiksrigardis la malantaŭon de la karto. Tiam li rigardis supren al Ron kaj Hermiona.

“Mi trovis lin!” li flustris. “Mi trovis Flamel!” Mi diris al vi, ke mi jam legis la nomon ie, mi legis ĝin en la trajno venante ĉi tien – aŭskultu ĉi tiun: Zomburdo estas aparte fama pro sia venko super la Mava sorĉisto Grindelvald en 1945, pro la eltrovo de la dek du utiloj de draka sango, kaj pro sia laboro pri alĥemio kun sia kolego, Nikolao Flamel’!”

Hermiona saltis surpieden. Ŝi neniam aspektis tiel ekscitita ekde kiam ŝi ricevis la noton por sia unua hejmtasko.

“Restu tie!” ŝi diris, kaj rapidis supren laŭ la ŝtuparo al la knabinaj dormejoj. Hari kaj Ron apenaŭ havis la tempon por gapi senkomprene inter si antaŭ ol ŝi hastis reen, kun grandega antikva libro en siaj brakoj.

Mi tute forgesis rigardi en ĉi tio!” ŝi flustris vigle. “Mi pruntis tion de la biblioteko antaŭ semajnoj por distra legado.”

“Distra!” diris Ron, sed Hermiona ordonis al li silenti dum ŝi elserĉis ion, kaj komencis freneze hasti tra la paĝoj, murmurante al si mem.

Fine ŝi trovis kion ŝi serĉis.

“Kiel mi pensis! Kiel mi pensis!”