Выбрать главу

“Fakte, ni volas demandi vin pri kelkaj aferoj,” diris Hari, “ekzemple, kio protektas la Ŝtonon aparte de Lanuga – ”

“ĈIT!” diris Hagrid denove. “ ‘Skultu – venu v’ziti min poste, mi ne promeses diri jon, m’moru, sed ne ĉirkaŭklaĉadu pri ti’, la studentoj ne deves scii pri ti’. Oni supozos, ke mi dir’s ti’n al vi –”

“Do, ĝis poste,” diris Hari.

Hagrid pezpaŝis for.

“Kion li kaŝis malantaŭ la dorso?” diris Hermiona penseme.

“Ĉu vi supozas, ke tio koncernis la Ŝtonon?”

“Mi iras sciiĝi en kia fako li estis,” diris Ron, kiu jam havis sufiĉe da studado. Li revenis post minuto kun amaso da libroj en siaj brakoj, kaj plaŭdfaligis ilin sur la tablon.

Drakoj!” li flustris. Hagrid serĉis aferojn pri drakoj! Rigardu tiujn: Drakaj Specoj de Britio kaj Irlando; De Ovo ĝis Incendio, Gvidlibro por la Vartisto de Drakoj.”

“Hagrid ĉiam deziris havi drakon, li diris tion al mi je la unua fojo kiam ni parolis,” diris Hari.

“Sed tio kontraŭas niajn leĝojn,” diris Ron. “Draka bredado kontraŭleĝiĝis de la Sorĉista Kunveno en 1709, ĉiu scias tion. Ni ne facile evitus la rimarkon de mogloj, se ni paŝtus drakojn en la ĝardeno – krome, oni ne povas malsovaĝigi drakojn, estas danĝere. Vi ne kredus la brulvundojn, kiujn Karlo ricevis de la sovaĝaj en Rumanio.”

“Sed ne ekzistas sovaĝaj drakoj en Britio, ĉu?” diris Hari.

“Kompreneble ekzistas ili,” diris Ron. “Ordinaraj Kimraj Verdaj kaj Hebridaj Nigraj. La Ministerio de Magio peze okupas sin pri teni ilin en sekreto, kredu min. Nia gento devas daŭre sorĉi la moglojn, kiuj ekvidas ilin, tiel ke ili forgesas pri tio.”

“Do kion en la mondo Hagrid faras?”

Kiam ili frapis al la pordo de la ĉasgardisto post unu horo, ili surpriziĝis pri tio, ke ĉiu kurteno estis fermita. Hagrid vokis “Kiu estes?” antaŭ ol li malfermis la pordon, kaj kiam ili eniris li ekfermis ĝin tuj.

En la ĉambro estis sufoke varme. Spite de tio, ke estis tiel varme ekstere, brulis fajrego en la kameno. Hagrid pretigis teon por ili, kaj proponis ermenaĵajn sandviĉojn, kiujn ili rifuzis ĝentile.

“Do – vi vol’s demandi min pri jo?”

“Jes,” diris Hari. Ne taŭgis ŝanceliĝi. “Ni scivolas, se vi povus diri al ni, kio gardas la Ŝtonon de la Saĝuloj aparte de Lanuga.”

Hagrid grimacis al li.

“Kompr’neble m’ ne poves,” li diris. “ ‘Nue, m’ mem ne scies ti’n. Due, v’ jam scies tro multe pri ti’, do se mi scius m’ ne dirus jon al vi. Tiu Ŝton’ estes ĉi tie pro grava kiolo. Ĝi preskaŭ mal’per’s el Gajngotoj – mi supozes, ke vi jam d’ven’s ĉion pri ti’? M’stifikes min, ki’l vi ek’ciiĝ’s pri Lanuga.”

“Bonvolu, Hagrid, povas esti, ke vi ne deziras diri tion al ni, sed vi ja scias, vi scias ĉion, kio okazas ĉi tie,” diris Hermiona per dolĉa, flatanta voĉo. La barbo de Hagrid tikis, kaj ili rekonis, ke li ridetis. “Ni nur scivolas, kiu faris la aferojn, fakte.” Hermiona pludiris. “Ni scivolas, al kiu Zomburdo fidis sufiĉe bone por helpi lin, aparte de vi.”

La brusto de Hagrid pufiĝis pro fiero post tiuj vortoj. Hari kaj Ron ĝojbrilis al Hermiona.

“Nu, m’ ne s’pozes, ke ti’ damaĝus jon, se mi dires ti’n al vi…nu…li prunt’s Lanugan de mi…post tiam kelkaj ‘nstruistoj far’s sorĉojn…profes’rino Sproso—prof’soro Flirtmeĉo—profes’rino M’Gongal –”  li nombris ilin per siaj fingroj, “prof’soro Ciuro – kaj Zomburdo mem far’s jon, kompr’neble. ‘Tendu, mi forges’s jun. Ho jes, kaj prof’soro Snejp.”

Snejp?

“Jes – vi ‘nkoraŭ ne mueles ti’n, ĉu? Pripensu, Snejp ‘elp’s protekti la Ŝtonon, li n’ estes ŝtelonta ĝin.”

Hari sciis, ke Ron kaj Hermiona pensis same kiel li. Se Snejp kunlaboris en la protektado de la Ŝtono, li facile povis ekscii kiel la aliaj instruistoj gardis ĝin. Li verŝajne sciis ĉion – aparte, evidente, de la sorĉo de Ciuro, kaj kiel eviti Lanugan.

“Vi estas la sola, kiu scias kiel pasi preter Lanuga, ĉu ne, Hagrid?” diris Hari zorgeme. “Kaj vi neniam dirus tion al iu ajn, ĉu? Eĉ ne al unu el la instruistoj?”

“Neniu scies ti’n krom mi kaj Zomburd’,” diris Hagrid fiere.

“Do tio helpas,” Hari murmuris al la aliaj. “Hagrid, ĉu ni povus malfermi fenestron? Mi brogiĝas.”

“Ne poves, ‘Ari, bedaŭre,” diris Hagrid. Hari rimarkis, ke li ekrigardis al la fajro. Hari ankaŭ rigardis ĝin.

“Hagrid – kio estas tio?”

Sed li jam sciis, kio ĝi estis. Meze en la koro de la fajro, sub la kaldrono, kuŝis ega nigra ovo.

“Ho, ti’,” diris Hagrid, palpante nervoze sian barbon. “Ti’ estes, aah…”

 

“De kie vi akiris ĝin, Hagrid?” diris Ron, kaŭrante ĉe la fajro por rigardi la ovon deproksime. “Ĝi devis kosti al vi trezoron.”

“ ‘ Vetgajn’s ti’n,” diris Hagrid. “ ‘Jeraŭ v’spere. M’ est’s sube en la vilaĝ’, por preni jom da trinkaĵo, kaj eklud’s kartojn kun fremdulo. Fakte, mi s’pozes, ke li feliĉe seniĝ’s de ti’.”

 “Sed kion vi intencas fari, kiam ĝi elkoviĝos?” diris Hermiona.

“Nu, m’ las’tempe leg’s jom,” diris Hagrid, tirante grandan libron el sub sia kuseno. “Mi ‘lpren’s ti’n el la bibli’teko – Bredado de Drakoj por Plezuro kaj Profito – ĝi n’ estes tute nuneca, kompr’neble, sed ĝi klariges ĉi’n. Tenu la ovon en la fajro, ĉar iliaj patrinoj elsp’rades super ilin, komprenu, kaj post l’ elkoviĝo, nutru ĝin per brando kaj sango de kokin’ po s’telo je ĉi’ duon’oro. Kaj rigardu – ĝi klariges ki’l rekoni la d’versajn ovojn – la mi’ estes Norvegja Krestodorsa. Est’s tre raraj, ili.”

Li aspektis tre memfiere, sed tio ne konvinkis Hermionan.

“Hagrid, vi loĝas en ligna domo,” ŝi diris.

Sed Hagrid ne atentis. Li zumadis gaje dum li pikis la fajron.

Do ili nun havis pluan aferon kiu ĉagrenis ilin: kio okazus al Hagrid, se iu ajn ekscius tion, ke li kaŝis nelican drakon en sia kabano.

“Mi scivolas pri la trankvila vivo,” ĝemis Ron, dum ĉiu vespere ili klopodis pri la amaso da hejmtaskoj, kiun ili ricevis. Hermiona komencis fari studhorarojn ankaŭ por Hari kaj Ron. Tio tute frenezigis ilin.

Unu tagon dum matenmanĝo, Hedvig alportis al Hari alian noton de Hagrid. Li estis skribinta nur du vortojn: Ĝi eloviĝas.

Ron deziris malĉeesti Herbologion kaj iri rekte al lia kabano. Hermiona tute ne pridiskutus tion.

“Hermiona, kiel ofte dum niaj vivoj ni havos okazon rigardi drakan eloviĝon?”

“Ni havas klasojn, ni embarasiĝos, kaj tio ne estas menciinda, kompare al kio okazos al Hagrid, se iu ajn ekscios, kion li faras –”

“Silentu!” Hari flustris.

Malfid staris nur metrojn for kaj li estis ekhaltinta por subaŭskulti. Kiom li jam aŭdis? Al Hari tute ne plaĉis la mieno de Malfid.

Ron kaj Hermiona disputis irante la tutan distancon al Herbologio, kaj finfine, Hermiona konsentis ke ili hastu ĉe Hagrid dum la matena paŭzo. Kiam la sonorilo aŭdiĝis el la kastelo je la klasfino, la tri el ili tuj faligis siajn trulojn kaj rapidis tra la bieno ĝis la arbara rando. Hagrid salutis ilin, aspektante ruĝvange kaj ekscitite.

“Ĝi preskaŭ elires.” Li kondukis ilin enen.

La ovo kuŝis sur la tablo. Profundaj fendoj vidiĝis en ĝi. Io moviĝis ene, kaj stranga klakado eliris.

Ili ĉiuj tiris seĝojn apud la tablon kaj rigardis apenaŭ spirante.