Выбрать главу

Se okazis granda malfeliĉo — televidaj elsendoj iufoje montradis katastrofojn kun veturiloj aŭ flugaparatoj, — do tuj kunvenadis homamaso.

Homoj ĉirkaŭadis la suferintojn kaj silente staradis, observante kun avida sciemo, kiel flave vestitaj viroj, evidente kuracistoj kaj savistoj, helpas al la vunditoj. La homamaso pligrandiĝadis, el ĉiuj flankoj alkuradis novaj spektantoj kun same avida, besta sciemo sur vizaĝoj. Tio, ke homoj kuris ne por helpi, sed nur por rigardi, pleje mirigis la teranojn.

Kiam elsendo okazis rekte el stadiono, fabriko, informstacio, urbaj stratoj kaj eĉ el loĝejoj, tiam paroladon de anoncisto aŭ muzikon nepre akompanis monotona obtuza muĝado, kiun la stelŝipanoj komence opiniis malperfekteco de la elsendado. Sed evidentiĝis, ke sur Tormans oni tute ne zorgas pri forigo de bruo. Veturiloj muĝis kaj knaris per siaj motoroj, la ĉielo tremis pro bruo de flugaparatoj. Tormansanoj parolis, fajfis kaj laŭte kriis, tute ne ĝeniĝante pro ĉirkaŭantoj. Miloj da etaj radiaparatoj aldonadis al la komuna muĝado malagordan miksaĵon de muziko, kantado aŭ simple laŭta kaj malagrable modulita parolo. Kiel povis elteni la loĝantoj de la planedo tiun abomenan bruon, ne haltantan eĉ por minuto, malfortiĝantan nur dum profunda nokto, restis enigmo por la kuracisto kaj la biologo de «Malhela Flamo».

Poiomete penetrante en la fremdan vivon, la teranoj trovis strangan trajton en elsendoj de tutplanedaj novaĵoj. Ties programo tiom diferencis de enhavo de ĝenerala programo de elsendoj de la Tero, ke meritis specialan esploron.

Nur malgrandan atenton oni donadis al atingoj de scienco, al montro de arto, de historiaj trovaĵoj kaj malkovroj, kiuj okupadis la ĉefan lokon en la teraj elsendoj, ne parolante eĉ pri plene malestantaj en Tormans novaĵoj de la Granda Ringo. Ne estis tutplanedaj diskutoj pri iuj ŝanĝoj en socia aranĝo, perfektigoj aŭ projektoj de grandaj konstruaĵoj, organizoj de grandaj esploroj. Neniu metis ajnajn demandojn, starigante ilin, kiel sur la Tero, antaŭ Konsilioj aŭ persone antaŭ iuj el la plej bonaj pensantoj de la homaro.

Tre malmulta loko estis donata al montro kaj diskuto de novaj problemaj teatraĵoj, penantaj kapti aperantajn turnojn kaj ŝanĝojn en socia konscio kaj en personaj virtoj. Abundaj filmoj pri sanga pasinteco, pri konkero (pli ĝuste, ekstermo) de la naturo kaj pri amasaj sportaj ludoj okupadis la plej grandan tempon. Al la homoj de la Tero ŝajnis stranga, kiel povis sportaj konkursoj kunvenigi tiom grandan kvanton da ne partoprenantaj en la konkursoj spektantoj, kiuj nekredeble ekscitiĝadis pro spektado de lukto de sportistoj. Nur poste la teranoj komprenis la esencon de la afero. En sportaj konkursoj partoprenadis zorge elektitaj homoj, dediĉintaj sian tutan tempon al insista kaj obtuza trejniĝo en sia sporta specialeco. Ĉiuj aliaj ne partoprenis konkursojn. Malfortaj korpe kaj spirite tormansanoj, kiel infanetoj, adoris siajn elstarajn sportistojn. Tio aspektis ridinda kaj eĉ abomena. Similan staton havis aktoroj. El milionoj da homoj estis elektitaj nur kelkaj. Al ili oni disponigis la plej bonajn vivkondiĉojn, rajton partopreni en ajnaj spektakloj, filmoj kaj koncertoj. Iliaj nomoj servis kiel logaĵoj por multegaj spektantoj, konkurantaj por lokoj en teatroj, kaj tiuj aktoroj mem, nomataj «steluloj», estis same naive diigataj, kiel sportistoj. Stato, atingita de «stelulo», senigis ŝin aŭ lin je tuta alia agado. Ajna alia homo, sukcesinta memstare atingi altaĵojn de arto, ĉi tie, evidente, ne povis elpaŝi kiel aktoro, malkiel sur la Tero. Ĝenerale, stampon de malvasta profesieco portis la tuta vivo de Tormans, malriĉigante sentojn de homoj kaj malvastigante ilian intelektan horizonton. Eble, tio nur ŝajnis al la stelŝipanoj pro selekto de eventoj kaj informaj materialoj. Nur rekta kontakto kun la popolo de la planedo povis solvi tiun demandon.

En televidaj kaj radiaj elsendoj tre multan atenton oni donadis al malgranda grupo de homoj, al iliaj diroj kaj vojaĝoj, konsiliĝoj kaj decidoj. Plej ofte estis menciata la nomo de Ĉojo Ĉagas, kies pensoj pri diversaj temoj de la socia vivo, antaŭ ĉio ekonomio, kaŭzadis malmoderajn admirojn kaj estis laŭdegataj kiel la supera ŝtata saĝo. Eble, la eldiroj de Ĉojo Ĉagas, malproksimaj de vera sagaco de geniulo, komprenanta tutan profundon kaj vaston de problemo, estis en io tre gravaj por la loĝantoj de Tormans? Kiel povis juĝi pri tio fremduloj, ŝvebantaj sur alto de ses mil kilometroj?..

Faj Rodis kaj Grif Rift rememorigadis pri tio al la pli junaj kamaradoj, pasiaj kaj akraj en rezonoj.

Strange, malgraŭ ĉiamaj mesaĝoj pri elpaŝoj kaj vojaĝoj de Ĉojo Ĉagas kaj ankoraŭ de tri homoj, liaj plej proksimaj helpantoj, konsistigantaj la Kvaropan Konsilion — la superan regorganon de la planedo Jan-Jaĥ, ankoraŭ neniu el la stelŝipanoj sukcesis ilin vidi. Plej ofte menciataj, tiuj homoj kvazaŭ ĉeestis ĉie kaj nenie.

Nur unufoje en elsendo el Saĝejo homamaso, diginta stratojn kaj placojn, salutis per admira muĝado kvinopon de veturiloj, kiuj peze, kiel kirasaŭtoj de antikvaj tempoj de la Tero, rampis en la homamaso. En malhelaj vitroj nenio videblis, sed tormansanoj, kaptitaj de amasa psikozo, kriis kaj gestis, kiel en siaj sportaj konkursoj.

La teranoj komprenis, ke ĝuste tiu kvaropo, estrata de Ĉojo Ĉagas, estas la veraj regantoj de ĉiuj kaj ĉio. Kiel ofte estis ĉe antikvaj popoloj, ĉe tormansanoj dominis maldiversaj nomoj, kaj tial ili devis havi po tri nomoj. Foje renkonteblis homoj kun du nomoj. Verŝajne, dunomuloj konsistigis la superajn klasojn de la planeda socio. Tormansaj nomoj sonis parte simile al la teraj, sed kun malfacila por la teranoj disonanco de silaboj. Ĉojo Ĉagas, Gentlo Ŝi, Kando Leluf kaj Zetrino Umrog — tiel nomiĝis la kvaropo de superaj regantoj. Iliajn nomojn estis permesite mallongigi por ĉiuj, krom Ĉojo Ĉagas; Gen Ŝi, Ka Luf, Zet Ug ripetiĝadis kun truda monotoneco en senŝanĝa ordo post la nomo de Ĉojo Ĉagas, sonanta kiel magiaĵo de sovaĝaj prauloj.

Olla Dez ŝerce deklaris, ke ĉiuj teranoj kun ilia sistemo de duoblaj, senfine diversaj nomoj devus aparteni sur Tormans al la supera klaso.

— Kaj ĉu vi dezirus, ne hontus? — demandis Ĉedi Daan.

— Mi havus eblon vidi la verajn mastrojn de vivo kaj morto de ajna homo. Jam en la lernejo de dua ciklo min interesis historiaj fantaziaĵoj. Pleje min pasiigis libroj pri potencaj reĝoj, konkerantoj, piratoj kaj tiranoj. Per ili plenas ĉiuj fabeloj de la Tero, de ajna antikva lando.

— Tio estas neserioza, Olla, — diris Ĉedi, — la plej grandajn suferojn al la homaro alportis ĝuste tiuj homoj, preskaŭ ĉiam malkleraj kaj kruelaj. La unua estas proksime ligita kun la dua. En malbone aranĝita socio homo aŭ devas evoluigi en si firman, sentiman psikon, servantan kiel memdefendo, aŭ, kio okazas multe pli ofte, esperi nur al ekstera apogo — al dio. Se ne estis dio, do aperis kredo je superhomoj, kun sama bezono de adoro de sunsimilaj gvidantoj, ĉiopovaj regnestroj. Tiuj, kiuj ludis tiun rolon — plej ofte malkleraj fipolitikistoj — povis doni al la homaro nur faŝismon kaj nenion kroman.

— Inter ili estis ankaŭ saĝuloj kaj herooj, — ne konfuziĝis Olla Dez. — Mi dezirus renkonti tiajn homojn. — Ŝi metis la manojn malantaŭ la kapon kaj apogiĝis per la dorso je elstaraĵo de divano, reveme mallarĝiginte la okulojn.

Faj Rodis atente rigardis al la inĝeniero de komunikado.

— Ĉedi pravas en unu afero, — diris ŝi, — en agoj de ĉiuj ĉi regnestroj, krom kondiĉeco, estis ankaŭ manko de kompreno de foraj konsekvencoj. Tio naskadis senresponson, kaŭzantan tragikajn rezultojn. Kaj mi komprenas ankaŭ Olla-n Dez.

— Kiel? — ekkriis samtempe Ĉedi, Vir kaj Tivisa.

— Ajna homo de la Tero estas tiel singarda en siaj agoj, ke malgajnas komparon kun regantoj de nia antikveco. Li ne havas eksterajn signojn de potenco, kvankam en la realo li estas kvazaŭ singarde paŝanta elefantego antaŭ blinde kuranta timigita cervo.

— Ĉu reganto — kaj timigita? — ekridis Olla. — La unua kontraŭas la duan.

— Kaj sekve, konsistigas dialektikan unuecon, — konkludis Faj Rodis.

Tiaspecaj disputoj ripetiĝadis multfoje, sed subite venis fino al la trankvila esplorado de la planedo.

La nokta deĵoranto pri radiaj elsendoj — ĉi-foje tiu estis Gen Atal — alarme vekis Rodis-on, Grift-on kaj Ĉedi-n. Ĉiuj kvar kolektiĝis ĉe malhela ekrano, trastrekita nur per lumanta indika linio kun ĝiaj oscilaj saltoj. La tradukilo estis malŝaltita, ĉar la sonantaj vortoj estis nun kompreneblaj por la stelŝipanoj:

«La mesaĝo de la ĉefa observatorio de la Vosto estas konfirmita de la observaj stacioj. Ĉirkaŭ nia planedo rivoluas nekonata astro — probable, kosma ŝipo. La orbito estas cirkla, angulo al la ekvatora ebeno estas 45, alto estas 200, rapido…»

— Ili scipovas kalkuli ankaŭ orbitojn, — grumblis Grif Rift.

«La ampleksoj de la astro laŭ anticipaj datumoj estas multe malpliaj, ol tiuj de la stelŝipo, vizitinta nin en la Epoko de la Saĝa Rifuzo. La dua raporto de la observaj stacioj estos je la oka matene».

— Jen, ni estas rimarkitaj, — kun malgaja voĉnuanco diris Grif Rift, turnante sin al Faj Rodis. — Kion ni faru?

Rodis ne sukcesis respondi, kiam eklumis la granda ekrano kaj sur ĝi aperis la konata anoncisto.

— Urĝa mesaĝo! Ĉiuj aŭskultu! Aŭskultu Saĝejon! — La tormansano parolis abrupte, akre, kvazaŭ bojante meze de frazoj. Li legis la mesaĝon pri la stelŝipo kaj finis: — Je la deka horo de mateno elpaŝos la amiko de la granda Ĉojo Ĉagas, Zet Ug mem. Ĉiuj aŭskultu Saĝejon!