Onklo Verno finfine haltis ekster malgaja hotelo en antaŭurbo de metropolo. Dadli kaj Hari dividis ĉambron kun du litoj kaj humidaj, mucidaj kovriloj. Dadli ronkadis, sed Hari restis maldormanta, sidante sur la fenestrobreto, rigardante malsupren al la lumoj de preterirantaj aŭtoj kaj scivolante …
Por la postataga matenmanĝo ili manĝis maizflokojn kaj malvarmajn elladigitajn tomatojn sur rostita pano. Ili ĵus finis kiam la hotelestrino venis al ilia tablo.
“Pardonon, sed ĉu inter vi estas iu s-ro H. Potter? Mi ’avas pli-malpli centon da ĉi tiuj ĉe la komizejo.”
Ŝi levis leteron tiel, ke ili povu legi la verdinkan adreson:
S-ro H. Potter
Ĉambro 17
Relvida Hotelo
Koaksvillo
Hari ekcelis la leteron, sed onklo Verno frapis lian manon flanken. La virino vastigis la okulojn.
“Mi akceptos ilin,” diris onklo Verno, tuj ekstarante kaj sekvante ŝin el la manĝosalono.
“Ĉu ne estus pli bone simple iri hejmen, kara?” timeme sugestis onklino Petunjo, post horoj, sed Onklo Verno ŝajne ne aŭdis ŝin. Ĝuste kion li serĉis, tion neniu el ili sciis. Li veturigis ilin al la mezo de arbaro, elpaŝis, ĉirkaŭrigardis, kapneis, reeniris la aŭton kaj, jen, ili reforiris. La samo okazis meze de plugita kampo, duonvoje trans pendoponto, kaj supre de pluretaĝa aŭtejo.
“Paĉjo freneziĝis, ĉu ne?” Dadli malsprite demandis al onklino Petunjo, malfrue en tiu posttagmezo. Onklo Verno estis haltinta ĉe la marbordo, ŝlosinta ilin en la aŭto, kaj malaperinta.
Ekpluvis. Gutegoj tamburadis sur la supro de la aŭto. Dadli snufaĉis.
“Estas lundo,” li informis sian patrinon. “La Granda Umberto prezentotas ĉivespere. Mi volas resti ie kun televidilo.”
Lundo. Tio rememorigis Hari pri io. Se ja estas lunde – kaj oni povis fidi, ke Dadli scias la semajntagojn, pro la televido – do morgaŭ, mardo, estos la dek unua naskiĝdatreveno de Hari. Kompreneble, liaj datrevenoj kutime ne estis ĝojigaj – pasintjare, la Durslioj donacis al li jakopendigilon kaj du malnovajn ŝtrumpojn de onklo Verno. Tamen, oni ne dekunujariĝas ĉiutage.
Revenis onklo Verno, kaj li ridetadis. Li ankaŭ kunportis longan, maldikan pakaĵon, kaj ne respondis al onklino Petunjo kiam ŝi demandis, kion li aĉetis.
“Mi trovis perfektan lokon!” li diris. “Venu! Ĉiu el!”
Estis malvarmege ekster la aŭto. Onklo Verno fingromontris ion, kiu ŝajne estis rokego for en la maro. Alkroĉiĝis sur la roko la plej eble mizera kabanaĉeto. Nepre ne troviĝis televidilo tie.
“Ŝtormprognozo por la nokto!” diris onklo Verno, gaje kunfrapante siajn manojn. “Kaj tiu sinjoro afable konsentis prunti al ni sian boaton!”
Maljuna sendentulo vage venis al ili, indikante al ili, kun grimaco iom malafabla, malnovan remboaton, kiu balanciĝis sur la fergriza akvo sub ili.
“Mi jam aĉetis provizojn,” diris onklo Verno, “do ĉiu enboatiĝu!”
Estis frostige en la boato. Glacieca marŝprucaĵo kaj pluvo rampis laŭ iliaj koloj kaj malvarma vento vipis iliajn vizaĝojn. Ŝajne post horoj ili atingis la rokon, kie onklo Verno, glate glitante, kondukis ilin al la kaduka domo.
La interno estis aĉa; ĝi forte odoris je fuko, la vento fajfis tra truoj en la lignaj muroj, kaj la kameno estis malseka kaj malplena. Estis nur du ĉambroj.
La provizoj de onklo Verno estis kvar bananoj kaj po unu paketo da terpomfritoj. Li provis krei fajron, sed la malplenaj frito-paketoj nur fumis kaj ŝrumpis.
“Ni povus nun utiligi kelkajn el tiuj leteroj, ĉu ne?” li gaje diris.
Li estis en bonega humoro. Li evidente pensis, ke tute neniu povos atingi ilin ĉi tie en tempesto por liveri poŝtaĵojn. Hari private konsentis, sed la penso tute ne feliĉigis lin.
Je noktiĝo, la promesita ŝtormo kreskis ĉirkaŭ ili. Ŝprucaĵoj de la altaj ondoj aspergis la murojn de la kabano, kaj feroca vento skuis la malpuregajn fenestrojn. Onklino Petunjo trovis kelkajn ŝimajn kovraĵojn en la dua ĉambro kaj faris liton por Dadli sur la tine-mordita kanapo. Ŝi kaj onklo Verno foriris al la malebena lito en la apuda ĉambro kaj lasis al Hari trovi la plej molan lokon sur la planko kaj ekkuŝi sub la plej maldika, tre ĉifoneca kovraĵo.
La tempesto pli kaj pli furioziĝis dum la nokto pasis. Hari ne povis dormi. Li tremis pro malvarmo kaj turniĝadis, provante komfortiĝi; la ventro grumblis pro malsato. La ronkojn de Dadli dronigis la tondroj, kiuj komenciĝis ĝuste antaŭ la noktomezo. La luma vizaĝo sur la brakhorloĝo de Dadli, kiu pendis de la kanapo sur ties grasa pojno, informis al Hari, ke post dek minutoj li iĝos dekunujara. Li kuŝis kaj rigardis sian datrevenon tiktake pliproksimiĝi, scivolante, ĉu la Durslioj entute rememoros, scivolante, kie nun estas la leterverkanto.
Restis kvin minutoj. Hari aŭdis ion knari ekstere. Li esperis, ke la tegmento ne enfalos, kvankam se ĝi farus tion, eble estus pli varme al li. Restis kvar minutoj. Eble la domo ĉe Ligustra Vojo estos tiel plenŝtopita de leteroj je ilia reveno, ke li iel povos ŝteli unu el ili.
Restis tri minutoj. Ĉu tiu plaŭdado sur la roko estis la maro? Kaj (restis du minutoj) kio estis tiu stranga maĉa sono? Ĉu la roko disfalas en la maron?
Restis unu minuto, kaj li fariĝos dekunujara. Tridek sekundoj … dudek … dek – naŭ – eble li vekos Dadli, nur por ĝeni lin – tri – du – unu –
PUM!
La tuta kabaneto ektremis, kaj Hari eksidis, rigardante la pordon. Iu ekstere estis frapanta sur ĝi.
Ĉapitro kvar
La Gardisto de l’ Ŝlosiloj
PUM. Ili refoje frapegis. Dadli vekiĝis.
“Kie estas la kanono?” li stulte diris.
Knalis malantaŭ ili kaj onklo Verno glitis en la ĉambron. Troviĝis en siaj manoj pafilo – nun ili sciis, kio estis en tiu longa, maldika pakaĵo, kiun li kunportis.
“Kiu estas?” li kriis. “Jen averto – mi estas armita!”
Paŭzis. Tiam –
KRAŜ!
La pordo batiĝis per tia fortego, ke ĝi entute leviĝis de la ĉarniroj kaj kun surdiga krako falis sterniĝante sur la plankon.
Giganta homo staris en la pordo. Lian vizaĝon preskaŭ tute kaŝis longa, densa hararo kaj sovaĝa, implikita barbo, sed oni povis vidi la okulojn, kiuj glimis kiel nigraj skaraboj sub la amaso de hararo.
La giganto puŝis sin en la kabaneton, kliniĝante por ke lia kapo nur tuŝetu la plafonon. Li klinis sin, levis la pordon, kaj facile remetis ĝin en sian kadron. Iom mallaŭtiĝis la sono de la ekstera tempesto. Li turnis sin por rigardi ilin.
“ Ĉu vi bonvoles fari por ni tason d’ teo? La vojaĝ’ n’est’s facila…”
Li paŝegis al la kanapo, kie Dadli sidis, rigida pro timego. “Cedu flank’n, vi granda bul’,” diris la fremdulo.
Dadli blekis kaj kuris por kaŝi sin malantaŭ sia patrino, kiu kaŭris, terurite, malantaŭ onklo Verno.
“Kaj jen ’Ari!” diris la giganto.
Hari rigardis tiun ferocan, sovaĝan, ombran vizaĝon kaj vidis, ke la skarabo-okuloj ridetis.
“M’ lastfoje vid’s vin kiam v’ est’s nura beb’,” diris la giganto. “Vi multe s’miles vi’n paĉjon, sed vi ’aves l’ okulojn de l’ panjo.”
Onklo Verno faris strangan raspan sonon.
“Foriru tuj, sinjoro!” li diris. “Vi invadis nian domon!”
“ ’A, ĉit, Dursli, vi granda sekpruno,” diris la giganto. Li etendis siajn manojn trans la dorson de la kanapo, kaptis la pafilon de onklo Verno, nodigis ĝin facile kvazaŭ ĝi estus kaŭĉuka, kaj ĵetis ĝin al angulo de la ĉambro.