“Rezigni?” Arbo tondris. “Kiel tio helpos? Kiel ni regajnos iujn ajn poentojn, se ni ne povos gajni en kvidiĉo?”
Sed eĉ kvidiĉo perdis sian allogon. La ceteraj de la teamo ne parolis kun Hari dum trejnado, kaj se ili devis paroli pri li, ili nomis lin “la serĉisto.”
Hermiona kaj Nevil suferis ankaŭ. Ili ne havis tiel malbonan tempon, kiel Hari, ĉar ili ne estis tiom konataj, sed oni rifuzis paroli ankaŭ kun ili. Hermiona ĉesis turni atenton al si dum la klasoj, kaj rigardante suben, ŝi laboris silente.
Al Hari preskaŭ plaĉis tio, ke la ekzamenoj estis baldaŭ. La amaso da studado, kiun li bezonis fari, deturnis liajn pensojn de lia mizero. Li, Ron, kaj Hermiona restis aparte de la aliaj, laborante ĝis plena nokto, provante memori la ingrediencojn de komplikaj pocioj, lerni parkere sorĉojn kaj malbenojn, ankaŭ la datojn de magiaj eltrovoj kaj ribeloj de koboldoj…
Tiam, je unu semajno antaŭ ol la ekzamenoj devis komenci, neatendite submetiĝis al provo la nova decido de Hari, ke li ne intervenu en io ajn, kiu ne koncernsis lin. Dum li sola marŝis domen de la biblioteko je iu posttagmezo, li aŭdis el klasĉambro iun ploradi. Kiam li proksimiĝis, li rekonis la voĉon de Ciuro.
“Ne – ne – ne denove, bonvolu –”
Tio aspektis, kvazaŭ iu minacis lin. Hari pliproksimiĝis.
“Bone – bone –” li aŭdis Ciuron singulte diri.
Post sekundo Ciuro hastis el la ĉambro rektigante sian turbanon. Li aspektis pale kaj ploronte. Li paŝis elvide; Hari kredis, ke Ciuro eĉ ne rimarkis lin. Li atendis ĝis la paŝoj de Ciuro malproksimiĝis, kaj tiam rigardis en la ĉambron. Ĝi estis malplena, sed pordo estis malfermita ĉe la kontraŭa flanko. Hari celis la pordon kaj iris meze en la ĉambron antaŭ ol li memoris, kion li promesis al si pri enmiksiĝado.
Tamen, li vetus je dek du Ŝtonoj de la Saĝuloj, ke Snejp ĵus eliris la ĉambron, kaj laŭ tio, kion Hari ĵus subaŭdis, Snejp nun marŝas per pli ĝoja paŝo – Ciuro evidente estis cedinta al li finfine.
Hari reiris al la biblioteko, kie Hermiona ekzercis je Ron en Astronomio. Hari rakontis al ili kion li ĵus aŭdis.
“Do Snejp sukcesis!” diris Ron. “Se Ciuro malkaŝis kiel nuligi lian sorĉon kontraŭ la Mava Povo –”
“Ankoraŭ estas Lanuga, tamen,” diris Hermiona.
“Eble Snejp jam eksciis kiel eviti ĝin sen demandi tion al Hagrid,” diris Ron, rigardante la milojn da libroj ĉirkaŭantaj ilin. “Mi privetus, ke ekzistas libro ie ĉi tie, kiu klarigas kiel preterpasi trikapan hundon. Do kion ni faros, Hari?”
La ekscito de aventuro flirtis ankoraŭ en la okuloj de Ron, sed Hermiona respondis antaŭ ol Hari povis.
“Iru al Zomburdo. Tion ni devis fari antaŭ epokoj. Se ni provos ion mem, ni nepre eksiĝos.”
“Sed ni ne havas pruvon!” diris Hari. “Ciuro tiom timas, ke li ne apogos nin. Snejp bezonas nur diri, ke li ne scias, kiel la trolo eniris je Halovino, kaj ke li ne estis ie ajn proksime al la tria etaĝo – kiun oni kredos, laŭ via supozo, lin aŭ nin? Ne estas fakte sekreto, ke ni malamas lin, Zomburdo ekpensus, ke ni inventis ĉion por ke li estu maldungita. Ŝteleti ne helpus nin eĉ por savi sian vivon, li estas tro amika kun Snejp, kaj opinias, ke ju pli studentoj eksiĝos, des pli bone. Kaj ne forgesu, ke ni ne devas scii ion ajn pri la Ŝtono aŭ Lanuga. Pro tio ni devus multe klarigi.”
Tio ŝajne persvadis Hermionan, sed ne Ron.
“Se ni nur flarus iomete ĉirkaŭe–”
“Ne,” diris Hari kategorie. “Ni jam tro flaris ĉirkaŭe.”
Li tiris al si mapon de Jupitero kaj komencis lerni la nomojn de ĝiaj lunoj.
La sekvantan matenon, oni liveris notojn al Hari, Hermiona, kaj Nevil dum ili matenmanĝis. Ili ĉiuj estis samaj:
Via detenpuno komencos hodiaŭ vespere je la dek unua. Renkontu s-ron Ŝteleti en la vestiblo.
Prof. M. MakGongal
Pro la fururo pri la perditaj poentoj Hari jam forgesis, ke ili ankoraŭ devis plenumi la detenpunon. Li fakte anticipis la plendojn de Hermiona, ke tio estos tuta nokto da studado perdita, sed ŝi diris nenion. Kiel Hari, ŝi agnoskis, ke ili indis je tio, kion ili ricevis.
Tiun vesperon je la dek unua, ili ĝisis Ron en la komuna ĉambro, kaj iris suben al la vestiblo kun Nevil. Ŝteleti jam estis tie – kaj ankaŭ estis Malfid. Hari estis forgesinta, ke Malfid ankaŭ havis detenpunon.
“Sekvu min,” diris Ŝteleti, lumigante lampon kaj gvidante ilin eksteren.
“Mi supozas, ke ekde nun vi pripensos dufoje antaŭ ol rompi alian regulon, ĉu ne?” li diris, ridaĉante al ili. “Ho jes… peza laboro kaj doloro instruas plej bone, mi opinias… domaĝe, ke oni lasis malaperi la antikvajn punojn… pendigi onin de la plafono je la pojnoj dum kelkaj tagoj, mi ankoraŭ havas la ĉenojn por tio en mia oficejo, mi konservas ilin per oleo, en okazo de bezono… Ĝuste, ni eku, kaj ne pensu pri forkuro nun, vi trafos eĉ pli malbonan tiukaze.”
Ili marŝis for trans la mallumaj gazonoj. Nevil daŭre snufetis. Hari scivolis, kio estos ilia puno. Devis esti io prave horora, alie Ŝteleti ne tiom ĝojus.
La luno brilis, sed nuboj impetantaj antaŭ ĝin tempe al tempe mergis ilin en mallumon. Antaŭe, Hari vidis la lumajn fenestrojn de la kabano de Hagrid. Tiam ili aŭdis foran krion.
“Ĉu ‘stes vi, Ŝt’leti? ‘Astu, mi voles k’menci.”
La koro de Hari leviĝis; se ili laboros kun Hagrid, tio ne estos tre malbona. Lia trankviliĝo evidente aperis en lia mieno, ĉar Ŝteleti diris, “Mi supozas, ke vi anticipas ĝojan tempon kun tiu ŝtipo? Nu, pensu alie, knabo – en la arbaron vi iros, kaj mi ege eraras, se vi eliros sendifekte.”
Pro tio Nevil eligis ĝemeton, kaj Malfid ekhaltis paŝmeze.
“La arbaro?” li eĥis kun tono malpli aplomba ol kutime. “Ni ne povas tien dumnokte – ekzistas ĉiaj aferoj tie – lupofantomoj, laŭ onidiro.”
Nevil ekkroĉis la manikon de Hari kaj stertoris.
“Tio estas via afero, ĉu ne?” diris Ŝteleti, kun voĉo kraketanta pro ĝojo. “Vi devis pensi pri tiuj lupfantomoj antaŭ ol vi rompis la regulojn, ĉu ne?”
Hagrid marŝis kontraŭ ili el la mallumo, kun Faŭko ĉekalkane. Li portis sian grandan arbaleston, kaj plena sagujo pendis de lia ŝultro.
“F’nfine,” li diris. “M’ jam atend’s je duon’or’. Fartes, ‘Ari, ‘Ermiona?”
“Mi ne estus tro amika kun ili, Hagrid,” diris Ŝteleti froste, “ili venis por puno, ne forgesu.”
“Kaj pro ti’ vi malfrues, ĉu ne?” diris Hagrid, kaj malridetis al Ŝteleti. “Prel’gante al ili, ĉu? Fari ti’n n’estes via rol’. Do, vi jam far’s vi’n parton, mi ‘stros ekde nun.”
“Mi revenos je la aŭroro,” diris Ŝteleti, “por kolekti la restaĵojn de ili,” li almetis malice, deturniĝis, kaj ekis kontraŭ la kastelo, kun lampo balanciĝanta for en la mallumo.
Malfid nun turnis sin kontraŭ Hagrid.
“Mi ne eniros tiun arbaron,” li diris, kaj Hari kontente rimarkis panikan tonon en lia voĉo.
“V’ iros se v’ intences resti ĉe Porkalo,” diris Hagrid furioze. “Vi m’sag’s, kaj nun vi deves pagi.”
“Sed ĉi tiu taŭgas por servistoj, ne decas, ke studentoj faru tion. Mi anticipis ke ni kopius versojn aŭ similan, se mia patro scius pri ĉi tio, li –”
“—dirus al vi, ke ti’l states la aferoj ĉe Porkalo,” Hagrid graŭlis. “Kopi’ versojn! Ki’l ti’ ‘elpus jun ajn? Vi faros jon utilan, aŭ vi f’riros. Se vi s’pozes, ke vi’ patro pr’ferus vi’n eksiĝon, do iru reen al ‘a kastelo kaj ekpaku. Iru!”
Malfid ne moviĝis. Li rigardis kolerege al Hagrid, sed tiam subigis la okulojn.
“Do ĝuste,” diris Hagrid, “nun ‘skultu atente, ĉar ti’ estes danĝera, ki’n ni faros ĉ’nokte, kaj m’ ne dezires, ke iu ajn agu riskeme. Sekvu min ĉi tie dume.”