Hari ne povis sidi. Li paŝis tien kaj reen antaŭ la fajro. Li ankoraŭ tremis.
“Snejp deziras la Ŝtonon por Voldemorto… kaj Voldemorto atendas en la arbaro… kiel longe ni supozis, ke Snejp nur celis riĉigi sin…”
“Ĉesu diri la nomon!” diris Ron per terurita flustro, kvazaŭ li pensus, ke Voldemorto povus aŭdi ilin.
Hari ne atentis lin.
“Florenco savis min, sed li ne devis fari tion… Pereo koleriĝis… Li diris ke oni ne kontraŭu tion, kion la planedoj antaŭdiras… ili evidente indikas, ke Voldemorto revenos… Pereo kredas, ke Florenco devis lasi Voldemorton murdi min… mi supozas, ke tio ankaŭ estas skribita en la steloj.”
“Ĉu vi ĉesos diri tiun nomon!” Ron siblis.
“Do mi havas por atendi nur tion, ke Snejp ŝtelos la Ŝtonon,” Hari pludiris febre, “tiam Voldemorto povos veni kaj ekstermi min… Nu, mi supozas, ke Pereo ĝojos pri tio.”
Hermiona aspektis tre timigite, sed ŝi havis trankviligan konsilon.
“Hari, ĉiuj diras ke Zomburdo estas la sola, kiun Vi-Scias-Kiu iam ajn timis. Dum Zomburdo estas proksima, Vi-Scias-Kiu ne tuŝos vin. Tamen, kiu konstatas, ke la centaŭroj ĉiam pravas? Tio aspektas al mi kiel divenado, kaj profesorino MakGongal diras, ke tio estas tre malpreciza fako de magio.”
La ĉielo estis hela antaŭ ol ili ĉesis paroli. Ili enlitiĝis tute lacegaj, kun raŭkaj gorĝoj. Sed la surprizoj de la nokto ne finiĝis.
Kiam Hari detiris siajn littukojn, li trovis sian nevidebligan mantelon faldita nete sub ili. Noto estis alpinglita al ĝi:
En okazo de bezono.
Ĉapitro dek ses
Tra La Klapopordo
Hari estis neniam dum venontaj jaroj tute memoronta, kiel li sukcesis travivi siajn ekzamenojn, atendante daŭre ke je ajna momento Voldemorto eksplodos tra la pordo. Tamen la tagoj pasis rampe, kaj sendube Lanuga restis viva kaj sana malantaŭ la ŝlosita pordo.
Ŝvitige varmegis, precipe en la granda klasĉambro, kie ili faris siajn skribitajn ekzamenojn. Por la ekzamenoj oni donis al ili specialajn novajn plumojn, kiuj estis kontrolataj per kontraŭfripona sorĉo.
Ili havis ankaŭ praktikajn ekzamenojn. Profesoro Flirtmeĉo vokis ilin unuope en sian klasĉambron por konstati, ĉu ili povas fari tiel, ke ananaso klakdancu trans tablebeno. Profesorino MakGongal taskis al ili ŝanĝi muson en snuftabakan skatolon — oni gajnis poentojn laŭ la beleco de la skatolo, kaj perdis poentojn se ĝi ankoraŭ havis vangharojn. Snejp ĉiun nervozigis, kvazaŭ spirante sur iliajn nukojn dum ili provis memori kiel prepari forgesigan pocion.
Hari faris tiel bone, kiel li povis, provante ignori la pikantajn dolorojn en sia frunto, kiuj ĝenadis lin ekde lia nokto en la arbaro. Nevil supozis, ke Hari suferis de nervozeco pro la ekzamenoj, kiam li ne povis dormi, sed fakte Hari daŭre vekiĝis pro sia malnova koŝmaro, tamen nuntempe estis pli malbone ol iam ajn, tiel ke ĝi enhavis figuron en kapuĉa mantelo kiu prisalivumis sangon.
Eble pro tio, ke ili ne vidis tion, kion Hari vidis en la arbaro, aŭ pro tio, ke ili ne havis cikatrojn brulantajn sur la fruntoj, Ron kaj Hermiona evidente ne tiom zorgis pri la Ŝtono kiel Hari. Kompreneble, la ideo de Voldemorto timigis ilin, sed li ne vizitadis ilin en sonĝoj, kaj ili estis tiom okupataj pri studado, ke ili ne havis sufiĉe da tempo por ĉagreniĝi pri tio, kion Snejp aŭ ajna alia komplotis.
Ilia plej lasta ekzameno estis tiu de la Historio de Magio. Post unu horo da respondado al demandoj pri originalaj maljunaj sorĉistoj, kiuj inventis memkirlajn kaldronojn, ili estos liberaj, liberaj dum tuta ĝoja semajno ĝis kiam ili scios siajn ekzamenajn notojn. Kiam la fantomo de prof. Binz ordonis, ke ili metu la plumojn malsupren kaj volvu siajn pergamenojn, Hari ne povis rezisti, ke li hurau kun la aliaj.
“Tio estis ege pli facila, ol mi anticipis,” diris Hermiona dum ili kuniĝis kun la homamasoj disiĝantaj sur la sunaj gazonoj. “Mi ne bezonis lerni pri la “Lupfantoma Kodo de Konduto de 1637, aŭ pri la ribelo de Elfrik la Avida.”
Hermiona ĉiam ŝatis pridiskuti la ekzamenojn poste, sed laŭ Ron, tio malsanigis lin, do ili vagis malsupren al la lago kaj sin faligis sub arbo. La ĝemeloj Tordeli kaj Lij Ĝordan tikladis la tentaklojn de grandega loligo, kiu ripozis en la varma, malprofunda akvo.
“Neniom da studado,” Ron elspiris feliĉe, streĉante sin sur la herbo. “Vi povus aspekti pli gaje, Hari, ni havas semajnon antaŭ ol ni ekscios, kiom ni malsukcesis, oni ankoraŭ ne bezonas ĉagreni.”
Hari frotadis sian frunton.
“Mi volas scii kion tio signifas!” li eksplodis kolere. “Mia cikatro doloradas — tio okazis antaŭ nun, sed neniam tiel ripete.”
“Iru al sinjorino Pomfrej,” Hermiona sugestis.
“Mi ne malsanas,” diris Hari. “Mi kredas, ke estas averto… tio signifas, ke danĝero proksimiĝas…”
Ron ne kapablis ekscitiĝi, estis tro varme.
“Hari, trankviliĝu, Hermiona pravas, la Ŝtono estas sekura dum Zomburdo estas proksima. Krome, ni neniam ekhavis pruvon, ke Snejp malkovris rimedon por preterpasi Lanugan. Li preskaŭ postlasis sian kruron unufoje, li ne haste provos tion denove. Kaj Nevil ludos kvidiĉon por Anglio antaŭ ol Hagrid malservos Zomburdon.”
Hari kapjesis, sed li ne povis eskapi la senton, kvazaŭ kaŝkaŭrus io, kion li forgesis fari, io tre signifa. Kiam li provis esprimi tion, Hermiona diris, “Tio estas nur la ekzamenoj. Mi vekiĝis dum la pasinta nokto, kaj mi traserĉis la duonon de miaj notoj pri Transformado antaŭ ol mi memoris, ke ni jam finis tiun.”
Tamen, Hari estis tute certa, ke la ĝena sento ne devenis de la laboro. Li rigardis strigon flirti kontraŭ la lernejo trans la helblua ĉielo kun noto krampita en sia beko. Hagrid estis la sola, kiu iam ajn sendis al li leterojn. Hagrid neniam perfidus Zomburdon. Hagrid neniam dirus al iu ajn kiel preterpasi Lanugan… neniam… tamen —
Subite Hari saltis surpieden.
“Kien vi iras?” diris Ron dormeme.
“Mi ĵus ekpensis pri io,” diris Hari. Li estis pala. “Ni devas nepre iri al Hagrid. Tuj.”
“Kial?” anhelis Hermiona, hastante por resti kune.
“Ĉu tio ne aspektas al vi iom strange,” diris Hari, kurante supren laŭ herba deklivo, “ke tio, kion Hagrid deziras pli ol ion ajn, estas drako, kaj nekonato aperas kiu hazarde havas drakan ovon en la poŝo? Kiom da homoj ĉirkaŭvagas kun drakaj ovoj, spite ke tio kontraŭas la sorĉistajn leĝojn? Bonŝance estis, ke tia homo trafis Hagrid, ĉu ne? Kial mi ne antaŭe komprenis tion?”
“Pri kio vi paroladas?” diris Ron, sed Hari, jam kuranta trans la gazonoj kontraŭ la arbaro, ne respondis.
Hagrid sidis en seĝo ekster sia kabano; liaj krurumoj kaj manikoj estis volvitaj, kaj li elŝeligis pizojn en pelvon.
“S’luton,” li diris ridetante. “Jam fin’s la ekz’menojn? Ĉu ’aves tempon por trinki jon?”
“Jes, dankon,” diris Ron, sed Hari interrompis lin.
“Ne, ni hastas. Hagrid, mi bezonas demandi vin pri io. Ĉu vi memoras la vesperon, kiam vi vetgajnis Norberton? Kiel aspektis la nekonato, kun kiu vi ludis kartojn?”
“Ne scies,” Hagrid diris senzorge, “li ne vol’s d’meti si’n mantelon.”
Li vidis, ke la tri el ili aspektis ŝokite, kaj li levis siajn brovojn.
“Tio ne estes malord’nare, oni trafes multe da strangaj gentoj en la Porkokap’ — ti’ estes la t’verno tie en la v’laĝo. ‘ Pov’s esti k’mercisto de drakoj, ĉu ne? Mi neniam vid’s li’n vizaĝon, li ten’s sian kapuĉon surkape.”
Hari malleviĝis apud la pelvon de pizoj.