“Pri kio vi parolis kun li, Hagrid? Ĉu vi menciis ion ajn pri Porkalo?”
“La tem’ eble leviĝ’s,” diris Hagrid, grimacante dum li provis memori. “Jes… li d’mand’s ki’l mi ofices, kaj mi dir’s, ke mi ’stes ĉasgardisto ĉi tie… Li demand’s jom pri la specoj da bestoj, ki’jn mi prizorges…, kaj mi dir’s tion al li… kaj mi dir’s, ke tio, kion mi ĉiam dezireg’s, est’s drako… kaj poste… m’ ne poves bone m’mori, ĉar li aĉ’tad’s por mi tiom da trinkaĵoj… nu tiam… jes, tiam li dir’s, ke li ‘aves drakan ovon, kaj li povus riski ĝin en kartludo, se plaĉus al mi… sed li deves sci’ certe, ke mi poves regi ĝin; li ne dezires, ke ĝi iru al netaŭga ‘ejmo… do mi dir’s al li, ke kompare al Lanuga, drako estus facila ŝarĝo…”
“Kaj li — ĉu li interesiĝis pri Lanuga?” Hari demandis, provante teni la voĉon trankvile.
“Nu — kompr’neble — kiom da trikapaj ‘undoj oni trafes, eĉ ĉirkaŭ Porkalo? Do mi dir’s al li, ke Lanuga estes kiel katido, s’ oni scies, kiel trankviligi lin, simple ludi jom da muzik’ por li, kaj li tuj ’ndormiĝos —”
Hagrid aspektis subite hororante.
“M’ ne dev’s dir’ tion al vi!” li ekdiris. “Forges’ kion mi dir’s! ’Oj — kien v’ iras?”
Hari, Ron, kaj Hermiona entute ne parolis antaŭ ol ili ekhaltis en la vestiblo, kiu aspektis frostece kaj malgaje, kompare kun la bieno.
“Ni devas iri al Zomburdo,” diris Hari. “Hagrid diris al tiu nekonato, kiel preterpasi Lanugan, kaj estis aŭ Snejp aŭ Voldemorto sub tiu kapuĉo––estis evidente facile, post kiam li ebriigis Hagrid. Mi nur esperas, ke Zomburdo kredas al ni. Florenco povos apogi nin, se Pereo ne malebligos tion. Kie estas la oficejo de Zomburdo?”
Ili rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ ili esperis vidi afiŝon montrante al ili la direkton. Oni neniam diris al ili kie Zomburdo loĝas, kaj ili sciis pri neniu, kiu estis iam sendita al li.
“Ni nur devos —” Hari komencis, sed alia voĉo subite sonis tra la koridoro.
“Kion vi triope faras en la kastelo?”
Estis prof. MakGongal, portante grandan amason da libroj.
“Ni deziras paroli kun profesoro Zomburdo,” diris Hermiona, tre kuraĝe, laŭ la opinioj de Hari kaj Ron.
“Paroli kun profesoro Zomburdo?” prof. MakGongal ripetis, kvazaŭ tio estus suspektinda celo. “Kial?”
Hari glutis nervoze — nun kio?
“Estas kvazaŭa sekreto,” li diris, sed li tuj bedaŭris tion, ĉar la nazaloj de prof. MakGongal tikis.
“Profesoro Zomburdo foriris antaŭ dek minutoj,” ŝi diris frostece. “Li ricevis urĝan strigomesaĝon de la Ministerio de Magio kaj flugis senprokraste al Londono.”
“Li estas for?” diris Hari freneze. “Nun?”
“Profesoro Zomburdo estas tre eminenta sorĉisto, Potter, multaj aferoj postulas lian atenton —”
“Sed ĉi tio gravas.”
“Ĉu vi havas por diri ion pli gravan ol tio de la Ministerio de Magio, Potter?”
“Aŭskultu,” diris Hari, forlasante ĉiun singardon, “Profesorino — temas pri la Ŝtono de la Saĝuloj—”
Kion ajn prof. MakGongal estis anticipinta, ne estis tio. La libroj, kiujn ŝi portis, rulfalis el ŝiaj brakoj, sed ŝi ne kolektis ilin.
“Kiel vi eksciis pri tio — ?” ŝi balbutis.
“Profesorino, mi kredas — mi scias — ke Sn — ke iu provos ŝteli la Ŝtonon. Mi bezonas paroli kun profesoro Zomburdo.”
Ŝi rigardis lin samtempe ŝokite kaj suspekteme.
“Profesoro Zomburdo revenos morgaŭ,” ŝi diris fine. “Mi ne scias, kiel vi eltrovis ion pri la Ŝtono, sed estu trankvilaj, ne eblas, ke iu ajn ŝtelos ĝin, ĝi estas tiel forte gardata.”
“Sed profesorino —”
“Potter, mi sufiĉe komprenas pri kio mi parolas,” ŝi respondis abrupte. Ŝi kliniĝis kaj kolektis la falintajn librojn. “Mi sugestas, ke ĉiu el vi iru denove eksteren kaj ĝuu la sunbrilon.”
Sed ili ne faris tion.
“Ĝi okazos ĉinokte,” diris Hari, post kiam li konstatis, ke prof. MakGongal estis ekster aŭdatingo. “Snejp iros tra la klapopordo ĉinokte. Li jam eltrovis ĉion, kion li bezonas, kaj nun li sukcesis logi Zomburdon for. Li sendis tiun noton, mi vetus ke la Ministerio de Magio ricevos veran ŝokon kiam Zomburdo aperos.”
“Sed kion ni povos —”
Hermiona anhelis. Hari kaj Ron giris returnen.
Snejp staris tie.
“Bonan tagon,” li diris glate.
Ili gapis al li.
“Vi ne devas esti endome dum tia bela tago kia hodiaŭ,” li diris kun stranga, torda rideto.
“Ni estis —” Hari komencis sen iu ajn ideo, kion li intencis diri.
“Vi devas esti pli atentaj,” diris Snejp. “Se vi ariĝos tiel, oni suspektos, ke vi komplotas. Kaj Oragrifo ne havas per kio perdi plu da poentoj, ĉu?”
Hari ruĝiĝis. Ili turnis por iri eksteren, sed Snejp vokis ilin reen.
“Estu avertata, Potter — se vi denove vagos dumnokte, mi mem garantias, ke vi eksiĝos. Bonan tagon al vi.”
Li paŝis for kontraŭ la instruista salono.
Ekstere ĉe la ŝtona ŝtuparo, Hari turnis sin al la aliaj.
“Ĝuste, jen tio, kion ni bezonas fari,” li flustris urĝe. “Unu el ni devas observi Snejp — atendi ekster la instruista salono kaj sekvi lin se li foriros. Hermiona, vi devas fari tion.”
“Kial mi?”
“Estas evidente,” diris Ron. “Vi povas preteksti, ke vi atendas profesoron Flirtmeĉo, ĉu klare?” Li almetis falsete, “Ho, profesoro Flirtmeĉo, mi timas, ke mi erare respondis al demando numero 14b…”
“Ho, silentu,” diris Hermiona, sed ŝi konsentis iri kaj gvati Snejp.
“Kaj ni plej bone restos ekster la koridoro sur la tria etaĝo,” Hari diris al Ron. “Ni iru.”
Sed tiu parto de la plano malsukcesis. Ĝuste kiam ili atingis la pordon, kiu apartigis Lanugan de la lernejo, prof. MakGongal aperis denove, kaj ĉi tiun fojon ŝi koleriĝis.
“Evidente vi kredas, ke vi pli bone baros la vojon ol aro da sorĉoj!” ŝi tondris. “Estas sufiĉe da tiu galimatio! Se mi aŭdos, ke vi denove venis ie ajn proksime al ĉi tie, mi prenos pluajn kvindek poentojn de Oragrifo! Jes, Tordeli, de mia propra Domo!”
Hari kaj Ron iris reen al la komuna ĉambro. Hari estis ĵus diranta, “Almenaŭ Hermiona spuras Snejp,” kiam la portreto de la Dika Damo svinge malfermiĝis kaj Hermiona alvenis.
“Mi bedaŭras tion, Hari!” ŝi ploris. “Snejp eliris kaj demandis al mi kion mi faras, do mi diris ke mi atendas Flirtmeĉon, kaj Snejp iris venigi lin, kaj mi ĵus nun eskapis de tiu, mi ne scias kien Snejp iris.”
“Do tio decidas la aferon, ĉu ne?” Hari diris.
La aliaj rigardis al li. Li estis pala, kaj liaj okuloj brilis.
“Mi eliros ĉinokte, kaj mi provos kapti la Ŝtonon antaŭ ol li.”
“Vi frenezas!” diris Ron.
“Vi ne povas!” diris Hermiona. “Post tio, kion MakGongal kaj Snejp diris?” Vi estos eksigita!”
“DO KIO?” Hari kriis. “Ĉu vi ne komprenas? Se Snejp ekhavos la Ŝtonon, Voldemorto revenos! Ĉu vi ne aŭdis, kiel statis la aferoj, kiam li provadis ekestri? Ne ekzistos ajna Porkalo el kiu eksiĝi! Li frakasos ĝin, aŭ ŝanĝos ĝin al lernejo por la Mavaj Lertoj! La perdo de poentoj ne plu gravas, ĉu vi ne komprenas? Ĉu vi supozas, ke li lasos vin kaj viajn familiojn en paco, pro tio, ke Oragrifo gajnas la Dompokalon? Se mi kaptiĝos antaŭ ol atingi la Ŝtonon, nu, mi devos iri reen al la familio Dursli kaj atendi ĝis Voldemorto min trovos tie, tio estos nur morti iom pli malfrue ol alie, ĉar mi neniam aliĝos al la Mava Povo! Mi iros tra tiu klapopordo ĉinokte, kaj nenio, kion vi diros, haltigos min! Voldemorto murdis miajn gepatrojn, ĉu vi memoras tion?”
Li rigardegis al ili.