Hari poste opiniis, ke li devis scii, ke aferoj estis tro bonaj por povi daŭri.
Post la lunĉo ili iris al la rampulejo. Tie estis malvarmete kaj senlume, kun brilaj fenestroj ĉe ĉiuj muroj. Malantaŭ la vitroj, ĉiaj lacertoj kaj serpentoj rampis kaj serpentumis sur pecoj de ligno kaj roko. Dadli kaj Pirs volis vidi la grandajn, venenajn najojn kaj dikajn, homkaĉigajn pitonojn. Dadli rapide trovis la plej grandan serpenton en la ejo. Tiu povus volvi sian korpon dufoje ĉirkaŭ la aŭto de onklo Verno kaj kunpremi tion ĝis grandeco de rubujeto — sed tiumomente, tia ne estis ĝia humoro. Fakte, ĝi tute dormis.
Dadli staris kun la nazo premata al la vitro, rigardante tiujn glimajn brunajn volvojn.
“Faru, ke ĝi moviĝu,” li ĝemplendis al sia patro. Onklo Verno frapetis sur la vitro, sed la serpento tute ne moviĝis.
“Ankoraŭ,” ordonis Dadli. Onklo Verno frapadis sur la vitro per siaj fingroartikoj, sed la serpento daŭre dormis.
“Ĉi tio estas teda,” ĝemis Dadli. Li trenis sin for.
Hari movis sin antaŭ la ujon kaj intence rigardis la serpenton. Ne surprizus lin se ĝi estus mortinta pro enuo — mankis kunularo, krom se temis pri stultuloj, kiuj la tutan tagon fingre tamburadis sur la vitro provante perturbi ĝin. Pli malbone eĉ ol havi ŝrankon kiel dormoĉambron, kie la sola vizitanto estis onklino Petunjo, kiu marteladis ĉe la pordo por veki lin — almenaŭ li rajtis viziti la ceteron de la domo.
La serpento subite malfermis siajn okulbuletojn. Malrapide, tre malrapide, ĝi levis sian kapon ĝis la okuloj estis samnivelaj kun tiuj de Hari.
Ĝi palpebrumis al li.
Hari fikse rigardis. Tiam li rapide ĉirkaŭrigardis por vidi, ĉu iu spektas. Ne. Li returnis la rigardon al la serpento, kaj ankaŭ li palpebrumis.
La serpento gestis kape al onklo Verno kaj Dadli, kaj tiam levis siajn okulojn al la plafono. Ĝi ĵetis al Hari rigardon, kiu tute evidente volis diri: “Tio ĉiam okazas ĉi tie.”
“Jes, mi scias,” Hari murmuris tra la vitro, tamen ne certante, ke la serpento povas aŭdi. “Certe tio ĝenas.”
La serpento vigle kapjesis.
“Do, de kie vi venas?” demandis Hari.
La serpento uzis sian voston por indiki etan ŝildon apud la vitro. Hari rigardis ĝin.
Konstrikta Boao, Brazilo
“Ĉu estis bele tie?”
La serpento reindikis la signon, kaj Hari plulegis: Ĉi tiu specimeno naskiĝis en la zoo. “Ha, mi komprenas — do, vi neniam vizitis Brazilon?”
Ĝuste kiam la serpento kapneis, ambaŭ eksaltis pro surdiga hurlo de malantaŭ Hari. “DADLI! S-RO DURSLI! VENU KAJ RIGARDU ĈI TIUN SERPENTON! VI TUTE NE KREDOS, KION ĜI FARAS!”
Dadli kiel eble plej rapide anasmarŝis al ili.
“Flanken, vi,” li diris, pugnante la ripojn de Hari. Surprizite, Hari forte falis al la betona planko. Kio poste okazis, okazis tiel rapide, ke neniu povis vidi — unu sekundon, Pirs kaj Dadli apogis sin ĉe la vitro, la postan sekundon, ili retrosaltis hurlante pro hororo.
Hari eksidis kaj singultis; la vitra antaŭo de la konstriktora ujo estis simple malaperinta. La serpentego rapide malvolvis sin, serpentumante eksteren sur la plankon — homoj tra la tuta rampulejo kriadis kaj komencis fuĝi al la elirejoj.
Kiam la serpento rapide glitis preter li, Hari povis ĵuri, ke mallaŭta, sibla voĉo diris, “Kaj ek al Brazilo… Dankon, amigo.[3]”
La rampulejestro suferis pro ŝokiĝo.
“Sed la vitro,” li ripete diradis, “kie estas la vitro?”
La zoestro mem faris por onklino Petunjo tason da fortiga, dolĉa teo dum li ripetade pardonpetis. Pirs kaj Dadli povis nur sensence babilaĉi. Al Hari ŝajnis, ke la serpento faris nenion krom ludeme mordeti apud iliaj kalkanoj dum ĝi preteriris, sed, reatinginte la aŭton de onklo Verno, Dadli jam rakontis, kiel ĝi preskaŭ demordis lian kruron, dum Pirs ĵuris, ke ĝi provis mortkunpremi lin. Sed plej malbone el ĉio, almenaŭ por Hari, estis kiam Pirs sufiĉe trankviliĝis por diri, “Hari parolis kun ĝi, ĉu ne, Hari?”
Onklo Verno atendis ĝis kiam Pirs estis foririnta de la domo antaŭ ol turni sin al Hari. Tiel kolera li estis, ke li preskaŭ ne povis paroli. Li sukcesis elbuŝigi, “Iru — ŝranko — restu — ne manĝoj,” antaŭ ol li falis sur seĝon kaj onklino Petunjo devis kuri por porti al li grandan porcion da brando.
Longe poste, Hari kuŝis en sia senluma ŝranko, dezirante havi horloĝon. Li ne sciias, kioma horo estas, kaj li ne povis certiĝi, ke la Durslioj jam dormas. Ĝis tiam, li ne povis riski ŝteliri al la kuirejo por iom da manĝaĵo.
Preskaŭ dek jarojn li loĝis ĉe ges-roj Dursli, dek mizerajn jarojn, tiel longe, kiel li povis memori, jam de kiam li estis bebo kaj liaj gepatroj mortis pro tiu aŭtokolizio. Li ne povis rememori esti en la aŭto kiam liaj gepatroj mortis. Foje, kiam li streĉis sian memoron dum longaj horoj en la ŝranko, li elvokis strangan vizion: blindigan fulmon da verda lumo kaj brulan doloron sur la frunto. Tio, li supozis, estis la kolizio, kvankam li ne povis imagi, de kie venis tiu verda lumo. Li tute ne povis memori siajn gepatrojn. Liaj geonkloj neniam parolis pri ili, kaj estis kompreneble malpermesite al li demandi pri ili. En la domo estis neniu fotaĵo de ili.
Kiam li estis pli juna, Hari revis kaj sonĝis pri iu nekonata parenco, kiu venos por forkonduki lin, sed tio neniam okazis; la Durslioj estis lia sola familio. Sed foje li kredis (aŭ eble esperis), ke fremduloj sur la strato ŝajne konas lin. Fremduloj cetere tre fremdaj. Etulo sub violkolora cilindra ĉapelo unu fojon riverencis antaŭ li dum li butikumis kun onklino Petunjo kaj Dadli. Kolere demandinte je Hari ĉu li konas la ulon, onklino Petunjo pelis ilin el la butiko, aĉetinte nenion. Frenezaspekta maljunulino, vestita tute en verdaĵoj, unu fojon gaje salutis lin en aŭtobuso. Kalvulo en tre longa purpura frako antaŭ kelkaj tagoj efektive premis lian manon sur la strato kaj poste senvorte formarŝis. Pri tiuj homoj plej strange estis, ke ili ŝajne malaperis tuj kiam Hari provis vidi ilin pli bone.
Ĉe la lernejo, Hari havis neniun amikon. Ĉiu sciis, ke la bando de Dadli malamegis tiun strangan Hari Potter en liaj sakecaj malnovaj vestaĵoj kaj rompitaj okulvitroj, kaj neniu volis disputi kontraŭ la bando de Dadli.
Ĉapitro tri
La Leteroj de Neniu
La eskapo de la brazila konstriktoro gajnis por Hari lian plej longdaŭran punon. Kiam oni finfine permesis, ke li venu el la ŝranko, jam komenciĝis la someraj ferioj, kaj Dadli jam estis rompinta sian novan kameraon, kraŝinta sian aviadileton, kaj, la unuan fojon sur la konkurbiciklo, faliginta maljunan sinjorinon Fig dum ŝi transiris Ligustran Vojon sur siaj lambastonoj.
Hari ĝojis, ke la lernejo jam finiĝis, sed ne eblis eskapi de la bando de Dadli, kiuj ĉiutage vizitis la domon. Pirs, Denis, Malkolm kaj Gordon ĉiuj estis grandaj kaj stultaj, sed, ĉar Dadli estis el ĉiuj plej granda kaj plej stulta, li estris. La ceteraj tre kontente aliĝis al la plejŝatata sporto de Dadli: Hari-ĉasado.
Tial Hari pasigis kiom eble plej da tempo ekster la domo, vagante kaj pensante pri la fino de la ferioj, kie li vidis glimon esperetan. En septembro, li komencos en mezlernejo kaj, la unuan fojon en la vivo, li ne estos kun Dadli. Dadli havis lokon en la estinta privatliceo de onklo Verno, Smeltinzo. Ankaŭ Pirs Polkis estis tie lernonta. Sed Hari estis lernonta en Ŝtonbara Mezlernejo, la plej proksima publika lernejo. Dadli opiniis tion tre amuza.