“Oni enŝovas la kapojn de homoj en la fekseĝojn, la unuan tagon ĉe Ŝtonbara,” li diris al Hari. “Ĉu vi volas veni al la necesejo por ekzerciĝi?”
“Dankon, ne,” diris Hari. “La kompatinda pelvo neniam havis en si ion tiel aĉan kiel vian kapon – ĝi eble naŭziĝus.” Tiam li forkuris, antaŭ ol Dadli povos malĉifri, kion li ĵus diris.
Unu tagon en julio, onklino Petunjo veturis kun Dadli al Londono por aĉeti lian smeltinzan uniformon; ili lasis Hari ĉe s-ino Fig. S-ino Fig ne estis tiel malbona kiel antaŭe; evidentiĝis, ke ŝi estis rompinta al si la kruron falante pro unu el la katoj, kaj ŝi ne ŝajnis tiel amema al ili, kiel antaŭe. Ŝi permesis al Hari spekti televidon kaj donis al li pecon de ĉokolada kuko, kies gusto indikis, ke ŝi havis ĝin jam kelkajn jarojn.
Tiun vesperon, Dadli paradis tra la salono antaŭ la familio en sia nova uniformo. Smeltinzanoj portis vinruĝajn frakojn, oranĝkoloran kuloton kaj platajn pajloĉapelojn nomatajn “porboatadaj”. Ili ankaŭ portis tuberajn bastonojn, kiujn ili uzadis por batadi sin reciproke dum la instruistoj ne atentis. Laŭdire, tio estis bona edukado por la posta vivo.
Rigardante Dadli en ties nova kuloto, onklo Verno raŭke diris, ke tiu estas la plej fiera momento de lia vivo. Onklino Petunjo ekploris, kaj diris, ke ŝi ne povas kredi, ke temas pri ŝia Daĉjo Dadliĉjo, li aspektas tiel bele kaj mature. Hari ne kuraĝis paroli. Li timis, ke li eble jam rompis al si du ripojn, klopodante ne ridegi.
La postan matenon estis terura odoro en la kuirejo kiam Hari aperis por la matenmanĝo. Ĝi ŝajnis veni el granda metala kuvo en la lavabo. Li iris por rigardi. La kuvo estis plenplena je ŝajne malpuraj ĉifonoj naĝantaj en griza akvo.
“Kio estas tio?” li demandis al onklino Petunjo. Ŝi kunpremis siajn lipojn, kio ĉiam okazis kiam li kuraĝis fari demandon.
“Via nova lerneja uniformo,” ŝi diris.
Hari ankoraŭfoje rigardis la ujon.
“Ho,” li diris, “mi ne komprenis, ke ĝi devos esti tiel malseka.”
“Ne estu stulta,” koleris onklino Petunjo. “Mi grizigas kelkajn el la malnovaĵoj de Dadli por vi. Finita, ĝi similos tiujn de ĉiuj ceteraj.
Hari serioze pridubis tion, sed opiniis, ke plej bone estas ne kvereli. Li eksidis ĉe la tablo kaj provis ne pensi, kiel li aspektos sian unuan tagon ĉe Ŝtonbara mezlernejo – kvazaŭ li portus pecetojn de malnova elefanta haŭto, verŝajne.
Dadli kaj onklo Verno envenis, ambaŭ sulkigante siajn nazojn pro la odoro de la nova uniformo de Hari. Onklo Verno kiel kutime malfermis sian ĵurnalon, kaj Dadli frapegis la tablon per sia smeltinza bastono, kiun li ĉie portis.
Ili aŭdis la klaketon de la leterklapo kaj la falon de leteroj sur la maton.
“Venigu la poŝtaĵojn, Dadli,” diris onklo Verno de malantaŭ sia ĵurnalo.
“Igu, ke Hari alportu ilin.”
“Venigu la poŝtaĵojn, Hari.”
“Igu, ke Dadli alportu ilin.”
“Piku lin per via smeltinza bastono, Dadli.”
Hari evitis la smeltinzan bastonon kaj iris por alporti la poŝtaĵojn. Tri aĵoj kuŝis sur la apudporda mato: poŝtkarto de Marĝa, la fratino de onklo Verno, kiu feriis sur la Insulo Vajt, bruna koverto kiu similis fakturon, kaj – letero por Hari.
Hari levis ĝin kun fiksrigardo, kaj lia koro sonoris kiel grandega kaŭĉuka rubando. Neniu, iam ajn, en lia tuta vivo, skribis al li. Kiu volus? Li ne havis amikojn, parencojn – li ne estis ano de la biblioteko, do neniam eĉ ricevis malafablajn notojn petantajn redonon de libroj. Tamen, jen letero tiel klare direktita, ke ne povis okazi eraro.
S-ro H. Potter
Subŝtupara Ŝranko
4 Ligustra Vojo
Eta Vinging
Surio
La koverto estis dika kaj peza, el flaveca pergameno, kaj la adreso estis skribita per smeralde verda inko. Mankis poŝtmarko.
Renversante la koverton, kun tremanta mano, Hari vidis purpuran vaksan sigelon, kiu portis blazonon: leono, aglo, melo kaj serpento, ĉirkaŭantaj grandan literon ‘P’.
“Rapidu, knabo!” kriis onklo Verno el la kuirejo. “Kion vi faras? Ĉu vi kontrolas kontraŭ leterbomboj?” Li ridis pri la propra ŝerco.
Hari reiris en la kuirejon, ankoraŭ rigardante sian leteron. Li donis al onklo Verno la fakturon kaj la poŝtkarton, sidiĝis, kaj malrapide komencis malfermi la flavan koverton.
Onklo Verno ŝirmalfermis la fakturon, ronkis pro malŝato, kaj turnis la poŝtkarton.
“Marĝa malsanas,” li informis onklinon Petunjo. “Manĝis suspektindan bukcenon …”
“Paĉjo!” subite eldiris Dadli. “Paĉjo, Hari havas ion!”
Hari estis malfaldonta la leteron, kiu estis skribita sur la sama dika pergameno kiel la koverto, kiam onklo Verno ekkaptis ĝin krude el lia mano.
“Tio estas mia!” diris Hari, provante rekapti ĝin.
“Kiu leterus al vi?” rikanis onklo Verno, unumane skuante la leteron malfermita kaj ĵetante al ĝi rigardeton. Lia vizaĝo transiris de ruĝo ĝis verdo pli rapide ol trafiklumilo. Kaj la ŝanĝiĝo ne ĉesis. Post momento, ĝi estis grize blanka kiel malnova kaĉo. “P-P-Petunjo!” li anhelis.
Dadli provis atingi la leteron por legi ĝin, sed onklo Verno levis ĝin alten, preter lia atingo. Onklino Petunjo scivoleme prenis ĝin kaj legis la unuan linion. Dum momento ŝajnis kvazaŭ ŝi svenos. Ŝi ekkaptis la gorĝon kaj faris sufokatan sonon.
“Verno! Ho, ve – Verno!”
Ili rigardis sin, ŝajne forgesante, ke Hari kaj Dadli ankoraŭ estas en la ĉambro. Ne plaĉis al Dadli ne esti atentata. Li vertfrapis sian patron per sia smeltinza bastono.
“Mi volas legi tiun leteron,” li laŭtis.
“Mi volas legi ĝin,” kolerege diris Hari, “ĉar ĝi estas mia.”
“Ambaŭ el vi, for,” grakis onklo Verno, reŝtopante la leteron en ĝian koverton.
Hari ne moviĝis.
“MI VOLAS HAVI MIAN LETERON!” li kriegis.
“Mi volas vidi ĝin!” postulis Dadli.
“EL!” muĝis onklo Verno, kaj li kaptis kaj Hari kaj Dadli ĉe la nukoj kaj ĵetis ilin en la koridoron, plaŭdfermante la kuirejan pordon post ili. Hari kaj Dadli tuj furioze sed silente luktis pri tio, kiu aŭskultos ĉe la serurtruo; Dadli venkis, do Hari, kun la okulvitroj pendantaj ĉe unu orelo, sterniĝis sur la ventro por aŭskulti ĉe la fendo inter pordo kaj planko.
“Verno,” onklino Petunjo tremvoĉe diris, “rigardu la adreson – kiel ili povas scii, kie li dormas? Ĉu vi supozas, ke ili gvatas la domon?”
“Gvatas – spionas – eble sekvas nin,” frenezeme murmuris onklo Verno.
“Sed kion ni faru, Verno? Ĉu ni respondu? Diru al ili, ke ni ne deziras –“
Hari povis vidi la brilajn nigrajn ŝuojn de onklo Verno paŝi iren-reen laŭ la kuirejo.
“Ne,” li finfine diris. “Ne, ni ignoru ĝin. Se ili ne ricevos respondon… jes, nepre bone… ni faru nenion…”
“Sed –“
“Mi rifuzas allasi iun tian en la domo, Petunjo! Ĉu ni ne ĵuris, akceptante prizorgi lin, ke ni fortretu tiun danĝeran sensencaĵon?”
Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko.
“Kie estas mia letero?” diris Hari, tuj kiam onklo Verno ŝovis sin tra la pordo. “Kiu skribas al mi?”
“Neniu. Ĝi estis erare direktita al vi,” tuj diris onklo Verno. “Mi bruligis ĝin.”
“Ne estis eraro,” kolere diris Hari. “La direkcio enhavis mian ŝrankon.”
“SILENTU!” kriis onklo Verno, kaj du araneoj falis de la plafono. Li kelkfoje anhelegis, poste trudis rideton, tre dolorigaspektan, al sia mieno.