Выбрать главу

Dadli momente pensis. Por li, tio ŝajnis esti taskego. Li finfine diris, malrapide, “Do mi havos tridek… tridek…”

“Tridek naŭ, dolĉjo,” diris onklino Petunjo.

“Nu.” Dadli peze eksidis kaj kaptis la plej proksiman pakaĵon. “Do, en ordo.”

Onklo Verno ridklukis.

“La etulo volas ricevi ĝustan valoron, same kiel la patro. Bona knabo, Dadli!” Li taŭzis al Dadli la hararon.

Tiumomente la telefono sonis, kaj onklino Petunjo iris por respondi ĝin; Hari kaj onklo Verno restis por rigardi dum Dadli malvolvis la konkurbiciklon, kameraon, telekondukatan aviadileton, dek ses novajn komputil­ludojn kaj vid­bendan registrilon. Li estis deŝiranta la paperon de ora brakhorloĝo kiam onklino Petunjo re­venis de la telefono, laŭaspekte kaj kolera kaj ĉagrenita.

“Malbona novaĵo, Verno,” ŝi diris. “Sinjorino Fig rompis al si la kruron. Ŝi ne povas akcepti lin.” Ŝi kapindikis al Hari.

La buŝo de Dadli gapis pro hororo, sed la koro de Hari tuj ekĝojis. Ĉiun jaron je la datreveno de Dadli, liaj ge­patroj ekskursis kun li kaj unu amiko dum la tago, al aventurludejoj, burgeromanĝejoj aŭ la kinejo. Ĉiun jaron oni postlasis Hari kun s-ino Fig, freneza maljunulino kiu loĝis du stratojn for. Tio malplaĉegis al Hari. La tuta domo odoris kiel brasikoj, kaj s-ino Fig igis lin rigardi fotaĵojn de ĉiuj katoj, kiujn ŝi estis iam ajn havinta.

“Kion fari, do?” diris onklino Petunjo, kolere rigardante Hari kvazaŭ li estus planinta tion. Hari sciis, ke li devus kompati al s-ino Fig la krurorompon, sed tio ne facilis kiam li pensis, ke pasus ankoraŭ unu jaro antaŭ ol li devus refoje rigardi Tiblidon, Neĝan, s-ron Piedetoj kaj Tufan.

“Ni povus telefoni al Marĝa,” sugestis onklo Verno.

“Ne estu stulta, Verno, ŝi malamas la knabon.”

Ges-roj Dursli ofte parolis tiel pri Hari, kvazaŭ li ne estus tie — aŭ, prefere, kvazaŭ li estus io aĉa, kio ne povus kompreni ilin, ekzemple limako.

“Ĉu via amikino — kia la nomo — Ivana?”

“Ferias en Majorko,” knalis onklino Petunjo.

“Vi povus simple lasi min ĉi tie,” Hari espereme proponis. (Se jes, li povus ĉifoje spekti televidon laŭ sia plaĉo, kaj eble eĉ ekprovi la komputilo de Dadli.)

Onklino Petunjo aspektis kvazaŭ ŝi estus ĵus glutinta citronon. “Kaj reveni por trovi la domon detruitan?” ŝi graŭlis.

“Mi ne eksplodigos la domon,” diris Hari, sed ili ne aŭskultis.

“Mi supozas, ke ni povus venigi lin al la zoo,” malrapide diris onklino Petunjo, “…kaj lasi lin en la aŭto…”

“Tiu aŭto estas nova, ne lasu lin sidi sole en ĝi…”

Dadli komencis laŭte plori. Fakte, li vere ne ploris — jaroj pasis post kiam li lastfoje vere ploris — sed li sciis, ke se li tordos la vizaĝon kaj hurlos, lia patrino donos al li kion ajn li deziras.

“Daĉjo Dadliĉjo, ne ploru, Panjo ne permesos, ke li ruinigu vian specialan tagon!” ŝi ekkriis, brakumante lin.

“Mi … ne … volas … ke … li … v-v-venu!” Dadli hurlis inter pretekstaj singultegoj. “Li ĉiam ruinigas ĉ-ĉion!” Li ĵetis al Hari figrimacon tra la spaco inter la brakoj de la patrino.

Ĝuste tiam sonoris ĉe la pordo — “Ho, Bona Dio, jen ili!” malkviete diris onklino Petunjo — kaj post momento aperis Pirs Polkis, plej kara amiko de Dadli, kun sia patrino. Pirs estis malgrasa knabo kun rateca vizaĝo. Kutime estis li, kiu tenas la brakojn de homoj malantaŭ la dorso dum Dadli batadis ilin. Dadli tuj ĉesis preteksti ploradon.

Post duona horo, Hari, apenaŭ povante kredi je sia bona ŝanco, sidis en la malantaŭo de la aŭto de ges-roj Dursli kun Pirs kaj Dadli, la unuan fojon en la vivo survoje al la zoo. La geonkloj ne povis elpensi alian rimedon por forigi lin, sed antaŭ ol ili forveturis, onklo Verno kondukis Hari flanken.

“Mi avertas vin,” li diris, puŝante sian grandan purpuran vizaĝon al tiu de Hari, “mi ja avertas vin, knabo — strang­aĵon, ian ajn — kaj vi restos en tiu ŝranko ĝis la Kristnasko.”

“Mi faros nenion,” diris Hari, “honeste dirite…” Sed onklo Verno ne kredis tion. Neniu kredis tion, iam ajn.

La problemo estis, ke strangaĵoj ofte okazis apud Hari, kaj ne utilis diri al la ges-roj Dursli, ke pri tio li ne kulpis.

Unu fojon, onklino Petunjo, malkontenta pri tio, ke Hari revenadis de la barbisto aspektante kvazaŭ li tute ne vizitis tiun, prenis hejman tondilon kaj tondis lian hararon tiel mallonga, ke li estis preskaŭ senhara escepte de franĝo, kiun ŝi lasis “por kaŝi tiun aĉan cikatron”. Dadli ĝisnaŭze priridis je Hari, kiu pasigis sen­dorman nokton pro pensado pri la lernejo morgaŭ, kie oni jam priridis lin pro liaj sakecaj vestaĵoj kaj bend­gluitaj okulvitroj. La postan matenon, tamen, li ellitiĝis kaj trovis sian hararon precize tia, kia ĝi estis antaŭ ol onklino Petunjo fortondis ĝin. Oni enŝrankigis lin dum tuta semajno pro tio, kvankam li klopodis klarigi sian nekapablon kompreni, kiel ĝi tiel rapide rekreskis.

Alian fojon, onklino Petunjo provis ŝovi lin en malnovan bluzaĉon de Dadli (brunan kun oranĝkoloraj pufoj). Ju pli forte ŝi klopodis tiri ĝin ĉe lia kapo, des pli eta ĝi ŝajne fariĝis, ĝis finfine ĝi taŭgis nur por man­pupo, sed certe ne por Hari. Onklino Petunjo decidis, ke ĝi certe ŝrumpis pro lavado, kaj, feliĉige por Hari, oni ne punis lin.

Aliflanke, li terure suferis pro tio, ke oni trovis lin sur la tegmento de la lernejaj kuirejoj. La bando de Dadli estis persekutanta lin, kiel kutime, kiam, surprize por Hari same kiel por la ceteraj, jen li eksidis sur la kamentubo. Ges-roj Dursli ricevis tre koleran leteron de la lernejestrino, informante ilin, ke Hari grimpis sur la lernejaj konstruaĵoj. Sed (kiel li kriis al onklo Verno tra la ŝlosita pordo de la ŝranko) li nur provis salti malantaŭ la grandajn rubujojn ekster la kuirejaj pordoj. Hari supozis, ke vento kaptis lin dum la salto.

Sed hodiaŭ nenio estis fuŝiĝonta. Eĉ valoris esti ĉe Dadli kaj Pirs por povi pasigi la tagon en loko, kiu estis nek lernejo, nek lia ŝranko, nek la brasikodora salono de s-ino Fig.

Onklo Verno veturante plendadis al onklino Petunjo. Plaĉis al li plendi pri diversaj aferoj: kolegoj, Hari, la urb­konsilio, Hari, la banko kaj Hari, jen nur kelkaj el liaj plejŝatataj plendotemoj. Ĉi-matene, temis pri motorcikloj.

“…pretermuĝas kiel frenezuloj, tiuj junaj huliganoj,” li diris, kiam motorciklo preterveturis ilin.

“Mi sonĝis pri motorciklo,” diris Hari, subite rememorante. “Ĝi flugis.”

Onklo Verno preskaŭ karambolis kontraŭ la antaŭa aŭto. Li turnis sin sur la seĝo kaj kriis al Hari, kun vizaĝo simila al giganta lipharhava beto, “MOTORCIKLOJ NE FLUGAS!” Dadli kaj Pirs subridaĉis.

“Mi scias tion,” diris Hari. “Temas nur pri sonĝo.”

Sed li tuj deziris, ke li estus dirinta nenion. Se ges-roj Dursli malamis unu aferon pli ol ke li faru demandojn, tio estis, ke li parolu pri io, kiu kondutas malkutime, eĉ se temis pri nura sonĝo aŭ komikso — ili ŝajne opiniis, ke li ekhavos danĝerajn ideojn.

Estis tre suna sabato, kaj la zoo estis plenŝtopita de familioj. Ges-roj Dursli aĉetis por Dadli kaj Pirs grandajn ĉokoladajn glaciaĵojn ĉe la enirejo, kaj tiam, ĉar la ridetanta sinjorino en la vendaŭto demandis, kion Hari deziras, antaŭ ol ili povis forrapidigi lin, ili aĉetis por li malmultekostan citronan stangŝorbeton. Kaj ĝi ne estis malbongusta, opiniis Hari, lekante ĝin dum ili rigardis gorilon froti sian kapon kaj mirinde simili al Dadli, escepte ke ĝi ne estis blonda.

Hari ĝuis la plej bonan matenon dum longa tempo. Li prudente promenis iom aparte de la Durslioj tial, ke Dadli kaj Pirs, kiuj komencis enuiĝi pro la bestoj jam je la lunĉohoro, ne rekomencus sian plejŝatatan hobion, batadi lin. Ili manĝis en la zoa restoracio, kaj kiam Dadli kolerkriis ĉar lia ”Melba Gloro[2]” ne sufiĉe grandis, onklo Verno aĉetis novan por li kaj Hari rajtis finmanĝi la unuan.

вернуться

2

Fikcia varnomo por glaciaĵo. De melbo: frandaĵo el glaciaĵo, frukto, frandopureo, k kirlita kremo.